Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Blahma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post kuraĝigo en la diskutejo, mi decidis kandidatiĝi por fariĝi administranto de la Vikipedio en Esperanto. Mia intenco por la komenco estas ĉefe helpi al respekto de aŭtoraj rajtoj en la vikimediaj projektoj, kio estas temo tre tikla, sed ja grava kaj bedaŭrinde ĝis nun en la esperantaj vikimediaj projektoj ankoraŭ daŭre tre subtaksata, kio kreas por ni kaj nia lingvo malbonan renomon en la internacia vikimedia komunumo kaj malfaciligas translingvan kunlaboron. Vidu la diskutejon por plia klarigo de miaj nunaj intencoj.

Ĉe Vikipediisto:Blahma troveblas nun nur mia malnova prezento el la jaroj 2005-2006 kiam mi tre aktive kontribuis kiel redaktoro; mian aktualan kaj detalan priskribon oni ja trovos en la artikolo Marek Blahuš (la ekvilibro inter tiuj du paĝoj fakte estas restariginda). Post la malaktiviĝo kiel redaktoro en 2006 mi anstataŭ mem verki komencis min dediĉi al organizado de "eksteraj" iniciatoj, kiuj helpu plialtigi la valoron de la Vikipedio en Esperanto kaj de la laboro de ties redaktantoj kiel tuto.

Jen konkretaj ekzemploj de mia agado por Vikipedio:

  • ekde 2006 mi estas estrarano de E@I, kiu el hodiaŭaj esperanto-organizoj efektivigas plej aktivan informadon, trejnadon kaj iniciatojn por antaŭenigi Vikipedion (vidu www.vikipedio.net)
  • jam antaŭe mi plenumis kvazaŭ-administrajn taskojn en la Vikipedio en Esperanto kaj mi plu posedas la fruan roboton RBT
  • mi produktis la eksterretan version de Vikipedio en Esperanto kun preskaŭ 50.000 artikoloj kiu en 2006 aperis en la DVD Esperanto Elektronike (kaj novan version aperintan en reeldono de tiu disko en 2011)
  • mi ĉeforganizis (nome de E@I) la konkurson "Aprilo 2010: Monato de Vikipedio", kiu alportis al Vikipedio en Esperanto tiumonate la 1-an lokon en la listo de ĉiuj lingvoversioj surbaze de kresko de la "1000 havendaj artikoloj"
  • mi estis unu el la vikipediaj asistantoj (laŭ iniciato de Yves Nevelsteen), kiuj pretas konsili al nespertaj esperantistaj uzantoj de Vikipedio, kaj mi prezentis Vikipedion kaj gvidis trejnadojn pri ĝi en multaj esperantistaj aranĝoj en pluraj landoj de Eŭropo (Ĉeĥio, Slovakio, Francio, Belgio, Nederlando, Pollando...).
  • mi partoprenis (kune kun ses pliaj esperantistoj) la tutmondan vikimedian renkontiĝon Vikimanio en 2011 (Haifa) kaj sekve ĉeforganizis nome de E@I (kune kun Pavla Dvořáková el Ĉeĥa Esperanto-Asocio) la unuan Esperantan Vikimanion (en Svitavy)
  • mi kontribuis al la esperantigo de MediaWiki ĉe translatewiki.net per pli ol 500 redaktoj en decembro 2011 kaj kungajnis pro tio la tradukdefion sponsoratan de la fondaĵo Stichting Open Progress
  • mi aktive laboras por antaŭenigi de esperanto pere de ties kvalita prezento en la nacilingvaj vikipedioj - grandparte per mia merito la artikolo Esperanto en 2007 fariĝis la 19-a elstara artikolo en la Ĉeĥa Vikipedio kaj tiun agadon mi nun emas plivastigi ankaŭ al aliaj lingvoj, samtempe preparante sistemon por ankoraŭ pli vasta observado de efikeco de informaj kampanjoj helpe de legateco de la priesperantaj artikoloj vikipediaj (vidu unuajn eksperimentojn ĉe [1])
  • mi helpis dum eksperimentoj pri integrigo de la maŝintradukilo WikiTrans en la vikipedian interfacon
  • mi iom post iom helpas aranĝadi enhavon de la Kategorio:Esperanto en la Vikimedia Komunejo kaj jam ankaŭ mem alŝutis kelkdek fotojn tien
  • mi subtenas la starigon de Vikimedio Esperanto kaj aktive partoprenas en la okazantaj preparaj diskutoj

Mi estas registrita redaktanto ekde 2004 kaj ekde tiam mi faris 6000+ redaktojn en la Esperanta Vikipedio (kaj per mia roboto RBT pliajn 5000), 2400+ redaktojn en la Ĉeĥa Vikipedio kaj 830+ en la Angla Vikipedio. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:02, 1 Maj. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Prezento por fariĝi adiministranto detalriĉa: vi multe partoprenis en fondaĵo kaj Vikipedio. Ankaŭ mi mencias ke via lingvaĵo ne estas bona, sed bonega. Kial kontraŭi ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:10, 1 Maj. 2012 (UTC)
  2. Por Por: Klare! Tre valora kontribuanto en nia projekto, Marek certe estos prudenta administranto. CasteloBrancodiskuto 00:14, 1 Maj. 2012 (UTC)
  3. Por Por: Laborema, inda uzulo. Pliajn administrantojn la projekto ankoraŭ bezonas. Tempodivalse (diskuto) 00:47, 1 Maj. 2012 (UTC)
  4. Por Por: Mi bonvenigas la planon de Marek prizorgi la tiklan kopirajtan problemon. Cetere la impona listo da meritoj kiujn li havas rilate al Vikipedio nature pledas por ke li estu akceptata por povi ankoraŭ pli implikiĝi. --Arno Lagrange @ 00:51, 1 Maj. 2012 (UTC)
  5. Por Por: Multaj kopirajtaj problemoj, precipe ĉe bildoj, estas solvendaj. --Tlustulimu (diskuto) 07:58, 1 Maj. 2012 (UTC)
  6. Por Por: Blahma, Arno Lagrange, Tlustulimu, kaj aliaj pravas pri kopirajtaj problemoj ĉe bildoj. Mi tute bonvenigas la planon. Iketsi (diskuto) 12:17, 1 Maj. 2012 (UTC)
  7. Por Por: Mi, kiel la ĝis nun laste elektita administranto bonvenigas vin pro via bona laboro en vikipedio. Andy (diskuto) 14:43, 1 Maj. 2012 (UTC)
  8. Por Por: --Dominik (diskuto) 16:53, 2 Maj. 2012 (UTC)
  9. Por Por: Mi kore dankas al Blahma por fervora servo al nia Vikipedio! -- Yekrats (diskuto) 17:52, 2 Maj. 2012 (UTC)
  10. Por Por: --pino (diskuto) 20:23, 3 Maj. 2012 (UTC)
  11. Por Por: Fidinda homo kun bonaj ideoj, mi ĝojas ke li volas helpi ankaŭ tiel. --CubeF (diskuto) 00:47, 6 Maj. 2012 (UTC)
  12. Por Por: Fidinda kaj tre kapabla Esperanto-aktivulo. Tre subtenindas lia intenco helpi pri la kopirajta problemo de nia bildaro. Marcos (diskuto) 10:49, 9 Maj. 2012 (UTC)
  13. Por Por: Supozeble bona kandidato. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:42, 10 Maj. 2012 (UTC)
  14. Por Por: Serioza kaj laborema kunlaboranto ĉiam bonvenas.DidiWeidmann (diskuto) 22:44, 25 Maj. 2012 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

Komentoj[redakti fonton]

Mi ĵus donis la statuson de administranto al Blahma, ĉar li ricevis 13 porajn, sed neniujn kontraŭajn voĉojn. Krome la du semajnoj hodiaŭ matene ĉesis. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 15 Maj. 2012 (UTC)