Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

2006 2007 2008-09

Hebrew Wikipedia[redakti fonton]

Has already more than 100,000 articles. If this can be fixed in the main page. Cheers, Ori 16:33, 14. Jan 2010 (UTC)

Bildo de la tago 2010 03 06[redakti fonton]

Saluton! Mi ne scias kie ŝanĝi la titolon kiu devus esti La Propeka kapro --Dominik 04:32, 6. Mar 2010 (UTC)

Mi sukcesis eltrovi la lokon kie ŝanĝi la priskribon. --Dominik 04:37, 6. Mar 2010 (UTC)

English please[redakti fonton]

Where can I request articles are translated to Esperanto, or if articles can be translated from other languages to Esperanto  ? . שחר1979 12:06, 10. Mar 2010 (UTC)

You might try at the non-Esperanto general discussion page. -- Yekrats 12:36, 10. Mar 2010 (UTC)

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Ĉu indus aranĝi sub ĉi tiu rubriko la konstantan ligilon al Vikinovaĵoj? Tiel estas farita en multaj alilingvaj vikipedioj.--RG72 08:13, 11. Apr 2010 (UTC)

Mi aprobas aldonon de tia ligilo (sen dato). --AVRS 10:56, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Nenecesas Aktualaĵoj[redakti fonton]

Mi entute kontraŭas la aktualaĵojn. Jen kial:

  • Ĝi forŝtelas viglecon de vikinovaĵoj.
  • Ĝi ne necesas; Vikinovaĵoj jam taŭgas en la rolo. Homoj vizitas Vikipedion por lerni pri specifaj temoj kaj ne por ĝisdatiĝi.

Mi scias ke aliaj Vikipedioj havas aktualaĵojn, sed tio ne devigas nin ankaŭ ĝin havi. La Esperanta Vikinovaĵoj bezonas helpon. --Kaja Thu Aug 5 20:29:20 EST 2010

Hi. I am a Wikipedian from Nepali Wikipedia. We want to add your language in List of Languages on Nepali Wikipedia. Please help us to add your language in List of Languages please click here. Thank you. --Nepaboy15:26, 27. Apr 2010 (UTC)

Done. Thomas Guibal 15:38, 27. Apr 2010 (UTC)

Nomo de la Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Karaj, mi rimarkis, ke nia ĉefpaĝo havas ĝuste la nomon Ĉefpaĝo en la vikipedia spaco. Tio, tamen, malebligas kreadon de vikipedia artikolo pri ĉefpaĝo de retejoj ĝenerale - artikolo, kiu jam ekzistas en 29 aliaj vikipedioj (vidu la intervikiajn ligilojn en it:Home page).

Ekzistas du manieroj solvi la problemon. Kelkaj vikipedioj nomas sian propran ĉefpaĝon per maniero, kiu ne plene samsignifas al "ĉefpaĝo":

  • Itale: Pagina principale ("ĉefa paĝo", kiu ne estas la kutima itala esprimo por "ĉefpaĝo");
  • Angle: Main Page (dum la ĉefpaĝon de retejoj oni kutimas nomi "homepage").

Aliaj vikipedioj metas sian ĉefpaĝon en la nomspacon '"Vikipedio:". Ekzemple:

La dua solvo ŝajnas al mi plej logika - mi do alinomus nian ĉefpaĝon al Vikipedio:Ĉefpaĝo, kaj metus artikolon pri la ĉefpaĝo de retejoj ĝenerale sub la nomo Ĉefpaĝo. Kion vi opinias? Amike, --WinstonSmith 22:54, 29. Maj 2010 (UTC)

Mi konsentas pri la ideo. Tiukaze ni ankaŭ zorgu ke ĝi estu la defaŭlta paĝo kiu malfermiĝas per http://eo.wikipedia.org Arno Lagrange @ 08:20, 30. Maj 2010 (UTC)
En ordo. Mi antaŭvidas, ke kelkajn aferojn (ekz. ĝisdatigi la flankan kolumnon) povos fari nur administrantoj. Eble la unua paŝo povus esti alinomi la ĉefpaĝon al Vikipedio:Ĉefpaĝo kaj lasi alidirektilon ĉe Ĉefpaĝo, por ke ĉio plu funkciu, kaj oni havu tempon ĝisdatigi ĉiujn ligilojn. Mi tiam volonte okupiĝos pri ĝisdatigado de ordinaraj ligiloj el artikoloj. --WinstonSmith 09:35, 31. Maj 2010 (UTC)
Mi kreis novan paĝon Vikipedio:Ĉefpaĝo kaj tien enmetis la entenon de Ĉefpaĝo. Mi kreis novan ilon MediaWiki:Mainpage-url kiu ŝajne post kelkaj minutoj efikas ke la ligilo el la flankstrio gvidas al la nova paĝo. Tamen ne efikas por atingo per http://eo.wikipedia.org Mi scivolas kiel oni atingas tion. Arno Lagrange @ 12:47, 31. Maj 2010 (UTC)
Mi ne certas, sed ĉu verŝajne ĝisdatigado de MediaWiki:Mainpage povus helpi? En la franclingva vikipedio, kiu ankaŭ uzas la nomspacon Vikipedio: por sia ĉefpaĝo, fr:MediaWiki:Mainpage enhavas la prefikson. --WinstonSmith 13:41, 31. Maj 2010 (UTC)

✔ Farite sukcese. Tamen nun en la flankstrio ankaŭ aperas "vikipedio:Ĉefpaĝo" anstataŭ nur "Ĉefpaĝo". Mi sekve malfaris. Arno Lagrange @ 14:55, 31. Maj 2010 (UTC)

Nun solvite: mi ŝanĝis Mediawiki:Sidebar al mainpage|Ĉefpaĝo AL @ 15:02, 31. Maj 2010 (UTC)
Bone, mi komprenas la kialon. Ĉiokaze, bv. forigi momente la paĝon Vikipedio:Ĉefpaĝo kaj alinomigi la aktualan ĉefpaĝon Ĉefpaĝo al Vikipedio:Ĉefpaĝo por konservi pasintajn versiojn :P
PS: La ĉefpaĝo havas grizan fonon, kiu maltaŭgas por la paĝo. Ĉu iu konas CSS-trukon por montri la fonon blankan? --→ Airon 15:27, 31. Maj 2010 (UTC)
✔ Farite jam estas la alinomigo por reteni la malnovajn versiojn. Por la fona koloro devus esti alĝustigata MediaWiki:Common.css aŭ eble MediaWiki:Monobook.css. Sed mi pensas, ke ni ankaŭ ekcerbumu pri MediaWiki:Vector.css, kvankam ĝi jam enhavas kelkajn formatojn. Amike --Tlustulimu 15:37, 31. Maj 2010 (UTC)
@Airon90. Ĉu vi skribis pri la griza fono de la Vikipedio-nomspaco? Se jes, tiam ni povos uzi pecon el <body class="mediawiki ltr ns-4 ns-subject page-Vikipedio_Cxefpagxo skin-monobook">, kiu troviĝas en la paĝa kodo. Plej taŭgas page-Vikipedio_Cxefpagxo por ŝanĝi la fonan koloron. Amike --Tlustulimu 15:58, 31. Maj 2010 (UTC)
Jes Tlustulimu, mi skribis pri tio. Kiel vi povas ŝanĝi la <body>-markon? Ĉu eble - mi konas la minimumon pri CSS - funkcias, se ni enmetas <div class=mediawiki...>-markon? --→ Airon 16:05, 31. Maj 2010 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus korektis la formaton en MediaWiki:Common.css kaj aldonis la blankan fonon, testinte en propra CSS-subpaĝeto. Ĉe mi bone funkcias. Do bonvolu malplenigi la kaŝmemoron de via foliumilo, por ke la blanka fono aperu ankaŭ ĉe vi. Amike --Tlustulimu 16:25, 31. Maj 2010 (UTC)
Ĝi ne funkcias :( Mi purigis la paĝon sed ĝi ne funkcias... Eble mi devus atendi --→ Airon 17:05, 31. Maj 2010 (UTC)
@Airon90. Vi miksis la vikian kaŝmemoron kun la foliumila. Mi ja ne scias, kiun foliumilon vi uzas. Sed en Fajrvulpo mi premis stira+ŝalta+R, por aperigi la fonan blankon. Amike --Tlustulimu 17:19, 31. Maj 2010 (UTC)
(Jes, mi uzas Fajrovulpon. Mi ĉiam pensis, ke purigante per action=purge, mi purigis la retumilon -.-') Dankegon! Ĝi funkcias. Eble estas langetojn, kiuj estas ankoraŭ grizaj, sed ne gravas! --→ Airon 17:39, 31. Maj 2010 (UTC)

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Mi provis aldoni novaĵojn, sed ĉi tiu paĝo evidentiĝis esti protektita eĉ por registritaj uzantoj. Mi miras...--RG72 15:28, 31. Maj 2010 (UTC)

La ĉefpaĝo estas protektita pro kompreneblaj kialoj - tamen, la novaĵoj situas en redaktebla subpaĝo. Por redakti ilin, alklaku la ligilon "Redakti", en la suba dekstra parto de la kadro pri Aktualaĵoj. Amike, --WinstonSmith 15:36, 31. Maj 2010 (UTC)
Nun ĝi denove funkcias. Mi ĝojas.--RG72 15:49, 31. Maj 2010 (UTC)

Ĉefpaĝo v. 2.0[redakti fonton]

Se iu volas plibonigi la ĉefpaĝon, bv. diskuti ĉi tie! --→ Airon 17:41, 31. Maj 2010 (UTC)

Bildo de la tago[redakti fonton]

Ne devus esti : knabino kun SIA ...?--Forstbirdo 08:43, 12. Jun 2010 (UTC)

Artikolo de la semajno[redakti fonton]

Ĉu neniu okupiĝas pri la aktualigado de la ADLS? Tiu nuna estas tie dum tri semajnoj. Andy 6 Jul 2008, 12:25 (UTC)

Ĉu VikinovaĵoJ[redakti fonton]

Ŝajnas al mi, ke la finaĵo estas perdita.--RG72 11:37, 22. Aŭg 2010 (UTC)

Bildo de la tago 2010 10 06[redakti fonton]

Preskau ke hodiau la bildo estas pornografia. Mi kreas ke oni necesas honto car gi estas komplete fi. Vi provas internacia enciklopedio sed kio respekto al musulmanoj? En 2010 oni pensas en aliaj kulturoj, estas kiel la kruzadoj de novo sed ne la kruzado de kredentoj tiu fojo se ne la kruzado de la monoj kaj la malrespekto. 3 22:41, 6. Okt 2010 (UTC)

Vi troigas kara, tiu bildo estas ne pli porna ol la nuna. La virina beleco ne estas malbeno, same kiel beleco de naturo, infano aŭ viro. Pornografaĵo elvokas erekcion, erotiko — deziron. Sufiĉe simpla kriterio, ĉu ne?--RG72 01:53, 7. Okt 2010 (UTC)
Se ni komencus forigi ĉion kio laŭsupozo malplaĉus al iu, Vikipedio baldaŭ fariĝos nur kolekto da blankaj paĝoj. Muzulmanoj malpermesas eĉ iajn ajn bildojn: sekve se ni devus submetiĝi al ili, ni forviŝus ĉiujn bildojn. Vikipedio ne estas konstruata por komplezi al la plej forigemaj homoj en la mondo. Kaj belega bildo aŭ pentraĵo de iu mondfama artisto estas bonvenaj en ĉefpaĝo de Vikipedio, kaj eĉ ne indas diskuti ĉu iuj ne povas toleri ilin ĉar ili konsideras ilin neakcepteblaj por si. Arno Lagrange @ 04:00, 7. Okt 2010 (UTC)
Kara 3. Mi rekomendas al vi plibonigi vian lingvonivelon antaŭ ol kritikadi ion ĉi tie. Krome viaj frazoj parte ne bone kompreneblas. Amike --Tlustulimu 09:19, 7. Okt 2010 (UTC)

Mi tute opinias kiel RG72 kaj Tlustulimu. Vira/Virina beleco ja ne estas malbonaĵo kaj vi devus plibonigi vian lingvoscion ĉar kelkaj vortoj el la viaj vere ne estas en vortaroj!--FiorixF1 09:38, 7. Okt 2010 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Mi proponas ŝovi tiun rubrikon maldekstren, ekzemple sub tiun "Artikolo de la semajno" por ke la dekstra kolumno de la ĉefpaĝo estu iom malpli longa. Nun ofte tie aperadas longaj bildoj de la tago, do la kolumno iĝas tre pli longa ol tiu maldekstra. Deŝovo de iu parto de ĝi povas forigi la problemon--RG72 16:31, 3. Dec 2010 (UTC)

Bildo de la tago malaperis[redakti fonton]

Kio okazis?--RG72 15:21, 11. Dec 2010 (UTC)

CAT Wikipedia[redakti fonton]

Hello, http://ca.wikipedia.org is now with 300.000 articles can you correct the homepage?

thanks --Lluis tgn 10:07, 13. Jan 2011 (UTC)

Aliaj lingvoj[redakti fonton]

Mi deziras scii kiel esperanta vikipedio elektas lingvojn listigitajn en "Aliaj lingvoj" - Certe ne per nombro da artikoloj, car mi rimarkis ke "uz" kun 7,553 artikoloj estas listigita, dum "eu" kun 64,626 artikoloj ne estas listigita? --Dominik 09:54, 2 Mar. 2011 (UTC)

Bonjour / Bonsoir (ou bien Saluton !) Dominik,
je crois que cette explication en français devrait mieu x t'aider, même avec ton niveau d'Espéranto (Tu es bon comparé à moi qui apprend cette langue). Je commence les explications. Vous dites: <<Je désire savoir comment Wikipédia en Espéranto choisit les langues listées (en liste) dans Autres langues. Certainement pas par le nombre d'articles , car je remarque que uz ,qui compte 7,553 articles, est dans la liste , mais eu, qui compte 64,696 articles n'est pas dans la liste . >>. Je ne suis pas sûr à 100% mais je devrais vous aider.
Réponse: Pour les articles, il y a une liste de langues pour savoir dans quelles langues a t-on le titre de l'article. Pour ceci : {{ĈefPaĝoSekcioj|AliajLingvoj}} , sachez qu'on ne peu x pas mettre toutes les langues car il y a 106 Wikipédias avec plus de 10,000 articles. Une page suffirait pour les mettre tous.
Pour la question (Mi deziras scii kiel esperanta vikipedio elektas lingvojn listigitajn en "Aliaj lingvoj"), un administrateur devrait le savoir.
J'espère que cela vous a aidé un peu,
Astroscienco, lernanto-esperantisto 23:29, 30 Nov. 2011 (UTC)

Wikipedia in Tatar[redakti fonton]

Dear friends, may I ask you to add a hyperlink to our Tatar Wikipedia (http://tt.wikipedia.org) to you homepage. Tatars - are turkic nation living in Tatarstan Republic, second biggest nation in Russian Federation. hope to hear from you soon. sincerely yours, Muhtac 16:16, 20 Mar. 2011 (UTC)

Sorry, we only link to the most important wikis AND we provide a link to a full list of all wikipedias. If we would agree to your request we will have to agree to other request and have again 275 links in the sidebar: it is too much. Arno Lagrange @ 20:47, 20 Mar. 2011 (UTC)

Wikipedia en la Eŭska lingvo[redakti fonton]

Saluton! La Eŭsklingva Vikipedio ĵus superis 100,000 artikolojn: eble estus bone ĝisdatigi koncernajn informojn diversloke, ankaŭ en la maldekstra kolumno "Aliaj lingvoj", kie Euskara (eu) ankoraŭ forestas. Dankon --Dominik 11:09, 24 Maj. 2011 (UTC)

✔ Farite Thomas Guibal 04:40, 25 Maj. 2011 (UTC)
Multajn dankojn, Thomas! Ĉu tio estas ligita, nun Kani plendas en Diskutejo, ke malaperis la angla lingvo... --Dominik 01:09, 27 Maj. 2011 (UTC)

Aliaj lingvoj - denove[redakti fonton]

Saluton! Mi ne trovas "Swahili" (sw) inter la aliaj lingvoj - ĉu ĝi neniam ekzistis, aŭ ĉu ĝi estis senatente forigita? Antaŭdankon. --Dominik 09:23, 29 Jun. 2011 (UTC)

Poŝtelefona versio[redakti fonton]

Kiam mi vizitas la ĉefpaĝon de la Esperanta Vikipedio per mia poŝtelefono, mi vidas tute malplenan paĝon. Ĉu la kreado de simpla poŝtelefona versio de la ĉefpaĝo eblas? Hiyayaywhopee 17:39, 24 Jul. 2011 (UTC)

Mi komprenas vian atendon. Nia ĉefpaĝo estas konstruita per iom komplikaj ŝablonoj elpensitaj por bele aspekti en averaĝa komputila ekrano. Eble tial vi tute nenion vidas. Ĉu vi povus priskribi kia estu paĝo por poŝtelefono ? Ĉu vi povus provizi ekzemplojn de bonaj tiaj ĉefpaĝoj? Kaj kiel oni povus elturniĝi por ke vizitanto atingu la ĝustan paĝon depende ĉu tiu uzas komputilon aŭ poŝtelefonon ? --Arno Lagrange @ 19:15, 24 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Arno kaj Hiyayaywhopee. Mi ĵus memoris, ke tio jam funkcias en la sorabaj vikipedioj. Oni devus aldoni certajn id-ojn laŭ la paĝo meta:Mobile#Selectors. Kaj iri al bugzilo. Vidu pri la suprasoraba bugzilaĵo tie: https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=23281. Bedaŭrinde mi ne spertas pri bugzilo. Ĉu eble vi, Arno? Amike --Tlustulimu 21:25, 24 Jul. 2011 (UTC)
Speciala versio por poŝtelefonoj ekzistas: http://eo.m.wikipedia.org/ --AVRS 09:20, 25 Jul. 2011 (UTC)
Vi devas aldoni - kiel Tlustulimu skribis tion - selektorojn per atributoj id, ekz. <div id=mp-dyk>...</div> por la kesto Ĉu vi scias ke... (do la id-oj, pri kiuj Tlustulimu skribis, estas tiaj atributoj id. Kutime vi devas antaŭ ĉio peti pri ebligo de la paĝo. Tiel longe ĝis la paĝo ne estas ŝaltita, vi nur vidas la serĉofunkcion. Sed, ŝajnas, ke la paĝo jam estas ebligita, ĉar la butono Hazarde jam montras paĝojn. Vi do devas nur enmeti la selektorojn en la originala ĉefpaĝo de eo.wikipedia.org, por ke la respektivaj partoj de tiu ĉefpaĝo povu esti ekstraktataj kaj transprenataj al eo.m.wikipedia.org. Do, enmetu la selektorojn en eo.wikipedia.org kaj poste la ĉefpaĝo de eo.m.wikipedia.org devus montri la deziritan enhavon. Se tio funkcias, vi ne bezonas skribi cimraporton en Bugzilo. --Michawiki 14:17, 25 Jul. 2011 (UTC)
Mi ĵus provis aldoni id-ojn. Sed mi devis malfari tion, ĉar la ĉefpaĝaj ŝablonoj estas tiel aranĝitaj, ke la id estas jam uzata alie. Kiu havas ideon? La problemo ja estas, ke id povas estas uzata laŭ la normo nur unufoje je la sama elemento. --Tlustulimu 14:33, 25 Jul. 2011 (UTC)
Nu http://sv.m.wikipedia.org/ bone aspektas dum http://eo.m.wikipedia.org/ entenas preskaŭ nenion. Se id jam estas uzata, ni do tion uzu por poŝtelefonoj. la ekzemplo "id=mp-dyk" signifas "main page- do you know" (do celas la sekcion "ĉu vi scias ke ? " por ke la poŝtelefonversio povu uzi ilin. Ŝajnas ke jes ni devas fari peton en bugzilo kaj tie listigi kiujn id ni jam uzas. Mi esploros plu --Arno Lagrange @ 14:42, 25 Jul. 2011 (UTC)
La unua, nenomita parametro de {{ĈefPaĝoSekcioj}} estas uzata kaj por la id kaj por la subpaĝo de la ĉefpaĝo. Tion ni verŝajne devos ŝanĝi. --Tlustulimu 14:46, 25 Jul. 2011 (UTC)
mi tuj kreas {{ĈefPaĝoSekcio/id}}; atendu momenton --Arno Lagrange @ 14:53, 25 Jul. 2011 (UTC)

Hm, mi jam aldonis ion al {{ĈefPaĝoSekcioj}}. Ĉu mi devos malfari tion? --Tlustulimu 14:59, 25 Jul. 2011 (UTC)

Arno ĵus kreis la ŝablonon {{ĈefPaĝoSekcio/id}}. Tamen http://eo.m.wikipedia.org/ ne ŝanĝiĝis. Ĉu eble la mobila versio estis aranĝita antaŭ la alinomigo de nia ĉefpaĝo? Se jes, ni verŝajne devos iri al bugzilo por tie mesaĝi ĉi tiun ŝanĝon. --Tlustulimu 15:15, 25 Jul. 2011 (UTC)
Mi faris peton je bugzilo 30048. Atendu ke iu faros la necesan ŝanĝon kaj vi vidos la rezulton poste. Vidu ankaŭ http://ru.m.wikipedia.org/ --Arno Lagrange @ 15:20, 25 Jul. 2011 (UTC)
Povas esti ke ni nur devas atendi refreŝigon de kaŝmemoro de la datumbazo (maksimume ses horojn mi legis ie) --Arno Lagrange @ 15:41, 25 Jul. 2011 (UTC)
@Tlustulimu: Eble metu la liniojn kun la ŝablonoj en la ĉefpaĝo inter <div> ... </div>. Do ne ŝanĝu ion en la ŝablono mem, sed enmetu tiun etikedon kaj aldonu la atributon id al tiu etikedo. En niaj sorabaj vikipedioj tio estas solvita alimaniere kaj, laŭ mia opinio, pli bone. Tie ni havas la tabelforman ŝablonon Kašćik z předłohu (Kesto kun ŝablono), kaj vi donis al ĝi specialan parametron mp-id, kies nomo diferencas disde la la nomo de la parametro id. --Michawiki 16:47, 25 Jul. 2011 (UTC)
@Arno: Mi bedaŭrinde ne plu rememoras, ĉu la vidigo de hazarda paĝo jam funkcias antaŭ ebligo de la mobila ĉefpaĝo. Eble jes, kaj tiukaze oni devas peti pri ebligo de la mobila ĉefpaĝo en Bugzilo aŭ skribi al Hcatlin. Laŭ mia scio sv.m.wikipedia.org havas specialan enhavon kaj ne simple ekstraktitan el sv.wikipedia.org. --Michawiki 16:47, 25 Jul. 2011 (UTC)

La poŝtelefona ĉefpaĝo nun funkcias! --Michawiki 23:15, 29 Jul. 2011 (UTC)

Brave ! Per niaj penoj ni atingis rezulton ! --Arno Lagrange @ 07:39, 30 Jul. 2011 (UTC)

Bone! Sed.... bedaŭrinde, mi nun vidas version de la 4-a de aŭgusto. Ĝi devus aŭtomate ĝisdatiĝi, ĉu ne? Hiyayaywhopee 04:10, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Ve! Mi atentigis pri tio je 30048#c1 AL @ 05:28, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Vikipediaj poŝtelefonaj ĉefpaĝoj[redakti fonton]

Jen ekzemploj de bele aranĝitaj ĉefpaĝoj por poŝtelefono:

  1. araba
  2. bengala
  3. kataluna
  4. malsuprasoraba
  5. greka
  6. angla
  7. esperanta
  8. persa
  9. suprasoraba
  10. kurda
  11. malajalama
  12. pola
  13. rusa
  14. sveda
  15. tatara
  16. ĉina


En la "Aliaj Lingvoj" sekcio[redakti fonton]

En la angla Vikipedio, maldekstre estas alternativo "Complete list". Kopias? Brightgalrs 12:02, 5 Aŭg. 2011 (UTC)

✔ Farite (✔ done) AL @ 13:41, 5 Aŭg. 2011 (UTC)

Bildo de la tago 2011-08-06[redakti fonton]

La jaro estis 2007, ne 2000. 2000 estas la numero de la tankspeco. --Haruo 03:47, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

Nu kompreneble, la milito nur komenciĝis en 2001. Mi certe estis drogita redaktante tion. Korektita, dankon ! Thomas Guibal 04:15, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

stabo, ne ŝtabo (Aktualaĵoj, 4-an de aŭgusto)[redakti fonton]

"Estro de la ĝenerala ŝtabo" (eraro) --Haruo 05:39, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

LOT (aktualaĵoj, 5-a de aŭg)[redakti fonton]

Oni ŝanĝu la ligilon al LOT anst. LOT. --Haruo 00:47, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Farite - supozeble ankaŭ vi povas/rajtas korekti erarojn alklakante la vorton "redakti" sub la koncerna framo? --Dominik 01:06, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Eble. Mi supozis, ke necesas esti administranto por korekti ĉe la Ĉefpaĝo, kaj hieraŭ kiam mi provis trovi lokon por redakti pri tiu nederlanda tanko mi ne sukcesis. --Haruo 02:26, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Pri la bildo de la tago, tio estas multe pli komplika afero - oni alklaku al "Aldonu la venontan bildon!" kaj poste provu elturniĝi en la labirinto por atingi la ĝustan lokon: bildoj kaj tekstoj ne troviĝas samloke... --Dominik 03:21, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Saturno...[redakti fonton]

La korekta ligilo estas Saturno (planedo). Bobnorwal 03:48, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi korektis ligilon. --Dominik 04:57, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Jam sufiĉe super 150 000...[redakti fonton]

Kie estas la ora vikiglobo? --Haruo 19:34, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi alŝutis Dosiero:Vikipedio_150000.png al Dosiero:Wiki.png kaj faris peton je bugzilo 30268 por ke ĝi fariĝu momente la logobildo de la projekto. Ĝis nun tamen ne funkcias. AL @ 19:47, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĉu utilus plendo miaflanke al Bugzilla? Mi vere ne komprenas, kial la ŝanĝo tiom ĉi prokrastiĝas. --Haruo 19:59, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Bonvolu tion fari ! ĉar laŭ mia kompreno, sufiĉis alŝuti la dosieron kia Wiki.png kaj devintus funkcii. Laŭ tio kion mi memoras ni tiel agis okaze de la cent-mila kaj funkciis simple. AL @ 21:16, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Bone, mi provos. Supozeble plej utilos fari angle. --Haruo 23:55, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Jen respondo (aŭ pli ĝuste, komento, ĉar respondo eble devus esti pli helpa), kiun mi ricevis de iu Dan Collins ĉe Bugzilla:

https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=30268
--- Comment #7 from Dan Collins <EN.WP.ST47@gmail.com> 2011-08-08 01:14:39 UTC ---
It hasn't been done yet because at no point in the past ten hours has anyone
with shell access come upon this request and decided to act upon it. If I had
to guess, I'd say it's because it's a weekend. Someone will get to it, and once
they do, you'll be able to change the logo at will by uploading a new one in
place of the old one.

Klare, la sistemo estas kaj malpli simpla kaj malpli aŭtomata ol Arno (kaj mi) supozis. --Haruo 02:14, 8 Aŭg. 2011 (UTC) Nun estas preskaŭ mardo, mi komencas timi ke iu ne faras sian taskon. --Haruo 23:12, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Kontrolas => regas[redakti fonton]

La aktuala artikolo de la semajno, laŭ la ĉefpaĝo, informas ke tiu respubliko "kontrolas" la plej grandan parton. La artikolo mem korektis tion al "regas sur [la parto]". Mi mem preferus "regas ...on" anstataŭ "regas sur ...o", tamen la korektendaĵo estas la citaĵo en la ĉefpaĝo, kiu daŭre misuzas "kontrolas". Mi ne vidas lokon por korekti tion sen administra interveno, do... --Haruo 20:16, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Ankoraŭ ne korektita. Mi korektus ĝin, se mi povus. --Haruo 18:22, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Korektita. (ne necesas administraj rajtoj por redakti Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Respubliko Montara Karabaĥo kaj aliajn tiajn paĝojn). Kore, Thomas Guibal 18:40, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Ĉu vi scias ke...?[redakti fonton]

Devus esti "sciIs", ne "sciAs".

Survey on this wikipedia[redakti fonton]

Hi, I'm sorry, but I cannot speak Esperanto. I therefore write in English, if it is okay. I am from Germany, Bremen, and I am studying linguistics and I have a seminar on language ausbau. This is, when a language doesn't have enough words to express all the modern things and it gets then upgrated with new expressions to fulfill it. And I want to study how Wikipedia can help on that and this is why I doing those surveys. I have two questions for you: 1. What do you think is the contribution of Wikipedia that your languages gets beter developped and gets new expressions for modern things, 2. How do you build new words, are there certain patterns or methods? (And would you be so kind and show me, where you are discussing on new words?) I would be really thankful, if there came some meanings and answers together. Thank you very much, Sincerely Zylbath 17:14, 13 Sep. 2011 (UTC)

Hello and welcome, Zylbath! The Esperanto Wikipedia could theoretically have a significant impact on the adoption of neologisms or Esperantized versions of words, as there are very few online Esperanto reference guides. Esperanto itself has a smart system of afixes, which makes it so that expressing new words doesn't necessarily require a new word to be created; merely a new arrangement of afixes. For example: the word computer is komputilo. Komputi means to compute, and ilo means tool, so, literally, a tool for computing. Because of this system, Esperanto very seldom has trouble when referring to new objects or ideas. There is no central place where new words or neologisms are agreed upon. Rather, it is usage who determines the fate of a candidate word. If it makes sense and sounds okay, then users will likely adopt it. You can look up more details about this kind of word construction here. ~pikolas d 22:06, 17 Dec. 2011 (UTC)

Animitaj bildoj en "Bildo de la tago"[redakti fonton]

Mi estus danka se iu administranto forigus animitajn bildojn el "Bildo de la tago": pro ili, Firefox forkonsumas pli multe da procesoro ol normale kaj la komputilo ankoraŭ pli malrapidas. --Dominik 07:22, 5 Okt. 2011 (UTC)

Alia komento: La hodiaŭa bildo havas ligon "Homocinetika transmisiilo" al iu franca paĝo. Kial ne al egal-mova artiko? - Moldur 17:44, 5 Okt. 2011 (UTC)

Problemo kun la "Bildo de la tago"[redakti fonton]

La Bildo de la tago de hodiaŭ esta tro granda, iu devus korektigi ĝin. Dankon -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:24, 11 Okt. 2011 (UTC)

Mi korektis {{Bildo de la Tago2/ĉefpaĝo/kodo}} kiu entenis sintaksan eraron. AL @ 05:19, 11 Okt. 2011 (UTC)

Lasta? Nepre ŝanĝenda[redakti fonton]

En la artikolo de la semajno Islamo, la ĉerpaĵo en la ĉefpaĝo havas ekstran vorton "lasta" kiun oni nepre forigu. Bv. vidi mian mesaĝon en Diskuto:Islamo#Mahomedo_la_lasta.3F. Mi jam korektis la artikolon mem. --Haruo 01:43, 4 Feb. 2012 (UTC)

Bonvolu k.e.p. baldaŭ elimini la vorton "lasta". Tio misprezentas la unuan kolonon de Islamo. --Haruo 14:41, 4 Feb. 2012 (UTC)

Problemo pri Bildo de la tago[redakti fonton]

Ĝi denove estas tro granda. Ĉu iu povas korekti tion? Mi rimarkis tion matene, sed ĝis vespero nenio ŝanĝiĝis.--RG72 (diskuto) 13:24, 21 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, RG72. Dankon pro via atentigo. En {{Bildo de la Tago2/146}} mankis la difino por la bilda grandeco. --Tlustulimu (diskuto) 15:50, 21 Feb. 2012 (UTC)

Nomoj de monatoj en esperanto en vikipedio[redakti fonton]

La nomoj de monatoj en esperanto oficiale estas propraj nomoj do devus komenciĝi per majuskla litero kiel estas en PIV. Kial Vikipedio ne obeas tiun oficialan regulon kaj sur la ĉefa paĝo kaj en la kalendaraj ŝablonoj? Kiu korektos tion? --Xian (diskuto) 6-an de Marto 2012

Sadat Hassan Manto[redakti fonton]

"Sadat Hassan MANTO" (naskiĝis la 11an de majo 1912 en Ludhanjo, mortis la 18an de januaro 1955 en Lahoro) estis novelisto de la urdua lingvo. Li estas plej konata por siaj noveloj t.e. 'Bu' (Odoro), 'Khol Do' Malfermu ĝin), 'Thanda Gosht' (Malvarma Viando) kaj lia elstara verko 'Toba Tek Singh'. Manto ankaŭ estis skriptisto de filmo kaj radio, kaj ĵurnalisto. En lia mallonga vivo, li publikigis 22 kolektojn de noveloj, 1 romano, 5 kolektoj de radio-teatraĵoj, 3 kolektoj de eseoj, 2 kolekoj de personaj skizoj.

Manto estis juĝita de obsceneco, 3 foje antaŭ 1947 kaj 3 foje post 1947 en Pakistano sed neniam kondamnita.

"Verkisto prenas sian plumon, nur kiam lia sentemo estas vundita". (MANTO)

Ĉu vi scias ke - ne plu redaktebla[redakti fonton]

Mi ne sukcesis nun redakti ĝin, kial? Necesas redukti unuan parton (faktoj el novaj artikoloj) ĝis 5 - kiel estis tradicie.--RG72 (diskuto) 16:13, 13 Jun. 2012 (UTC)

Mi riparis la fuŝitan ligilon --Arno Lagrange @ 19:26, 17 Jun. 2012 (UTC)

what does "http://epo.wikitrans.net" do - is it also esperanto?--Dudy001 (diskuto) 16:51, 17 Jun. 2012 (UTC)

WikiTrans provides automatic translation in Esperanto of English Wikipedia articles. It is machine edited Esperanto version of Wikipedia while our Vikipedio is mostly edited by humans. --Arno Lagrange @ 19:21, 17 Jun. 2012 (UTC)

Ĝisdatigo de ligiloj al ADLS[redakti fonton]

Mi petas iun administrantoj ŝanĝi la ligilojn rilataj al ADLS. La ligilo "Voĉdonu!" estu "Proponu!" kaj la ligilo "Redakti" povas tute foresti kiel ne plu bezonata. --KuboF (diskuto) 18:27, 4 Dec. 2012 (UTC)

Aliaj projektoj[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke la kesto pri la "Aliaj projektoj" estas jam malaktuala. Mankas tie du novaj projektoj, nome Vikidataro (Wikidata) kaj Vikivojaĝaro (Wikivoyage). Mi proponas aldoni ilin al {{ĈefPaĝo/AliajProjektoj}} kaj tiam uzi la okazon iomete plimalgrandigi la simbolojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 21 Jan. 2013 (UTC)

Jes bona ideo! faru kuraĝe ! --Arno Lagrange @ 02:11, 22 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus aldonis la projektojn Vikidataro (Wikidata) kaj Vikivojaĝaro (Wikivoyage) al {{ĈefPaĝo/AliajProjektoj}}. Sed mi ŝanĝis la tabelon, ke ĝi aperas en du vicoj. Alie ĝi estus tro larĝa por la nuna ĉefpaĝo kaj por mia skizo. Nun ankoraŭ ŝanĝendas la ordigo de la projektoj. Ĉu mi ordigu ĉion laŭ la esperantaj nomoj? --Tlustulimu (diskuto) 09:56, 22 Jan. 2013 (UTC)
Pri ordigo estas tute diskutinda. Ĉu de la plej grava al la malplej grava ? Ĉu de plej ĝenerala al plej specifa? Ĉu alfabete? Mi havas neniun ideon pri kio plej taŭgus. Mi ŝatas la cirklan prezenton de la vikimediaj projektoj kvazaŭ ili ĉiuj kunsidus ĉe iu Ronda Tablo. AL @ 21:28, 23 Jan. 2013 (UTC)

Nova aspekto okaze de 175000a artiklolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ni baldaŭ atingos la 175000an artikolon. Okaze de tio, mi kreis novan aspekton de la ĉefpaĝo sur mia subpaĝo. Ĝi enhavas la samajn informojn kiel la aktuala versio, sed aldonas eĉ ion pri la ŝablona projekto. Ĝiaj ŝablonoj estas ja fakte bezonataj por ĉiuj artikoloj kaj projektaj paĝoj.

La nova aspekto estas iomete pli kolora, ĉar la koloraj partoj estas iomete pli larĝaj. Sed mi transprenis eĉ la kolorojn kaj bildetojn el la nuna versio. Krome mi aldonis rondigitajn angulojn, ĉar la plej novaj foliumiloj jam subtenas tion. Kaj sub la kesto ŝajnas esti iu mallarĝa ombro, kio kaŭzas ke la kestoj ŝajnas ŝvebi super la fono. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 23 Jan. 2013 (UTC)

Je ‎23:45, 23 Jan. 2013 kreiĝis 175 000a artikolo. Temas pri asteroido 7331 Balindblad far ‎Jean-François Clet (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) Gratulojn al ĉiuj !

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 23 Jan. 2013 (UTC)
  2. Por Por: Aprobas la freŝan aspekton Yekrats! (diskuto) 20:50, 23 Jan. 2013 (UTC)
  3. Por Por: Dekfoje por ! Ni jubileu la 175 000an artikolon kun nova belaspekta vesto. Dankon al Reneĉjo ! AL @ 21:24, 23 Jan. 2013 (UTC)
  4. Por Por: Mi subtenas la novan aspekton (kvankam mi persone ankaŭ povus pluvivi kun la ĝisnuna). Mi nur petus ke la kesto "Aktivecoj de ŝablonkreantoj" sube dekstre ne prenu tiom da spaco: mi ne kontraŭas elstarige atentigi pri ĝi, sed en la nuna amplekso de ĉefpaĝaj kvadratcentimetroj ĝi ŝajnas al mi eksterproporcie akcentigata. ThomasPusch (diskuto) 09:45, 24 Jan. 2013 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ:  pardonu, sed la propono de Tlustulimu estas al mi eĉ pli malplaĉa ol la nuna aspekto de la ĉefpaĝo; mi plene subtenas novan aspekton, sed ne tiun ĉi. Belaspekta varianto estus ekzemple Uzanto:Airon90/NovaĈefpaĝo ... darkweasel94 (diskuto) 21:30, 23 Jan. 2013 (UTC)

Diskuto[redakti fonton]

La propono de Airon90 estas vere fuŝa: la paĝo estas pli larĝa ol la ekrano! Cetere mi trovas pli gaja kaj eleganta la proponon de Tlustulimu ol tiun de Airon: mi sentas malgaja tiujn tute senkolorajn paĝojn! Nu afero pri gusto kaj modo. La nuna modo estas al helega blanka aspekto sen ia fantazio. Al iuj tio plaĉas, ne al mi. AL @ 01:03, 24 Jan. 2013 (UTC)

Pri la larĝeco vi pravas, tio ŝajnas tamen korektebla. Koncerne la kolorojn, jes jen vere afero de gustoj - mi preferas simplecon kontraŭ troa bunteco. darkweasel94 (diskuto) 07:31, 24 Jan. 2013 (UTC)

Mi ĵus malgrandigis iomete la dekstre aperantan keston por "Aktivecoj de ŝablonkreantoj". La forigitan tekston mi aldonis al Projekto:Ŝablonoj/Farenda. --Tlustulimu (diskuto) 10:03, 24 Jan. 2013 (UTC)

Kiam ni aktivigu la novan aspekton? Ĉu post semajno? --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 25 Jan. 2013 (UTC)

Kial atendi ? Se la propono estas preta, vi povus tuj enmeti ĝin anstataŭ la nuna. Ni jam maltrafis la 150-milanjubileon! Ne atendu venontan jubileon. --Arno Lagrange @ 19:42, 25 Jan. 2013 (UTC)
Nu bone, Arno. Sed dum antaŭrigarda testo, ĉu ĉio funkcias, malaperis la intervikiaj ligiloj. Do, kie ili estas? --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 25 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi jam trovis la ŝablonon, kiu enhavas la intervikiajn ligilojn, nome {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj}}. Sed la nova versio ja uzas {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}}, kiu antaŭ kelkaj minutoj ankoraŭ ne enhavis la ligilojn. Post aldono de ili, mi aktualigis la paĝon laŭ mia propono. --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 25 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Mi ĵus "riparis" la porteblan version aldonante plian parametron al la baza ŝablono {{Ĉefpaĝo kesto-2013}} kaj al kelkaj kestoj. Espereble tio sufiĉis. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 26 Jan. 2013 (UTC)

En la portebla versio nun aperas nur la artikolo de la semajno. Ŝajnas ke kiam mi unuafoje pretigis tiun paĝon ĝi entenis almenaŭ la aktualaĵojn. Mi ĵus kontrolis ke tiel estas en la angla kaj franca versioj. Temas pri uzi la taŭgajn identigilojn kaj zorgi ke ili ja estu aktivigitaj (petu ĉe bugzilo). Cetere {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}} estis provizor nomo kie AL estas la komencliteroj de mia nomo. Mi supozis ke se mia propono taŭgas vi simple enmetus mian kodon anstataŭ la antaŭe ekzistintan en {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj}}. Tial mi ne tien enmetis la interlingvajn ligilojn. --Arno Lagrange @ 22:47, 26 Jan. 2013 (UTC)

En la germanlingva estas eĉ pli ! AL @ 22:49, 26 Jan. 2013 (UTC)
Miaopinie en portebla versio devus esti laŭeble ĉio, kio estas en la neportebla versio. Minimumigitaj porteblaj versioj estas por mi, kiu nemalofte uzas poŝtelefonon por retumi, unu el la plej grandaj ĝenaĵoj. darkweasel94 (diskuto) 23:03, 26 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus rigardis la identigilojn (angle IDs) de HTML en la germanlingva. Tie mi rimarkis, ke ili ne plu komenciĝas per "mp", sed per "mf". Mi ŝanĝis laŭ tio kaj subite la porteble versio enhavas pli da kestoj. La titoloj mankas, ĉar ili devas esti aranĝataj kiel <h2> aŭ simile. Sed tion mi ja ŝanĝis pro kromefiko de iu skripto. Mi povas malfari la ŝanĝon kaj samtempe forigi la skripton, se ĝi ne plu estas bezonata. Alie la skripto devus esti iel ŝanĝata, ke ĝi ne plu traktas la nunan ĉefpaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 07:54, 27 Jan. 2013 (UTC)

Bildo de la tago[redakti fonton]

Mi proponas por ke estos linkoligilo al eo-artikolo. Eĉ estus ruĝa. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:54, 2 Apr. 2013 (UTC)

Mi pardonpetas pri la lastatempa ripetado de la bildoj; mi kredis ke ekstraj bildoj endis kaj mi aldonis kelkajn, sed pro ke la kodo uzas la nombron da bildoj, la efiko estis la neatendita retropaŝo de la hodiaŭa loko en la listo. La ŝablono estas protektita kaj mi ne povas ŝanĝi la kodon por korekti la sinsekvon. Andrew Woods (diskuto) 13:58, 17 Apr. 2013 (UTC)

Ĉu iu ajn povas korekti ĉi tiun protektitan Bildon de la Tago? La nomo de la dosiero devus esti ItsukushimaSakeOfferings.jpg Andrew Woods (diskuto) 08:22, 11 Maj. 2013 (UTC)

@Andrew. ✔ Farite La bildo nun estas korektita kaj videbla en la menciita ŝablono.
@Marek. Linko estas kato, ne iu informatika termino. Tio, kion vi celis, en esperanto nomiĝas ligilo. --Tlustulimu (diskuto) 08:58, 11 Maj. 2013 (UTC)
@Tlustulimu dankon Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:33, 11 Maj. 2013 (UTC)

neesperanta informo[redakti fonton]

La ligilo Vikipedio:Ĉefpaĝo#AliajLingvoj ligita el la teksto "aliaj ligiloj" kaj ĝia bildo ne ekzistas. Krome estas ligilo por neesperantaj lengantoj al Vikipedio:Ambasadorejo, sed ne al Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto, kiu miaopinie estas plitaŭga en la ĉefpaĝo. Ĉu ni faru "aliaj ligiloj"-on ligi al Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto? --Salatonbv (diskuto) 05:49, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

La ligilo #AliajLingvoj evidente temis pri ligilaro de alilingvaj Vikipedioj. Ŝajne okazis problemo dum lasta (?) ŝanĝo de ĉefpaĝo. Mi ĵus aldonis ankron en ĝustan loko kaj ĝi funkcias.
La celon de Ambasadorejo mi ne tre bone komprenas kaj nun ŝajnas, ke ŝanĝo al Neesperantejo estus bona. Redaktu kun kuraĝo! --KuboF (diskuto) 17:08, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon pro origi ankron :-) aldoni. Mi argumentas ĉi tie pri Ambasadorejo kaj Neesperantejo, sed vi pravas, mi redaktos kun kuraĝo.--Salatonbv (diskuto) 00:29, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Kial ne metu ligilon al la ambasadorejo ie en la ĉefpaĝo, eble sub la paĝo, "Welcome to the Esperanto Wikipedia. For assistance in other languages, please see the embassy."

On the English Wikipedia, we started a project called TAFI. Each week we identify underdeveloped articles that require improvement. Our goal is to use widespread collaborative editing to improve articles to Good article, Featured article or Featured list quality over a short time frame.

This is all about improving important articles in a collaborative manner, and also inspiring readers of Wikipedia to also try editing. We think it is a very important and interesting idea that will make Wikipedia a better place to work. It has been very successful so far, and the concept has spread to the Hindi Wikipedia where it has been well received.

We wanted to know if your Wikipedia was interested in setting up its own version of TAFI. Please contact us on our talk page or here if you are interested.--Coin945 (talk) 17:48, 2 September 2014 (UTC)

Bildo de la tago 2014 11 26[redakti fonton]

Gratulojn pro la belega bildo de la baobabo.Claudio Pistilli (diskuto) 11:46, 11 Mar. 2015 (UTC)

Bildo de la tago 2015-03-20 koliziantaj galaksioj[redakti fonton]

Vidu la artikolon interagantaj galaksioj, kie vi trovas superrigardon kaj bildojn pri la tuta temo. --Hans Eo (diskuto) 13:41, 20 Mar. 2015 (UTC)

Sekcio Kategorioj > Aliaj indeksoj komenciĝas per Ideografia vikiarbo. Sed ĉe la supro de tiu paĝo sidas granda avertilo:

Se la paĝo ne estas uzata — efektive, neuz-endas — ĝi nepre ne estu reklamata ĉe la ĉefpaĝo! Male, ni tute deprenu ĝin el tiu montro, ĉu ne? --Thnidu (diskuto) 08:41, 9 Apr. 2015 (UTC)

✔ Farite per Special:Diff/5653030. Dankon, Thnidu, pro atentigo! --KuboF (diskuto) 12:47, 11 Apr. 2015 (UTC)

Perfortaj bildoj[redakti fonton]

Mi ĉiam laŭdis la belegajn bildojn montratajn sur la unua paĝo de Vikipedio, sed mi ne povas laŭdi perfortajn bildojn, ĉefe de homoj kiuj kredas en la povo de la perforto. Mi gratulas Vikipedion pro la belaj pejzaĝoj jam montritaj, sed ne povas laŭdi bildojn de homoj portantaj armilojn. Tio ne portas pacon al la mondo. Claudio Pistilli (diskuto) 11:17, 19 Okt. 2015 (UTC)

Gratulojn al la Vikipediistoj[redakti fonton]

Kion mi plej ŝatas en la ĉefpaĝo de Vikipedio ĝenerale estas la belegaj bildoj de la tago. Tre plaĉa estas vidi la esperantan mapon de Pollando, mi persone amegas geografion kaj mapojn. Gratulojn al tiu kiu havis la ideon meti la mapon, bildoj de birdoj kaj naturo ankaŭ estas neforgeseblaj. Mia koro batas ĝoje kiam mi vidas la bonan uzon de la lingvo de Zamenhof. Gratulojn, gratulojn, gratulojn. Claudio Pistilli (diskuto) 10:38, 4 Nov. 2015 (UTC)

"Indonezia lingvo" dufoje[redakti fonton]

Sub "Aliaj lingvoj", en la sekcio "Pli ol 200 000 artikoloj", ripetiĝas jene:

Indonezia (Bahasa Indonesia)Indonezia (Bahasa Indonesia)

Kaj la teksto kaj la ligilo estas identaj ĉe la du prezentoj. Nepre estu forigita unu. --Thnidu (diskuto) 07:52, 28 Dec. 2015 (UTC)

✔ Farite --Dominik (diskuto) 09:36, 28 Dec. 2015 (UTC)

Ĉu refasonado?[redakti fonton]

Bonvole partoprenu diskuton pri ebla refasonado de la ĉefpaĝo, ci tie. Antaŭdankon! ~nmaia d 11:19, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. La nova aspekto de nia ĉefpaĝo estis proponita, vidu ĝin ĉi tie. Tio estas baloto, ĉu ni aplikos ĝin, aŭ ne. La baloto daŭros 2 semajnojn kaj finiĝos je la 21-a de julio. --Lingveno (diskuto) 15:44, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

  1. Por Por: --Lingveno (diskuto) 15:44, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: ~nmaia d 15:49, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 16:47, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: , bela laboro! Theomanou (diskuto) 17:37, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: Plaĉas ĝi min. Dankon, Lingveno kaj NMaia. —LLarson (dirita & farita) 19:06, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Ilja Drakonov (diskuto) 07:41, 8 jul. 2016 (UTC).[Respondi]
  7. Por Por: tre bela — Sollupulo (diskuto) 12:50, 8 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  8. Por Por: pli bonas ol la maljuna ĉefpaĝo —Noirie (diskuto) 11:00, 9 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  9. Por Por: Ankaŭ mi ŝatas la novan aspekton.--Rdelre (diskuto) 06:21, 10 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  10. Por Por: Ne estas malbona. Kggucwa (diskuto) 06:45, 10 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  11. Por Por: preferata :) --Giorgos ab1234 (diskuto) 09:43, 10 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  12. Por Por: Ĝi aspektas belega --Nightflush (diskuto) 19:46, 17 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  13. Por Por: Koran dankon —tiu ĉi uzanto (diskuto) 21:01, 17 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  14. Por Por: Ĉefe tre refreŝiga! La ĉefpaĝo ja bezonis renovigon! —AndyHM) 2:52, 19 jul. 2016 (UTC)

Komentoj[redakti fonton]

Mi baldaŭ tradukos la teksterojn nur videblaj per la redaktilo, pri la paĝfasonado mem. Bonvole atendu ĝis la semajnfino :) ~nmaia d 01:59, 8 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ~nmaia d 21:41, 9 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

La unua diskuto pri tiu ĉi ŝanĝo: Ĉu nova fasono por la ĉefpago. La aliaj pagoj en tiu ĉi Vikipedio havas la saman aspektoj kiel nia malnova ĉefpago (la diskutejo, la helpo, la komunuma portalo, mi kredas, ĉu ne?). 786r (diskuto) 00:38, 17 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

@786r:, jes, pravas. --Lingveno (diskuto) 05:08, 17 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
La sugesto ne estas malbona. Sed... se mi ne malpravas, tiu estas uzata en kelkaj Vikipedioj. Mi eble preferus se ni havus pli propra (sed kaj ankaŭ bona) formo. (Tiu sugesto estas iomoete tro rektangula, ankaŭ, laŭ mi opinio.) Kiel mi diris, mi ankaŭ pli ŝatas la formon de la Kornvala Vikipedio.
Eble oni povas fari tiu ĉi form-sugesto pli propra, sugeste io verda, hela verda fono, aŭ io? 786r (diskuto) 00:16, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara @786r:, la nuna versio ankaŭ estas uzita en aliaj vikipedioj. Sed, se vi kreus la propran aspekton, kaj estus pli bona, ni ja uzos ĝin. --Lingveno (diskuto) 06:22, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas bone, ke ni povas sanĝi pli (aŭ adapti) se ni volas aŭ bezonas. Kaj jes, tiu pravas - iu devus fari formo aŭ sugesto se ni volas havi aliajn formo, kaj komprenable mi ne volis diri ke alia homo devas fari kiu mi proponis.. :) Mi plej volis doni ideojn (kaj mia opiniojn)kaj mi ne volis diri ke ni devas reteni la malnova versio.
(El, hmm.. scivolaĵo/sciavido, mi scivolas kie la malnova versio estas usata? Mi ne memoras ke mi havas vidi ĝin, sed ĝi nur estas mi kaj kiu mi trovis kiam mi rigardis iujn Vikipediojn.)
Mi ne tre bone povas fari HTML kaj CSS, sed do mi sugesto estus adapta versio de la Kornvala aspekto (ĝi estas sufiĉe unika). Oni devas povi kopii ĝin, en tiu kazo.
Sed nun ŝajnas al mi, ke ni havas konsento por ŝanĝi la malnovan formo, kaj ankaŭ konsento ke tiu nova povas esti uzata. Tio estas bone! 786r (diskuto) 18:28, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti fonton]

Kun 14 subtenoj kaj 0 kontraŭoj, ✔ Farite --Lingveno (diskuto) 06:25, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]


Postkomento[redakti fonton]

La novaspekta ĉefpaĝo estas iomete tro larĝa: en Mozilla, mi devis malgrandigi la paĝon al 90% por ke ĝi aperu entute, dum antaŭe ĝi cent procente bone videblis. --Dominik (diskuto) 16:24, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble mi maltrafis okazon komenti tion antaŭe. Krome mi kongresumis dum du semajnoj kaj reveninte mi trovis jam la novan ĉefpaĝon. Laŭ mi la Enkonduko devus esti anstataŭita de la Bildo de la Tago. Mi klarigas: La aspekto de la ĉefpaĝo estas pripensinda ĉefe konsiderante novulojn kiuj unuafoje aŭ malmulte venas. Por tiuj estas pli interesa konstati ke tiu ĉi estas viva projekto kiu ĉiutage plinoviĝas; krome bildo ĉiam allogas pli ol vortoj. Male se al novulo jam oni klarigas kiel tiu kontribuu, tio aspektos kvazaŭ ni jam deziras laborigi ĉiujn alvenantojn.--kani (diskuto) 08:52, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Krome antaŭe fine de la ĉefpaĝo oni iris al statistika paĝo anglalingva kie oni povas kompari la evoluon de la diverslingvaj vikioj. Mi foje uzis tion ekzemple por analiza artikolo en Sennacieca Revuo. Kie tio nun troviĝas aŭ kiel iri tien?--kani (diskuto) 08:54, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Krome kvankam ŝajne ne ligita al ĉefpaĝo mi trovis alian novaĵon absolute malkonvena por mi. En maldekstra marĝeno nun ne aperas ĉiuj lingvoj en kiuj estas tiu artikolo, sed selekto laŭ dubndaj kriterioj, ĉu de mia lando? Kaj poste aperas pliaj ordigitaj laŭkontinente kaj nur nerekte oni povas malfermi ilin kaj eĉ ne videblas la alilingvaj titoloj kio antaŭe foje utilis. Ĉu oni povas reveni al iama sistemo?--kani (diskuto) 08:58, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Kani: maldekstra marĝeno nun ne aperas ĉiuj lingvoj - oni estas alia afero. Vidu: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Listo_de_lingvoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 05:24, 29 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Por de mi komentita problemo ke oni antaŭe "iris al statistika paĝo anglalingva kie oni povas kompari la evoluon de la diverslingvaj vikioj" mi trovis solvon. Nun mi malfermas la anglalingvan ĉefpaĝon kaj tute malsupre videblas Complete list of Wikipedias, klakante tie oni venas al la celo. Eble estas ankaŭ aliaj vojoj.--kani (diskuto) 14:04, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi jam meniis tion jam longe, sed mi ripetas:

Kelkaj vikiistoj multe strebas por la legindaj kaj elstaraj artikoloj, en la hungara Vp post la artikolnombro sekvas nombroj de legindaj-elstaraj artikoloj, por mi la aktivaj uzantoj ne estas grava.--Crosstor (diskuto) 15:43, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Ni havas ĉi-nombron post la artikolo de la semajno. --Lingveno (diskuto) 05:14, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Paŝis unu monato kaj oni povas jam vidi ne nur la artan aspekton sed ankaŭ la praktikan utilon de la nova ĉefpaĝo. Mi daŭre penas por trovi ligilojn al diversaj indikiloj antaŭe facile troveblaj kiaj statistikoj, forigendaj artikoloj ktp. Mi plu konstatas ke belaj fotoj kiel Bildo de la tago mi maltrafas ĉar estas tro malsupraj, dum estas tute atingebla tre praktika Enkonduko KIUN ABSOLUTE NENIU LEGIS DUM TIU ĈI MONATO kaj oni povas konstati tion ĉar ankoraŭ restas la tajperaro kiun eble iu lasis por vere konstati tion. Se iu bezonas tiun enkondukon, tiu povas trovi ĝin iom malsupre. Alia malutilo: en Aktualaĵoj estis loko por bildo, kie kutime oni metis personojn (sed ne nur) kio havigis pli da personeco aŭ bildeco al la tabelo, nun multe pli senpersona. Tiu estas mia reago postmonata. Resume: oni malsuprenigu la enkondukon. Kiu venas al Vikipedio kaj ne scias pri kio temas? La fakto ke multaj vikipediistoj voĉdonis por la nova aspekto ne signifas ke oni ne povas plustudi ĝian praktikecon.--kani (diskuto) 23:49, 21 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉio, kion enhavas Enkonduko, troveblas nun en la manlibro ĉe Mediawiki:Anonnotice. Mi estas

Por Por: : La forigado de la enkonduko, suprigado de aktualaĵoj, forigado de la "Ĉu vi scias ke", ĉar preskaŭ neniu ĝin renovigas. --Lingveno (diskuto) 09:26, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Same mi estas

Por Por: : La forigado (aŭ subigado) de la enkonduko, suprigado de aktualaĵoj (aŭ de bildo de la tago), forigado de la "Ĉu vi scias ke", ĉar preskaŭ neniu ĝin renovigas.--kani (diskuto) 11:11, 1 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Jarduonon post la lasta interveno mia petante subigadon de la teknika enkonduko kiu restas ĉiam tie kaj suprigadon de aŭ aktualaĵoj aŭ de bildo de la tago kiuj ŝanĝas ĉiutage, absolute neniu respondis al tio. En tiuj ses monatoj mi konstatis ke plej parto el la vikipediistoj kiuj voĉdonis por la nova formato de la Ĉefpaĝo apenaŭ kontribuis en Vikipedio (nur du tri foje kunlaboras); kelkaj absolute neniam. Dum multaj kiuj kunlaboras multe, kaj kelkaj ĉiutage, ne voĉdonis. Tio estas por mi bela lernado: en tiu mondo kelkaj decidas kaj aliaj laboras. Jen la bazo de la falsa demokratio. Vera demokratio estas tiu kie oni kolektive laboras kaj decidas.--kani (diskuto) 01:00, 4 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
En tiu mondo kelkaj ne nur decidas, sed ankaŭ fuŝas aliies laboron. Kuraĝon! --Dominik (diskuto) 04:45, 4 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Lingvaj eraroj[redakti fonton]

Saluton, la Enkonduko de la Vikipedio situanta dekstre, apud la artikolo de la semajno, havas plurajn lingvajn eraretojn. Estus konvene ĝin plibonigi por ke ĝi ne donu misan kaj malbonan bildon al la vizitantoj. AndyHM 22 jul 2016. 10:21

@AndyHM:, mi fiksis tiujn, kiujn mi trovis. --Lingveno (diskuto) 12:31, 22 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno:, ankoraŭ restas kelkaj. Ekzemple "centraligi konsideroj" (devus esti "centralizi konsiderojN". Anstataŭ ol diri "kreita SUR la interreto" prefere mi dirus "kreita ĈE la interreto" aŭ malpli ambigue "kreita interrete" kaj fine ne publiki sed "publikigi". . --AndyHM 9:29, 23 jul. 2016 (UTC)
@AndyHM:, ✔ Farite --Lingveno (diskuto) 07:34, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Restas aliaj.--kani (diskuto) 16:34, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Parabéns![redakti fonton]

Peço desculpa em não saber falar esperanto mas queria agraciá-los pela vossa mudança de Página Principal que é similar à da Wikipédia em português. Saudações! Gato Preto (diskuto) 12:36, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

mia propono de ŝanĝoj[redakti fonton]

Linion

  • '''{{NUMBEROFARTICLES}}''' artikoloj en [[Esperanto]]<br /> = 352 338 artikoloj en Esperanto

ŝanĝus en linio:

  • '''[[Specialaĵo:Statistikoj|{{NUMBEROFARTICLES}}]]''' artikoloj en [[Esperanto]]<br> = 352 338 artikoloj en Esperanto

por ke legantoj kapablos vidi plena statistikoj. ~ Starship Trooper ~ 22:08, 27 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: . Se neniu kontraŭos, post unu semajno mi ŝanĝos. --Lingveno (diskuto) 07:11, 28 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Freŝigi la artikolon de la semajno[redakti fonton]

Saluton! Mi ie kaj ie modifetis la ĉi-semajnan artikolon... ekz. mi ŝanĝis la ortografion de dirndlo laŭ la koncerna artikolo. Tamen nur poste mi rimarkis, ke la ĉefpaĝo ne montras la ŝanĝojn. Mi do petas, ke iu freŝigu ĝin. Dankon =) Vikiano (diskuto) 16:16, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]


Ĉu ĉi tia peto devus aperi en la Teknikejo? Dankon! Vikiano (diskuto) 15:27, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

-ita / -ata[redakti fonton]

En la Artikolo de la semajno:

... Ekzistas pli ol 150 bazaj variaĵoj, same kiel marŝoj kaj akrobataj movoj, kiuj ofte estas intermetitaj kun la baza danco en prezentoj. Ili povas esti viditaj hodiaŭ en Eŭropo kaj en germanaj enmigrintsocioj ĉirkaŭ la mondo. Schuhplattler daŭre estas plejparte farita fare de plenkreskuloj, ĝi fariĝis ĉiam pli populara ĉe junuloj, kiuj amas ĝiajn buntajn kostumojn kaj ĝian resaltadon, piedbatadon kaj petolan koreografion.
... Foje ĝi estis farita kiel partnerdanco, kun paroj farantaj Ländler kaj tiam dividantaj tiel, ke knabinoj povus turni en iliaj buntaj dirndloj kiam knaboj montregis siajn "Platteln". ...

Kial "-ita", dum la afero priskribata estas aktuala? Rimarkinde, komparu "farita" kun "farantaj" kaj dividantaj en la dua alineo.

--Thnidu (diskuto) 04:39, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri aliaj aferoj, bv. legi la diskutpaĝon de la artikolo. Vikiano (diskuto) 19:43, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Enkonduko[redakti fonton]

Mi ne scias kiel korekti "meciindeco de la temo." -> "menciindeco de la temo." --Dominik (diskuto) 07:26, 1 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Kara Dominik, la enhavo de la sekcio Enkonduko troviĝas tie ĉi: {{Ĉefpaĝo/Enkonduko}}. Frate, Vikiano (diskuto) 11:25, 1 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Mankas artikolo de la semajno[redakti fonton]

Ĉu vere nenio fareblas tiukampe? Grava malhonoro por eo-Vikipedio montri tian fasadon.--RG72 (diskuto) 04:58, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Emblemo 'Vikipedio - la libera enciklopedio'[redakti fonton]

Nombro de alilingvaj vikipedioj montras la emblemon en la koncerna lingvo (kelkaj ne). Ĉu la esperanta 'Vikipedio' ne montru (kaj alŝutu la ĉi apudan emblemon ? Tiam ĝi estus same uzebla ekzemple en la artikolo markoemblemoj (sub Markoemblemoj kaj Esperanto)...--Alifono (diskuto) 10:50, 24 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Nu, Alifono, videblas, ke vi mem jam aldonis la emblemon al la menciita artikolo. Bone! Sed Esperantlingvan emblemon ni montras jam dum jaregoj ĉi tie. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:52, 25 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Yves Nevelsteen atentigis min pri ligilo al ĝi.--Alifono (diskuto) 23:28, 26 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo[redakti fonton]

Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo — ĉu ne?

Nu, mi ĝustigis... dankon! Vikiano (diskuto) 17:59, 26 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

La ligiloj al la kategorioj en la ĉefpaĝo pli bone estu ligloj al la portaloj (Arto, Biografioj, Filozofio, Geografio, Historio, Matematiko, Scienco, Socio, Teknologio)[redakti fonton]

En la momento la ligiloj en la ĉefpaĝo celas ekzemple al Kategorio:Geografio. Mi pensas ke Portalo:Geografio estus ege pli bona. Kelkaj portaloj mankas (ekzemple pri arto), sed se ili ekzistas, ni uzu ilin.

  1. Por Por: --Stefangrotz (diskuto) 08:31, 5 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

ĉiutaga ĉitaĵo[redakti fonton]

Kial ne havi ĉe la ĉefpaĝo rubriko de ĉiutage renovigebla inspirita citaĵo? eblas de vikicitaĵo.

Bona ideo. Eble tio iom konigus Vikivortaron, nun konatan al malmultaj. RG72 (diskuto) 06:24, 27 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Vizitoj laŭ statistiko[redakti fonton]

La novembra statistiko estas eo.wikipedia.org 46694 160392 207086, vi povas ŝanĝi sur la ĉefpaĝo (la meza nombro estas la pritakso). Slavik IVANOV (diskuto) 01:58, 4 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Certe ni bezonas roboton por ĝisdatigi la statistikoj almenaŭ po unufoje monate. Sj1mor (diskuto) 08:58, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

View source[redakti fonton]

Delonge aperas tiu anglaĵo anstataŭ Rigardu fonton.--kani (diskuto) 10:21, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Propono: Mi kreis novan ĉefpaĝon kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj[redakti fonton]

Ekrankopio de la ĉefpaĝo de la esperanta vikipedio en malgranda ekrano kaj mia propono

Mi kreis novan ĉefpaĝon kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj kiel poŝtelefonoj aŭ tabulkomputilo: Uzanto:Stefangrotz/ĉefpaĝo

Ĝi baziĝas sur la nederlanda ĉefpaĝo, kiu havas la saman fasonadon kiel la nuna esperanta ĉefpaĝo en normalaj ekrangrandecoj. Bonvole testu la paĝon en viaj aparatoj kaj raportu eblajn cimojn!

La nova ĉefpaĝo aldonas du dosierojn:

Mi ŝanĝigis tri etaĵojn:

  • La "Kunlaboraĵo de la semajno" nun nomiĝus "Nuna Kunlaboraĵo" ĉar la longa titolo ne funkciis bone en malgrandaj ekranoj. La Kunlaboraĵo ja apenaŭ ŝanĝiĝas semajne ;)
  • En grandegaj ekranoj la ĉefpaĝo ne plu kreskas post 2160px. Tio evitas longegajn liniojn, kiuj estas malfacile legeblaj.
  • REDAKTO: La statistiko nun estas pli facile ĝisdatigebla en propra ŝablono kaj pli klare montras ke la nombro de unikaj vizitantoj ne estas aŭtomate ĝidatigita. ("±140 000 unikaj vizitantoj monate (2022)")

--Stefangrotz (diskuto) 11:31, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi ŝatus uzi tiun ĉi nova ĉefpaĝo?

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: Ĝi estas mia propra propono. --Stefangrotz (diskuto) 06:48, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: Jes ja, tio indas kaj endas. --Sj1mor (diskuto) 07:54, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: Klare por. Uzado de aparatoj kun malgranda ekrano iĝos pli ofta, do ni subtenu ilin. --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:36, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: Bonega laboro! --Doesle (diskuto) 07:08, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: Klare pli bona ĉefpaĝo. --LiMr (diskuto) 06:28, 22 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:35, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
  7. Por Por: Ciampix (diskuto) 09:15, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
  8. Por Por: Yekrats (diskuto) 15:45, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ:

Komento[redakti fonton]

  1. Komento Komento: La nova versio ŝajnas pli bona sed mi miras ĉu homoj povas praktike uzi malgrandan ekranon de poŝtelefono por konsulti Vikipedion. Mi jam antaŭe devis iom barakti por trovi retumilon 'Safari'. Kiel tajpi supersignitajn literojn krome restas mistero (!) --Dominik (diskuto) 07:45, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
    Certe, homoj ja konsultas vikipedion, kaj specife la esperantlingva, uzante malgrandajn ekranojn de poŝtelefonoj. Tio okazas pli kaj pli kun la disvastigo de la porteblaj apartaĵoj. Endaj konsideri ilin! Sj1mor (diskuto) 08:30, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
    En la angla vikipedio el ĉirkaŭ 70 milonoj tagaj uzantoj pli ol 45 uzas poŝtelefonojn kaj nur 25 uzas klasikajn komputilojn. Mi persone konas retemajn junulojn kiuj ne posedas komputilon kaj ankaŭ ne komprenas kial oni bezonas komputilon ekster la laborejo aŭ la lernejo. Tio precipe pravas por regionoj kiuj malfrue komencis uzi la interreton, tie ĉi uzi la interreton plej ofte signifas uzi poŝtelefonon. En la esperanta vikipedio la nombroj ankoraŭ ne aspektas tiel, nur ĉirkaŭ 25% de la uzantoj uzas poŝtelefonon, sed tio certe ŝanĝiĝos estonte. --Stefangrotz (diskuto) 19:31, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
    Mi persone malŝatas legi kaj despli redakti vikipediajn paĝojn per ŝaĝtelefonoj. Sed eĉ mi kiel homo el la 20-a jarcento uzas tiun vojon - ankaŭ por vikipedia redaktado - kiam mi vojaĝas sen tekokomputilo, sed momente havas bonan senkablan retkonekton, kaj en teda trajnvojaĝo aŭ ade atendante en flughaveno enuegas. Sen dubo ŝaĝtelefonoj estas aprezinda alternativa vojo al vikipedio, eĉ se oni subjektive ne ŝatas tiun vojon. ThomasPusch (diskuto) 17:38, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti fonton]

Kun 8 subtenoj kaj 0 kontraŭoj, ✔ Farite. Mi ne rajtas redakti la ĉefpaĝon, ĉu administranto povas helpi kaj kopii mian paĝon? --Stefangrotz (diskuto) 09:38, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Dankon Uzanto:LiMr! La nova ĉefpaĝo estigis la Projekto:Vikipedio por malgrandaj ekranoj kie oni povas aldoni paĝojn kiuj ne bone funkcias en malgrandaj ekranoj.

Please..UnBlock me[redakti fonton]

Please -- eo.wikipedia.org Admin

I am trying to get rki.wikipedia.org. I respect to eo.wikipedia.org Admin. I am from Arakan.

I will not interfere with eo.wikipedia.org. I didn't do anything wrong. You blocked me.

You will better understand the Wiki Account concept. If you connect the global link, it will be connected to each other.

Because I left it as a global account, my account just got connected to eo.wikipedia.org. eo.wikipedia.org blocked me, so I can't continue with the rest of my Wiki and Wikipedia Library.

Please make it UnBlock me. thank you Admin!

with regard YaThaWinTha (diskuto) 19:02, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ne trovas forbaron de la uzanto, nek ĉi tie nek tutprojekte, kaj simple miras pri la noto... ThomasPusch (diskuto) 17:44, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
incubator:Special:Diff/5712623? Liuxinyu970226 (diskuto) 02:19, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

ĉefa titolo de la ĉefpaĝo[redakti fonton]

La nuna versio de la ĉefa titolo ĉe la supra maldekstra angulo de la ĉefpaĝo estas la jeno:

"Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj."

Mi humile sugestas ke estu aldonita "en Esperanto" por havi la jenon:

"Bonvenon al Vikipedio

en Esperanto

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj."

(ja estas spaco en la titola rubriko por aldoni tion)

Jes, la nomo Esperanto jam estas menciita multfoje sur la ĉefpaĝo, sed ne simple kaj emfazite en la titolo.

Mi ricevis la ideon kiam mi malfemis la ĉefpaĝoj de multaj vikipedioj en aliaj planlingvoj.

Mi notis ke la vikipedioj de la jenaj plalingvoj ja faras tion:

Novial, LFN, Xadola, Interlingua, Volapuk

Kialo: Por tiuj kiuj venas la paĝo (per iu ligilo) sed tute ne konas nek esperanto nek ke temas pri vikipedio en Esperanto, estas valora emfazi en la ĉefa titolo pri kio temas, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 08:25, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tro grandaj titoloj sur la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Tro grandaj titoloj sur la ĉefpaĝo

  • Artikolo de la Monato
  • Pri Vikipedio
  • Bildo de la tago
  • Nuna Kunlaboraĵo
  • Aktualaĵoj
  • Ĉu vi scias ke...?

Ne plu ebligas pligrandigi la komputilan ekrano je pli ol 133% - mi sugestas signife malgrandigi ilin. Dominik (diskuto) 14:54, 17 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Tio subite okazis, mi ne scias kial, neniu ŝanĝigis ion. Eble Wikipedia mem nun funkcias alie?
Ankau la blanka fono ne plu aspektis bona, tial mi forigis ĝin. Jen la CSS dosiero de la ĉefpaĝo: Ŝablono:Chefpagho/chefpagho.css
Sed partoj de la ĉefpaĝo ankau estas ene de la vikiteksto. Stefangrotz (diskuto) 15:48, 17 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ŝanĝis la linion 104: 1.3em anst. 2em - jam aspektas pli normale. Dominik (diskuto) 13:37, 18 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ligilo al alidirekto[redakti fonton]

Peto al administrantoj: Bonvole ŝanĝu la ligilon en la vortoj "pri Vikipedio" supre de ĉefpaĝo al Vikipedio. Nune tie estas Wikipedia - kiu estas malbela alidirekto kaj tute malesperanta :) Fordaemdur (diskuto) 00:41, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]