Vikipedia diskuto:Forigendaj dosieroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arĥivado[redakti fonton]

Ne malbonus foje arĥivigi fermitajn petoj. Unu semajno post fermo rajtas ĉiu ajn arĥivi peton, tio ne estas laboro nur por administrantoj. (Mi dume havas malmultan tempon) --KuboF (diskuto) 15:07, 14 Okt. 2013 (UTC)

Ĉu tio eble estus robota tasko? En aliaj projektoj tiajn aferojn kutime faras robotoj - devus esti ne tro malfacile analizi la ŝablonojn ... darkweasel94 15:29, 14 Okt. 2013 (UTC)
Ankaŭ tion mi parte pripensis kaj por estonteco mi tion certe planas. Tamen nuntempe mi estas sufiĉe okupata do mi faras nur teĥnikan laboron kiun mi jam konas. Ĉu eble alia robotisto? Aŭ atendi almenaŭ monaton (tion mi jam tiomfoje diris...)? --KuboF (diskuto) 21:01, 14 Okt. 2013 (UTC)