Vikinovaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
MediaWiki website • Vikimedia projekto
Retadreso wikinews.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 27-a de februaro 2010
Stato aktiva
vdr
Vikinovaĵoj
emblemo
MediaWiki website • Vikimedia projekto
Komenco 8-a de novembro 2004 vd
Sidejo Tampa
Fondinto(j) Daniel Alston • Jimmy Wales vd
Posedata de Fondaĵo Vikimedio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Vikinovaĵoj (angle Wikinews) estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celante provizi liberan novaĵretejon.

Jubilea emblemo de Vikinovaĵoj en Esperanto

Krom retlegeblaj tekstaj artikoloj, diversaj lingvaj sekcioj produktis preseblajn, sonajn, kaj eĉ filmajn versiojn de la novaĵraportoj.

Ekde februaro 2010 ekzistas esperantlingva versio de Vikinovaĵoj (komence en Vikimedia Kovilo). La unua novaĵo en ĝi estis publikigita la 27-an de februaro 2010[1]. Ĝi akiris propran lokon ĉe www.eo.wikinews.org je la 13-a de novembro 2010.[2] La 12-an de marto 2020 estis publikigita la 700-a artikolo. La 18-an de marto 2020 la Esperanto-versio festis la 10-an datrevenon, omaĝe al kiu estis kreita emblemo kaj en la rusa versio aperis ruslingva intervjuo kun Stanislav Belov, unu el aktivaj kontribuantoj al la Vikinovaĵoj, pri la historio de la projekto, ĝia signifo kaj nuna stato.

En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]