Uzanto-Diskuto:Roberto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Roberto
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

Goao, Goo[redakti fonton]

Kara samideano, via artikolo Goao iom surprizis min. En Poŝatlaso de la mondo (Praha: Kartografie. 1971), referenco por geografiaj nomoj en E-o, la nomo de la barata urbo estas Goo. Ĉu vi mem esperantigis la nomon aŭ baziĝis sur aliaj fontoj? Susomoinhos (diskuto) 07:31, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

En la 16-a regulo. Kompreneble la radiko de la vorto iras ĝis la "a". Ne estas "Go-a", sed "Goa-0" eĉ en la hinda lingvo गोआ. Ĉu vi vidas la finan आ ? Evidente vi scias ke nula temo anstataŭiĝas per -o en Esperanto. Alie, "goo", jam estas japana ludo. Kompreneble, se ĈIUJ lingvoj uzas la radikon "Goa", Esperanto uzu ĝin. Vere iu poŝatlaso eldonita de iu ajn ne havas forton superan al Fundamento. Sed, vi faros kion vi volas, ĉar vi estas Esperantisto... Damne.

Nonkilling[redakti fonton]

Oi! I was wondering if you would help us create an entry in Esperanto for "Nonkilling" [1] ou [2]. The first paragraph would do! Obrigado! --Cgnk 18:33, 3. Jun 2009 (UTC)

Feliĉaj festotagoj[redakti fonton]

Kara Roberto, mi estas ankaŭ nova en Vikipedio sed mi mi deziras al vi feliĉan kristnaskon kaj sukcesajn tagojn en la venonta nova jaro 2009, amike. pino 12:28, 24. Dec 2008 (UTC)


Kara Roberto, dankon por via deziro al la nova jaro. Same ankaŭ mi deziras al vi feliĉajn kaj sukcesajn tagojn en la venonta nova jaro 2008. Petro@diskkont 07:00, 9. Dec 2007 (UTC)

Kara Roberto, ankaŭ mi dankas pro viaj bondeziroj, kaj deziras ĉion bonan al vi! Havu belajn feritagojn! Amike, Bea 07:26, 9. Dec 2007 (UTC)

Kara Roberto, mi aliĝas al la supre menciitaj:) Ĉion Bonan! Narvalo 09:34, 9. Dec 2007 (UTC)

Dankon pro la bondeziroj. Ankaŭ al vi! -- Yekrats 11:44, 9. Dec 2007 (UTC)

Iom pri ĉiom[redakti fonton]

Saluton, Majstro! Kiel vi fartas? Antaŭ certa tempo mi ne parolas kun vi! Nu, mi ofte vojaĝas tiun periodon... Nuntempe mi estas em Alagoaso, soligita en tiu petrola "sondo"... Mian interreton tenas Petrobrazo mem, do mi ne povas atingi retejon, kia Orkuto, ekz-e. Feliĉe Vikipedion ili ne celas forbari por ni! Nu, majstro, mi reverkas artikolon pri Adelino Fontoura kaj celas igi ĝin leginda. Mi ne memoras legi pri tiu aŭtoro en lernejo, ekz-e, tamen nuntempe mi ŝatas priverki kaj koni lin; lia poezio estas belega! Mi malkovris, ke li estis "tio-avô" de Pastro Fontoura Chaves, maranja verkisto, tamen mi ne scias, kiel skribi en Esperanto "tio-avô"... Ĉu vi iam aŭdis tian esprimon en Esperanto? Cetere mi ĵus legis vian artikolon pri Poliespo. Kurioza! -- Fernando Maia Jr. 03:50, 11. Dec 2007 (UTC)

Resaluton, Roberto! Bedaŭrinde mi ne estos en Arakaĵuo la 15-an!... Mi restos ĉi tie en Alagoaso, en la sondo mem, ĝis la 18-a... Cetere, mi plibonigis la esprimon "um pouco de tudo" de "iom de ĉiom" al "pri"... :-)
Hazarde tiujn tagojn mi legis pri la infana literaturo de Brazilo en la malfrua 19-a jarcento. Mi tute ne konis Figueiredo Pimentel kaj Francisca Júlia, kuij havos etajn artikolojn. Pri Júlia Lopes de Almeida mi skribis ŝian nomon en Antologio de Brazilaj Rakontoj, tamen neniam ja legis ion pri ŝi. Kelkaj tagoj mi finfine trovis liniojn pri tiu verkistino, ankaŭ rilate al infana literaturo. Nu, Francisca Júlia verkis poemeton, kiun mi tradukis nur pro kuriozeco. Jen kaj la originala kaj mia intence aŭ ne infaneca traduko:

O patinho/La anaseto (Francisca Júlia)

Pintainho do pato
Galante, amarelo e novo,
Mal saiu da casca do ovo
Busca as águas do regato.

Todo ele, tão lindo e louro,
Enquanto nas águas bóia,
Tem a graça de uma jóia
Feita em ouro.

Jen ĵus naskita anaseto
Galanta, flava kaj nova,
Apenaŭ for de sia dom' ova,
Iras la akvon de rivereto.

Ĝi, tute bela kaj kolora,
Kvazaŭ ŝipeto kun velo,
Estas ĉarma, kia juvelo
Prilaborita kaj ora.

Kritiku. Mi uzis galantan, kvankam tiu vorto pli signifas viron galantan... Mi ne bone scias se dom' estas pli bona ol domo. Kaj mi pensis uzi amora anstataŭ kolora, sed tiu unua povas ŝajni multe seksa. Finfine mi elektis ĝi'n por nomi la anaseto, kvankam ankaŭ eblas uzi li'n. -- Fernando Maia Jr. 10:53, 11. Dec 2007 (UTC)

Roberto, bonvolu legi Diskuton:Vorto. -- Fernando Maia Jr. 13:53, 11. Dec 2007 (UTC)

Ankaŭ bonvolu legi Nomon. Mi verkis multe da stultaĵoj tie! :-) Certajn ideojn tie mi aŭdacis verki intuicie, tial mi petas vin legi kaj korekti, ĉar temas pri via fako. -- Fernando Maia Jr. 18:27, 11. Dec 2007 (UTC)
Resaluton, Roberto! Mi restos en Alagoaso mem ĝis la 18-a. Mi estas sur tero, en sondejo, t.e. en la loko apartigita, por ke la sondilo funkciu, boru la 238-a ŝakton en la kampo de Pilar. Ĉu li interesiĝos por tiuj spertoj? Vi nepre skribu pri via aventuro en la ĝangalo, ĉar mi volas legi! :-) (Cetere, mi malŝategas la konceptojn, ke la e-istaro donis al petrolo kaj al nafto... Tiuj difinoj tute fuŝas, kredu min. Certe ĉiuj geologoj - aŭ eĉ kemiistoj - malŝategas tiujn difinojn.) -- Fernando Maia Jr. 14:46, 12. Dec 2007 (UTC)

Petrolo kontraŭ Nafto[redakti fonton]

Roberto, kie vi estas? Vi ne estas for de Arakaĵuo, ĉu? Maksimume la 18-an mi eliros Alagoason kaj jam estos revenanta al Serĝipo. Mi pensas resti du aŭ tri tagojn tie, kiam mi certe vizitos vin kaj Kadígia. Post tio, eble en la 20-a, mi vojaĝos al Braziljo por pasi Kristnaskon kaj Novjaron kun miaj gepatroj. Komence de januaro mi jam estos reveninta al Arakaĵuo.

Nu, tiu geologo, kiun vi konis, ĉu li loĝas en Salvadoro? Kion vi du precize celas? Ĉu, ke ni verku pri niaj sciencoj kaj agadoj en Brazilo por eldoni en elektronikan libron? Se jes, bona ideo, mi certe partoprenos! :-)

Mi parolos kun kelkaj uloj de Revo, por ili klarigu mian menson pri tiu afero Petrolo/Nafto... Tiu dubo vere malkontetigas min, ĉar la difino en Revo tute kontraŭas tion, kion mi lernis kaj kio estas konata de la tuta geologaro en Ameriko, almenaŭ. Mi havas malmulte da kontakto kun geologoj en Eŭropo, tamen ĉi tie en Ameriko mi konas geologoj el Kanado, Usono, Peruo, Bolivio kaj Argentino, almenaŭ (tiuj estas, kiujn mi memoras, ĉar mi ofte babilas kun ili). Nu, el Eŭropo mi konas Irminan, kaj mi demandos al ŝi, kion ŝi komprenas pri petrolo kaj nafto. Mi eksplikos al vi:

  • petrolo estas la kruda oleaĵo, kiun ni eltiras el la rokoj. Ekzistas certaj varioj de difino, tamen ĉiuj konsentas, ke petrolo estas la krudaĵo. Kaj la varioj mem nur ekzistas, ĉar unuj konsideras petrolon la tuton de la krudaĵo (t.e. kaj oleo, kaj gaso, kaj solidoj), kaj aliaj konsideras ĝin aŭ nur oleon aŭ nur oleon kaj solidojn. Solidon oni komoprenu kiel "ciron" aŭ "asfalton", ĉar certaj petroloj estas tiel malmola, ke oni jam povas diri ĝin solida. Nu, tiu estas la difino, kiun (almenaŭ) la amerika geologaro uzas por petrolo. Resume: kruda oleaĵo, kiun oni eltiras el la rokoj, kiu povas kompreni oleon, gason kaj solidojn aŭ nur oleon aŭ nur oleon kaj solidojn, laŭ unuj aŭ aliaj difinoj.
  • nafto estas "frakcio" de rafinita petrolo, kiu enhavas "naftenojn", t.e. specifa tipo de hidrokarbono. Kiam la petrolo jam de sia natura formo enhavas multege da naftenoj, ni ja povas diri ĝin naftena oleo, sed ne nafto mem. Nafto portas la ideon rafinita.

Malbedaŭrinde la grava petrola vortaro (en la angla) de la internacia kompanio Schlumberger havas difinon por petrolo, nafto kaj simila. Se interesas, legu:

Same malbedaŭrinde la angla kaj la portugala vikipedioj havas similajn difinojn, kiu montras, ke almenaŭ angloj kaj aliaj denaskaj anglaparolantoj kaj portugaloj kaj aliaj denaskaj portugalaparolantoj konsentas kun ilin (ĉar tiuj vikipedioj ne estas nur angla aŭ usona/portugala aŭ brazila, tamen reprezentas la komprenon de almenaŭ la denaskaj lingvanoj).

Komparu ĉion, kion mi prezentis, kun la difinojn en Revo:

Vi certe rimarkos, ke la difinojn tute kontraŭas. Ve... tio vere ĉagrenas min... :-/ -- Fernando Maia Jr. 20:12, 12. Dec 2007 (UTC)

Hehehe, Roberto, mi rezervis la dormon por la busvojaĝo! :-) -- Fernando Maia Jr. 16:11, 20. Dec 2007 (UTC)

Ĝojan Kristnaskon[redakti fonton]

Saluton Roberto, dankon por via deziro kaj ankaŭ mi deziras al vi agrablan travivon de Kristnaskaj festotagoj. Vi pravas, ke tio estas nia "komuna" 3-jara Kristnasko ĉi tie. Petro@diskkont 06:55, 25. Dec 2007 (UTC)

Ĝojan Kristnaskon![redakti fonton]

Dankon, kaj ankaŭ mi deziras al Vi agrablan Kristnaskon. Ĉi tie la esperantistoj estas multe, sed NE SUFIĈE.--Crosstor 07:06, 25. Dec 2007 (UTC)

Ĝojan Kristnaskon![redakti fonton]

Saluton, Roberto! Ĝojan Kristnaskon ankaŭ al vi, kaj dankon pro la mesaĝo. Mi ĉiam ŝatas ekkonatiĝi kun aliaj samideanoj. --Nick, 15:29, 25 Dec, 2007 (UTC)

Dankon pro bondeziroj[redakti fonton]

Kara Roberto, mi reciprokas elkore viajn bondezirojn. Vikipediisto:Zetey UTC 2007. 26-a de decmebro 12:23

Ĉu nur DU kuriozaĵoj pri Usona kulturo?[redakti fonton]

Saluton, amiko. La figuro el karvita kukurbo estas "Jack o' Lantern" (Ĝak de l' lanterno) -- malnova legendo kun la festotago "Halloween", kiu devenas de tradicioj la la Tago de Ĉiuj Sanktuloj. Mi ne vere scias la legendojn sub la tradicio de kukurbo-karvado. Simple moderntempe ĝi estas amuza tradicio, kun kostumado, monstro-filmoj, kaj la donaco de dolĉaĵoj al infanoj.

"Cheerleader" (aklamisto/aklamistino?) entuziasmigas la spektantojn kaj sportistoj ĉe sportaj eventoj per akrobataĵoj, dancoj, vokoj al spektantoj kaj sportistoj, ktp. Ofte ili estas konsiderataj kiel tre popularaj kaj belaj.

Mi aldonos ĉi tiujn temojn al mia listo al verkindaj temoj. Dankon pro via intereso! -- Yekrats 16:00, 28. Dec 2007 (UTC)

Nova artikolo pri movado en Brazilo[redakti fonton]

Saluton, Roberto! Vi, kiu ŝatas tiun studadon: aperis bona artikolo pri la Esperanto-movado en Ribeirão Preto. Mi envikipediigis la tekston donacitan de la aŭtoroj. -- Fernando Maia Jr. 17:07, 12. Jan 2008 (UTC)

Vikiligiloj[redakti fonton]

Kara samnomulo, mi ĵus rimarkis vian prilaboron de la artikolo pri John Lewine verkita de mi. Koran dankon pro viaj aldonoj de enhavo.

Vi krome faris tre multajn vikiligilojn al artikoloj, kiuj nur flanke rilatas al s-ro Lewine, ekzemple al la artikolo milito. Laŭ mia opinio oni uzu nur malmultajn, sed des pli utilajn ligilojn. Tro da ligiloj povus eĉ kaŝi la gravajn ligilojn, la teksto aspektas iom malbele kaj estas malfacile tralegi ĝin rapide. Kion pensas vi? -- Robert Weemeyer 13:11, 1. Feb 2008 (UTC)

Framasonismo[redakti fonton]

Roberto, mi konstatis ke vi verkis artikolon pri Framasonismo. Ĉu vi estas Framasono?

Mi estas framasono, kaj mi estas parto de la "Komitato de Edukado" de mia loĝio. Se vi estas ankaŭ framasono, eble estus interesa interbabili pri niaj loĝioj, pri (nesekreta) informo, ktp. Mi parolus (raportus) al mia loĝio pri internacia (brazila) framasonismo. Se vi volus diskuti tiel, bonvolu kontakti min per retpoŝto: (yekrats@gmail.com)! Dankon... -- Yekrats 15:00, 3. Mar 2008 (UTC)

Dosiero:Bandeirag.jpg[redakti fonton]

Saluton, en 2005 vi alŝutis flagobildon Dosiero:Bandeirag.jpg. Mi kredas, ke bandeira signifas "flago", do la vera nomo de la bildo estas nur "g", kaj vi ne donis komenton. Ĉu vi povus diri, kia flago ĝi estas? Ĝi estas uzata en la artikolo pri Volta Redonda, sed ankaŭ tie mi ne vere komprenas, ĉu ĝi estas ties flago aŭ ne.

Interese iu nun alŝutis samnoman flagon al la Komunejo (commons:Image:Bandeirag.jpg), sed ĝi aspektas tute malsame.

Ĉu vi povus doni etan komenton al via flago? Eble eĉ pli klaran nomon?

Antaŭdankon – Umberto 20:09, 3. Mar 2008 (UTC)

Internacia Konferenco por Komerca Helplingvo[redakti fonton]

Ĉu vi povus indiki en kiu jardeko okazis la menciita Konferenco ? ĉu en 1920 ? ĉu en 1950 ? Arno Lagrange @ 20:04, 1. Apr 2008 (UTC)

Ne forgesu, minimume tri trafaj frazoj aŭ nenio. Narvalo 18:05, 18. Apr 2008 (UTC)

Petveturado[redakti fonton]

Saluton, Roberto! Ĉu «organizita homo» ne estas pozitiva valoro? Nu, dependas kiel oni komprenas la esprimon «organizita homo», certe. Tion mi tajpis ĉar en mia petvetura sperto (plejparte en Eŭropo), mi rimarkis ke montri signon plibonigas miajn ŝancojn, kaj kiam mi demandis al la stiristoj, kelkaj diris al mi ke ili prenis min dank'al mia signo. Ĉu vi ankaŭ spertis petveturadon, aŭ ekzemplon de malsama organizo en malsamaj landoj, kiel en Brazilo? --Internaciulo 08:46, 25. Apr 2008 (UTC)

Volapuko kaj Esperanto[redakti fonton]

Nomita referenco[redakti fonton]

En la artikolo Volapuko kaj Esperanto, mi ekuzis nomitan referencon. Tio funkcias jene : la unuan fojon estu <ref name="nomo">Teksto</ref> kaj poste <ref name="nomo"/>. Se vi malrespektas tiun sintakson la paĝo tute fuŝiĝas. Arno Lagrange @ 20:04, 8. Maj 2008 (UTC)

Emfazado de citaĵoj[redakti fonton]

Kara Roberto, bonvolu precizigi kiun eron vi volus emfazi kiaj citaĵoj. Kiam vi mesaĝis al mi, vi ne jam estis farinta ŝanĝojn post la lasta mia. Mi ĵus vizitis la artikolon kaj apartigis citaĵon de Pabst kaj igis referaĵon al verko de Gacond noto. Estus bone ke ĉiuj referaĵoj estu ligitaj al la teksto, sed kelkajn el ili (Boulton, Kiselman, Tresoldi) mi ne scias al kiu ero de la artikolo ligi. AL @ 19:25, 9. Maj 2008 (UTC)

Tornistro[redakti fonton]

Saluton, Roberto. En via jusa artikolo András Szalai oni diras, ke li iĝis tornistro. Laŭ mia vortaro kaj mia memoro pri uzado, tio estas dorsosako, do ne estas senco. Eble vi volis diri ion alian, sed mi dubas pri tio kaj tion mi ne povas korekti. Ĝis. --kani 19:49, 30. Maj 2008 (UTC)

nun mi legas "turnisto". Ĉu estas iu, kiu profesie turniĝas?--Hans 15:41, 22. Maj 2009 (UTC)

Wikipedija:Hornjoserbšćina[redakti fonton]

Saluton, Roberto. Ĉu vi povus traduki esperantotekston en hsb:Wikipedija:Hornjoserbšćina en la portugalan lingvon? Dankon kaj multe da sukceso Kore --Tlustulimu 19:16, 26. Jun 2008 (UTC)

Dankon pro via traduko. Kiel oni traduku la frazon "Informoj por tiuj, kiuj ne parolas la suprasoraban lingvon" en la portugalan? Ĝi estas bezonata por la tiea superskribo de la koncerna ĉapitro. Kore --Tlustulimu 19:39, 26. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro la dua traduko. Nun ĉio estas kompleta. Kore --Tlustulimu 19:51, 26. Jun 2008 (UTC)

Crack ne estas krako, ĉu?[redakti fonton]

En la paĝo Pipo troviĝas

... krakon (solidigita kokaino)...

sed laŭ PV krako estas bruo, sono.

Do, ĉu ne prefere "kreko"?! Salutojn, UNiesert 01:18, 5. Aŭg 2008 (UTC)

Mi supozas, ke la esperanta ekvivalento de tiu vorto estus akusmatiko, ĉar oŭ en la franca aŭ en la greka devenas u.--kani 16:21, 6. Aŭg 2008 (UTC)

sanktuloj[redakti fonton]

Saluton Roberto, ĉu vi ne volus helpi aldoni ŝablonon en artikolojn pri sanktuloj? Bv vidi Maria Magdalena nun. Temas pri ŝablono Ŝablono:Informkesto sanktulo. Tio estas simpla. Mi kredas, ke vi scios fari tion. Kerio 16:08, 7. Aŭg 2008 (UTC)

La uzado estas simpla. Sufiĉas kopii la suban tekston de la ŝablono en la konkretajn paĝojn kaj plenigi informojn, kiuj estas konataj el la paĝoj aŭ kiujn vi konas el aliaj vikipedioj. Ne estas bezone plenigi ĉiujn. Helpo povas esti aŭ la angla paĝo kie estas paĝoj, kiuj ligas al la ŝablono en la angla aŭ la hispana paĝo, en kiu ankaŭ ligas paĝoj al sanktuloj aŭ memkompreneble iu ajn alia lingvo kun la ŝablono. Mi faris la ŝablonon kun koloroj laŭ la angla (ora) kaj laŭ la hispana (oranĝa), sed kiu estas pli plaĉema? Do, ni resumu la informojn: Unue, kopiu la tekston de la ŝablono, due, enskribu la tradukitajn informojn el alia lingvo aŭ el la esperanta paĝo kaj ĉio. Se vi bezonus ankoraŭ iajn klarigojn, bonvolu demandi. Mi ĝoje konsilos. Bv vidi ankaŭ paĝon pri Johana de Arko. Kerio 17:50, 7. Aŭg 2008 (UTC)
{{Informkesto sanktulo
|nomo=
|dato de naskiĝo=
|dato de morto=
|tago de festo=
|adorita en=
|dosiero=
|grandeco de dosiero=
|priskribo=
|loko de naskiĝo=
|loko de morto=
|titolo=
|dato de beatigo=
|loko de beatigo=
|beatigita de=
|dato de kanonizo=
|loko de kanonizo=
|kanonizita de=
|atributoj=
|patroneco=
|ĉefsanktejo=
|dato de subpremo=
|disputeblaj demandoj=
}}
Tute ne gravas. Ankaŭ mi ne estas katoliko, kaj mi plenigas la paĝojn pri sanktulojn. Absolute mi ne estas profesia politikisto, kaj mi plenigas paĝojn per ŝablono pri politikistoj. Mi ne estas muzikisto (eĉ kiam mi ŝatas aŭskulti muzikon), kaj mi plenigas paĝojn per ŝablono pri muzikaj artistoj, mi estas nek reganto nek regantino, kaj mi plenigas paĝojn rilataj al regantoj per la koncerna ŝablono ktp. Mi neniel devigas vin al tio. Dependas de vi. Mi nur vidis, ke vi, tempo de tempo, redaktas paĝojn rilataj al sanktuloj. Tio estas ĉio. Dezirante al vi sukcesojn kun ia ajn ŝablono restas Kerio 18:03, 7. Aŭg 2008 (UTC).
Oj, mi ĵus ekvidis, ke vi aldonis la ŝablonon al Agapeto la 1-a. Tio estis papo, kaj por la papoj ni havas ĉi tie ŝablonon Ŝablono:Informkesto papo. Kerio 18:06, 7. Aŭg 2008 (UTC)
Gratulojn por de vi aldonita ŝablono. Mi nur transŝovis ĝin tute supren. Kerio 18:23, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Kara Roberto, vi estas la unua kaj ĉefaŭtoro de la artikolo pri Reinhard Haupenthal. Mi hodiaŭ ricevis plendleteron de Haupenthal, en kiu li postulis la forigon de tiu-ĉi artikolo. Tion li memkompreneble ne rajtas, ĉar la landoj sub kies jurisdikcio vikipedio troviĝas inkluzive la hejmlando de Haupenthal konas liberecon de gazetaro kaj opinio. Mi tamen konstatis, ke en la artikolo mankas ĉiuj fontindikoj, kial ne eblas kontroli la kvaliton kaj ekzaktecon de la informoj. Mi tial petas vin, ke vi bonvolu aldoni en la konceran artikolo, de kie vi havas la biografiajn informojn, kiujn vi publikigis (ekzemple titolo kaj nr-o de revuo, libro ktp.). Amike DidiWeidmann 13:51, 29. Aŭg 2008 (UTC)

::Mi permesis al mi ŝovi vian respondon al via paĝo, ĉar oni ĉiam respondu 
           al diskuto, tie, kie ĝi komenciĝis, por ke ĉiu povu facile sekvi ĝin.  DidiWeidmann 11:30, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Pri sinjoro Haupenthal, mi kolektigis la informojn en interreto per guglado. Ĉu li ĉagreniĝis pri la artikolo aŭ simple estas manifestacio je modesteco lia deziro de forigo de la artikolo? Roberto 14:07, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Li evidente simple deziras, ke oni forigu la artikolon pri li. Deziron, kiun ni laŭ la principoj de Vikipedia nature ne povas plenumigi, kion mi al Haupenthal ankaŭ jam skribis. Mi tamen pro tio konstatis, ke mankas ĉiuj fontindikoj, kaj eĉ kiam oni guglis por trovi ilin, necesus aldoni almenaŭ la ttt-adresojn de la artikoloj, sur kiuj la informoj baziĝas. Tio fakte entute ne havas rilaton kun Haupenthal, sed estas grava por altigi la valoron kaj nivelon de la artikoloj kaj ebligi ankaŭ al sciencistoj kontroli ties enhavon. Ĉar vi verkis la artikolon, certe plej facile estus por vi mem aldoni tiujn-ĉi informojn. Elkoran dankon DidiWeidmann 11:25, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Vere mi ne zorgis pri tio, ĉar la informoj vere ne estas ekstraordinaraj, kiam mi verkas paĝon kiel Volapuko kaj Esperanto, kun eble disputindaj afirmoj, mi zorgas pri fonto. Artikolo pri Sro Haupenthal havas nur vulgarajn kaj publikajn informojn pri certe notinda esperantisto. Se Sro H. komunikiĝis al mi, mi retrovos la fonton de informo ke al li ŝajnis ĉagreniga aŭ maljusta. Roberto 19:33, 30. Aŭg 2008 (UTC)
(Sufiĉas, ke vi respondas sur via paĝo, kie la diskuto komenciĝis, tiel aliaj povas sekvi, sen devi salti de unu loko al la alia - mi observas vian paĝon kaj respondas, se necese ĉi-tie). Estus bone, se vi povus sendepende de Haupenthal aldoni la fontindikojn, se tio ankoraŭ eblas kaj ne donas troan laboron. Cetere ne nur en ĉi-tiu artikolo sed tute principe. Amike DidiWeidmann 15:34, 1. Sep 2008 (UTC)
Mi pensas tion dispensebla kaj senutila laboro. Roberto 15:38, 1. Sep 2008 (UTC)
Kiam temas pri ne facile kontroleblaj asertoj (kiel ekzemple biografiaj informoj) la fontindiko fakte estas absolute necesa kaj ne dispensebla, tio ebligas kontroli la fidindecan de la koncernaj informoj.
Mi fajfas pri tio. Se vi preferas, forigu la artikolaĉon.Roberto 16:48, 12. Sep 2008 (UTC)

Via paĝo[redakti fonton]

Saluton Roberto, mi kreis paĝon pri vi, vd Roberto da Silva Ribeiro. Se io estas aldonenda, bv aldoni. Kerio 07:14, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Karlsruhe[redakti fonton]

Saluton. Se mi ne eraras, estis vi kiu aldonis la jenajn informojn al la artikolo pri Karlsruhe: En 1930 Germana Asocio de Nacionalstenografio okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno-ekspozicion kaj paroladojn pri utileco de Esperanto. Mi ŝatus scii fonton de tio resp. ĉu hazarde ankaŭ ekzistas paĝo en Interreto pri tio. Dankon -- Landano 14:41, 2. Sep 2008 (UTC)

Dankon pro la rapida respondo! -- Landano 15:41, 2. Sep 2008 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Roberto, saluton! Há tempos que eu não falo contigo! Como estão as coisas? Há meses não consigo parar direito em Aracaju. Até Kadígia tb tenho visto mt pouco. Tinha combinado com ela que na minha próxima ida a Aju iríamos visitar vc, mas meu chefe não deu espaço: eu pisei em Aju 2h da madruga da segunda retrasada e às 7h da matina já estava indo para Alagoas. Devido a problemas com a net, fiquei longe do orkut por um bom tempo e tb acabei esfriando aqui, mas vou retomando as atividades. (Tb estou atuando no Vikivortaro, onde já criei mais de 1.500 artigos, mas lá a coisa é mais simples, dá pra fazer de uma forma automática). Mande abraço à família! Jen mi ree al la laboro! -- Fernando Maia Jr. 11:19, 9. Sep 2008 (UTC)

Verdade, Roberto! Eu pretendia visitá-lo esta semana, mas meu chefe não me dá sossego. Eu vou "me mudar" para o Rio; fui selecionado para uma atividade de cerca de seis meses lá; mas mesmo às vésperas de uma viagem como essa, ele me embarca em Alagoas. Por ele, eu voltaria na véspera da viagem, mas já pedi para desembarcar na terça, porque preciso de alguns dias úteis para arrumar minha vida. Então, assim que desembarcar, marco uma visita, até porque eu tenho alguns selos da Polônia, Holanda e Brasil para dar a Luísa (se não me engano, Kad disse que ela está colecionando). Ĝis do, Roberto!--Fernando Maia Jr. 13:45, 9. Okt 2008 (UTC)

Kara Roberto, La traduko de via artikolo Satana kapo en la angla lingvo estis forviŝita hodiaŭ (mi estis la origina tradukinto). Komentantoj rimarkis ke la artikolo ŝajnas sensenca kaj eĉ ŝerceca, kaj ĝi ne enhavas referencojn. Tiu sama rimarko estis farita en la portugallingva versio. Ĉu vi havas referencojn por tiu artikolo? Se jes, ni povos rekrei la anglan tradukon. --Sumthingweird 03:19, 2. Okt 2008 (UTC)

Traduko el latino[redakti fonton]

Roberto, ĉu vi povas helpi min? Mi tradukis Historia Naturalis Brasiliae kaj ĝi estos elstarigota. Sed bonegus, se ni enmetus la tradukon por la jenaj frazoj:

  • Lugdun. Batavorum : Apud Franciscum Hackium; et Amstelodami : Apud Lud. Elzevirium

Nu, "Lungdun." estas mallongigo de Lungdunum, la latina nomo por la franca urbo Liono, kaj Amstelodami, la latina nomo por la nederlanda urbo Amsterdamo. F. Hackium kaj L. Elzevirium do verŝajne estis la eldonintoj de la verko en tiuj urboj. Sed kio estus Batavorum? Batavorum s

  • Historia naturalis Brasiliae ... : in qua non tantum plantae et animalia, sed et indigenarum morbi, ingenia et mores describuntur et iconibus supra quingentas illustrantur

Tiu estas la tuta titolo de la libro, sed mi eĉ ne imagas kion ĝi signifas! :-)

  • De Medicina Brasiliensi

Tiu estas la titolo de la unua libro de la verko. Ĉu "pri la brazila medicino"?

  • Historia rerum naturalium Brasiliae

Tiu estas la dua libro.

Vi povas respondi ĉi tie mem, sur via paĝo, apud la frazoj. Antaŭdankon, Roberto!--Fernando Maia Jr. 23:45, 11. Okt 2008 (UTC)

Kio estus Batavorum? Batavorum signifas "de nederlandanoj", sekve, Lungdunum ne esta Liono en Francio, sed urbo en Nederlando.

Historia naturalis Brasiliae ... : in qua non tantum plantae et animalia, sed et indigenarum morbi, ingenia et mores describuntur et iconibus supra quingentas illustrantur

Natura historio de Brazilo ...: en kiu estas priskribitaj ne nur pri plantoj kaj bestoj, sed ankaŭ pri malsano de indeĝenoj, teknikoj kaj moroj kaj estas ilustrita de pli ol 15 bildoj.

De Medicina Brasiliensi: pri brazila medicino

Historia rerum naturalium Brasiliae: Historio de naturaj aferoj de Brazilo. Roberto 12:05, 13. Okt 2008 (UTC)

Roberto, dankegon. Mi malkovris, ke Lungdunum estas komuna nomo al Liono kaj alia urbo, Leiden, kiu estas nia urbo ĉi-okaze. Valeu! ;-)--Fernando Maia Jr. 14:47, 13. Okt 2008 (UTC)

Nomes de Lugares[redakti fonton]

Ok... bom, só fiz daquele jeito porque, imaginei que, como os verbetes com nome esperantizado existem, ficaria melhor assim. Mas se quiser, desfaço tudo. (Já não é a primeira bola-fora que tomo na eo-viki... tô doido pra desistir, e ficar quietinho só na pt, como fazia antes...) --Krull 13:53, 15. Okt 2008 (UTC)

Kontakto[redakti fonton]

Saluton mi respondis vian demandon sur mia diskutpaĝo. DidiWeidmann 18:59, 9. Nov 2008 (UTC)

Pri alinomado de Ŝĉolkino (Krimeo) al Şçolkino[redakti fonton]

Estimata Roberto! Kiucele vi faris tiun ĉi alinomadon? Mi vidas eĉ ne unu kialon por tio. Estontece se vi planos ion similan ne estante certa pri la racieco de viaj agoj (se vi havas iujn raciajn konsiderojn speciale koncerne tiun ĉi alinomadon - bv. prezenti ilin), bonvolu komence lanĉi diskuton sur la diskut-paĝo de alinomota artikolo. Mevo 20:58, 18. Nov 2008 (UTC)

Ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton Roberto, mi vidas, ke en pluraj urboj de Belgio kaj de Nederlando vi aldonis ruĝajn ligilojn kun nomoj de esperantistoj. Ĉu vi planas ankaŭ aldoni biografiojn de la koncernaj esperantistoj? Vi scias ja, ke ekzistas en Vikipedio la strebo malmultigi la rŭgajn ligilojn. Pro tio mi iom miras, ke vi komencis aldoni ilin.

Jes, ankaŭ mi interesiĝas pri tio, ĉar mi ege miris, ke mi trovis ruĝan ligon al mia nomo, sed forestis ligo al nia akademiano de Esperanto, aŭtoro de la fama vortaro "komputada leksikono", ktp (tiun ligon mi jam aldonis). Mi supozas, ke Roberto prenis simple adreslibron de Pasporta Servo kaj retajpis ĝiajn nomojn. Laŭ mi tio estas ne tro trafa listo de esperantistoj.Sxak 15:22, 1. Dec 2008 (UTC)
Vidu Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj PaulP 11:32, 2. Dec 2008 (UTC)

pri tio skribis PaulP. Sed mi komprenas lin. Li temis ne pri forigo de la ruĝaj ligiloj, sed pri tio, ke ĉiu tia ligilo estas sindevigo fari ĝin neruĝa. Se vi ion mencias, do faru tion ligilo nur okaze de ties graveco. Se vi simple prenis nomojn el iu kongreslibro aŭ el la adreslibro de pasporta servo do ne ĉiam indas mencii tion en vikipedio, des pli per ligilo.Sxak 14:26, 2. Dec 2008 (UTC)

Bonvenon revizianto[redakti fonton]


Hungaraj esperantistoj[redakti fonton]

Ĵus mi legis pri listo de esperantistoj kaj pri problemoj en la Diskutejo. Se vi havas demandon pri hungaroj, rekte skribu al mi, eble mi povos helpi. Sincere --Crosstor 08:52, 21. Dec 2008 (UTC)

Forviŝo de paragrafo[redakti fonton]

Saluton, Roberto, mi estas freŝa kontribuanto kaj esperas, ke tiel mi kontaktiĝu kun vi. Mi volas nur informi vin, ke mi ĵus forviŝis paragrafon "Esperantistoj" de vi aldonitan en la paĝon Angers ĉar la menciitaj homoj (miaopinie) ne sufiĉe famas por aperi en enciklopedia artikolo. Kaj samtempe, mi profitas tiujn liniojn por deziri al vi plej feliĉan jaron 2009. Popolano 02:03, 2. Jan 2009 (UTC)

Banloko/Kuracloko[redakti fonton]

Salut'! Mi loĝas en Budapeŝto, kiu famas ankaŭ pri banejoj, ankaŭ pri kuracbanejoj. Nu, banloko estas tiu feriejo, kie oni banadas en rivero, lago, maro. Kuracloko estas tiu feriejo aŭ komunumo, kie plej ofte estas termala fonto, pri kio oni pruvis, ke tio havas kuracigajn efikojn. Nur en Budapeŝto funkcias deko da kuracbanejoj, en Hungario almenaŭ da cento. Ofte alvenas homoj el foraj landoj por kuracigi sin. En banlokoj oni banadas laŭplaĉe, ekzemple eĉ 10 horojn. En kuraclokoj oni konsilas banadi nur definitajn tempojn, krome ekzemple se la kuracakvo havas sulfuron, ties odoro ne plaĉas longe, oni banadas ne tro longe. Foje okazas, ke en banloko estas la banado senpage, en kuracloko nepre estas enirbileto. La diferenco estas por mi evidenta.--Crosstor 08:48, 7. Feb 2009 (UTC) Salut'! Mi skribos pri la supre menciitaj lokoj, sed mi ne havas sudamerikajn (aŭ brazilajn banlokojn). Bonvolu sendi al mi kelkajn!--Crosstor 14:57, 13. Feb 2009 (UTC)


Admono flanke de Narvalo[redakti fonton]

Saluton Roberto! Bonvolu forigi ĉiujn viajn neenciklopediajn aldonaĵojn kaj ne plu aldoni tiaĵojn. Narvalo 12:07, 17. Feb 2009 (UTC)

Kara Roberto, mi fakte absolute malkonsentas kun la reago de Navalo kontraŭ vi. La aldono de informoj rilate UEA-delegitojn kaj gastigantojn de Pasporta Servo estas diskutindaj punktoj. Mi esprimis mian malkonsenton sur la diskutpaĝo. Mi esperas, ke la fakto, ke vi ek de la 17-a de februaro ne plu kontribuis estas ne la sekvo de la laŭ mi en la konkreta kazo kaj maniero maljusta forbaro. Estas nature bone, ke vi nun ne tuj daŭrigi la aldonadon de tiaj informoj, sed partoprenu en la koncerna diskuto. Eventuale tiam la rezulto eĉ estas pli bona ol la simpla aldono de frazo "Estas delegito tie". Ideo estus, ke tiaj elementoj povus esti aldonitaj al la ŝablonoj pri ĝeneralaj informoj pri urboj kaj komunumoj. Amike salutas vin DidiWeidmann 23:45, 16. Mar 2009 (UTC)

Esperanto en Vroclavo[redakti fonton]

Kara Roberto,

ĉar vi aldonis la plej multajn, detalajn kaj principe tute interesajn historiajn informojn pri la Esperanto-movado en Vroclavo en la artikolo pri tiu urbo (mi miras kiom bonajn informfontojn vi devas havi), mi petus vin rigardi mian ĵusan komenton en la diskutpaĝo de la urba artikolo. Ĉu?

Aidas 12:56, 17. Okt 2009 (UTC)

Bom dia, amigo, tudo bem? Poderia traduzir em Esperanto esta nova pagina que acabei de criar? Muito aobrigado pela tua ajuda

Rei Momo 09:59, 20. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[3] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:35, 24. Dec 2009 (UTC)

Interwiki poll by chance[redakti fonton]

  • Is this vandalism or not? Regards Mutter Erde 92.225.198.74 20:24, 12. Jan 2010 (UTC)

Nur eta noto pri komento kiun vi jam faris antaŭ pli ol 4 jaroj...[redakti fonton]

En januaro 2006 vi skribis:

Laŭ Walter FRANCINI en verko Doutor Esperanto, Fania PIKOWER estis pli maljuna fratino de Zamenhof kaj loĝis en Weisser, unua urbo (vilaĝo?) kie L.L.Z. provis labori kiel kuracisto. Kaj ne diras pli Roberto 02:45, 22. Jan 2006 (UTC)

Nur tre flanka klarigo pri la neekzistanta ligilo al loĝloko "Weisser": La urbeto nomiĝis Veisiejai kaj tie L.L.Z. post freŝa finstudado en Varsovio komencis labori kiel kuracisto en 1885 (kvankam ne por longe, ĉar poste li fakkuracistiĝis en Vieno kaj Varsovio, ŝajne ankaŭ ofte estis ĉe la bopatra domo en Kaŭno, ĝis li post fakkuracistiĝo en 1893 translokiĝis en Hrodno por tie malfermi praktikejon. La formo "Weisser" aspektas simple kiel germanlingva pli-malpli-transskribo de "Veisiejai". ThomasPusch 06:46, 10. Jun 2010 (UTC)

Eble vi mem solvis vian demandon kio estas "Weisser" en januaro 2006, sed kaze ke ne mi volis rapide solvi la enigmon... Sincere, ThomasPusch 06:54, 10. Jun 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio[redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Forigo
Saluton Roberto, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Conrado (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Mendes (urbo)".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Sorocaba[redakti fonton]

Kara Roberto, se hazarde via ankoraŭ iam vidus tiun-ĉi diskutpaĝon...,

antaŭ pli ol 5 jaroj vi kreis la bazon por artikolo pri la brazila urbo Sorocaba. Ĝi kreskis al granda artikolo kun tre multaj ruĝaj ligiloj. Ĉu vi povus trarigardi kaj pripensi, ĉu iujn ruĝajn ligilojn forpreni (ekzemple miaopinie anstataŭ "la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon..." tute sufiĉus "la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon..."), kaj ĉu aldoni artikoletojn pri la pli gravaj temoj? Gabriel Bitencourt (laŭ mia sondo kun unu "t") eble meritus biografian artikoleton: materialo reta pri li estas, ekzemple gabrielbitencourt65.blogspot.com, twitter.com/gcbitencourtla jena filma intervjuo en retejo YouTube, sed kompreneble ĉio en la portugala, do rigardinda de portugallingvano. La artikolo meritus je iom da atento. ThomasPusch (diskuto) 16:55, 25 Okt. 2012 (UTC)


Bonan hejmiron![redakti fonton]

Vi mankas multe. Espereble vi povos denove tie kunlabori. Amike. --pino (diskuto) 09:10, 3 Sep. 2015 (UTC)

Neenciklopediaj planlingvoj[redakti fonton]

Forigo
Saluton Roberto, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robin van der Vliet (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Komuna ĝermana lingvo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Forigo
Saluton Roberto, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robin van der Vliet (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Latinvlo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 02:19, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito viziti la plej novan portalon[redakti fonton]

Saluton, estimata Roberto! Jen nova partalo en Vikipedio: Portalo pri spiritismo. Frate, Vikiano (diskuto) 16:27, 3 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata Roberto! Mi rimarkis ke vi ŝanĝis kategoriojn en Spock kaj similaj artikoloj. Tamen, mi afable rimarkigu al vi ke la antaŭaj kategorioj estis tute ĝustaj. Bonvolu noti ke la vorto Karaktero havas tute alian signifon ol tiu kiun vi celas. La ĝusta vorto estas Rolulo. Spock, Kirk ktp. estas roluloj de Star Trek (aŭ fikciuloj), ne "karakteroj". Kontraste: Tiuj kiuj personigas la rolulojn (Shatner, Nimoy, ktp.) estas aktoroj de Star Trek (aŭ rolantoj), ili ne estas "roluloj". (Roluloj estas fikciaj personoj, ne realaj.) La kategorioj do estu tiaj kiaj ili antaŭe estis. Mi esperas ke vi tion akceptas ne kiel ofendemon, sed kiel bonintencan lingvan korekton! Sincere salutas Moldur (diskuto) 16:00, 9 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi reviziis tiun artikolon kaj konstatis, ke ĝi ne estas ligita al alia lingvo. Mi supozas, sed eble erare, ke tiu koncepto ekzistas ankaŭ en alia lingvo, sed mi ne povis trovi la nomon en angla aŭ hispana. Se tio ekzistas, bonvolu ligi la esperantan version. Se vi ne scipovas, diru kaj mi helpu. Se tio ne ekzistas, mi konsilas al vi faru artikolojn kiuj jam ekzistas en aliaj lingvoj, krom tiuj pri esperantaj aferoj. Tiel ni ne lasu orfajn artikolojn.--kani (diskuto) 22:27, 4 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Vere ekzistas en la angla kaj aliaj lingvoj unu artikolo (vidu Category:Star Trek planets, en la angla vere kelkaj listoj) , kiu listigas la planedojn de Star Trek krom Vulkano, sekve mi intencas renomigi tiun artikolon al "planedoj de Star Trek" kaj aldonigi la aliajn planedojn, sed ne nun. Se vi volas, vi povas fari tion lasante Talos la 4-a kiel alidirektilo.
Pri tio mi lasos, ke vi faru. Estas bone ke vi havas tiun planon. Krome mi konsilas al vi ne lasi tiom da ruĝaj ligiloj en la artikoloj. Plej bone lasi nur tiujn kiujn vi mem aŭ iu ajn iam bluigos. Male la aspekto de la artikolo restos iam fuŝeca, kvazaŭ io kiun neniu aranĝos, ĉu ne? En la artikolo pri Penn ekzemple mi konstatis, ke estis ruĝa anglalingva komitato kiu ja ekzistas en Vikipedio aŭ nuligis ekzemple la ruĝecon de titoloj en referencoj.--kani (diskuto) 12:53, 7 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi forgesis gratuli pri tiom da novaj artikoloj de vi kreitaj. Dankon.--kani (diskuto) 13:14, 7 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Lasu min, aux mi lasos Vikipedion denonove. Vikipedio:Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton, Vikipedio:Supozu bonajn intencojn, kaj especiale Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas, atentu, mi krommetus: VIKIPEDIO NE ESTAS ARTA VERKO. De Espanha, nem vento e nem bom casamento.

Usonaj kino kaj televido[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro tiom da artikoloj pri Stsr Trek ktp. En artikoloj de aktoroj aŭ aliaj kinteknikistoj mi ŝanĝas krediti al listigi, ĉar vere la angla vorto credit en filmoj ne povas esti tradukita al kredito aŭ krediti, kio laŭ PIV havas signifon nur por financaj aferoj. Amike,--kani (diskuto) 17:48, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Senprobleme.

Administra baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:54, 3 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:57, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Apometrio[redakti fonton]

Kara Roberto, bonvolu vidi la artikolan ĝermon Apometrio, kiun vi kreis antaŭ 14 jaroj kaj kiu de tiam ne signife ŝanĝiĝis - tri frazoj sen ligiloj al ili kaj preskaŭ neniuj el ili, senfontaj kaj apenaŭ kompreneblaj. Certe eblus sence plibonigi la teksteton kaj igi ĝin inda resti en vikipedio, sed ion fakte necesus fari pri ĝi, por ke la tri frazoj havu sencon en la enciklopedio. Ĉu vi emus revizii vian idon? ThomasPusch (diskuto) 14:55, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Antaŭ 14 jaroj oni celis kreskigi la Vikipedion. Vere mi ne multe scias pri la aferon mem. Eble ĝi povas kunfandigi kun aliaj ĝermoj pri alternativa medicino aŭ pseŭdoscienco.Roberto (diskuto) 00:05, 28 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio[redakti fonton]

Saluton! Mi petas vin, apogu forigon de kategorio kun POR hodiaŭ, morgaŭ jam finiĝos la voĉdono. Alirebla: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Kategorio:Naskiĝintoj_en_Bratislavo. Mi citas aldonon de Goren pri tio, kiu diris la esencon:

Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Sincere --Crosstor (diskuto) 09:13, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Roberto,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

„Novialo, male, estis kreita de eksmembroj de Kadem Volapuka mem, sed de Volapuko nur prenis la celon kaj kelkajn bazajn principojn.“ (redakto)

Kara Roberto,

ĉu vi konfuzis Novialon kun Idiom Neutral? Novialo estis proponata de Otto Jespersen, kiu neniam estis Volapukisto. Aliflanke, aŭtoroj de Idiom Neutral vere estis eks-volapukistoj, nome membroj de Kadem bevünetik volapüka. Kaj IN vere ricevis influon de Volapuko, ekzemple la adjektivoj en IN finiĝas per -ik samkiel en V. --Shruggy (diskuto) 10:21, 15 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Tre eble vi pravas. Mi verkis tion antaŭ multaj jaroj, kaj ne bone memoras. Tiam mi verkis amase artikolojn kaj artikoletojn pri planlingvoj kaj eble mi konfuzis. Roberto (diskuto) 14:00, 15 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
La listo de volapukidoj en tiu artikolo ankaŭ enhavas Anti-Volapukon, kiun Biblioteko Butler klasifikas ne je 414.2 (Volapukidoj), sed je 411.3 (Universala gramatiko, aplikebla al ĉiu lingvo). Couturat & Leau en Histoire de la langue universelle metis ĝin en la trian parton inter la aposterioraj projektoj. Ankaŭ Glot/Glott de Petrachevitch ne estis Volapukido. S. Kuznecov priskribas la unuan version de ĝi (Glot, 1917) kiel kompromiso inter Esperanto kaj Reform-Neutral kaj la duan (Glott, 1918) kiel eĉ pli naturaleca ol Reform-Neutral. La sola facile atingebla priskribo de Glott fare de N. Juŝmanov en Kosmoglott konfirmas la impreson ke ĝi tute ne estas volapukido. Koncerne Neutrik, ĝia aŭtoro ja estis fervora volapukisto kaj samjare kun Neutrik eldonis por-volapuka folio, sed almenaŭ Daniela Rossella metas lian sistemon inter la aposterioraj projektoj. Verŝajne, ŝi prenis tiun informon el la libro de Albani kaj Buonarroti. Se vi ne kontraŭas, mi forigos Novialon, Anti-Volapukon kaj Glot/Glott de la listo. Pri Neutrik mi ne certas. --Shruggy (diskuto) 23:48, 15 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Do estas debato kaj dubo. Ni metu tion en la artikolo mem.Roberto (diskuto) 01:25, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, eble vi iam partoprenis en la portugallingva Wikipédia. Tie oni proponis forigi unu el malmultaj artikoloj kiuj temas pri Esperanto, nome pt:Associação Apátrida Mundial. Mi jam partoprenis (eĉ se mi ne estas portugallingvano) en la diskutpaĝo el Dê a sua opinião aŭ el la blua discussão. Ankoraŭ ne temas pri baloto, do ĉiu rajtas interveni. Vi povas ion diri por ke oni restigu la artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 23:17, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Roberto! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:33, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Aloísio Sartorato‎[redakti fonton]

Saluton, Roberto. Mi ĵus eksciis skajpe, ke Aloísio Sartorato‎ hodiaŭ forpasis. Kondolencon al vi kaj ĉiuj brazilaj esperantistoj. - Ĉu vi eble konas lin persone? Bedaŭrinde mi ne havis la okazon por tio. --Tlustulimu (diskuto) 16:40, 3 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne, mi ne konis lin eĉ perrete, mi nur aŭdis pri li.

Ernst Klemm[redakti fonton]

Saluton, Roberto, mi vidis ke vi la 14-an de novembro ĉi-jare metis etan noton pri Ernst Klemm el Chemnitz al la Ĝermolisto de germanaj esperantistoj, kaj notis tie "mortis la 14-an junion" [sen jaro]. Bedaŭrinde sen jaro la indiko estas tre malkompleta. Ĉu vi volis diri, ke ĉi-jare? Aŭ pri kiu jaro temus? Kaj ĉu vi povus noti kie vi legis aŭ sciiĝis pri la informo? Sincere, ThomasPusch (diskuto) 16:39, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere mi ĵus ankoraŭ sciiĝis pri esperantisto Moritz Klemm (pri kiu estis noto en EdE de 1934), tute pionira esperantisto kiu kunlaboris kun gazeto en Chemnitz kaj tial suspektinde ankaŭ tie vivis kaj laboris... Eble patro, onklo aŭ avo de la nun/aŭ iam mortinta Ernst... ThomasPusch (diskuto) 16:48, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
https://bitarkivo.org/gazetoj/austriaesperantisto Roberto (diskuto) 17:05, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde mi forgesis meti la jaron. Mi nun legas la nekrologiojn kaj recenzojn de Aŭstria Esperantisto por meti la informojn en Vikipedio, sed tute forgesis la jaron. Oni devu relegi la revuojn por retrovi la daton. Mi pensas ke ĉirkaŭ 1930. Roberto (diskuto) 17:04, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]