Vijayapura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vijayapura
setlejourbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 586101
Demografio
Loĝantaro 327 427  (2011) [+]
Loĝdenso 3 316 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 49′ N, 75° 43′ O (mapo)16.8244275.71537Koordinatoj: 16° 49′ N, 75° 43′ O (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 98,73 km² (9 873 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Vijayapura (Karnatako)
Vijayapura (Karnatako)
DEC
Vijayapura
Vijayapura
Situo de Vijayapura
Vijayapura (Barato)
Vijayapura (Barato)
DEC
Vijayapura
Vijayapura
Situo de Vijayapura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bijapur [+]
vdr

Vijayapura, laŭ kanara lingvo ಬಿಜಾಪುರ, ĝis 2014 Biĝapur estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Vijayapura, ankaŭ katolika diocezo en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas konata pro siaj historiaj monumentoj.

Statuo en Vijayapura

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vijayapura situas sur altebenaĵo en alteco 770 metrojn de la marnivelo. Solapur troviĝas 95, Sangli 123, Gulbarga 132, Kolhapur 160, Belagavi 168, Hubli-Dharwad 175, Mumbajo 388, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 473, tutlanda ĉefurbo Delhio 1322, Kolkato 1469 kilometrojn (aere) [1].

Ornama tombego

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 populacio de Vijayapura estis 327 427. La legopovo estas 83%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vijayapura estis establita en la 10-a aŭ 11-a jarcentoj. La islama konkero okazis en 1312. En 1347 la areo estis konkerita fare de sultanlando. Post disigo de la sultanlando de 1490 ĝis 1686 tiu loko estis ĉefurbo de la loka sultanlando Biĝapur. La Mogola Imperio regis inter 1686-1723, iom poste la britoj (1818-1947). La oficiala nomo Karnatako venis en 1956.

Religio kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

62 procentoj de la populacio estas hinduoj, 36 procentoj islamanoj, 1% ĝajnistoj, nur 0.3 kristanoj.

La ĉefa lingvo en 2011 estis la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Vijayapura la unua virina universitato de Karnatako funkcias ekde 2003, krome ekzistas aliaj kampusoj aŭ filioj de aliaj universitatoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vijayapura troviĝas en duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe po 647 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto praktike ne pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 gradoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Gulbarga, pli moderna estos preta en 2022. Al la urbego kuras vojoj el ĉiuj direktoj. La fervoja stacidomo donas trafikon rekte al Gulbarga kaj Belagavi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans