Uzanto:Angela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela BEESLEY

Mi estas vikipediistino de Anglio. Mi ne parolas Esperanton. Partoprenante en Vikipedio de Februaro 2003. Administrantino de Junio 2004. Ĉiel ajn, granda parto de kion mi faris lastjare pli koncernis la komunikadon - interne de la administra konsilantaro (board), interne de la projektoj kaj eksteren - ol kontribuoj kaj redaktoj en la vikioj.

Mi celas :

  • konservi la helpemajn celojn de Wikimedia,
  • garantii financan kaj juran estonton por la projekto,
  • respekti kaj pluteni niajn principojn neŭtraleco, ĝentileco, libereco, malfermiteco
  • kuraĝigi la partoprenon en la fondaĵo pere de komitatoj kaj de lokaj asocioj,
  • disvolvi novajn monkoletajn ideojn kaj eviti ĉian dependecon ligitan al unika rimedfonto,
  • priserĉi sponsorojn kaj eksterajn kunlaborojn ne perdante nian sendependecon,
  • koncentriĝi pri la ekzistantaj projektoj, ne tro frue lanĉi novajn projektojn, kaj studi softvarajn ŝanĝojn antaŭ ol lanĉi ilin,
  • disvolvi kaj instigi al reciprokaj relegado kaj korektado, kaj entendisdonado precipe en la malpli disvolviĝintajn landojn.

La estonto de la projektoj estas ligita al la implikiĝo de la komunumoj kaj mi esperas ebligi kaj gvidi la komunumojn disvolvigi la pli malgrandajn projektojn, validigi la entenon, dissendi kaj publikigi, promocii, plibonigi la eksterajn rilatojn, integri la diversajn projektojn unuj en la aliajn, la permesilan demandon, plibonigi la GFDL, plifirmigi la Vikinovaĵejojn kun fino de la betaperiodo, plivastigi la aŭdformatojn, kaj certigi ke la projektoj estu facile kaj entute reuzeblaj kaj ke ĉiuj softvaraj demandoj estu enkalkulitaj.