Vikencij Ravinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikiencij Ravinski)

Vikencij Ravinski (1786 Smolenska gubernio - 1855) - belorusa poeto, dramisto. Plej ebla autoro de anonima poemo "Eneido desubflanko"

Biografio[redakti | redakti fonton]

Devenis de nobela familio. Militservis, partoprenis en militkompanioj kontraŭ Napoleono. En la jaro 1816 emeritiĝis en rango de kolonelo. Edziĝis kun Praskovja Rimskaja-Korsakova, havis 4 filojn kaj 6 filinojn.

De la jaro 1826 je civila servo en Orenburga gubernio. Vivis en Ufa, Penza (1828-1832), Kostroma (1832-1833).

Regulan edukadon ne havis, studis memstare, scipovis francan kaj germanan lingvojn, interesiĝis pri historio kaj literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literatursciencisto atribuas al li verkon de beloruslingva anonima poemo "Eneido desubflanko".

Aŭtoro de versa komedio "Kontraŭvola edziĝo", satiro kontraŭ Arakĉeev "Granda viro de subordigo", versoj en kiaj estis primokitaj moroj de bienistoj, ridindaj epizodoj de bienista vivo. Ĝiaj tekstoj ĝis nun ne konserviĝis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Кісялёў Г. Загадка беларускай "Энеіды" - Мн., 1971;
  • Кісялёў Г. Слядамі "Энеіды"//Полымя. 1996. №10;
  • Кісялёў Гю Равінскі//Беларуская энцыклапедыя. Т. 13 - Мн., 2001;
  • Разыскивается классик... :историко-литературная дилогия/киселёв Г. В. - Мн., С. 171-222.