Vikipedia diskuto:Regularo pri forbaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kie diskuti pri forbaro?[redakti fonton]

Principe estas bona ideo diskuti forbaron sur la retpaĝo de la homo, pri kies forbaro temas. En la nuna diskuto pri la forbaro de Kerio fare de PaulP mi konstatas, ke jen oni iom diskutas ĉe Kerio, jen Tlustulimu metas demandon sur la retpaĝo de PaulP, kiun tiu respondas sur la paĝo de Tlustulimu. Iom da plia diskuto okazas en la Diskutejo ktp. Iom malfacile sekvi ĉion ĉi kaj la diversaj argumentojn kaj kontraŭargumentojn. (Jes, mi konfesas, ke Kerio estas aparta kazo, ĉar li ne deziras, ke pluraj homoj skribu sur lian diskutpaĝon...) --Lu 07:18, 1. Jun 2009 (UTC)

La nuna kutimo (eĉ ie en regulara difinita) estas, ke A skribas en la diskutpaĝo de B, B respondas en la diskutpaĝo de A, A denove ĉe B, ktp. La kialo estas, ke tiam aperas tiu oranĝa trabo ĉe la alskribito, kaj tiu scias, ke ekzistas respondo. Se nur 2 personoj interparolas, tio estas ankoraŭ iom superrigardebla, sed se tria aŭ eĉ kvara persono intermiksiĝas en la debato, tio iĝas kompleta ĥaoso. Mi vidas du elirpunktojn:
  1. Ni ŝanĝu la supran regulon kiam temas pri forbarado (estus laŭ mi bele ŝanĝi ĝin entute, sed tie ĉi ne estas loko por debati tion): A skribas en la retpgaxo de B, kaj aldonas tiun paĝon al siaj "atentataj paĝoj", B respondas en sia propra retpaĝo, A respondas denove ĉe B, se C deziras interveni ankaŭ li respondas ĉe B kaj C aldonas tiun paĝon al siaj "atentataj paĝoj". La tuta diskuto restas bele en unu superrigardebla paĝo kaj ĉiu estas ĉiam avertita pri novaĵo.
  2. Ni metu noton en la diskutpaĝo de la forbaruto, ke li regule observu la paĝon "Proponita por forbarado".
Mi provizore forte inklinas al vojo 1, sed volonte aŭdos eventualajn kontraŭargumentojn!--PaulP@diskkont 07:49, 1. Jun 2009 (UTC)
Ankaŭ mi preferas la unuan proponon. Marcos 22:07, 3. Jun 2009 (UTC)