Vikipedia diskuto:Enciklopedio de Esperanto/Antaŭparolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kontraŭstaras ĉi tiun artikolon. Unue, ĝi estas de libro eldonita en 1934, kaj ĉio post 1923 estas protektita de kopirajto en multegaj landoj. Due, Vikipedio ne estas biblioteko. Se estas grava libro, oni povas resumi la celojn kaj redaktantojn, sed oni ne enmetu en masse sekciojn de la libro. Mi voĉdonas por forviŝo, la valoraj enhavoj estu resumitaj en alia artikolo. Kriĉjo 15:16, 22. Mar 2003 (UTC)


Bone, forigu aŭ resumu aŭ metu en la diskutpaĝon. Mi opiniis, ke estas grave konservi la principojn, laŭ kiuj oni tiam laboris ĉe enciklopedio. La kopirajto rilatas al la jaro 1933 (?) - ĉu iu posedas la kopirajton?

Mirek


Mi konsentas kun Kriĉjo. Sed tiu teksto kaj aliaj similaj el EdE estas tamen indaj por la Reto. Plej bone estus, se ili povus hejmiĝi aliloke en la Reto (se tio eblas el kopirajta vidpunkto). Tiam ni povus ligi al ili de artikolo pri Ede en la Vikipedio. Bertilow 16:25, 22. Mar 2003 (UTC)


Laŭ mi, estus pli bone havi ilin en la Vikipedio. Tiel, ni povos ĝisdatigi ilin kaj korektis iliajn erarojn. Tamen, estus bone se ili ankaŭ estus aliloke en la originala formo laŭ historia vidpunkto. --Chuck SMITH


Laŭ artikolo Diskuto:Enciklopedio de Esperanto, Vikipedio rajtas la enhavon de EdE, ĉu ne? -- :)


La antaŭparolon mi jam korektis kreinte propran artikolon kun plej gravaj informoj pri la ekesto de EdE. La ceteraj artikoloj estas destinitaj por AKTUALIGA REDAKTADO, ĉar EdE kutime parolas pri personoj, kiuj tiam ankoraŭ vivis kaj komencis labori, sed nun ili jam mortis kaj postlasis multe pli ampleksan heredaĵon. Mi kapablas aktualigi informojn pri ĉeĥaj esperantistoj kaj aldoni multajn aliajn personojn, sed pri esperantistoj de aliaj nacioj devas aldoni informojn iliaj samlandanoj. La originalajn tekstojn de EdE ni povus eble "kaŝi" en "Diskutu la paĝon" aŭ ĉe ĉiu aktualigita paĝo transŝovi la originan tekston sub referencon EdE. Krome mi sendas la skanitajn tekstojn al Laszlo Szilvasi kaj kvankam li ankoraŭ ne respondis, mi kredas, ke li publikigos la originan enciklopedion sur siaj paĝoj. En novembro dum KAEST en Prago ni parolis pri la enciklopedio. Mirek

Kaj ankoraŭ ion: mi enmetis la Antaŭparolon ankaŭ por emfazi, ke niaj antaŭuloj antaŭ 70 jaroj kapablis dum 3 jaroj prepari 600-paĝan enciklopedion sen komputiloj kaj sen interreto. Ĉu ne estus honto, se ni ne kapablus la libron enretigi kaj aktualigi? Mirek


Mi tute aprobas ke la enteno de EdE eniru la vikion. Tamen estas pli bone konformigi ĝin al la vikipedia stilo, krei ligojn el la artikoloj, atenti ke ne jam samtema artikolo ekzsitas, ktp. Mi gratulas Mirekon pro lia valorega laboro eĉ se diskutata kaj ja diskutenda : ĝuste per la diskuto ni ĉiuj progresas. - Pri kopirajto jes estis jam klara ke vikipedio rajtas enpreni ĝin. - --- ArnoLagrange 07:33, 24. Mar 2003 (UTC)