Vikipedia diskuto:Internacia Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

statistikoj[redakti fonton]

Estus bone ke la statistikoj pri vikipedioj aŭtomate fontu el la kontiloj de la diverslingvaj ĉefpaĝoj dum ili estas nune home ĝisdatigitaj. Tamen la vikioj rapide kreskas kaj estus interese povi scii tion en jenaj paĝoj. Arno

Kial vi malaperigis la ligojn al alilingvaj Vikipedioj fine de la ĉefpaĝo, por anstataŭigi ĝin per tiu konfuza kaj maloportuna paĝo ? tio estas maloportune retroiro. 194.199.79.247

Mi mallongigis la liston de internaciaj vikipedioj en la ĉefpaĝo al la 10 plej popularaj vikipedioj, kun ligilo al ĉi-tiu paĝo por trovi pliajn. Kial? Ĉar, mi opinias, ke la plej grava aspekto de ESPERANTA Vikipedio estas informo pri Esperantujo, kaj ne ligiloj al kvindek aliaj vikipedioj. Mi opinias, ke 10 aŭ 15 ligiloj (kun ebleco trovi pli) estos sufiĉa por legantoj kiuj volas vidi Vikipedion en aliaj lingvoj. --Yekrats 18:08, 24. Nov 2004 (UTC)
Tia faro, Yekrats, estas diskutebla kaj diskutinda. Kial dek ? Kial ne dudek ? Kial ne ĉiuj super 1000 artikoloj ? Kaj kial forigi la ligojn el ĉefpaĝo ? Ŝajne iuj zorgis ĝisdatigi ilin laŭgrade ke ekaperis vikipedioj en la respektivaj lingvoj dum iuj mankas en la paĝo Vikipedio:Internacia Vikipedio kiu iom malaktualas (ekzemple aperas la statistikoj de marto !!). Mi sugestas ke estu la dudek plej grandaj en la rubriko "Vikipedio en alaij lingvoj" kaj ke krome estu tiom da ligoj el la ĉefpaĝo kiom ja ekzistas da vikipedioj. Ceterre mi malkonsentas ke la e-o vikipedio estu nur enciklopedio pri esperantujo. Ĝi emu fariĝi esperantlingva alirilo al ĉaij scioj ne nur priesperantaj. Arno Lagrange  06:56, 25. Nov 2004 (UTC)
Mi ankaŭ malkonsentas; la esperantlingva vikipedio ne estas nur enciklopedio pri esperantujo. Tamen, mi pensas, ke esperantujo estu la plej grava kialo. Certe, internaciaj ligiloj estas ankaŭ gravaj. Mi volas, ke uzantoj eblas klaki preferatan vikipedion. Mi ankaŭ pensas, ke iuj ligiloj al iuj malgrandaj vikipedioj ne estu en la ĉefpaĝo, sed estu facile klakebla.

Jes ja: "sed estu facile klakebla", kia ajn estu la maniero aranĝi tion, sed nun kun la lastaj ŝanĝoj tio ne plu eblas, kaj estas grava disiĝo el la etiko de Vikipedio kaj el oportuneco al la legantoj. Se oni ne plu (kaj la aliaj ? ) volas meti la alilingvajn ligilojn en la ĉefpaĝo oni devu almenaŭ aliri per simpla kliko al la laŭvica oportuna plena simplege kaj logike alirebla listo de ĉiuj la vikipedioj. (Eliott)

Nune, estas 108(!) lingvoelektoj supre kaj malsupre la ĉefpaĝo. Por iuj lingvoj, mi ne havas la tiparon kun vindozo, kaj mi havas ĉiujn el la tiparojn kiujn vindozo donas. Ĉu vi memoras la nian vikipedion de junio 2004? Tiam, neniuj ligiloj ekzistis al aliaj vikipedioj krom fina sekcio. Mi opinias, ke nia vikipedio ŝajnas pli pura tiam. Poste, unu vikipediisto aldonis 6 intervikiajn ligiloj. Poste, alia vikipedio aldonis pli, ktp. Nun ni havas 108, inkluzivante latina kaj anglosaksa, volupuka kaj ida. Mi opinias, ke la leganto tro distras la nunan amason de intervikiaj ligiloj.
Mi havas ĉi-tiun demandon: Kio estas niaj celoj por nia vikipedio? Ĉu nia ĉefa celo estas fari bonegan kaj interesan E-an enciklopedion. Mi pensas, ke nia celo ne estas fari portalon al ĉiu lingva vikipedio. Nia ĉefpaĝo reflektu niajn plej ĉefajn celojn. --Yekrats 13:05, 25. Nov 2004 (UTC)

Prave. La opinio ke "la plej grava aspekto de ESPERANTA Vikipedio estas informo pri Esperantujo, kaj ne ligiloj al kvindek aliaj vikipedioj" estas fundamente kontraŭa al la spirito kaj etiko de Vikipedio. (Kaj ne iĝu Esperanto ia nova naciismo!). Kaj kion oni faras el la oportunecon al leguntoj? Enciklopedio ĉiam devas pensi pri kio eble uzantoj ŝatos aŭ bezonos disponi. Ankaŭ le distingo inter la grandaj kaj la malestimeblaj "malgrandaj" vikipedioj estas ankaŭ malkongrua kun la etiko de Vikipedio (kaj etiko entute, des pli ĉe esperantistoj). (Eliott)

Mi samopinias, ke aspektis pli bele en junio sen interviki-ligiloj ol nun kun pli ol 100 ligiloj al aliaj lingvoj en la plej videbla parto de la ĉefpaĝo (la unua paĝo, kiun renkontas vizitantoj). Mi samopinias ankaŭ, ke se ni ligu al iuj, ni ligu al ĉiuj. Sed eble ni povus trovi kompromison? Ĉu estus akcepteble havi unu mallongan linion da ligiloj plej supre, en plej videbla loko, kun nur 3-4 alilingvaj Vikipedioj (ekz-e la plej grandaj), plus "aliaj lingvoj", se "aliaj lingvoj" prenus vin al la plena listo, je la fino de la ĉefpaĝo? (Mi pensas, ke indas listigi almenaŭ kelkajn konkretajn lingvonomojn antaŭ la ligilo "aliaj lingvoj", por ke neesperantistoj komprenu, kio ĝi estas.)
--VerdLanco 23:38, 25. Nov 2004 (UTC)

Ĝisdatigo de la vikipedia listo[redakti fonton]

Bonvolu ne ĝisdatigi la listo pri disvolviĝintaj vikipedioj plurope. Mi volas diri ke ni devas ĝisdatigi la tutan liston unuope sed ne iu vikipedio post iu vikipedio hazarde. Ne estas egala inter la vikipedioj!! Ĉu kopiu el la angla, ĉu iru vi mem viziti la statistikojn de ĉiuj vikipedioj, sed bonvulu fari ĉion unufoje! Internaciulo 3. Jan 2006, 14:24 (UTC)

Aktualaj kaj estontaj Vikipedioj[redakti fonton]

Halló! Listo haveblas ĉe commons:User:Gangleri/tests/interwiki links. Amike Gangleri d 02:48, 4. Jan 2006 (UTC)

Ĉu majuskle aŭ male?[redakti fonton]

Mi rimarkas, ke iuj esperantaj nomoj por lingvoj en la tabelo havas unuan literon majusklan, dum aliaj havas unuan literon minusklan. Kiun ni uzu? Mi ŝanĝos ilin, por ke ĉiu samu, sed unue mi devas scii kiun formon oni preferas. --Niko, 16:04, 15 Jun 2008 (UTC)

Aktualigo[redakti fonton]

La nuna stato, datumoj de 2013/06/30, aŭtomate ĉiutage aktualigataj, havas kvar etajn mankojn: Unue la vikipedio en la baza angla, kiu havas pli ol 100 000 artikolojn, ankoraŭ estas en listo de tiuj pri inter 10 000 kaj 100 000 artikolojn, kaj due ĝis kvare ĉe la liniokomencaj nombroj, kiuj [se ekzistas] ligu al e-lingva artikolo pri la tiulingva vikipedio, mankas ligilo al la galeg-, uzbek- kaj hindilingva vikipedioj, kvankam e-lingvaj artikoloj pri tiuj tri jam pretas. Mi nun prefere ne volus profundiĝi en la temon kaj serĉi kie oni oni riparas tiujn etajn misojn (laŭ mi aldonojn de e-lingvaj artikoloj pri iulingvaj vikipedioj mi foje jam mem metis, sed nun mi ne havas la tempon fosi): Ĉu iu alia povus ripari ilin? --ThomasPusch (diskuto) 16:23, 1 Jul. 2013 (UTC)