Vikipedia diskuto:Sciindaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"karaktro" -> "signo" kaj aliaj[redakti fonton]

Gangleri, dankon pro la bonaj konsiloj. Vi multe uzas la vorton "karaktro", pri kiu PIV2 diras, ke ĝi estas evitinda sinonimo de "signo". Mi emas konsenti al PIV2 tiurilate.

Kion vi celas per la distingo inter UTF-8-aj kaj aliaj vikipedioj? UTF-8 estas maniero kodi Unikodon, kiu kapablas reprezenti ĉiujn unikodajn signojn ĝis la deksesuma valoro 10FFFF. Ĉu vere ekzistas vikipedia lingvo, por kiu tio ne sufiĉas?

Mi esperas, ke vi akceptas miajn korektojn de adjektive uzataj substantivoj. Mi ne ŝanĝis "karaktro", ĉar eble vi uzas ĝin intence. --Ismo 22:21, 7. Feb 2005 (UTC)

Dankon Ismo pro la atentigo. Fakte mi ne uzis E-on dum preskaŭ 20 jaroj. Mi alte taksas viajn konsilojn. Vi memkompreneble ĉiam povas ŝanĝi sinonimojn, glatigi stilon, ŝanĝi nociojn kiujn mi foje intermiksas, movi erojn al liaj (diskut-)paĝoj, forigi banalaĵojn ktp. La projekto kaj mi mem gajnas pro tio. Amike Gangleri | Dh | D 00:30, 8. Feb 2005 (UTC)