Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Marcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcos[redakti fonton]

  • Kandidatiĝas la 31-an de oktobro 2005
    • Saluton, mi kandidatiĝas por fariĝi administranto, ĉar mi notis ke multaj administrantaj taskoj ne rapide plenumiĝas, ekz-e prilabori la liston de forigendaj artikoloj. Ĉar mi jam dum longa tempo aktivas en la Vikipedio kaj bone konas la regulojn, mi pensas ke mi bone taŭgas por tiu ĉi laboro. Se mi iĝos administranto, mi ankoraŭ pli ofte trarigardos la novajn artikolojn por plibonigi la vikipedian kaj lingvan stilon de la novaj artikoloj kaj forigi fuŝaĵojn.
  • Por:
  • Biciklanto 14:37, 28. Nov 2005 (UTC) Mi subtenas la kandidatiĝon. Certe la nombro da administrantoj devas kreski. (interkrampe: mi fakte rimarkis vian kandidatiĝon nur tiom malfrue ĉar mi maltrafis la aperon en Lastaj ŝanĝoj aŭ en alia paĝo. Post voĉdono por Petr Tomasovsky, mi ankaŭ subtenas vin!)
  • Yekrats 20:07, 28. Nov 2005 (UTC)
  • Slavik IVANOV 12:08, 14. Dec 2005 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Ekzamene:
    • Mi ne plene komprenis, kion vi volas fari pri la listo de forigendaj artikoloj? Tiu listo estas redaktebla (ŝanĝebla) de ajna Vikipediisto. Mi mem regule kontrolas la liston kaj preferas ellabori la menciitajn artikolojn, ol forigi ilin. Alaŭdo 23:34, 31. Okt 2005 (UTC)
La celo de la listo ja estas listigi forigendajn artikolojn. Artikoloj, kiujn oni povas ellabori prefere ne estu sur tiu listo. La plej multaj artikoloj menciitaj tie estas aŭ mistajpaĵoj (kiuj eĉ ne meritas redirektigilojn) aŭ simple sensencaj artikolnomoj. Ambaŭ devas esti forigitaj, sed tion povas fari nur administranto, ne normala uzanto. Jen kion mi volas fari. Marcos 11:30, 2. Nov 2005 (UTC)
Mi plu ne komprenas, kial vi bezonas tiujn rajtojn, pardonu min. Laŭ la politiko de vikipedio oni rajtas forigi la artikolojn tuj nur en malmultaj okazoj (mistajpo, vandalismo), en ĉiuj aliaj okazoj oni ja devas proponi la artikolon por forigo. Mi trarigardis la paĝon de forigendaj artikoloj kaj trovis nur unu proponon por forigo de vi, sufiĉe freŝan. Mi tute ne havis la impreson ke bezonatas plia administranto por forigi multajn forigendajn artikolojn -- ja preskaŭ ĉiuj ne estas forigendaj sed simple ja plibonigendaj(plievoluigendaj aŭ bezonantaj redirekton). Tiuj artikoloj, kiuj vere estas forigendaj (kaj tiuj ne multas tie) ja estas forigataj de Yekrat. Do, pardonu, mi ne havas ion personan kontraŭ vi kaj ja eĉ persone konas vin -- sed me ne konsideras vian argumenton grava por administrantiĝo. Eble vi klare indiku, kion kroman, krom la forigon, vi planas fari kun viaj eblaj rajtoj de administranto. Alaŭdo 19:31, 2. Nov 2005 (UTC)
Mi konscias pri tio, ke Yekrats multe zorgis pri la forigo de artikoloj, kvankam ne ĉiam tre rapide (kio ja estas kompreneble kiam nur unu homo zorgas pri tia laboro). Mi pensas ke estus pli bone, se almenaŭ du homoj regule zorgas pri ĉi tio. Aldone, mi kredas ke la Esperanta Vikipedio ĝenerale havas iom tro malmultajn aktivajn administrantojn. Ĝi nuntempe jam estas granda verko kun multegaj ŝanĝoj ĉiutage, do ĝi bezonas plurajn aktivajn administrantojn. Mi kompreneble ankaŭ zorgus pri aliaj aferoj, kiujn povas fari nur administrantoj. (Ekz-e mi vidis ke jam du homoj proponis ke oni ŝlosu la ĉefpaĝon - tamen se oni faras tion, oni bezonas plurajn administrantojn kiuj prizorgas ĝin laŭ proponoj proponitaj sur ĝia diskutpaĝo). Marcos 22:25, 2. Nov 2005 (UTC)
Jes, vi eble pravas. Kiel mi nun vidas, nur 3 homoj (mi, Yekrats kaj Narvalo) plu aktivas en tiu ĉi vikio kiel administrantoj. Bedaŭrinde, aliaj jam ne tiel interesiĝas pri la afero. Bone, ke vi volas transpreni tiujn zorgojn!! Nun ni atendu la opiniojn de aliaj, kiuj eble pli bone konas vin, ol mi -- kaj ni vidu. Min kontentigis via respondo! Alaŭdo 23:11, 2. Nov 2005 (UTC)
Nun jam de pli ol du semajnoj, neniu plu komentas ĉi tie. Ĉu mi komprenu tion tiel, ke mi havas cent-elcentan subtenon por mia kandidatiĝo, aŭ tiel ke la vikipediistoj ne interesiĝas pri nova adminisrtanto? Espereble ankoraŭ iu komentas! Marcos 21:13, 17. Nov 2005 (UTC)
  • Hermano "duonargentinulo", vere mi ne vidis antaŭe vian peton al administranteco, diru al ĉi tiu "macaquito", kiam ofte vi venas al vikipedio. Estas bona ideo pli administrantoj, sed ni jam havas sufiĉajn neaktivajn administrantojn. Ĉu vi salutas ĉiutage, du foje en semajno? Kiu ofte?Roberto 19:55, 28. Nov 2005 (UTC)
Dum la pasintaj monatoj mi salutis preskaŭ ĉiutage. Ankaŭ notu, ke mi jam aktivas en la Vikipedio de pli ol du jaroj, kaj ekde tiam ĉiam estis ĉi tie almenaŭ dufoje semajne (kvankam mi komence ne ĉiam ensalutis). Ekde la ekesto de la Artikolo de la semajno mi preskaŭ ĉiusemajne estis la homo, kiu enmetis la nove elektitan artikolon sur la ĉefpaĝon. Marcos 14:06, 1. Dec 2005 (UTC)