Vikipedia diskuto:Menciindeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Menciindeco[redakti fonton]

Saluton, ĉu ne "menciindeco" estas pli trafa vorto? --Ziko 22:02, 25. Nov 2010 (UTC)

"Sendependaj de la temo" ekluzivas fontojn proksimajn al la temo de la artikolo[redakti fonton]

(...) 'ekskluzivas' aŭ 'ekskluzive de' aŭ 'ekskludas' ? --Alifono (diskuto) 22:27, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Numerado de postuloj[redakti fonton]

Mi proponas enigi numeradon de postuloj de la regulo:

  1. "Gravaj skribitaĵoj" estas fontoj traktantaj la temon rekte kaj detalplene, do originala esplorado ne estas bezonata por elĉerpi la informon.
  2. "Fidinda" signifas fontojn kun redaktora fido por ebligi sendependan verkontrolon. Fontoj povas esti iaj eldonitaj verkoj, en ĉiu formo kaj rimedo, kaj en iu ajn lingvo.
  3. "Fontoj" en menciinda senco, estu fontoj ekster la apuda reĝimo de la temo; tia fonto havus pli objektivan perspektivon. Pluraj senpartiaj fontoj estas ĝenerale bezonataj. Pluraj eldonaĵoj de la sama aŭtoro aŭ organizo estas norme rigardata kiel unu sola fonto konsiderante menciindecon.
  4. "Sendependaj de la temo" ekskluzivas fontojn proksimajn al la temo de la artikolo: mem-reklamadon, mem-eldonitaĵojn, aŭtobiografiojn, k.t.p.

kaj aparte skribi, ke la numerado ne estas signo de graveco en kadre de la regulo, sed estas uzada por pli facila mencio en disputoj. Estas multe pli facile skribi: "laŭ VP:IND-1" ol "laŭ Gravaj skribitaĵoj." VladimirPF (diskuto) 06:17, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

@VladimirPF Mi konsentas kun vi; Ĉu vi mem alivortigos laŭ VP:IND ? Alifono (diskuto) 11:53, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]