Viking Eggeling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagonala Simfonio (1924)

Viking Eggeling (21-a de oktobro, 1880 - 19-a de majo, 1925) estis sveda, dadaista artisto kaj filmisto.

Lia verko estas signifoplenan en la areo de eksperimenta filmo, kaj estas priskribita kiel absoluta filmo kaj videbla muziko.

En 1918, li kaj Hans Richter prezentiĝis unu al la alia per Tristan Tzara. Richter skribis, ke, "La kontrasto inter ni, kiu estis tiu inter metodo kaj spontaneco, nur servis plifortigi nian reciprokan atrakcion (...) dum tri jaroj ni marŝis flank-al-flanke, kvankam ni batalis sur apartaj frontoj" (Richter, "Dada: Arto kaj Malarto"). En 1920 ili ekeksperimentis kun filmo. Eggeling faris filmon, kiu nomiĝis Diagonala Simfonio, kaj kompletiĝis en 1924, ĵus antaŭ lia morto.