Vikipedia diskuto:Peto pri komento/Anstataŭigo de x-konvertado en Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Formo de voĉdonado[redakti fonton]

Estontece dum voĉdonoj, bv disigi {{por}} kaj {{kontraŭ}} pro la vida efekto.--Salatonbv (diskuto) 23:13, 5 Mar. 2015 (UTC)

Didi komencis uzi la supre menciitajn ŝablonojn en tiu ĉi diskuto, sed mi ŝanĝis tion al nuntempa sistemo. La kialo estas simpla: por / kontraŭ estas uzeblaj kiam temas pri unu demando kun klaraj respondoj jes / ne. Sed ĉi tie temis pri kelkaj ebloj kaj subteno por ili. Fine, ĉiu, kiu subtenus "ŝanĝon al lingvo-selektilo" devus samtempe kontraŭ "lason de nuna stato" kaj "ŝanĝon al h-sistemo" - tio kreus vidan ĥaoson. Vi povas komprenis la nuntempan sistemon (kvazaŭ) kiel petskribojn - oni povas subskribi certan proponon, sed ne "subskribi ĝin per kontraŭo". --KuboF (diskuto) 11:58, 6 Mar. 2015 (UTC)
Ĉiu voĉdono povas havi {{sindetena}}, {{komento}}, ĉu ne? Sed, tio estas simila al la "dikfingro supren" aŭ "malsupren" al dokumenta filmo de milito ĉe YouTube, aŭ "ŝati" al malbona novaĵo de via amiko ĉe Facebook.--Salatonbv (diskuto) 12:07, 6 Mar. 2015 (UTC)
Se estus nur unu eblo kun respondoj "jes / ne", estus tute enorde uzi "Por", "Kontraŭ" kaj "Sindetenas". --KuboF (diskuto) 15:01, 7 Mar. 2015 (UTC)