Vikipedia diskuto:Regularo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klopodo organizi[redakti fonton]

Saluton, karaj @Gamliel Fiŝkin, Longharulo, kaj Surfo: (kaj ĉiuj interesitoj) Kadre de la diskuto starigita de Longharulo ĉe VP:DL montriĝis, ke reguloj en Vikipedio meritas atenton. Mi deziras helpi rilate tion. Mi do komencis organizadon: Jen la faritaj paŝoj:

  1. Distingo de reguloj kaj rekomendoj: la ŝablono {{Rekomendo}} verŝajne ne estis ankoraŭ uzata. Mi aplikis ĝin al Vikipedio:Lingvaĵo;
  2. Kreo de la paĝo Vikipedio:Rekomendoj: Mi aldonis ĝin al Kategorio:Vikipedio:Vikipedio;
  3. Kreo de du novaj mallongigoj: VP:REG (por la regularo) kaj VP:REK (por la rekomendoj). Aldono de la mallongigoj al Vikipedio:Simbola ligilo.

Laŭvicaj paŝoj[redakti fonton]

Por la jenaj paŝoj mi petas laŭeble vian kontribuon (per komentoj, proponoj, sugestoj, atentigoj, admonoj, rimarkigoj, iel ajn).

  1. Aldoni ĉiujn paĝojn kun nomspaco Vikipedio: al la kategorio Kategorio:Vikipedio:Vikipedio;
  2. Organizi kio estas rekomendo kaj kio estas regulo markante ilin per koncernaj ŝablonoj;
  3. Aldoni ilin al respektivaj subkategorioj;
  4. Aranĝi en la Komunuma Portalo lokon/kadron por ili.

Frate, Vikiano (diskuto) 16:31, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Kio okazos se iu ne akceptos (redaktos kontraŭ) a) regulon b) rekomendon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:51, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Marek: dankon por la demando. La unua markita paĝo estas Vikipedio:Lingvaĵo. Mi memstare aldonis la ŝablonon {{Rekomendo}} al ĝi ĉar certe oni ne kontraŭos la opinion, ke lingvaĵo povas esti nur rekomendata... mi bazis min do sur komuna saĝo. Kiam ne estos klare, kiu ŝablono taŭgos, antaŭ ol marki iun paĝon oni prefere pridiskutu en la diskutpaĝo de la koncerna regulo/rekomendo. Mi klopodos kiel eble mastrumi la aferon. Vikiano (diskuto) 11:52, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne klare demandis aŭ mi ne bone komprenas respondon. Mi ne bone komprenas kiel ni bezonas du grupoj: a) regulojn b) rekomendojn. Precize, kiaj estos diferencoj inter malpremioj al homoj kiuj redaktas kontraŭ regulojn kaj kiuj redaktas kontraŭ rekomendojn? Mi ne certas ĉu ni bezonas du grupoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:43, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Marek, mi respondos al via demando kiam mi estos finstudinta la konceptojn... ili ekzistas en nacilingvaj Vikipedioj... Mi ne deziras respondi improvize, sed serioze, pro tio mi iom prokrastos. Dankon por via interesiĝo. Vikiano (diskuto) 20:59, 17 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas tre bone fine vere organizi niajn regulojn kaj rekomendojn kaj similaĵojn. Mi provis tion jam antaŭe (de tio devenas {{Rekomendo}}) sed mi lasis la aferon kiam mi havis problemojn ekscii, kiu politiko estas regulo kaj kiu rekomendo kaj krome, kiu estis vere akceptita de la komunumo kaj kiu estis nur proponita. Necesos tiujn ĉi informojn iel atenti. --KuboF (diskuto) 22:27, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
<<Necesos tiujn ĉi informojn iel atenti>>. Jes, dankon! Kaj dankon por via pli frua laboro! :-) Vikiano (diskuto) 11:52, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]