Uzanto-Diskuto:Schuetzm

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Schuetzm,[redakti fonton]

Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Schuetzm
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

fine iu serioze okupiĝas pri la Vikipedia kategoriumado! Kiam oni enkondukis tiun ĉi aferon, mi dum preskaŭ du monatoj paŭzis kaj poste mi ne havis tempon por okupiĝi pri tio. Dankegon do pro via laboro! Amike, --Unukorno 08:37, 14. Aŭg 2004 (UTC)

Saluton Unukorno, kaj dankon pro via kuraĝigo. Mi ĵus reenmetis la skizon en Vikipedio:Kategorio, post ke mi vidis ke ĝia antaŭa versio nun obsoletiĝis. Amike, --Schuetzm 18:22, 17. Aŭg 2004 (UTC)

Ĉu vi ne ŝatus fariĝi administranto por rajti mem forigi forigendaĵojn ? Mi instigas vin kandidtiĝi. Arno Lagrange  21:02, 10. Sep 2004 (UTC)

Saluton Arno, dankon pro via oferto. Verdire, mi iom dubas ĉu mi jam "rajtas" iĝi administranto, mi ja laboris iom, sed ĉefe nur estis malgrandaj ŝanĝoj organizaj (krom iuj tradukaĵoj). Sed se neniu kontraŭas - kial ne? Ĉu vi povas sciigi al mi, kion mi faru por kanditatiĝi? Amike, --Schuetzm 21:49, 10. Sep 2004 (UTC)

Vikipedio_diskuto:Administrantoj#Schuetzm. RK


Finfine mi komprenis ... la uzadon de enordigo en kategorioj. Mi reverkis ankaŭ Gangleri 01:23, 26. Sep 2004 (UTC). Mi ĝojus se vi enrigardus la demandolisto(j)n! Antaŭdankon! Gangleri 01:23, 26. Sep 2004 (UTC)

Kie troviĝas la detaloj por krei novan kategorion?[redakti fonton]

  • Saluton Schuetzm! Unukorno konsilis al mi kontakti vin rilate al la titola demando. Bv. vidi ankaŭ Diskuto:Islando. Krome vi povas kontakti min ankaŭ per Retpoŝtu ĉe Gangleri. Antaŭdankon! Gangleri 20:31, 30. Sep 2004 (UTC)

Dankon pro la mencio de la listo pri duoblaj artikoloj![redakti fonton]

  • Saluton Schuetzm! Mi enmetis la du artikolojn.
  • Mi krome havas jenajn demandojn:
    • Ĉu Vi povas retpoŝte [1] komuniki al mi Vian telefonnumeron? Ni povus dimanĉe iomete babili kaj pli rapide respondi (miajn) demandojn.
    • Ĉu ekzistas maniero ekscii pri la artikoloj, kategorioj, specialaj paĝoj ... kiuj ne ligas al alilingva Vikipedio?
    • Mi baldaŭ enskribos mian opinion pri la indiko al familia nomo en E-a Vikipediio uzataj en E-o mondo. Ekzistaj kaj argumentoj por kaj argumentoj kontraŭ. Tamen la ekstera mondo ne konsequence sekvas tiun indikon kaj eĉ ne la parolantoj de E-o mem. Mi neniam skribos en artikolo apud w:en:Johann Wolfgang von GOETHEw:en:Johann Wolfgang von GOETHE Lazaro Ludoviko ZAMENHOF. Ni ankaŭ devas pripensi kio estas interna uzo ene de E-a mondo kaj kie estas la limoj al altrudigo. E-o mondo iam volis esperantigi ĉiujn nomojn. Antaŭ jardekoj por tio ekzistis ankaŭ poraj argumentoj: a) oni povas imagi kiamaniere skribi la nomon; b) oni ne havis klavaron por skribi en la plej diversaj lingvoj ktp. Tamen la tempoj ŝanĝiĝas kaj ĉi tie temas pri Vikipedio kaj pri komputiloj kaj distingo inter majuslaj kaj malgrandaj literoj. Kiel estas skribita en (klaku) islandanoj ne kutimas esti alparolataj per patronomofamilia nomo. Kaj oni ĉi tie ne verkas nur pri e-istoj sed ankaŭ pri aliaj personoj.
    • Ĉu vi povas uzi MySQL por ekscii kiom da alidirektigoj mankas al nomoj uzantaj nur la E-an indikon? Se ne kiu povus fari tion?
    • Mi ankoraŭ serĉas liston pri (ĉiuj ?) parametroj por la uzo de xx.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Special(a)?.... Ĉu hazarde vi konas la lokon de tiu priskribo?
    • Persona demando: Ĉu oni povas starigi vikisistemon sur propra servilo? Mi jam de jaroj baraktas kontraŭ la senĉese malaktualiĝantaj informoj troviĝantaj rete por islandaj ŝafhundoj. Indus konsili al la islanda klubo ekstarigi tian sistemon. Kion oni bezonas por ekuzi ĝin? Kie ekzistas kromaj detaloj? ...

Amike salutas Gangleri 03:39, 3. Okt 2004 (UTC)


  • Saluton Schuetzm! Dankon pro la detala respondo. Intertempe mi havis la eblecon priesplori tion kaj jenon kaj okupiĝi pri diversaj temoj. Mi revenos post kiam mi fintraktos komencitajn (mem-) taskojn. Amike salutas Gangleri 03:45, 21. Okt 2004 (UTC)
  • Dankon Schuetzm! Mi nun trovis Kategorio:Islando ĉe [2] kaj almetas ĝin al diversaj artikoloj.
  • Mi ĉiĉeronis rumanan e-iston Vikipediisto:Sergiuignat al Vikipedio kiam mi renkontis lin surrete. Poste mi rimarkis, ke mi kreis ankaŭ [[Vikipedia diskuto:Sergiuignat]] dum redaktado de Vikipediista diskuto:Sergiuignat. Ĉu vi povas forviŝi ĝin? Antaŭdankon!
  • Bv. noti ke la kategorio estas menciata ĉi tie kiel [[:Kategorio:Islando]] (kun komenca ":"). Vidu ankaŭ bugzilla bug 613.
  • Ĉu kategorion povas fari normala uzanto aŭ nur sysopadministranto ? Salutas Gangleri 22:47, 2. Okt 2004 (UTC)

tongaj lingvoj[redakti fonton]

Bonvolu rigardi la diskuton pri tonga lingvo.

konsilo(j) pri la nomo de kategori(j)o[redakti fonton]

Informkesto Planedo[redakti fonton]

Mi respondis al Narvalo en mia diskuto. – Ingolf 22:28, 10. Okt 2006 (UTC)