Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Alaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alaŭdo[redakti fonton]

  • Kandidatiĝas la 12-an de oktobro 2005
    • Saluton, mi volus kandidatiĝi por fariĝi administranto en Esperanto-vikio, unuavice, ĉar mi ŝatus havi la rajton traduki E-paĝojn sur aliaj Viki-projektoj (ĉefe sur meta). Krome mi iom prilaborus la teknikajn paĝojn de la vikio kaj forigus kelkajn fuŝojn sur ili. Mi ĉefe ne verkas novajn artikolojn, sed preferas korekti la lingvon de jam ekzistantaj artikoloj, laŭeble plibonigante la stilon kaj gramatikon. Lastaj du korektitaj artikoloj de mi estas la nuna artikolo de la semajno Globkrajono kaj proponita de mi artikolo pri Diodoj. Alaŭdo 00:44, 12. Okt 2005 (UTC)
  • Por:
  1. Mi sendube estas por. Mi konas Alaŭdo-n kaj persone, kaj virtuale; li tute bone helpas min pri administrado de relative granda forumo. Gravas ankaŭ lia elstara lingvokono kaj bona edukiteco. Do, li sufiĉe spertas kaj taŭgas por administri E-Vikipedion. Slavik IVANOV 01:25, 12. Okt 2005 (UTC)
  2. Petro Mi deziras al vi sukcesojn en via vikipediista laboro. 12. Okt. 2005 15.27 (UTC)
  3. Mi jam kelkfoje renkontis Alaŭdo-n dum diversaj junularaj esperantistaj aranĝoj kaj eksciis, ke li posedas tre altan lingvokonon (la lasta renkonto dum la IJK en Zakopane, kie li instruis kadre de la ILEI seminario "Flugiloj de malfacila vento" estas unu el sendubaj pruvoj de tio) kaj tiel certe multe taŭgas kiel administranto por la Vikipedio, ĉar kiel mi povis legi ĉi-supre, por tiu posteno bezonatas bona lingvokono, kaj ankaŭ ĉar li mem asertas, ke li volas plibonigi la lingvon de la Vikipedia sistemo - tian bezonon mi vidas ankaŭ kaj opinias, ke li komplete konvenas por tia tasko. Blahma 18:34, 14. Okt 2005 (UTC)
  4. Roberto 02:41, 13. Okt 2005 (UTC)
  5. Ankaŭ mi konas Alaŭdo-n persone. Lia lingvokono estas sendube bonega. Li pripensas tion, kion li faris, kaj ne estas kverelema. Laŭ mi li estas fidinda kandidato. -- Robert Weemeyer 19:03, 16. Okt 2005 (UTC)
    1. Por Por: Narvalo 14:23, 27. Okt 2005 (UTC)
  • Kontraŭ:
Permesu, ke mi iom ekridetu. Kiom vi diris, ke vi skribis da artikoloj? Rigardu miajn kontribuojn kaj poste ekcerbumu. Petro 12. Okt. 2005 04:26 (UTC)
Vi devintus pli detale esplori pri la rolo de administranto en Vikipedio. Administranto estas siaspeca purigisto, li ne estas caro — kaj en Vikipedio ni ĉiuj bonege scias tion. Do, iĝi administranto povas iu ajn, kiu pretas fari la malpuran laboron. Alaŭdo ja pretas tion fari: oni proponis lin por la posteno post liaj trafaj rimarkoj pri la fuŝaj tradukoj de la vikipedia interfaco. Ne indas nun moki lin, kvazaŭ li estus fiulo strebanta al potenco, aŭ simile. - Slavik IVANOV 07:56, 12. Okt 2005 (UTC)
Denove la akreco::))
Kara Petro, mi ne komprenas vian akrecon kaj mokinklinon. Se oni disdonas rajtojn de administranto laŭ meritoj (t.e. kvanto de verkitaj artikoloj, paĝoredaktoj, kunlaboroj pri diversaj artikoloj), tiam kompreneble mi ja eĉ ne aŭdacus proponi min -- kaj vere ne volus tion. Kvankam mi jam longe estas en tiu ĉi komunumo, mia kontribuo kompare al tiu de vi aŭ Roberto estas magra. Sed mi ja en mia kanditatiĝ-rezonado menciis du kialojn, kial mi volus fariĝi administranto ĉi tie. La unua kialo (por traduki Wikimedia-paĝojn) ne plu estas aktuala, ĉar Arno jam fintradukis ilin, la dua plu restas aktuala. Sed mi ja plene komprenas, ke la komunumo povas havi grandajn dubojn, ĉu mi valoras tiun postenon.... Alaŭdo 10:45, 12. Okt 2005 (UTC)
Persone mi havas nenion kontraŭ vi, Alaŭdo, sed mi ne volas fariĝi caro ĉi tie. Mi simple volis helpi Vikipedion, kaj jen! Eble tion ne komprenas aliaj. Sufiĉas rigardi mian kandidatiĝon kaj tiun esplordemandadon. Se aliaj estas nedecidemaj respondi kaj solvi la tutan mian aferon pri la kandidateco, ĉio ĉi tie ŝajnas al mi stranga. Iuj povas fariĝi administrantoj post "kelkaj frazoj", iu devas defendi sin kvazaŭ antaŭ tribunalo. Kelkajn demandojn en mia kandidateco mi prenis kiel persona atako kontraŭ mi, mi ne sciis, kiajn artikolojn mi estus redaktonta, se ne tiajn, kiajn mi redaktis. Mi, ni diru, iom ekmiris. Pasis tri semajnoj, kvankam oni postulas atendi nur du, kaj denove nenio okazas. Kion mi pensu? Mi komprenas tion kiel maljustaĵon kontraŭ mi. Se iuj farigas min "krudulo, akrulo" ktp., tio estas ilia afero. Mi ne estas tia. Mi reagas tiel, kiel mi sentas tion, mi venas al konkludo, ke ĉi tie oni ne mezuras laŭ la sama metro. Petro 12. Okt. 2005 12:29 (UTC) (Estis redaktokonflikto)
Mi komprenas vian ofendiĝon, Petro. Kiam oni kandidatiĝas, oni devas esti pretaj alfronti malagrablajn demandojn kaj eĉ tute humiligajn reagojn de aliaj partoprenantoj -- kaj vi ja ricevis plene da tio. Sed aliflanke, Petro, mi ja volas ankoraŭfoje forte substreki, ke mi ne volas fariĝi administranto nur por levi min super aliajn, tute ne! Mi konsentas, ke mi ne havas ajnajn meritojn en E-vikio, kaj ja ne devas esti elstarigita. Tion mi tute ne bezonas. Sed mi ja petas tiujn rajtojn ne pro tio. La kialoj por mia kandidatiĝo estas tute aliaj -- mi volas plibonigi teknikan flankon de la vikio kaj reprezenton de nia vikio en aliaj najbaraj vikiaj projektoj. Por ambaŭ aferoj oni bezonas tiujn rajtojn -- do, mi petas ilin. Alaŭdo 12:46, 12. Okt 2005 (UTC)
Petro, pardonu, sed sonas tiel, kvazaŭ vi transprenas viajn ofendiĝojn al ĉi-kaze senkulpa Alaŭdo. Kvazaŭ se via kanditatiĝo estis akompanata de disputoj, do ankaŭ aliulaj kandidatiĝoj devas aspekti same. Konsentu ja, ke Alaŭdo ne kulpas pri ankoraŭ ies rilato al vi. Mi plu restas konvinkita, ke Alaŭdo estas bona kandidato, ĉar li umos pri MediaWiki-tekstoj (la tekstoj de interfaco), kiuj ŝajnas esti forgesitaj nun. La kvanto de la artikoloj, kiujn li startis aŭ redaktis, ĉi-kaze ja ne gravas. - Slavik IVANOV 13:00, 12. Okt 2005 (UTC)
Mi esprimis mian opinion. Petro 12. Okt. 2005 14:21 (UTC)
  • Ekzamene:
    • Ĉu ne estas frue por ke vi petas administrantecon? Ĉu vi ne preferas atendi kelkajn semanojn antaŭ kandidatiĝi? Eĉ Slavik estas freŝa vikipediistoRoberto 02:13, 12. Okt 2005 (UTC)
Ho, ĉu mi, ekde majo 2003, estas freŝa?! :)) Slavik IVANOV
Mi volonte atendos eĉ jarojn, sed por kiu celo? ;) Alaŭdo 10:45, 12. Okt 2005 (UTC)
Ni ne diskutos pri Slavik, eble mi misis. Sed, mi pensas ke vi devas atendi kelkajn semajnojn por koni aliajn oftajn vikipediistojn, ĉar ni estas malmultaj. Post unu monato, vi konos la personecon de ĉiuj, kaj eĉ la "etikedon" de esperanta vik. Iu jam diris ke nia vikipedio estas kvazaŭ "klubo". Se vi atendos kelkaj semajnoj, vi ne falas en "enfalejoj" de Jorge (kiel Buŝa seksumado), pardonos kaj ignoros la malhumoron de Narvalo kaj Petro, la francan humuron de Arno kaj Ssire kaj via sangpremo ne troigos pro mia malbona ligvnivelo, ĉar vi scios ke neniu volas ĉangrenigi vin kaj ne eraras propavole. Roberto 18:17, 12. Okt 2005 (UTC)
;) Kiam, kiel vi pensas, mi aperis en la vikio? Certe iom post Slavik, sed ne draste pli -- eble 4-5 monatojn pli poste. Mi redaktis multajn paĝojn komence sen ensaluti, ĉar ne vidis bezonon pri tio. Do, mia "konatiĝo" kun E-Vikio estas jam sufiĉe longa. Estas la unua rimarko. La dua ja estas tio, ke mi ja ne petas la rajtojn de administranto nur por plezurigi mian memestimon. Mi ja havas konkretan celon, eĉ du -- plibonigi la E-interfacon kaj plibonigi la teknikajn paĝojn de la vikio. Por ambaŭ celoj bezonatas tiuj rajtoj -- kiujn mi ne uzos por aliaj aferoj sen granda atento. Kaj responde vian demandon: jes, mi pretas atendi tiom, kiom endas. Sed mi jam pli-malpli konas la sistemon. Interalie, vi ja povas demandi pri mi aliajn Vikipediistojn, kiuj bone konas min, tiuj estas Robert Wemayer kaj Blahma. Alaŭdo 23:06, 12. Okt 2005 (UTC)
Kara Roberto, por kio homo devas koni karakterojn de ĉiu uzanto, se li nur volas umi pri la interfaco? Mia respondo: tute ne devas (klariga ekzemplo: mi ne multe konis pri la fakulo, kiu antaŭ nelonge instalis novan pordon por mia loĝejo). La alia demando: ĉu vere gravas, kiom homo konas aliajn redaktantojn, por ke li eku pri Vikipedio? Mia respondo: ne vere gravas (ĉar Vikipedio estas libera sciaro, por kiu, male, gravas, ke venadu pliaj kaj pliaj homoj sen iu forbaro). - Slavik IVANOV 02:21, 13. Okt 2005 (UTC)

Bone, do al mi kontentigis la argumentoj.Roberto 02:41, 13. Okt 2005 (UTC)

    • Plia valoro administranto povas certe helpi. Arno Lagrange  04:01, 12. Okt 2005 (UTC)
    • Necesas kelkaj semajnoj por ekkoni lian konduton, lingvaĵon ktp. Li ekverku kelkajn artikolojn mem. Narvalo 09:30, 12. Okt 2005 (UTC)
Trafa rimarko! Mi certe faros. Ĉu vi havas iujn preferojn? ;) Alaŭdo 10:45, 12. Okt 2005 (UTC)
Jen mi komencis per malgranda artikolo Leandro Alaŭdo 00:13, 15. Okt 2005 (UTC)
Plibonigi la artikolon pri Alaŭdedoj estus bona tasko por vi, ĉu ne? -- Robert Weemeyer 19:07, 16. Okt 2005 (UTC)
Farite --Alaŭdo 21:26, 16. Okt 2005 (UTC)
Ĉar jam 2 semajnoj pasis kaj Arno ne plu aperas ĉi tie, mi petis administrajn rajtojn sur WikiMedia projekto [1]. Espereble, mi baldaŭ fariĝos administranto ĉi tie kaj ekokupiĝos pri la teknika flanko de la Vikipedio. Alaŭdo 17:57, 31. Okt 2005 (UTC)

Nun mi ricevis statuson de administranto en E-vikio. Dankon al ĉiuj por subteno kaj favora balotado. Mi tuj ekokupiĝas pri plievoluigo de la Vikio kaj plej unue ties teknika flanko (tenkikaj mesaĝoj, interfaco kaj tiel plu). Alaŭdo 17:40, 2. Nov 2005 (UTC)