Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo/Arĥivo 1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

2002/04/05 - Ĉu ni povas havi serĉilon super ĉiu paĝo ankaŭ? -Scott REDD

Estas tia ĉe la nova vikiprogramo. (Venonta... venanta... sed ne jam veninta ĉe ni. Baldaŭ!) --Brion VIBBER

Mi opinias ke ĉiuj kiuj ne povas vidi la unikodaĵoj vidos "Uzu X-Sistemon". --Chuck SMITH


Pri nia markbildo[redakti fonton]

(Ĉu pli bona vorto por angla "logo"?)

Jen la nuna markbildo de la angla Wikipedia:

http://www.wikipedia.com/wiki.png

Kaj jen mia unua provo krei plimalpli E-ecan ekvivalenton:

http://eo.wikipedia.org/upload/wiki.png

Kion ĉiu pensas? Ni povus uzi ĝin, almenaŭ ĝis oni kreos ion pli bona.

Mia opinio estas : antaŭen !!!. Estas pli bona havi iun ol havi neniun. Bv. uzin jam en la ĉefaĝo kaj ceteraj artikoloj.


(La tekso devenas de la Leviathan de Hobeso. Mia traduko: La homo distingiĝas, ne nur per lia racio, sed per ĉi tiu aparta pasio disde la aliaj animaloj, kiu estas avido de la menso, kiu pro persistado de ravo je la daŭra kaj nelacigebla produktado de la scio, superas la abruptan impetecon de ia ajn korpa plezuro.) -- Brion VIBBER

Tre bona! Uzu ĝin, ĉar ĝi estas klare pli bona ol la angla glumarko, kiun ni nun havas. --Stefano KALB

Brion, ĉar via glumarko estas *.png, ĝi ne estas videbla de ĉiuj. Ekzemple, Chuck ne povas vidi ĝin. Bonvole konvertu ĝin al dosiero de JPG aŭ GIF. Dankon. --Stefano KALB

Okej, mi konvertis al GIF. Ĉu ĝi aperas ĝuste nun? --Brion VIBBER

Chuck nur vidas grandan X. Li opinias, ke la kunigo inter lia maŝino kaj leuksman.com estas ia malbona. Do metu ĝin kiel la nova glumarko! --Stefano KALB

Bone! Mi resendis la PNG-on al Jimbo, ĝi devus nun aperi.

Bomis, mastro de la marko "Wikipedia" decidis inkluzivi reklamon en la wikipedia-paĝoj.
Ĉu tio influos iel la funkcion de ĉi tiu versio?
En aliaj versioj kelkaj kunlaborantoj decidis ne plu sendi artikolojn, argumentante ke ili ne laboros por ke kelkaj monprofitu. - Del Castillo

Se tio okazas, ĝi certe ne okazos en la neanglaj vikipedioj (certe ne baldaŭ). Ankaŭ, Bomis pagis pli ol $100.000 por la vikipedio, do estas komprenebla ke ili volas ricevi iom da mono por kovri la kostojn, kiel Google. --Chuck SMITH
Ĉu oni ne plu kodumas Linukson ĉar kelkaj monprofitas? Kompreneble tiuj, kiuj monprofitas ankaŭ riskas monperdegi. La rajtigilo GFDL lasas al ni moviĝi for de Bomis se necese... kaj ankaŭ lasas al aliuloj provi monprofiti pro nia laboro, same kiel la rajtigilo GPL de Linukso. Mi ne vidas problemon. --Brion VIBBER

Hieraŭ mi metis novan sekcion en la ĉefmenuo - "Toponimio", sed nun ne videblas. Ĉu iu forviŝis aŭ estas io nekorekta ??? -- Avtandil ABULADZE
Ŝajne Chuck forviŝis ĝin. Ĉu neintence? --Brion VIBBER
Mi realdonis. Mi vidis multajn spacojn en la Hejmpaĝo kaj revenis al malnova versio... --Chuck SMITH

Provizore mi ellasis la atentilojn pri ŝanĝoj en la viki-programo:

Grava! Ni montras la ĉapelitajn literojn nun per Unikodo: ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ. Se vi ne povas vidi ilin, alklaku la ligilon Uzu X-Sistemon. Dum redakto de paĝoj, vi povas tajpi x-sisteme kaj la paĝoj montriĝos unikode.
Eĉ pli grava! Iam estonte, ni ŝanĝiĝos al la nova versio de la vikiprogramo. Bonvolu viziti la provoservilon kaj priskribi ian ajn problemon tie antaŭ ol ni ŝanĝos la ĉefservilon!

ĉar la provoservilo estas ĉi-momente neatingebla, kaj baldaŭ ni havos aŭ novan provservilon ĉe Bomis aŭ la novan programon ĉe la ĉefa vikio... --Brion VIBBER


Mi faris multege en la Hejmpaĝo. Jen:

forigis Statistiko - povas esti sub Matematiko

forigis Ekonomio - sub Komerco

forigis Parapsikologio - povas esti sub Psikologio

Biblioteka kaj Informatika Scienco --> Informatiko

forigis Familia kaj Konsumanta Scienco

Komerco kaj Industrio --> Komerco

forigis Distriĝo

forigis Klasikoj - sub Literaturo

forigis Opero - sub Muziko

forigis Skulptarto - sub Belarto

forigis Grafikarto - sub Belarto

Mi esperas ke tio bonas... kaj se ne... simple korekti min.  :) --Chuck SMITH


Mi kredas ke la traduko "biblioteka kaj informatika scienco" estis erara traduko. "informatiko" (kiu fakte aperas en neniu el 5 vortaroj kiujn mi prikontrolis -- nur en la komputada leksikono kiu diras ke ĝi ne tro rompas la logikon de vortkreado, sed iu retpaĝo kiun mi trovis diris ke ĝi ja estas ne-regula kaj oni uzu "inform-ad-iko" por helpi, ekzemple, ne-eŭropanoj) ... do "informatiko"... ĉu egalas al la tuta komputika fako? En la angla vikipedio, la paĝo pri "biblioteka kaj informada scienco" diras ke oni ne konfuzu "bibliotekan kaj informadan sciencon" kaj la "teorion de informo", kiu estas nur parto de matematiko kaj komputiko. Do ĉiuokaze, ĝi ne estas la sama afero kiun celis la angla vikipedio per "library and information science", kaj do ne estu sub-artikolo de "informatiko" (la angla artikolo atentigas ke la nomo ne estu komprenita de ĝiaj partoj, ĝi estas idiotisma titolo kiu kreiĝis por nomi specialan aferon, do oni ne komprenu ĝin, ekzemple, kiel du partojn "biblioteka science" kaj "informada scienco"). Kaj fakte, ĉu estu kaj "informatiko" kaj "komputiko" en la hejmpaĝo, se ili signifas la saman aferon? Laŭ la Komputada Leksikono, "informatiko" estas konfuza vorto ĉar -- krom tio ke ĝi ne signifas laŭ siaj partoj -- ĉiuj fakoj temas pri informo, ne nur komputiko. Do ĉu ni forigu "informatiko"-n? Kaj se ni volas artikolon pri bibliotekaj aferoj (la studado de bibliotekaj rimedoj kaj kiel homoj interagas kun ili) ni uzu alian nomon, kiel eble "biblioteka scienco"? --Jacob SCHWARTZ

---

Mi konsentas (kaj kontentas) pri via decido restrukturi la komencpaĝon ! Pri tio mi jam skribis en miaj antaŭaj komentoj. La ĉefa paĝo (1-a nivelo) kaj la subĉefaj paĝoj (2-a nivelo) devas esti subkontrolita de organizantoj, ĉar ili, enhavantaj multegajn ligilojn, montras ĝeneralan aspekton de la Vikipedio. Eble ni ĉiuj interkonsentu pri la strukturo kaj enhavo de la 2-nivelaj paĝoj (temas pri la elekto de iu modela paĝo). -- Avtandil


Pliajn proponojn:

  • Filozofio, Matematiko, kaj Naturscienco: ŝanĝi "Astronomio kaj astrofiziko" al pli facillegebla (almenaŭ por nefakuloj) supertitolo "Astrosciencoj". "Ĥemio-Kemio" al "Kemio" (ni ne intence uzu arkaikan lingvaĵon).
  • Sociaj sciencoj: "Antropologio", "sociologio", "etnografio" -> "homsciencoj". "Lingvistiko" sub "Lingvo".

"Toponimio", "endonomio", "ornitonimio" ktp. sub ĝeneralan supertitolon "Etimologio"/"Vortdeveno" (mi preferas la lastan, ĉar malpli scienca kaj tiel pli facile komprenebla por ordinaruloj), kiu siavice troviĝu sub "Lingvo".

  • Teknikartoj kaj sciencoj: "Komputiko" sub "komunikaĵo". Jes, mi scias ke multaj el vi estas komputilistoj kaj amegas komputilojn, sed finfine "komputiko" nur estas la lasta sproso sur la komunikada branĉo, ĉu ne? :-)
  • Kulturo: Ĉu "Turismo" estas kulturo? Eble ni translokigu ĝin al sub "Publikaferoj", kun aktualaj ligoj sub "Geografio".

Cetere, "Festa kaj feria tago" estas TUTE nebezonata artikolo. (Mi bedaŭras, Chuck! :-/) Naciajn festotagojn oni trovu en la artikolo pri la koncernata lando (ekzemple Usono), kaj ĝeneralan superrigardon oni havu je Historio > Tagoj ("Je la 4-a de julio okazas, interalie: "Nacia tago de Usono", ktp.)

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn", Bab 11:58, 5. Okt 2006 (UTC))


Bjørn, mi konsentas pri ĉio krom "Komputiko" kaj "Festa kaj feria tago" (vi ne devas bedaŭri...mi ne kreis tiun artikolon). Pri Komputiko, mi neniam pensus pri klaki komunikaĵo por trovi ĝin kaj ne problemas havi ĝin en la Hejmpaĝo. Vi pravas ke "Festa kaj feria tago" ne apartenas al la Hejmpaĝon, sed apartenas al Tagoj. Ne estas problemo se ni havas multajn indeksojn (Laŭ mi, "Festa kaj feria tago" estas ia indekso).

--Chuck SMITH


Astronomio kaj Astrofiziko --> Astroscienco

Ĥemio-Kemio --> Kemio

Antropologio + Sociologio + Etnografio --> Homscienco

Lingvistiko --> Lingvo

Toponimio + Endominio + Ornitonomio --> Vortdeveno

aldonis ligilojn al Kulturo kaj Astrologio

--Chuck SMITH


Kial "astroscienco" kiam fakte temas pri pli ol unu scienco? Kaj same kun "homscienco": ne estas difino de kio estas "homscienco", sed listigo de "homsciencoj"! Mi scias, ke vi ne ŝatas pluralajn titolojn, sed kiam pli logikas kun pluralo (ekzemple jarcentoj), oni ne forigu la j nur ĉar pli "belaspektas".

Cetere, endonomio (hm. mi intencis skribi "entonomio" = "insektnomdevenoj", sed "endononio" ankaŭ bonas: "intestnomdevenoj") kaj ornitonomio ("birdnomdevenoj") estis iom ŝerce menciitaj de mi. Mi aldonis kelkajn plurajn? Povas esti, ke baldaŭ Avtandil konsentos kun mi esperantigi tiujn grekaĵojn: "toponimio" > "loknoma etimologio" ktp.

--Bab


Bjørn, kio estas Komiksarto kaj kial ne ĝi apartenas al la paĝo de Arto? Kaj kio estas ĝi? Mi ne povis trovi informojn en ReVo. --Chuck SMITH

La arto de komikso, kompreneble! Asteriks, Tin-Tin, Faciluzebla, Kirlitaj Krespoj ktp. Mi ne certas, ĉu la "arto" necesas enmetiĝi ĉu ne. --Brion VIBBER

Ĉu ne Komiksarto apertenas sub Arto aŭ Literaturo? --Chuck SMITH

Ne. Ĝi nek estas belarto, nek literaturo, sed la krucvojo, kie tiuj du renkontiĝas. Cetere, ankaŭ literaturo kaj muziko estas "arto", do ĉiuj povas esti movataj sub "Arton". Tamen, por faciligi la serĉadon, mi preferas havi apartajn menciojn de "literaturo", "belarto", "muziko" kaj "komiksarto".

"Komiksarto" estas arto kiu ampleksas "komiksojn" sed ankaŭ "desegnitajn ŝercojn" (unubildaj) kiel tiuj de Larson.

--Bab

Pli ĝenerala vorto pli facile komprenebla de ĉiuj estas bildliteraturo. Martin Weichert skribis ampleksan artikolon kiu indus esti en la vikipedio se iu kapablas kontakti lin kaj ricevi respondon: http://www.esperanto.net/martin.weichert/bildlit.html --Zav'

Se oni klakas Hejmpaĝo, ĝi ne aspektas bone. Kion ni faru? --Chuck SMITH

Ne bone _kiel_, precize? Mi volis iom plibeligi la aspekton de la paĝo (ĝis ni finfine ricevos la novan programon... grrrr), sed se ĝi ne funkcias bele estus simple restarigi la malnovan aspekton. --Brion VIBBER
Ĉu vi scias pli ekzakte ĉiam ni ricevu la novan programon? --Paul EBERMANN, vendredo la 13-a ...
Aŭ ĉi-semajne aŭ neniam... mi nun okupadas min pri fina adaptigo de la nova nova vikiprogramo al esperanto; nova provservilo (kun multe da problemoj ankoraŭ!) troviĝas ĉe http://eo.wikipedia.org/ . --Brion VIBBER, 2002-09-16
Dankon! Ĉu ni raportu la problemojn en la nov-servila cim-raport-paĝo? (Mi ĵus komencis tie.) -- Paul EBERMANN, 2002-09-16
Bonvole ĉi tie, je Teknikaj problemoj. (Se vi raportas problemojn ĉe la provservilo, ebla via raporto malaperos kiam mi faros ian ŝanĝon je la sistemo! Do, pli bone raporti je ĉi tiu vikio.) --Brion VIBBER
Hmmm...aspektas bone nun. Eble mia foliumilo malfunkciis... --CS

Se la la Vikipedio estas internacia afero, kial ĝi ne uzas GMT? --Sennomo

Simple ĉar la servilo estas en Kalifornio. Tamen certe estus bone, se ĝia interna horloĝo estus ŝanĝita al UTC. --Brion VIBBER

Mi metis pliajn informojn pri biero, nome pri bierfarejoj en Usono. Tie legeblas informoj pri viziti la bierfarejojn. Mi vizitis la bierfarejojn en Sankta Luiso (Anheuser-Busch) kaj Milwaukee (Miller), do mi kompetentas pri la afero. Pri bierfarejaj vizitoj, necesas la jenaj informoj:

Kiom kostas?
Kiom da rondirado oni devas toleri antaŭ ol gustumi la bieron?
Kiom da senkosta biero oni donas por gustumi?
Kiom da tempo oni havas por gustumi?


--KriZe


Laŭ mi superrealismo jes taŭgas sub la fako kulturo, ĉar tiu movado estis tiom granda ke ĝi rilatas al politiko, pentrado, literaturo, filozofio. Sed se vi konsentas ni metu ĝin sub arto. Sed laŭ tio oni devus ŝanĝi multon la aranĝon de la hejmpaĝo, ekzemple kial la filozofio aperas kune kun aliaj sciencoj naturaj? mi metus ĝin sub sociaj. kial literaturo kaj danco aperas sub kulturo kaj ne sub arto aŭ sub belarto? ktp.Fabio Alonso Ruiz Ortega

Bone, mi konsentas ke vi metu ĝin sub Arto. Mi ne scias kie estas la taŭga loko en tiu paĝo, do mi esperas ke vi trovos... --Chuck SMITH

Lingvo ne estas scienco, lingvistiko jes.


Provante novajn intervikiligilojn:

Ho, bona ideo! Eble ni aldonu por ĉiu normala vorto ankaŭ ligilo al la ReVo-vorto? -- Paŭlo 05:39, 8. Dec 2002 (UTC)

Bedaŭrinde, ReVo ne estas tiom regula. Ne ĉiam funkcias laŭ la supra sistemo. Bedaŭrinde, mi ne havas ekzemplon, sed mi scias ke Clayton SMITH scias... Ankaŭ, kie estas la listo de intervikiligilojn? --Chuck SMITH

Jen la listo. --Brion VIBBER

kial en la butono de la serchado aperas o kej, chu ne estas alia vorto pli esperanta?