Vikipedia diskuto:Gvidilo por biografioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi rekomendas ke ni ŝanĝu la nomon de ĉi tiu paĝo al "Gvidlibro por biografioj" aŭ "Manlibro por biografioj". Ankaŭ, mi memoras ke ie ni diskutis en Vikipedio ke ni havu streketojn en la datoj, sed mi ne povas trovi la diskuton, ĉu iu scias kie ĝi estas? Gravas ke ni povos verki gvidlibron pri kiu ni ĉiuj konsentas. Diskuto bonvenas. Dankon, Chuck SMITH


  • Titolo ne gravas, ŝanĝu al "Gvidlibro por biografioj" se vi volas (kvankam esperereble la paĝo restos sufiĉe konciza por ne meriti la nomon libro). Kriĉjo 13:44, 11. Jul 2003 (UTC)
Laŭ mi ankaŭ ne gravas la titolo. Sed estas bone, ke finfine iu verkis ion tian! Pri la streketoj: Mi ankaŭ preferas indiki la datojn kun la streketoj. Ni diskutis tiun ĉi aferon ĉi tie, krome ni havas jam la tutan kalendaron (Tagoj, jarcentoj ktp.) en la streketa formo. Amike, --Unukorno 15:08, 11. Jul 2003 (UTC)
Bone, mi kompromisos pri datoj. Unukorno, ĉu vi konsentas kun ĉiuj aliaj aferoj? Mi vere preferus ke oni uzu la vortojn "naskiĝis" kaj "mortis" anstataŭ de * kaj † kiel vi faras. Kriĉjo 15:30, 11. Jul 2003 (UTC)

Mi pensas ke havi "naskiĝis" kaj "mortis" estas jam tro, ĉar memevidentas ke tiuj datoj estas naskiĝo kaj morto. Do, laŭ mi la plej bona estas:

Joe SMITH (24-a de junio, 1979 - 17-a de julio, 2053) estis bla bla bla...

Ĉu akceptinda propono? --Chuck SMITH

Al mi tio ne plaĉas. Estas tro da "bluo" pro la ligiloj. Kiam oni metas la vortojn "naskiĝis" kaj "mortis", tio iom ekvilibras la tekston. Kriĉjo 17:09, 11. Jul 2003 (UTC)
Por mi (krom pri la streketoj) estas relative egale, kiel aspektu la vivodatoj, do mi pretus akcepti (preskaŭ) ĉion. Mia maniero, meti * kaj † eble estas aĉa germanaĵo; eventuale anoj de iaj kulturoj eĉ sentus sin malagrable, se ili vidas la kristanecan signon † (Ĉu??). Do, diskutu kaj mi transprenos, kion la plejmulto decidos. --Unukorno 17:33, 11. Jul 2003 (UTC)
* estas fremda al mi en tiu senco, kaj aperas malmoderna kaj kristanema. Asterisko kaj obeluso, frenezas tiuj vikipedianoj! -- :)
Laŭ mi, pli gravas esti preciza ol havi "tro da bluo". Mi proponas ke ni metu ambaŭ proponoj ĉi tien kaj homoj subskribu sian preferon: --Chuck SMITH
Kial meti la du vortojn estas ne "preciza"? Fakte estas pli preciza ol simple meti la datojn sen ĉirkaŭaj vortoj. Kaj ĉiukaze, mi vere pensas ke legebleco devus esti prioritato. Estas bone interligi kiel eble plej multe, sed oni ideale kreu ekvilibron de normala teksto kaj ligila teksto tiel ke vizitantoj povu facile legi ĝin. - Kriĉjo 14:55, 12. Jul 2003 (UTC)
Mi pardonpetas. Mi intencis diri "konciza". Ni ankaŭ devas pensi pri la redaktantoj. Mi pensas ke tajpi la daton dufoje ĉiam kaj "naskiĝis la" kaj "mortis la" estas iom tro kaj nenecesa. Sed tio estas mia opinio. --Chuck SMITH 17:24, 12. Jul 2003 (UTC)

Kiun stilon vi preferas? Bonvolu subskribi![redakti fonton]


Ana PANA (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1920, mortis la 17-an de decembro, 1992) estis bla bla bla...

Subtenas: Kriĉjo, Bertilow, Vitred

Lingvano ŝatas tiun tekston, sed preferus alian interpunkcion: Ana PANA (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1920; mortis la 17-an de decembro 1992) estis bla bla bla...


Ana PANA (24-a de junio, 1979 - 17-a de julio, 2053) estis bla bla bla...

Subtenas: Chuck SMITH

Plejbo NE (24-a de junio, 2017 - 17-a de julio, 2104) estos programisto, kiu skribos simplan sed genian programon, kiu surbaze de la avantaĝoj de la lingvo Esperanto ege plifaciligas la instalon de ligoj en la Vikipedio.

Subtenas: Montanesko

Dua plej rekominda solvo laŭ mia opinio:

(naskiĝis je la 3-a de septembro 1124 kaj mortis je la 17-a de aŭgusto 1163)


Mia preferata maniero interpunkcii estas ĝis nun ne proponita. Do:
Petro SELO (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 2001, mortis la 11-an de novembro 2004) estis bla bla bla...

Subtenas: VerdLanco

(Pri la dua plej rekomendinda solvo mi samopinias kun Montanesko [en lia "1124-1163"-propono].)
--VerdLanco 11:25, 11. Nov 2004 (UTC)


Kiam ĉiuj detaloj konatas:
Ana PANA (1979 je 24-a de junio en Parizo - 2053 je 17-a de julio en Metropolis) estis bla bla bla...
Kiam lokoj nekonatas:
Ana PANA (1979 je 24-a de junio - 2053 je 17-a de julio) estis bla bla bla...
Kiam tagoj nekonatas:
Ana PANA (1979 en Parizo - 2053 en Metropolis) estis bla bla bla...
Kiam nur jaroj konatas:
Ana PANA (1979 - 2053) estis bla bla bla...

Subtenas: bab, Arno Lagrange

Argumentoj de proponinto bab:

  • Per vortetoj "je" kaj "en" oni evitas kaj "tro da bluo" (ĉefargumento de la "kunvortistoj") kaj tro da skribado (ĉefargumento de la "senvortistoj").
  • Metante la jaron ĉiam plej antaŭen, oni facile povas forigi necertajn tagojn aŭ lokojn. Krome, plej logikas unue montri la jarojn, ĉar tio (laŭ multaj) estas la plej baza informo. Japanoj kaj kelkaj aliaj neeŭropaj kulturanoj ĉiam unue montras jarojn, kaj ankaŭ la esperantistoj tion faras en "mallongaj datoj": 2003-12-24.

Komentoj de aliaj vikipediistoj (bv. meti):

Mi malkonsentas pri ŝanĝi la ordon de datoj. Tio signifas ke la konformigo de centoj de artikoloj kiun faris ĉefe mi kaj Unukorno aspektus plene malŝparo de tempo. Ankaŭ, mi kontraŭstaras uzi "je JARO". Tio ne koheras kun normala Esperanta lingvaĵo, kiu preferas "en JARO." Kriĉjo 14:46, 4. Nov 2003 (UTC)

Vi ŝajne ne sufiĉe zorge tralegis la proponon, Kriĉjo! Mi neniel proponis skribi "je JARO", sed: jaro + je DATO. (Ekzemple: "1999 je 21-a de aŭgusto".) Por tia uzo ekzistas tradicio en esperanto; oni povas kaj diri (almenaŭ skribi) "Mi venos la 21-an de aŭgusto" kaj "Mi venos je la 21-a de aŭgusto". La formula skribo sen artikolo "la" ĝuste estas - formula. Oni tiel ĉi evitas etajn komojn (malfaciligantaj la legadon, "tro da blu'") sen devi skribi longajn vortojn. Krome, kiel diris Arno: Ni ne estu rigoraj. Certe ni ne bezonas ŝanĝi la jam verkitajn artikolojn, nur uzi ĉi modelon kiel gvidilon por la dekmiloj da novaj biografioj aperontaj en la Esperanta Vikipedio. Ke pli logikas antaŭenmeti la jaron, vi povas aŭdi de kiu ajn japana esperantisto. Bab
Ne estas "pli logika" antaŭmeti la jaron. Temas nur pri kultura prefero. Ĉu estas "pli logika" antaŭmeti familian nomojn kiel faras azianoj kaj hungaroj? Ne, temas nur pri modo ĉe ilia kulturo. Krome, Esperanto estas eŭropcentrisma lingvo, kaj japanaj influoj ne abundas en la kulturo de la E-movado, do kial ili necesigu plenan ŝanĝon de la kutima ordo?
Mi kontraŭstaras renversi la kutiman manieron. Mi faris tro da laboro dum la pasintaj kelkaj monatoj. Se oni volas plene ŝanĝi aferojn al ĝuste la malo, Vikipedio perdos almenaŭ unu tre aktivan kontribuanton, nome min. Mi jam laciĝas je la manko de profesieco kaj la kredo ke Vikipedio estas nur iuspeca ludo aŭ ŝatokupo. Kriĉjo 17:46, 4. Nov 2003 (UTC)
Do, se al vi malplaĉas la propono, vi simple ne subtenu ĝin per via nomo. Tiel simplas!
Kiam vi legas pri persono, kiun informon por vi plej gravas: ĉu la jaro de ŝlia naskiĝo aŭ ĉu la semajntago de la sama evento? Mi kredas ke preskaŭ ĉiuj homoj preferas ekscii la jaron. Pli gravaj informoj kutime venas pli frue/antaŭe en teksto - tio por mi ŝajnas simpla logiko. Almenaŭ en Eŭropo pli kaj pli da homoj vidas tion, skribante 2003/12/24 anstataŭ 24/12/2003 aŭ aliajn pli "strangajn" kombinojn. (En grandega gamo da scio kiel la Vikipedio oni devas unuavice mencii la ĝeralaĵojn kaj poste fokusigi. Kontraŭ la geografiaj navigiloj ĝis nun neniu reagis, kvankam tiuj perfekte sekvas la "japanecan" ordigon: "Nordameriko > Usono > Teksaso > Sherman", kaj ne "Sherman < Teksaso < Usono < Nordameriko".)
Denove: jam estis akreta diskuto pri la ĝusta datprezentado. Do, mi venis per nova propono provi solvi tion. Ke vi tuj atakas tion kaj elverŝas kulpigon pri neserioza sinteno al la Vikipedia projekto, iomete konsternigas min. Mia propono estis 100%-e serioza kaj neniel "iuspeca ludo". Bab 19:00, 4. Nov 2003 (UTC)
P.S. Mi certe aprecas vian laboregon. Rimarku, ke mi ne prezentis mian proponon kiel absolute deviga - malnovajn artikolojn ni povas lasi kiel ili estas, novajn verki laŭ la supra gvidilo.
P.S. Por ĝojigi Kriĉjon, jen nova propono de bab:

Ana PANA (24-a de junio en 1979 en Parizo - 17-a de julio en 2053 en Metropolis) estis bla bla bla...

subtenas:

Mi trovas tute malkonsekvenca ke Kriĉjo unue severe admonas ĉiujn redaktantojn kiuj malrespektas la regulojn kiujn ni ĉi tie diskutas kaj komune decidas, kaj nun eksigas sin kiam ekestas diskuto ("Mi redaktis artikolojn de februaro ĝis novembro de 2003. Mi ne plu aktivas en la Vikipedio.") Diversaj redaktantoj jam invitis Kriĉjon esti pli afabla; nur pri tio temis. Kiujn regulojn ni prenu kaj kiel ni apliku ilin, tion ni ĉi tie plu diskutas. Ĉu Kriĉjo ne eltenas ke aliaj esprimu sian vidpunkton kaj deziras esti la sola decidanto pri biografioj ? Mi same bedaŭras ke la sinteno de Kriĉjo povus fortimigi eblajn kontribuontojn kaj malhavigi al la vikipedio iliajn redaktojn, kiel mi bedaŭrus ke la vikipedio malhavus le redaktan kontribuon de Kriĉjo ĉar li ofendiĝus ke estas diversaj vidpunktoj. La vikipedio nun entenas malpli ol dekmil veraj artikoloj el kiuj nur parto estas biografioj. La nuna diskuto celas la redaktontajn artikolojn. Se ni decidus ŝanĝi la regulojn, ni iom post iom konformigus la jam redaktitajn sen urĝo. Ĉu ni do ne povas libere komune difini kiujn regulojn ni ŝatus estonte sekvi sen devi elteni diktatoran ĉantaĝon (ĉu vi sekvu min, ĉu mi foriĝas !) ? Ĝentileco, paco, laboremo preferindas laŭ mi al akra disputemo, ofendiĝemo kaj koleremo. Arno Lagrange 11:11, 5. Nov 2003 (UTC)

Mi foris kvar tagojn de la vikipedio, kaj nun tre ektristetiĝas: Ĉu vere tiel simplas fortimigi bonan kontribuanton? Ĉu iel mi kulpas pro mia akreta respondo al Kriĉjo ĵus supre? Ĉu nun la tuta diskuto ekmortis, ĵus vere ekinte? Bab 14:15, 10. Nov 2003 (UTC)
Jes, Bab, ni devas konsideri la limojn de ĉiuj el ni. Eĉ se iom incitiĝis pro la adaj rimarkoj de Kriĉjo mi sincere bedaŭras ke li tiel subite foriĝis. Tamen ne sentu vin kulpa pri tio. Leginte lian taglibron, mi komprenis ke Kriĉjo traspertas dolorajn personajn travivaĵojn. Jes ni povas riproĉadi lin ke li tiel akre alparolis aliajn kontribuantojn. Sed certe ankaŭ ni (vi, mi, Bertilo, Unukorno, chuck, :), ...) respondecas ke ni (tro ?) severe kontraŭstaris lin. Ni ĉiuj kune lernu kunlabori kun pli da reciproka fido, komprenemo unuj al aliaj kaj ni tiele pli konstruos komunan verkon. Vikipedio plu antaŭeniras kun (la bonvena) aŭ sen (la bedaŭrata) kunlaboro de Kriĉjo. Arno Lagrange 20:18, 10. Nov 2003 (UTC)

Mia propono: Se la datoj kompletas (tago,monato,jaro) ni uzu la proponon de Kriĉjo, se ni nur konas la jarojn, ni agu laŭ la modelo de Chuck:
Ana PANA (1979 - 2053) estis bla bla bla... Sed principe mi pretas akcepti la decidon de la plejmulto... --Unukorno

Mi konsentetas, tamen mi pensas, ke oni ne anatemu tiujn kiuj malrespektas la "normon". Laŭ mi, ĝi estu nur sugesto. -- :) 01:14, 13. Jul 2003 (UTC)
Ĝi ne estu nur sugesto. Ĝi estu la oficiala formato de biografiaj artikoloj. Nacilingvaj Vikipedioj havas oficialajn regulojn, ekz. anglalingva vikipedio uzas la MLA-stilogvidlibro. Se la komunumo elektas oficialan stilon, kial ne sekvi ĝin? Vi simple kreos pli da laboro por aliaj redaktoroj, kiuj devos postkuri viajn redaktojn kaj korekte formatigi ilin. Eviti tiajn taskojn estu la celo de interkonsenti ununuran stilon. Kriĉjo 14:50, 13. Jul 2003 (UTC)
En en:Wikipedia:Manual of Style (biographies), mi legas tonon de sugesto, rekomendo, flekseblo. En la antaŭa versio de la artikolo, mi legis devon.
Kio estas tiu MLA? Mi ne komprenas.
Se ne estas devo sekvi la gvidilon, ne estas "devo" de ceteruloj "postkuri". Se ceteruloj pensas alian formaton pli bona, ili ŝanĝu vikiece. Se la aspekto ne estas tro ĝena, ili prokrastu la aferon aŭ faru alian taskon pli satigan.
Mi preferas ampleksan artikolon netute bona laŭ formato ol perfekta artikolo apenaŭa. Malstreciĝu!
-- :) 01:30 14. Jul 2003 (UTC)

Laŭ la dua formo (ĉi tiu de Chuck), se la persono plu vivas (aŭ se ni ne scias la ĝustan daton de naskiĝo/morto) - nur unu dato ne estas unusignifa: ĉu estas la dato de naskiĝo aŭ tiu de morto Vitred 23:28, 12. Jul 2003 (UTC)

Ana PANA (24-a de junio, 1979 - ) estis bla bla bla...
Ŝajnas tute klara laŭ mi... --Chuck SMITH 09:01, 13. Jul 2003 (UTC)
Laŭ la artikolo en:, tiu formo estas malpli klara kaj aspektas esperi baldaŭan morton. Ne al ĉiuj plaĉas Memento mori. -- :)

Kio pri meti la lokojn?:

Ana PANA (Parizo, 24-a de junio de 1979 - Metropolis, 17-a de julio de 2053) estis bla bla bla...

Atentu, ke mi me preferas "de jaro". -- :) 03:07, 13. Jul 2003 (UTC)

Loko de naskiĝo estu la unua frazo de la dua paragrafo, loko de morto estu la lasta frazo de la vivresumo: Pana naskiĝis en Parizo, la filino de kuracisto....Pana mortis en Metropolis en 2053, post hazarda trafo kun Superman. Pri "de jaro", mi ne konsentas. Preskaŭ neniu faras tion tie ĉi. Estu simple dato-komo-jaro. - Kriĉjo 14:46, 13. Jul 2003 (UTC)
Tamen vi mem ankaŭ menciis jaron ("2053") en via ekzempla frazo. Se oni mencias kaj jaron kaj lokon ene de la teksto, kial ne montri ankaŭ lokojn en la postnoma parentezaĵo? Mi ne komprenas, kial dato pli gravu ol loko. En la Okcidenta civilizo oni nuntempe plej akcentas datojn, tempon, momenton; sed en aliaj kulturoj, kiuj havas alian vivosperton, pli gravas la loko. Eĉ ene de Eŭropo varias; mi abonas Eŭskan revueton, kaj tie oni ĉiam aldonas unue naskiĝan/mortan lokon, nur poste la datojn. Mi subtenas ĉi tiun proponon. Bab 09:13, 4. Nov 2003 (UTC)
Mi konsentas kun Kriĉjo. Pli indas ke ĉio restu simpla ke ni nur donas la jarojn. Ankaŭ, pli bonas ke ni akceptu stilon anstataŭ daŭre krei novajn regulojn... Tial, mi malsubtenas la supran proponon. --Chuck SMITH 19:37, 4. Nov 2003 (UTC)

"Listo de verkoj", kies titolo estu ene de du aroj de du egalsignoj (==). Evitu aliajn nomojn, ekz. "Famaj verkoj", ĉar Vikipedio ideale havu ampleksan liston.

Mi malkonsentas. Se ni ne konas ĉiujn verkojn, ni ne ŝajnigu male. "Famaj verkoj" sugestas, ke la listo estas plenigebla. -- :) 02:17, 13. Jul 2003 (UTC)

La celo estas ke ni strebas havi ĉiujn verkojn. Se oni nomas la titolon "Listo de verkoj", tio montras al vizitantaj redaktoroj ke ili rajtas listigi ĉiujn ajn verkojn. Se vi diras "Famaj verkoj", tio ne bonas, ĉar ĉiu havas malsamajn opiniojn pri fameco. Kriĉjo 14:46, 13. Jul 2003 (UTC)
A-ha. Permesu tamen, "Verkoj", "Verkaro" kaj simile. "Evitu" ŝajnas tro ordona. -- :) 01:30 14. Jul 2003 (UTC)
Anstataŭ evitu povas aperi preferu. Arno Lagrange
Ne, la celo de stilogvidilo estas prezenti ununura stilon. Se oni ne volos sekvi ĝin oni elpensos mem titolojn, ni ne devas oferti pliajn. Sekve, mi forigis ĉiun titoleblecon krom "Listo de verkoj". Se vi pensas ke unu el la aliaj nomoj estas pli bonaj, argumentu por ĝi tie ĉi kaj eble ĝi fariĝu la ununura titolsugesto, sed estas nekohere doni malsamajn nomojn en la stilogvidilo. Kriĉjo 10:31 14. Jul 2003 (UTC)

Unuan fojon mi metas la nazon en ĉi gvidilon kaj ties diskuton. Certe iom kohera stilo estas dezirinda sed ĝi estu la rezulto de konsento post diskuto, ne de ordonoj pri nepre sekvendaj reguloj. Iom da diverseco akcepteblas, laŭ mi, tiom longe ke artikoloj restas iom homogenaj kaj klare legeblaj. La gvidilo povus enteni akcepteblajn alternativojn kaj ne difini nepre sekvendajn regulojn kun kondamnaj vortoj al herezuloj kiuj malvolus sekvi ilin. Arno Lagrange 09:33, 28. Okt 2003 (UTC)

Arno, mi vere laciĝas je via deziro grandigi kiel eble plej multe la Vikipedion dum vi fajfas pri la kvalito de la informoj ene. Studentoj kaj esploristoj volas ke Vikipedio estu utila fonto de informoj, tio eblos nur je profesia aspekto. Ĉe mia universitato studento pasintsemestre estis riproĉita pro tio ke li uzis Vikipedion en la listo de fontoj en iu eseo. La argumento estas ke ĝi estas tro nekohera por esti same valida kiel aliaj rimedoj. De post tiam, mi pensas ke estas pli prioritate krei koheran aspekton ol grasigi la enhavon. En anglalingva Vikipedio oni klarigas ke, bone, oni ne puniĝos pro ignori la stilajn regulojn, sed tamen tia ignorado instigos homojn viziti diskutpaĝon petante ke oni sekvu ĝin, kaj homoj postkuros redaktojn por konformigi ĉar ĝi estas la korekta aspekto. Ni faru same tie ĉi. Kriĉjo 06:31, 4. Nov 2003 (UTC)
Kriĉjo, ŝajnas ke mia supra komento ne celas nepran pligrandigon de la vikipedio nek signifas ke mi prifajfas la kvaliton. Mia nura peto estas pri pli da afableco kaj da fleksebleco por ke redaktantoj sentu sin bonvenaj kontribui anstataŭ ricevi severajn admonojn. Estus bedaŭrinde ke pro tro rigora postulo respekti iajn (eĉ pravajn) regulojn, la vikipedio malhavus la kontribuon de valoraj redaktantoj. Mi preferus ke la e-ovikipedio havu pli vastan entenon eĉ iom malhomogenan (spegulante la diversecon de la redaktantaro) ol tre homogenan sed malvastan ĉar rezulto de redaktado de tre malmultaj kontribuantoj. Trorigoro forpelas eblajn kontribuontojn. Arno Lagrange 09:23, 4. Nov 2003 (UTC)



Ni devos decidi stilon por la sekcio "En Esperanto aperis". Tio aspektas iom defia, sed mi proponas la jenan:

En Esperanto aperis

  • TITOLO 1, tradukis TRADUKISTO (ELDONJARO).
  • TITOLO 2...

Miaopinie oni ne menciu la eldonejon aŭ kvanton de paĝoj. La unua informo povus doni preferon al unu eldonisto pli ol alia se estas multoblaj eldonoj, kaj Vikipedio prefere ne enmiksiĝu en komerco. (Mi same kontraŭstaras la emon de redaktoroj en la anglalingva Vikipedio mencii ISBN-numerojn.) La dua informo ŝajnas ne tiom grava laŭ mi. Kriĉjo 06:30, 4. Nov 2003 (UTC)

Mi opinias ISBN-numeron utila informo por iu kiu interesiĝas pri la temo kaj dezirus ekhavi la menciitan libron. AL
La problemo estas ke ISBN-numeroj ne estas tiom utila en praktiko. Ili temas ne pri la libro ĝenerale, sed pri specifa eldono, kaj se tiu eldono elĉerpiĝas, do la numero ne uzeblas. Ankaŭ, ili ne estas tiom internacie uzeblaj. Angliaj libroj kutime ne aĉeteblas en Usono kaj inverse, ekzemple. Sed pro tio, ke ISBN-numero temas pri ununura specifa eldono, ne estus bone meti ilin ĉar ni estus escene subtentanta la komercon de specifa entreprenoj, kaj Vikipedio ne povas esti neŭtrala se ĝi tion faras. Kriĉjo 11:56, 4. Nov 2003 (UTC)
Tamen ĝi ja povas esti utila. Mi legis la grandan diskuton pri tio en la angla versio. Jen la paĝo en la angla pri ĝi: Wikipedia:ISBN. --Chuck SMITH 12:37, 4. Nov 2003 (UTC)

Naskiĝloko kaj mortloko?[redakti fonton]

Kiel oni enskribu la naskiĝlokon kaj mortlokon? Marvin 18:02, 27. Jan 2005 (UTC)

Majusklaj Nomoj[redakti fonton]

Kial estas la familiaj nomoj en Esperanta Vikipedio tutaj majuskloj? Ĉu estas aliaj Vikipedioj kun ĉi tio? Ĝi aperis nenormala al mi. Mi proponas ke la nomoj devas skribanta kiel Nomo, ne NOMO, kiel la aliaj Vikipedioj. Mi pensas ĉi tio estos pligrandigi la kredindeco de la Esperanta Vikipedio. Sonĝanto (diskuto) 00:12, 14 Sep. 2015 (UTC)

@Sonĝanto: La esperanta vikipedio skribas familiajn nomojn tutmajuskle, kiam ili unuafoje aperas en la artikolo pri tiu persono. Nur tie. La celo estas klarigi kiu parto de la nomo estas la familia, kio ne ĉiam estas al ĉiu evidenta.
Nia vikipedio iam tutmajuskligis familiajn nomojn ĉie, sed jam delonge forlasis ĉi tiun kutimon. -- Umbert' (diskuto) 09:29, 28 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Vivtempo[redakti fonton]

La klarigo pri "Vivtempo" estas malaktuala kaj bezonas novigon. Mi faros, kiam mi havos tempon. Moldur (diskuto) 21:46, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Farite. Moldur (diskuto) 21:03, 19 jan. 2020 (UTC)[Respondi]