Vikipedio:Alinomendaj artikoloj
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.
Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.
Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.
Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.
Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.
| Aŭtora portalo | |
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 73 alinomendaj paĝoj
Ne plu aktivaj
[redakti fonton]Ne plu aktivajn proponojn movu al /Arkivo, vidu la keston "Malnovaj diskutoj" ĉi-supre. Dankon!
Aktivaj (de 2022)
[redakti fonton]Kamrimeno -→ Sinkrona rimeno 2022 02 19
[redakti fonton]La alternatva propono ŝajnas pli klara. Mi kopiis ĉi-suben la iam okazintan diskuton el la diskuto-paĝo.-DidCORN (diskuto) 10:39, 19 feb. 2022 (UTC)
Mi kontraŭas (alinomi al dentrimeno") ĉar dentrimeno estas ĝenerala rimeno sen specifa funkcio, do meritas apartan artikolon. Ĉi tie estas celata la rimeno kiu sinkronigas la kamŝafto kun la krankŝafto. (angle: i.a. cambelt aŭ timing belt). --Verdulo (diskuto) 12:10, 7 feb. 2022 (UTC)
- Ŝajnas prave. DidCORN devus argumenti. Male, oni devus forigi la proponon, ĉu ne?--kani (diskuto) 19:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)
- Ne, karaulo, tia rimeno ne propulsas, SED nur helpas sinkroni la sparkilojn de ĉiu piŝto en la motoro. DidCORN (diskuto) 13:22, 1 feb. 2024 (UTC)
- Do kamŝaftsinkronigadentrimeno (angle:timing belt (also called a cambelt) Verdulo (diskuto) 14:23, 8 feb. 2024 (UTC)
- Ne, karaulo, tia rimeno ne propulsas, SED nur helpas sinkroni la sparkilojn de ĉiu piŝto en la motoro. DidCORN (diskuto) 13:22, 1 feb. 2024 (UTC)
- Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
Skalmodelo -→ Maketo; Maketo (arkitekturo) -→ Maketo 2022 05 01
[redakti fonton]Skalmodelo volas esti alinomita al maketo. Maketo estas en PIV. La alinomadon povas fari nur administranto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 1 maj. 2022 (UTC)
- Krome ekzistas ĉi tie paĝo Maketo (arkitekturo), kiu devus esti kunigita kun maketo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:37, 1 maj. 2022 (UTC)
Komento: Mi tute ne konsentas kunigi la du artikolojn Maketo kaj Maketo (arkitekturo), la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj, al kiuj normale rilatas ĉiu el la du.--DidCORN (diskuto) 20:27, 1 maj. 2022 (UTC)
Komento: Skalmodelo al Maketo jes; Maketo (arkitekturo) al Maketo tute ne: la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj. Povas temi pri ŝipo, aparato, teatra scenejo, ktp.--kani (diskuto) 11:26, 17 maj. 2022 (UTC)
Aktivaj (de 2023)
[redakti fonton]"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" → "Vikipedio:Mempatrolantoj" + "Vikipedio:Kontrolantoj" → "Vikipedio:IP-kontrolantoj" 2023 02 14
[redakti fonton]"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" → "Vikipedio:Mempatrolantoj" kaj "Vikipedio:Kontrolantoj" → "Vikipedio:IP-kontrolantoj". Vorto "kontrolanto" estas malklara. Taylor 49 (diskuto) 05:35, 14 feb. 2023 (UTC)
Kabineto → Kabineto (registaro) 2023 05 16
[redakti fonton]Ĉar la aliaj artikoloj ligitaj ĉi tien temas pri registara institucio, ne pri apartigilo. RG72 (diskuto) 11:45, 16 maj. 2023 (UTC)
Komento: Mi estas tre konfuzita. La paĝo ne aspektas kiel ordinara artikolo. Ne estas vera apartigilo, ĉar la punktoj (1), (2), (3), (4) nenion apartigas (kie estas la bluaj ligiloj?). La paĝo pli similas al paĝo de vortaro, kaj eble ne estas taŭga por VP. Mi opinias, ke indas forigi la supran parton kaj krei apartajn artikolojn pri la 4 signifoj. — Super Nabla🪰 15:51, 16 maj. 2023 (UTC)
Komento: Jes, nun tiu ĉi artikolo aspektas kiel vortara, do korektenda. Mi proponas krei apartigilon surbaze de ĝi kaj la nuna artikolon dediĉi sole al la registara institucio, ĉar ĝuste tion celas ĉiuj alilingvaj versioj. Kompreneble por tio necesos ĝin alinomi laŭe. RG72 (diskuto) 05:32, 17 maj. 2023 (UTC)
Por: alinomigo kaj alifarado al enciklopedia artikolo. Artikoloj kies enhavo estas kopiita el PIV aux ReVo estas senvaloraj, eble ecx tujforigendaj. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2021#Substanco Taylor 49 (diskuto) 05:40, 17 maj. 2023 (UTC)
Por: Kabineto (registaro). Amike, -Filozofo (diskuto) 20:18, 19 maj. 2023 (UTC)
Por: Kabineto (registaro) Arbarulo (diskuto) 22:21, 20 maj. 2023 (UTC)
Komento: multaj intervikioj, tamen neutila paĝo. Vikipedio ne estas vortaro. Sama afero som registaro. Taylor 49 (diskuto) 14:31, 22 maj. 2023 (UTC)
Por: Redifino de la origina teksto al apartigilo kaj por kreo de aparta teksto pri kabineto en senco de ministraro. Tamen mi pensas ke ĉi tie aŭdiĝas multe tro akraj kaj tro radikalaj sonoj. La teksto neniel estas "senvalora enhavo nur kopiita el PIV" - komparu la tekston en PIV kaj la tekston en Vikipedio kaj vi vidas ke jam nun la vikipedia artikolo havas multe pli da informoj. Intence la teksto citas la modelon de PIV listigi la diversajn signifojn, ĉar vikipedio kompreniĝas kiel ampleksigo de antaŭaj sciobankoj, kiel PIV, ReVo aŭ - pri certaj temoj, ne ĉi tie, EdE. Tiel estas tute sence komenci de baza difino, kaj de tiu kerno pluampleksigi la temon. Kaj pri la demando: kie estas la bluaj ligiloj? Bluaj ligiloj estas, tion scias ĉiu ĉi-tie, kiam oni faris artikolon. Mi nun faris novan artikolon kabineto (ĉambro) pri la laŭ PIV unua signifo. Ke pri la dua signifo necesus aparta artikolo, mi dubas, ĉar tiu signifo ŝajnas al mi jam esti eksmoda ekde la 19-a jarcento. Pri la tria signifo ekzistas diverslingvaj tekstoj en d:Q640506, kaj pri la kvara signifo, kiun iu en vikipedio alinventis (en PIV estis nur tri diferencigoj), mi eĉ ne scias ĉu estas iu alilingva modelo. Do pri "kabineto (registaro)" eblas gaje ekverki artikolon laŭ d:Q640506, kaj pri la kvara signifo eble ankaŭ, se oni trovas bonajn alilingvajn vikipediajn aŭ ekstervikipediajn tekstojn, kiuj donas ideojn pri vortumoj, grafikaĵoj, eksteraj ligiloj kaj referencoj. Ni devos ankoraŭ decidi, kiu teksto fine havos la bazan titolonomon "kabineto", ĉar domaĝus se ĝi estus nur plugvidilo al iuj subpaĝoj. Supozeble plej sencas, ke la teksto Kabineto (registaro), kiam ĝi estos kreita kaj estas stabila, ricevos la titolonomon "kabineto" ... sed unue ĝi devas esti kreata! ThomasPusch (diskuto) 22:37, 11 dec. 2023 (UTC)
Komento: Mi plene subtenas la celon sisteme ordigi la artikolojn pri "Kabineto".- La nuna paĝo Kabineto (apartigilo) (redirektata de Kabineto) enhavas tro da informoj por simpla apartigilo; ĝi devus esti kiel:
- Kabineto havas plurajn signifojn:
- Kabineto (ĉambro) — malgranda, privata ĉambro, ofte por studado, laboro, aŭ konservado de valoraj objektoj.
- Kabineto (registaro) — la ĉefa plenuma konsilio de registaro, kutime konsistanta el ministroj aŭ sekretarioj.
- Kabinetpentraĵo — malgranda pentraĵo destinita por privata kontemplado, ofte kun detala temo kaj fajnaj artaj kvalitoj.
- Kuriozaĵkabineto — kolekto de raraj, ekzotikaj, aŭ nekutimaj objektoj, tipa de la renesanca kaj baroka epokoj.
- Pro la unua defino de la signifo "ĉambro" en PIV, mi proponas, ke la artikolo Kabineto (ĉambro) estu alinomata al simple Kabineto. En ĉi tiu nova ĉefartikolo, estus esence aldoni klaran ligilon al la simpligita apartigilo (ekz. "Por aliaj signifoj, vidu Kabineto (apartigilo)").--Salatonbv (diskuto) 11:43, 13 jun. 2025 (UTC)
Bangka-Belitungo → Bangkao kaj Belitungo 2023 08 01
[redakti fonton]La provinco konsistas el du principaj insuloj, kiel Trinidado kaj Tobago. La indonezia nomo ja neniam mencias "kaj" kiam iu areo konsistas el du principaj subareoj; ekzemple: Kuantan Singingi (reĝenco kiu havas du grandaj riverojn fluas trae: rivero Kuantan kaj rivero Singingi), kaj Parigi Moutong (reĝenco kiu konsistas el la grandaj distriktoj de Parigi kaj Moutong).
Mi elektas Bangkao ĉar la nomo Bangko estas nomo de distrikto en la provinco de Jambi (Ĝambio). --Aryabferduzi (diskuto) 14:34, 1 aŭg. 2023 (UTC)
Komento: Eble jes. Mi ne certas pri la esperantigo de «Bangka». Ĉu ekzistas fontoj, ekzemple, en indoneziaj retejoj de esperantistoj?—Super nabla🪰 23:47, 5 aŭg. 2023 (UTC)
Komento: Esperantigoj dependas de konvencio. Provincoj de Indonezio certe meritas esperantigon, sed se oni ne efektive faris tion en aliaj fontoj, Vikipedio prefere ne estu la provejo. (Kaj ĉiuokaze la esperantigo estu Bankao aŭ simile; laŭ mia kompreno, la indonezia literumo "ngk" indikas nur du konsonantojn.) Arbarulo (diskuto) 20:25, 16 aŭg. 2023 (UTC)
- @Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Super • nabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)
- Ĝi indas esti diskutinda temo inter indonezianoj, eble en la nacia Esperanta kongreso. Aryabferduzi (diskuto) 10:05, 4 jan. 2024 (UTC)
- @Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Super • nabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)
Komento: En kazo de dubo prefere eĉ uzi tute indonezilingvan nomon en Esperanto, ol gaje inventi pli kaj pli esperantecajn nomojn: kun referencoj eblas ĉio, sed sen nur eblas, se ne leviĝas iu dubo. Kaj duboj jam legeblas ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 04:36, 29 nov. 2023 (UTC)
- Do laŭ la rezonado devos esti titolo Bangka Belitung, pure indonezie, tute ne esperantlingve. Kompromise eblas konsoli, ke eblas fari el la titoloj Bangka-Belitungo kaj Bangkao kaj Belitungo alidirektilojn al la titolo Bangka Belitung. Sed kontrolu: neniel pri ĉiuj provincoj en la mondo en Esperanto jam establiĝis esperantigitaj provinconomoj, kvankam por esperantlingva redaktado kompreneble pli facilas se ili estas. Cetere nur pri la insuloj Bankga ĝis nun ekzistas insula artikolo, pri la insulo Belitung ne.... ThomasPusch (diskuto) 20:08, 8 nov. 2024 (UTC)
:Kategorio:Sovetiaj militistoj de la dua mondmilito → Kategorio:Sovetiaj militistoj de la Dua Mondmilito 2023 10 25
[redakti fonton]En eo-vikio estas multaj kategorioj kiuj anstataŭ Dua Mondmilito havas en sia titolo eraraj dua mondmilito aŭ Dua mondmilito. Mi pretas ripri la kategoriojn kaj rilatajn al ili artikolojn. VladimirPF (diskuto) 14:14, 25 okt. 2023 (UTC)
- mi malsamopinias, uskegoj ne utilas
- Dua mondmilito tamen ja malbonegas, kompare al Duamondmilito aŭ Dua Mondmilito 2A0D:E487:46F:E701:5C6E:4112:615A:6E8C 15:16, 25 okt. 2023 (UTC)
- > uskego
mi ne konas la vorton. Kaj miaj vortaroj ne konas. VladimirPF (diskuto) 16:58, 25 okt. 2023 (UTC)- trovis... VladimirPF (diskuto) 17:00, 25 okt. 2023 (UTC)
- > uskego
- Do, ĉar ne aperis kontraŭoj mi fermas la diskuton kaj plu aktive alinomigas kategoriojn rilatajn al Dua kaj Unua Mondmilitoj. Nun mi aktivas en kategorioj de la Dua Mundmilito. Somtempe mi preparas alinomigon en temoj ligitaj kun la Unua Mondmilito. Plue, se aperos demando, bv sinturni al mia PD (persona diskutejo). VladimirPF (diskuto) 06:17, 10 nov. 2023 (UTC)
Komento: Kial Dua Mondmilito estas pli bona ol Dua mondmilito? Laŭ mi Dua mondmilito estas ĝuste. --LiMr (diskuto) 08:28, 15 nov. 2023 (UTC)
Kredita Unio → Kredita unio → Kooperativa banko 2023 11 02
[redakti fonton]Kredita Unio → Kredita unio: Ĉar nun ekzistanta titolo rompas VP:TA: ĝi ne estas propra nomo kaj ne estas akronimo. VladimirPF (diskuto) 11:33, 2 nov. 2023 (UTC)
Komento: Karaj, temas pri tre grava tipo de (plejparte neprofitcelaj, kolektive posedataj de la membroj) financaj institucioj (kaj pli demokratieca kompare kun komercaj/akciaj bankoj), por kiu mi dum pluraj jardekoj aŭdis (kaj mem uzas) la nomon kooperativa banko. La vorto "unio" puŝas la nomon tro for de ĝia vera natura senco, kaj en multaj lingvoj aperas la vorto "kooperativa". Cetere, ne estas malfacile lingve korekti tiun ĉi tekston, kiam ĝi havos akcepteblan nomon. Amike, -Filozofo (diskuto) 15:52, 2 nov. 2023 (UTC)
Komento: mi rekomendas esplori titolojn de samtemaj artikoloj en diversaj vikioj: [1] VladimirPF (diskuto) 07:17, 3
Komento: Multaj lingvoj enhavas en la titolo indikon, ke temas pri kooperativa institucio aŭ financa (plejparte kredita) kooperativo: rusa, belorusa, hispana, indonezia, itala, kataluna, portugala, rumana.- Aliflanke, la karakterizo "kredita" por tiuj institucioj (kvankam tradicia en multaj lingvoj) estas tro malvasta: ekzemple, en Usono, tiaj institucioj havas la saman gamon da servoj kiel ordinaraj profitcelaj bankoj; la sola diferenco estas, ke ili ne estas profitcelaj, kaj formale funkcias kiel kooperativoj (t.e. ili estas kolektiva posedaĵo de siaj membroj) kaj estas neprofitcelaj, t.e. la profito de kooperativaj bankoj re-investiĝas aŭ distribuiĝas inter la membroj, sed ne iras kiel dividendo al akciuloj. Do, "kredita kooperativo" estus tro limiga (kaj tial misgvida) termino, sed Kooperativa banko ŝajnas al mi adekvata: eĉ se evidentiĝos, ke en iuj landoj tiaj institucioj rajtas okupiĝi nur pri kreditaj servoj, tio estus en ordo, ĉar ja ekzistas ankaŭ profitcelaj bankoj, kiuj okupiĝas (aŭ okupiĝis) nur (aŭ precipe) pri kreditoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:56, 3 nov. 2023 (UTC)
kontraŭ kooperativa banko: Mi vidas la vorton "kredito" en pli-malpli ĉiuj el la diverslingvaj nomoj, foje en formo "kredita unio" (supozeble pro modelo de la angla lingvo), kaj ofte ankaŭ en formo "kredita kooperativo". Interesas ke ĉiuj artikoloj tiom substrekas ke la iniciato fontis en Germanlingvio (ankaŭ ol ŝtato Germanio formale estis), sed ke ĝuste germana artikolo pri la temo mankas. Tamen, vikidatumoj kaj ĉiuj tiaj bankoj en nuna Germanio konsentas ke tiulingve la nomo estas Kreditgenossenschaft, do ankaŭ "kredita kooperativo". Tial, malgraŭ ke la formo "kredita kooperativo" laŭ Filozofo "estus tro limiga", ĝi ŝajnas al mi esti la sole pravigebla alternativo al la ankoraŭ pli strangaj vortoj "kredita unio" aŭ "kredita unuiĝo" - kvankam, se pli da lingvoj kiuj vere havas tiajn bankojn (en Esperantujo, klare, eĉ ne estas unu) oficiale uzus nomon kooperativa banko kaj oni povus konvinki pliajn vikipediajn lingvoversiojn adapti la titolon, tiam ĝi estus bela nomo. ThomasPusch (diskuto) 03:51, 29 nov. 2023 (UTC)
Komento: Mi voĉdonus
por "kredita kooperativo", se tio estus la temo de voĉdono. Aidas (diskuto) 21:40, 3 dec. 2023 (UTC)
- Kvankam mi jam voĉdonis la 29-an de novembro, nur sen grafike klara verda pilko: mi substrekas ke mi estas
Por: ŝanĝo al "kredita kooperativo", kiu estas pli koresponda al pluraj alilingvaj titoloj kaj laŭ mi bona kompromiso inter la angleca Kredita unio kaj bela, sed eble meminventita vorto Kooperativa banko. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 7 dec. 2023 (UTC)
- Kaj do? Ĉu signifas ke kiam mankas konsento nenio ŝanĝiĝas kaj restas la titolo "kredita unio", kiun ĉiu kiu kundiskutis malplej ŝatas? Aidas (diskuto) 19:20, 19 dec. 2023 (UTC)
- Kvankam mi jam voĉdonis la 29-an de novembro, nur sen grafike klara verda pilko: mi substrekas ke mi estas
Aktivaj (de 2024)
[redakti fonton]Homa spirado => Spirado 2024 09 20
[redakti fonton]El pli ol cent lingvoj nur la itala nomiĝas homa. Tio malhelpas la ampleksigon de havenda artikolo, kion fakte mi jam entreprenis.--kani (diskuto) 11:54, 20 sep. 2024 (UTC)
Komento: Homa spirado restus kiel alidirektilo kaj estas ĉapitro de la havenda artikolo.--kani (diskuto) 21:16, 20 sep. 2024 (UTC)
- Saluton, Kani. Eble vi memoras la diskutegon inter mi kaj DidCORN pri tiu temo antaŭ du jaroj. Informoj similaj al tiuj, kiujn vi nun metas en la artikolon Homa spirado, jam troviĝas en nia artikolo Spiro, kiu devus esti alinomita al Spirado, sed ankoraŭ neniu administranto faris tion - tial la diskuto ankoraŭ troviĝas ĉi tie kiel aktiva propono.
- Mi proponis kaj faris la ŝanĝon al "Homa spirado" ĉar la artikolo en sia tiama stato temis preskaŭ nur pri homoj, kaj necesis distingi ĝin de Spiro, kiu temas ankaŭ pri aliaj organismoj. Sed estas granda malkohero inter diverslingvaj vikipedioj kaj ene de ĉiu unuopa vikipedio. Kion vi volas fari al Spiro? Mi ne volus reiri al la situacio antaŭ mia interveno, nek imiti la situacion de la hispana vikipedio, kun du samtemaj artikoloj, sed verŝajne povus akcepti aliajn solvojn. Arbarulo (diskuto) 19:57, 26 sep. 2024 (UTC)
- Mi nun faris rigardon al la koncernaj artikoloj en la angla, hispana, franca, kaj germana. Kvankam neniu uzas la titolon "Homa spirado", la franca kaj germana uzas "Pulma ventolo", kiu certe estas pli specifa koncepto ol spirado ĝenerale. Krome, en ĉiuj kvar vikipedioj mi trovas malkontentajn voĉojn sur diskutaj paĝoj, kiuj plendas simile kiel mi, ke la artikoltemoj en tiuj vikipedioj estas fuŝaj. En la angla [2], germana [3], kaj franca [4] oni plendas, ke pli taŭga titolo estus "Homa spirado" aŭ simile, kaj en la hispana [5] oni plendas, ke la artikoloj ligitaj al nia Homa spirado kaj Spiro havas la saman temon.
- Al mi ŝajnas klare, ke ni devos kunigi vian kontribuon kun la nuna enhavo de Spiro (ne de Homa spirado). La sola demando estas, en kiu artikolo kaj sub kiu titolo ni kunigu ilin. Mi bedaŭras la malŝparon de tempo. Mi kredas ke la kulpo de la situacio estas intervikia kaj metavikia, ne nia. Vere la havenda artikolo devus esti Spiro. Arbarulo (diskuto) 21:50, 27 sep. 2024 (UTC)
Komento: Homa spirado, poste Spirado, estas unu el la mil havendaj artikoloj, ekzistanta en pli ol 100 lingvoj kun enhavo de pli ol 30 000 bitokoj kaj tial en la plej alta kategorio el tri eblaj. Spiro estas ekzistanta en iom pli ol 50 lingvoj kun enhavo de pli ol 15 000 bitokoj, tio estas la duono de la alia. La diferenco inter spiro kaj spirado estas semantike nula. La realo de du similaj artikoloj en la tuta vikia sistemo evidente ne estas nia kulpo, sed ankaŭ ne ni devas tordi la situacion. Vi plu povas labori por la artikolo Spiro kaj ni povas reteni Spiradon en la alta kategorio de la havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 12:11, 11 okt. 2024 (UTC)
- Mi ne klare komprenas kion vi kontraŭas kiam vi diras "ne ni devas tordi la situacion." Fakte la aliaj vikioj estas tre malsamaj unu de la alia - ili ne prezentas unu saman situacion. Ĝis nun mi provis fari nur la minimuman ŝanĝon al la reala situacio de nia vikio bezonatan por ke la du artikoloj havu malsamajn temojn. Ne mi kreis Spiro. Kaj tiutempe, se gravas al vi, la rezulto estas pligrandigo de la oficiale havenda artikolo.
- Ĉu vi akceptus ekzemple kunigi la du artikolojn? Aŭ proponi ĉe Metavikio ke oni redonu la statuson "havenda" al Spiro? Arbarulo (diskuto) 02:11, 13 okt. 2024 (UTC)
- Ĉi tiu diskuto restas longe sen kontribuoj. Se ne estos interkonsento pri alia solvo, mi rekonformigos la enhavon al la titolo transmovante la novan materialon al "Spiro". Arbarulo (diskuto) 02:59, 31 okt. 2024 (UTC)
- Ve, vere la "diferenco inter spiro kaj spirado estas semantike nula", do spirado kaj spiro estas faktaj sinonimoj (la naturo de spiro estas ke ĝi okazas plurfoje, alikaze la organismo jam mortis), tial havi unu artikolon "spiro" kaj alian "spiro" estas iom stranga, sed havi artikolon "homa spirado", kiu temas pri "animala spirado ĉe senvertebruloj kaj ĉe vertebruloj" estas simile strange. Klaras ke ni ne povas premi ĉiujn lingvoversiojn kunfandi la du artikolojn kiuj duoble ekzistas en 50 lingvoj, kaj fari kiel la germanoj kiuj en unu el la du tute evitas la vorton spiro/spirado en la titolo kaj nomas ĝin "pulma ventilado" ankaŭ estas iom trompa, ĉar fakte "pulma ventilado" estas spirado. Kaj fari kiel faris la angloj kaj iuj aliaj lingvanoj kiuj baze diferencigas inter "spirado" kaj "spirado (fiziologio)" same strangas, ĉar ambaŭ tekstoj en ĉiuj lingvoj temas pri fiziologio. Mi nur vidas la eliron, fari kiel nun klarigas la unuaj frazoj de homa spirado (de multaj animaloj), spiro kaj Spiro (apartigilo), nome akcenti ke la unua procezo nepre bezonas pulmon kaj la dua, pli vasta koncepto ankaŭ priskribas interŝanĝon de oksigeno sen pulmo. Rezulto estus nomi la unuan tekston "pulma spirado" kaj la duan, pli vastan simple "spirado", laŭplaĉe ankaŭ sen "-ad-". ThomasPusch (diskuto) 16:19, 31 okt. 2024 (UTC)
- Mi povas akcepti ke "Homa spirado" fariĝu "Pulma spirado". Ankoraŭ tio necesigus ke la plejparto de la nova materialo moviĝu en la artikolon "Spiro". Arbarulo (diskuto) 14:58, 1 nov. 2024 (UTC)
- Ve, vere la "diferenco inter spiro kaj spirado estas semantike nula", do spirado kaj spiro estas faktaj sinonimoj (la naturo de spiro estas ke ĝi okazas plurfoje, alikaze la organismo jam mortis), tial havi unu artikolon "spiro" kaj alian "spiro" estas iom stranga, sed havi artikolon "homa spirado", kiu temas pri "animala spirado ĉe senvertebruloj kaj ĉe vertebruloj" estas simile strange. Klaras ke ni ne povas premi ĉiujn lingvoversiojn kunfandi la du artikolojn kiuj duoble ekzistas en 50 lingvoj, kaj fari kiel la germanoj kiuj en unu el la du tute evitas la vorton spiro/spirado en la titolo kaj nomas ĝin "pulma ventilado" ankaŭ estas iom trompa, ĉar fakte "pulma ventilado" estas spirado. Kaj fari kiel faris la angloj kaj iuj aliaj lingvanoj kiuj baze diferencigas inter "spirado" kaj "spirado (fiziologio)" same strangas, ĉar ambaŭ tekstoj en ĉiuj lingvoj temas pri fiziologio. Mi nur vidas la eliron, fari kiel nun klarigas la unuaj frazoj de homa spirado (de multaj animaloj), spiro kaj Spiro (apartigilo), nome akcenti ke la unua procezo nepre bezonas pulmon kaj la dua, pli vasta koncepto ankaŭ priskribas interŝanĝon de oksigeno sen pulmo. Rezulto estus nomi la unuan tekston "pulma spirado" kaj la duan, pli vastan simple "spirado", laŭplaĉe ankaŭ sen "-ad-". ThomasPusch (diskuto) 16:19, 31 okt. 2024 (UTC)
Ne farite laŭ la propono, sed mi ŝanĝis Homa spirado al Pulma spirado laŭ la ideo de ThomasPusch. Mi mem enplektis la novan materialon en la artikolon Spiro, krom parto kiu rilatas al nehomaj pulmohavantoj kaj restas en Pulma spirado.- Mi ne povas fari la ŝanĝon de Spiro al Spirado ĉar mi ne estas administranto. Arbarulo (diskuto) 21:02, 17 nov. 2024 (UTC)
Farite La paĝo estis kreita en 2016 kiel Spirado. Poste okazis pluraj alinomigoj kaj renomigoj. Estis diversaj opinioj pri kiu materialo estu en diversaj similtemaj artikoloj, kaj mi protektis tiun kiel unu el la Mil havendaj artikoloj kun la dekomenca titolo, simila al la plimulto de la aliaj lingvoj kaj kun materialo ankaŭ simila al multaj el tiuj lingvoj. Fakte mi eraris montrante ĉi tie ŝajnan kazon de alinomado, kvankam vere temis nur pri restarigo de la origina nomo. Ĉi tie okazis opinidebatoj, sed neniu klara tendenco kolektiva.--kani (diskuto) 00:14, 20 nov. 2024 (UTC)
- @Kani:, vi asertas ke via ŝanĝo estas restarigo de origina nomo (de 2016). Eble vi ne rimarkis ke la titolo "Spirado" origine apartenis al la artikolo kiu nun nomiĝas "Spiro", ekde ĝia kreo en 2004. Alaudo ŝanĝis "Spirado" al "Spiro" kaj kreis la duan artikolon "Spirado" ŝajne sen iu ajn konsulto aŭ interkonsiliĝo kun aliaj vikipedianoj. Do se temus pri restarigo de la originala situacio, la solvo estus kunigi la du artikolojn. Fakte mi jam proponis tion kiel eblan solvon. Ĉu vi konsentus al kunigo de la artikoloj? Se jes, ne necesos paroli pri aliaj aferoj. Arbarulo (diskuto) 01:12, 20 nov. 2024 (UTC)
- @Arbarulo: Kunigi ambaŭ artikolojn estus lasi sen esperantlingva versio Spiro, kiu povus esti alinomita al Spiro (fiziologio) same kiel estas en angla, hispana kaj aliaj lingvoj. Pri ĝia enhavo mi ne zorgos. Pro la restigado de Spirado tia kia ĝi estas mi opinias ĝin utila, estante unu el la Mil havendaj artikoloj, kun aparta rangigo en kiu Esperanto estas en tre alta konsidero.--kani (diskuto) 00:02, 22 nov. 2024 (UTC)
- Mi jam rimarkigis ke la vikipedioj kiujn vi citas estas fuŝaj, kaj eĉ ne sammaniere fuŝaj. Bonvolu ne trudi iliajn fuŝojn ankaŭ al ni. Se vi ne povas klarigi kiel malsamas spirado kaj spiroj, aŭ kia spirado ne estas fiziologia - eĉ entute "ne zorgos" pri la afero - kaj tamen insistas ke la artikolo ekzistu, vi ne plu verkas enciklopedion, sed celas ion alian - prefere mi ne provu diveni kion. Arbarulo (diskuto) 15:22, 22 nov. 2024 (UTC)
Ĉi tio estas malrespekto al Vikipedio, kian mi ĝis nun ne vidis en Alinomendaj Artikoloj.
Kani malrespektas la bazan principon, ke ĉiu artikolo havu apartan temon. Tio estas principo de iu ajn enciklopedio. En Vikipedio, nia gvidpolitiko Helpo:Kiel verki bonan artikolon tre klare diras, "Vi ja ne kreu artikolojn kiuj jam ekzistas (eble sub alia nomo)". Ankaŭ la unua kialo por kunigi paĝojn estas tio, ke "estas du aŭ pli da paĝoj pri ĝuste la sama temo." Se ankoraŭ neniu skribis politikon, kiu diras rekte, "ne ŝanĝu la temon de ekzistanta artikolo tiel, ke ĝi fariĝas sama kun alia," mi supozas ke neniu imagis, ke bonintenca vikipediisto provos fari tion.
Kani malrespektas la politikon de interkonsento. Ni supozu momente ke neniu baza principo estas tuŝita. Tiam oni devas fari decidojn per interkonsento. Kiam en 2022 mi trovis la problemon de du artikoloj praktike samtitolaj (tiam ankoraŭ ne vere samtemaj), mi afiŝis proponon ĉi tie, faris interkonsenton kun DidCORN, kaj sufiĉe laboris por plenumi ĝin. Tiam nek Kani nek iu ajn alia argumentis kontraŭe aŭ entute interesiĝis pri la afero. Nun, du jarojn poste, Kani unue malrespektas tiun rezulton per radikala ŝanĝo; nur poste faras proponon por la ŝanĝo; kiam konsento al la propono ne tuj aperas, bojkotas la diskuton; kiam do mi parte (eĉ ne tute) malfaras lian unuopulan trudon, ree trudas ĝin; kaj post tio aŭdacas akuzi sur mia diskutpaĝo, ke mi estas malĝentila kaj malkunlaborema.
Kani misuzas siajn administrajn privilegiojn por trudi sian preferon. En granda perspektivo tio estas la plej danĝera aspekto de ĉi tiu disputo. Kani mem anoncis, ke li protektis Spirado. Sed "Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj" (Vikipedio:Administrantoj). Tiuj cirkonstancoj ne estas tute precizigitaj, sed mi certas ke "mi protektis tiun kiel unu el la Mil havendaj artikoloj" ne estas taŭga pravigo. Aliflanke ĉesigi redaktomiliton jes estas bona kialo kaj alia administranto verŝajne rajtus apliki ĝin al ĉi tiu okazo, - sed estas malnormale kaj misuzo de privilegioj, ke administranto mem komencas redaktomiliton kaj tuj ŝlosas la paĝon en la stato preferata de li.
Mi volas emfazi ke antaŭe ĉi tia konduto ne estis tipa de Kani. Tial mi ĝis nun provadis trovi ian interkonsenton, kaj ankoraŭ nun esperas ke li poste komprenos la situacion pli bone. Arbarulo (diskuto) 15:22, 22 nov. 2024 (UTC)
- Mi restarigis pulman spiradon kiel la temon de Spirado, post transdono de la statuso "havenda artikolo" ĉe Metavikio al Spiro, pro kio ne plu ekzistas eĉ malprava motivo por la samtemigo. Pro la senkonsentaj alinomigoj, nun neadministrantoj ne povas fari la interkonsentitajn alinomigojn. @ThomasPusch: aŭ alia administranto, kiam vi havos liberan momenton, mi petas ke vi faru la interkonsentitajn ŝanĝojn Spirado > Pulma spirado kaj Spiro > Spirado. --Arbarulo (diskuto) 14:02, 9 okt. 2025 (UTC)
Ig-Nobel-premio => ? 2024 09 26
[redakti fonton]La artikolo estas malbona kaj parta traduko de anglalingva artikolo. Kvalito de la artikolo estas aparta temo.
Mi opinias, ke la nomo de temo estas tre stranga anglaĵo, kiun elpensis ne esperantisto kaj la kreinto ne scias regulojn de Esperanto. -Ig estas sufikso, kiu havas tre certan sencon. Nun la nomo de artikolo havas jenan sencon: igi Nobelpremio, Nobelpremiigi.
Sed senco de artikola temo estas ŝerca analogo de Nobelpremio. Atentu, la temo ne estas malNobelpremio, ŝar la premio neniun maligas. Temo de la artikolo estas mokaindaj atingoj de scienculoj kaj ne nur scienculoj. La premio havas trajtojn de scienca premio, sed ĝi ne estas scienca. Nun la nomo de la artikolo ne kongruas al temo de la artikolo.
Mi ne scias al kia nomo necesas alinomigi, sed lasi nunan nomon estas moki Esperanton, ties regulojn kaj lingvouzadon. VladimirPF (diskuto) 07:24, 26 sep. 2024 (UTC)
Komento: La titolo estas anglaĵo ĉar la nomo de la temo estas angla vortludo, do ne rekte tradukebla. La nuna versio havas la avantaĝon ke ĝi videbligas la aludon al la Nobel-premioj. Ebla alternativo estas konservi eĉ pli laŭvorte la anglan nomon: Premio Ig Nobel aŭ Ig Nobel Prize. Mi pensas ke la risko, ke iu interpretus ĝin kiel "Nobelpremiigo," ne estas pli granda ol la risko, ke iu interpretus Nobel-premion mem kiel premion por nobeloj. Arbarulo (diskuto) 20:51, 26 sep. 2024 (UTC)- Al mi tre plaĉas varianto elektita en ukraina vikio: Ігнобелівська премія. Certe ruslingva vercio multe pli plaĉas Шнобелевская премия, sed tio estas vortludo (bonega, sed rekte ne tradukebla).
Mi opinias ke en esperanto bone taŭgas Ignobel-premio:- ni bone prezentas la anglalingvan nomon
- ĝi estas memstara vorto kaj ĝin ne eblas erare miksi kun aliaj vortoj
- ĝi ne aspektas kiel mallongigo kaj neniu prononcos la nomon "Igo-Nobel-premio"
- la vorton eblas kombini kun prepozicioj, konjukcioj, akuzativo, pluralo ktp.
- VladimirPF (diskuto) 08:03, 27 sep. 2024 (UTC)
Kontraŭ: Ignobel-premio La propono estas malavantaĝa je punkto 1, ĉar ĝi unuvortigas nomon kiun la angla prezentas kiel du vortojn. Ĝi gajnas nenion je 2, ĉar kunmetaĵoj kutime ne havas strekon en Esperanto, do se iu povus interpreti "Ig-Nobel" kiel Esperantan kunmetaĵon (kion mi trovas malverŝajna), tiu povus same misinterpreti "Ignobel". Eble ĝi gajnas iomete je 3, sed mi trovas misinterpreton de "Ig-Nobel" kiel mallongigon tre malverŝajna. Ĝi gajnas nenion je 4. Pli ĝenerale, mi malkonsentas kun la ideo, ke simileco inter alilingva nomo kaj Esperanta radiko estas bona kialo por aliformigi la nomon en Vikipedio. Arbarulo (diskuto) 21:04, 27 sep. 2024 (UTC)
Komento: Mi proponas por la premio kaj la artikolo la nomon Malnobela premio. Ĝi klare kaj precize esprimas la spiriton de la vortludo kaj estas neriproĉebla esperantigo. Amike, -Filozofo (diskuto) 19:04, 7 okt. 2024 (UTC)
Komento: Mi povas akcepti Malnobela premio. Arbarulo (diskuto) 23:20, 7 okt. 2024 (UTC)
Kontraŭ: mi kontraŭas ĉar en Eo prefikso "mal-" havas strikte certan sencon kaj la premio tutcerte ne estas mala rilate al Nobelpremio. VladimirPF (diskuto) 07:53, 8 okt. 2024 (UTC)
Komento: Kara - la vorto "mal/nobel/a" estas regula Esperanta vorto, derivaĵo de la radiko "nobel-" (Radiko nobel/ en PIV). La implico, ke temas pri Alfred Nobel aperas en ĝi nur kiel kalembureca ŝerca aludo, esence same kiel en la angla esprimo ignobel prize (en kiu forte kaj klare aŭdiĝas la adjektivo ignoble, t.e. mal-noble = malnobela, kaj, fone, vole-nevole aŭdiĝas ankaŭ Nobel Prize = Nobel-premio). Temas do pri maksimume fidela traduko de la origina angla esprimo kune kun ĝiaj konotacioj kaj ŝerca aludo. Amike, -Filozofo (diskuto) 10:44, 8 okt. 2024 (UTC)
Kontraŭ: Ĉar mi vidas, ke Ig-Nobel-premio ne estas same kiel Igi Nobel-premio, bazo de la debato; resume "Ig" en la propra nomo Ig-Nobel ne samas al sufikso "ig-" en nepropranoma vorto. Ankaŭ Nobel ne estas konfuzebla kun "nobel-". Eble "Ig-Nobel premio" povus esti solvo.--kani (diskuto) 12:30, 11 okt. 2024 (UTC)
Komento: Kara Kani - bedaŭrinde, la formo "Ig-Nobel premio", stranga sinsekvo de neesperantigita propra nomo Nobel kun prefikse alkroĉita Esperanta sufikso -ig- (kio formas nekompreneblan "vorton" "Ig-Nobel" aperanta en nekomprenebla gramatika funkcio -- bonvolu noti, ke ankaŭ "Nobel premio" en Esperanto estas malebla en la senco de senprobleme Esperantaj formoj kiel "Nobel-premio", "premio Nobel", "premio de Nobel" aŭ simile), kiun sekvas tute regula sed neniel rilata Esperanta substantivo "premio", estas neniel interpretebla en Esperant-lingva kunteksto... Amike, -Filozofo (diskuto) 21:32, 11 okt. 2024 (UTC)
Komento: Estas klare, ke necesas trovi vortludon en Esperanto kompareble amuzan kaj trafan, sed ne nepre bazitan sur la samaj metaforoj kiel la anglalingva aŭ ruslingva formoj. Tiu, kiu ne ŝatas la formon Malnobela premio, serĉu ion alian. Ĉu eble Bobel-premio, kiu sufiĉe proksime similas al "Nobel-premio" kaj baziĝas sur metaforo, kiu estas eĉ pli elvoka ol la sufiĉe arbitraj anglalingva kaj ruslingva kalemburecaj aludoj, ja kiel "premio" pro stultaĵo rilatas al nobeleco aŭ nobleco aŭ al slanga nomo de nazo, dum nomi stultan malgravaĵon bobelo aŭ stultulon bobel-kapulo estas tute nature! Amike, -Filozofo (diskuto) 21:48, 11 okt. 2024 (UTC)
Por: Bobel-premio - por mi la nomo bone transdonas esencon de la premio. VladimirPF (diskuto) 07:20, 14 okt. 2024 (UTC)
Por: Bobel-premio. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:07, 13 okt. 2024 (UTC)- Ankaŭ mi akceptas Bobel-premio. Kvankam mi ne vidas tian tutmondan gravon en la afero, ke ĝi indus je Esperantigo, tamen se ni devas Esperantigi, tiu Esperantigo estas bonega. Arbarulo (diskuto) 21:00, 14 okt. 2024 (UTC)
- Mi ne certas ke "estas klare, ke necesas trovi vortludon en Esperanto kompareble amuzan kaj trafan". Mi mem, kaj certe pli-malpli ĉiuj aliaj esperanto-parolantoj, dekomence tute ne komprenis kiun sencon havus la vorto "bobel-premio", ankaŭ se oni bone konas ambaŭ bazajn vortojn. Estas aliel, se en ĉiuj esperantaj gazetoj kaj blogoj estas amase multaj Esperantaj artikoloj pri "bobel-premioj" sub tiu nomo, eblus citi almenaŭ 5 de tiaj eksteraj esperantlingvaj referencoj, kaj pli-malpli ĉiu ke kapablas legi la lingvon jam legis la vorton ekster vikipedio. Sed dum tio ne estas, laŭ mi la titolo "malnobela premio" aŭ prefere malnobla premio" estas pli akceptebla kaj klara - "malnobela premio" tute akcepteblas, se PIV jam oficialigis duan signifon de "Nobelo"=Nobel, kvankam multaj homoj daŭre pli tradukis la adjektivon "nobela" al "grafa, princa", kaj ne kiel "iel rilata al s-ro Nobel". Aidas (diskuto) 13:28, 25 okt. 2024 (UTC)
- Ankaŭ mi estas
kontraŭ ne tuj komprenebla Bobel-premio kaj
kontraŭ la origina titolo Ig-Nobel-premio="fara?? Nobel-premio" de antaŭ 20 jaroj fare de anonimulo. konsidereblus simple lasi la tuton en usona angla kaj prezenti ĝin en tri ne-ligitaj vorto kaj nepre klinitaj literoj angle "Ig Nobel Prize" [ˈɪɡ nə͡ʊbˈɛl pɹˈa͡ɪz], tiel ke tute klaras ke temas pri fremdlingva koncepto kaj kampanjo. Sed mi tamen timas ke poste revenas iuj entuziasmaj esperantistoj kiuj tamen inventas iun ajn "esperantigon" por la premio. Krome la tradukoj de angle Ig Nobel Prize al france Prix Nobel Ig kaj es hispane Premio Ig Nobel aspektas al mi baze sensencaj en ĉiuj tri lingvoj kaj nek aspektas angla nek franca nek hispana vorto (pri aliaj lingvoj kompreneble estus same). Sume mi pensas ke la propono
por mal-Nobela premio kun iom malbela sed necesa majusko meze de la adjektivo estas la malplej malbona solvo. Ja PIV 2020 konfirmas ke Nobelo majuskle havas duan signifon aludi al s-ro Nobel, do signifas ne nur "grafa, princa", sed ankaŭ "iel rilata al s-ro Nobel". Sed aparte al tiu diskuto pri la titolo mi eksplicite atentigas al la katastrofa ĝenerala stato de la artikolo, el lingva vidpunkto sed ankaŭ el ĝenerale teknika (Vladimir aludis tion per la frazo "Kvalito de la artikolo estas aparta temo"). Tio ne estas granda problemo kaj eblas ripari la mankojn, sed nepre necesas fari tion (tiom "aparta" de la titolo tiu kritiko ne estas: malmatura titolo de 2004 staras kun malmatura teksto)! ThomasPusch (diskuto) 14:58, 31 okt. 2024 (UTC)
- Atentigo: Iel la temo ekde 2024 restis ne plene finita. Se mi bone komprenas en la propono "Bobel-premio" nun estas 3 voĉoj por kaj 2 klaraj voĉoj kontraŭ. En la propono "mal-Nobela premio" estis 4 voĉoj por kaj 1 klara voĉo kontraŭ. Kaj la origina formo "Ig-Nobel-premio" havis 1 voĉo por kaj 4 klarajn voĉojn kontraŭ. Klaras ke la voĉdono iĝis malfacile superrigardebla. Sed tamen necesas fini tiom malnovecan disputon, kaj poste movi ĝin al la arkivo, ĉar ĉi tie amasiĝas tiom da ne vere finitaj disputoj, ke la paĝo estas tro peza. Laŭ mia kompreno por la formo "mal-Nobela premio"/"malnobela premio" je rezulto 4:1 estas plej da konsento. Ĉu iu tute malkonsentus pri tiu kalkulo? Se ne mi post du pliaj tagoj, do je 18 feb. 2026, movus la paĝon al formo "mal-Nobela premio". ThomasPusch (diskuto) 03:04, 16 feb. 2026 (UTC)
- Ankaŭ mi estas
- Mi ne certas ke "estas klare, ke necesas trovi vortludon en Esperanto kompareble amuzan kaj trafan". Mi mem, kaj certe pli-malpli ĉiuj aliaj esperanto-parolantoj, dekomence tute ne komprenis kiun sencon havus la vorto "bobel-premio", ankaŭ se oni bone konas ambaŭ bazajn vortojn. Estas aliel, se en ĉiuj esperantaj gazetoj kaj blogoj estas amase multaj Esperantaj artikoloj pri "bobel-premioj" sub tiu nomo, eblus citi almenaŭ 5 de tiaj eksteraj esperantlingvaj referencoj, kaj pli-malpli ĉiu ke kapablas legi la lingvon jam legis la vorton ekster vikipedio. Sed dum tio ne estas, laŭ mi la titolo "malnobela premio" aŭ prefere malnobla premio" estas pli akceptebla kaj klara - "malnobela premio" tute akcepteblas, se PIV jam oficialigis duan signifon de "Nobelo"=Nobel, kvankam multaj homoj daŭre pli tradukis la adjektivon "nobela" al "grafa, princa", kaj ne kiel "iel rilata al s-ro Nobel". Aidas (diskuto) 13:28, 25 okt. 2024 (UTC)
La aliaj lingvoj listigas epikajn filmojn, kaj ne epokajn, eble kun la senco historiaj filmoj, sed jam ekzistas Kategorio:Italaj historiaj filmoj.--kani (diskuto) 12:01, 11 okt. 2024 (UTC)
Por: la propono, kaj simile por ŝanĝi la nunajn Kategorio:Epokfilmoj, Kategorio:Epokfilmoj laŭ landoj, Kategorio:Sovetiaj epokfilmoj, Kategorio:Usonaj epokfilmoj. Arbarulo (diskuto) 02:11, 13 okt. 2024 (UTC)
Komento: Se mi ĝuste komprenas, temas pri du iom interrilataj, sed principe malsamaj nocioj: (1) historiaj filmoj; (2) kinoepopeoj. Kiam aperos klareco, pri kiu el la du nocioj temas, oni miaopinie apliku ĝuste tiajn terminojn. Bonvolu noti, ke la vorto "epopeo" estas oficiala (1a Oficiala Aldono), sed "epiko" ne estas oficiala kaj verŝajne neniam estos, ĉar ĝi (miakomprene) estas pli-malpli plena sinonimo de "epopeo", kaj la Akademio kutime evitas senbezone oficialigi sinonimojn de jam oficialaj vortoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:23, 13 okt. 2024 (UTC)
- Mi subtenus ankaŭ (eĉ prefere) Kategorio:Epopeaj filmoj aŭ simile.
- La koncernaj kategorioj ŝajne estas ligitaj al alilingvaj kategorioj, kiuj temas pri epikaj/epopeaj filmoj. Kaj mi vidis almenaŭ unu filmon de Star Wars, mi kredas, kiu apartenus nur al tre vasta difino de "epoka"! Tial mi subtenas la ŝanĝon. Tamen estus plej bone, se iu kontrolus ĉu estas iu filmo en la kategorioj, kiu efektive estas pli "epoka" ol "epika", kaj se jes, transmetus ĝin en kategorion pri historiaj filmoj. Arbarulo (diskuto) 21:00, 14 okt. 2024 (UTC)
- "Kategorio:E...filmoj laŭ landoj" estas en kategorio "Kategorio:E...filmoj" kaj tiu estas en supera kategorio Kategorio:Eposoj. Tial "Kategorio:Eposaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj laŭ mi eĉ pli bonas ol "Kategorio:Epopeaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj. Do
por "Kategorio:Eposaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj. Konsentite ke la vorto "epiko" "ne estas oficiala kaj verŝajne neniam estos", sed eposo Z kaj epopeo ambaŭ estas oficialaj vortoj, kun enhava nuanco, kaj mi ŝatas la vorton eposo ĉi tie pli ol la enhave malvastan nomon "epopeo" kiu nepre bezonas prikanti "heroojn, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto".PIV Ĉu la usona komerca filmaro Star Wars © estis produktita el "patruja, religia, mora vidpunkto" ? ? Mi forte pridubas tion! ThomasPusch (diskuto) 15:12, 31 okt. 2024 (UTC)
- Fakte, laŭ mia nebula memoro de Star Wars, la heroo Luke Skywalker jes reprezentas patrujan, religian, moran vidpunkton. Eĉ se ne, la kerna malsamo inter "epopeo" kaj "eposo" estas, ke "epopeo" havas certan specon de enhavo ("rakontanta la aventurojn de herooj"), dum "eposo" estas nur forma kategorio ("La rakonta poezio, sen speciale heroa signifo"). Kaj la heroa enhavo estas la aludenda eco de la filmoj, pri kiuj temas. Certe Star Wars havas neniun apartan similecon kun neheroa rakonta poemo. Do laŭ mi "epos-" estas malpli taŭga radiko ol "epope-", kvankam pli taŭga ol "epok-". Arbarulo (diskuto) 15:39, 1 nov. 2024 (UTC)
- Mi el mia rigardado de la filma serio ankaŭ ne havas la impreson, ke "la usona komerca filmaro Star Wars © estis produktita el "patruja, religia, mora vidpunkto". Kaj ŝajnas al mi ke "epos-" simple estas pli vasta difino ol "epope-", despli ke la kategorio jam nun estas en kategorio "eposoj" (kvankam konsentite ke kategoriojn oni povas relative facile adapti). Do mia voĉodono estas por eposaj filmoj, kaj ĉiukaze kontraŭ epok/epikaj filmoj, sed pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Aidas (diskuto) 16:12, 24 nov. 2024 (UTC)
- Pardonu, mi devis diri ke la difinoj de "epope-" kaj "epos-" en mia komento venis de PIV. Ĉu vi havas iajn pruvojn kontraŭ ili? Arbarulo (diskuto) 05:20, 11 jan. 2025 (UTC)
- Mi el mia rigardado de la filma serio ankaŭ ne havas la impreson, ke "la usona komerca filmaro Star Wars © estis produktita el "patruja, religia, mora vidpunkto". Kaj ŝajnas al mi ke "epos-" simple estas pli vasta difino ol "epope-", despli ke la kategorio jam nun estas en kategorio "eposoj" (kvankam konsentite ke kategoriojn oni povas relative facile adapti). Do mia voĉodono estas por eposaj filmoj, kaj ĉiukaze kontraŭ epok/epikaj filmoj, sed pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Aidas (diskuto) 16:12, 24 nov. 2024 (UTC)
- Fakte, laŭ mia nebula memoro de Star Wars, la heroo Luke Skywalker jes reprezentas patrujan, religian, moran vidpunkton. Eĉ se ne, la kerna malsamo inter "epopeo" kaj "eposo" estas, ke "epopeo" havas certan specon de enhavo ("rakontanta la aventurojn de herooj"), dum "eposo" estas nur forma kategorio ("La rakonta poezio, sen speciale heroa signifo"). Kaj la heroa enhavo estas la aludenda eco de la filmoj, pri kiuj temas. Certe Star Wars havas neniun apartan similecon kun neheroa rakonta poemo. Do laŭ mi "epos-" estas malpli taŭga radiko ol "epope-", kvankam pli taŭga ol "epok-". Arbarulo (diskuto) 15:39, 1 nov. 2024 (UTC)
- "Kategorio:E...filmoj laŭ landoj" estas en kategorio "Kategorio:E...filmoj" kaj tiu estas en supera kategorio Kategorio:Eposoj. Tial "Kategorio:Eposaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj laŭ mi eĉ pli bonas ol "Kategorio:Epopeaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj. Do
Afrikanso -> Afrikansa lingvo 2024 10 20
[redakti fonton]Oni ŝanĝis la titolon al "Afrikanso" antaŭ kelkaj jaroj pro ĝia artikolo en PIV, sed 1) la formo "la afrikansa" estas multe pli ofta nomo por la lingvo ol "afrikanso", ankaŭ inter la plej grandaj kaj respektataj revuoj de Esperanto; 2) la sekva versio de PIV tre verŝajne ŝanĝos ĝian rekomendon al "afrikansa" por la lingvo kaj "afrikanso" por homo de la rilata etna grupo. Vidu pli da detaloj ĉe Diskuto:Afrikanso#Titolo. --Spenĉjo (diskuto) 21:33, 20 okt. 2024 (UTC)
- Mi supozas ke ĉiuj aktivaj uzantoj bonvenigos la adapton de la ĝisnuna indiko de PIV 1970 ĝis 2020 de "afrikanso = lingvo de la nederlanddevenaj sudafrikanoj" al "la afrikansa", kiu respegulos la lingvouzon jam de jaroj. "La afrikansa" ŝajnas tiom normala etna lingvo kiel miloj da aliaj lingvoj, ke homoj simple ne venus al la ideo kompreni ke "Afrikanso"© estus substantiva "markonomo" kiel Esperanto©, Volapuko©, Interlingvao© aŭ Sanskrito©. Kaj eĉ se, homoj scias ke kvankam la lingvo de Romio origine nomiĝas Latino©, tamen eblas adjektivigi baze ĉiun substantivon, do se diri latina poezio, gramatiko, civilizacio, tiam ankaŭ eblas diri 'la latina lingvo', kaj en koncizigo forlasante la vorton lingvo oni alvenas al adjektiva formo "la latina", kiu estas la praktike uzata formo por la lingvo. Paralele, oni supozas ke tia adjektivigo eblas ankaŭ ĉe Sanskrita ("Kamasutro estas sanskrita libro"PIV, do libro en la sanskrita), kaj same ankaŭ devus ebli aludi al "afrikansa poezio, gramatiko, literaturo" kaj analogie devus ebli ankaŭ paroli pri "la afrikansa lingvo", do koncize pri "la afrikansa". Lingvo devos esti sufiĉe ekzotika, ke oni sentos strangan senton diri, "mi flue parolas la volapukan kaj la idan", sed pri pli modaj artefaritaj lingvoj eĉ tio eblas, "mi pli bone parolas la klingonan ol la navian". Tial homoj simple ne atentos pri la ĝisnuna averto de PIV, ke formo afrikansa ne ekzistas, ĉar "Afrikanso" estas komerca persona nomo kaj la o estas ne disigebla parto de la nomo, kiel ekzemple en Macudo (japane 松戸市) la o estas japana kaj ne esperanta o - kie la "o" de "Afrikanso" tiam estas en la nacilingva formo Afrikaans? Do ĉiu bonvenigo la novan permeson nomi la sudafrikan lingvon "la afrikansa" samkiel la antikvan romian lingvon "la latina".
- Sed tamen, por ŝanĝi iun vorton en vikipedia titolo, pri kiu miloj da esperanto-vortaroj avertas ke ĝi estas erara kaj ne eblas uzi ĝin, oni bezonas iun pri fortan pruvan eksteran referencon ol nur iun personan nomon en vikipedia diskutpaĝo "mi esperas ke en ĉiuj estontaj vortaroj estos tiu nova vorto", aŭ "mia amiko parolis kun la kara edzino de Bertilo, kaj ŝi diras ke li diras ke nepre en la nova PIV estos la formo 'la afrikansa'". Ni bezonos iun citeblan fonton, aŭ en retejo ekster Vikipedio, aŭ en presita bulteno, kun numeroj de la eldono kaj de la paĝo. Eĉ se oni eble produktas artikoleton aparte por esti citebla pruvo (ekzemple "La Ondo de Esperanto mallonge intervujis Sp. van der Meulen kaj M. Cramer pri la progresoj de la redaktoj por nova eldono de PIV kaj pri iuj ŝanĝoj, pri kiuj estas aparte unuanimaj proponoj en la teamo"), devos esti io kion oni devos povi citi en referenco. Ĉu iu havas krean ideon, kiel oni povos produkti tian citeblan referencon? Eĉ Wolfram Diestel en Reta Vortaro ne povas simple malfermi artikoleton "la afrikansa" kaj noti kiel referencon "tiun formom mia fratino opinias ekstreme mojosa". Se ne alporteblas iu ajn citebla referenco, tiam ni fakte devos atendi, ĝis la nova PIV estos aĉetebla, kaj ankaŭ estas rete daŭre konsultebla. ThomasPusch (diskuto) 00:03, 21 okt. 2024 (UTC)
- Ankaŭ mi bonvenigus ŝanĝon kun almenaŭ unu ekstera referenco. Mi ne havus altan postulon pri tia referenco, ankaŭ se Spencer skribas pli-malpli tion kion li skribis en la paĝa diskutpaĝo, sed vidigas tion en ekstera retejo, kaj tiun noton oni povas reference enplekti ĉi-tie, tio sufiĉus al mi. Aidas (diskuto) 13:10, 25 okt. 2024 (UTC)
- Estas nova artikolo pri "afrikanso" kaj "afrikansa" en Reta Vortaro. Tiu estus laŭ mi la plej uzinda ekstera referenco. Alia eblo estus citi la personan retejon de Bertilo Wennergren, en kiu li rekomendas "la afrikansa" por la lingvo kaj "afrikansoj" por la popolo en siaj notoj pri lingvonomoj kaj en siaj kritikaj notoj pri PIV 2002 kaj 2005. Spenĉjo (diskuto) 14:04, 28 okt. 2024 (UTC)
Por: Afrikansa lingvo, same kiel "la sveda". Ĉi vi emas eklerni Svedon? Taylor 49 (diskuto) 13:41, 25 okt. 2024 (UTC)
- Tamen, Taylor, tiom simple ne estas. Tute eblas lerni Esperanton, Latinon, Volapukon, Sanskriton kaj laŭ la nuna stato de la vortaroj ankaŭ Afrikanson. Tio aparte eblas, ĉar svedo klare estas individua homo el certa kulturo, kaj "esperanto, latino, volapuko, sanskrito kaj afrikanso" laŭ la nuna stato de la vortaroj ne estas individua homo. Do ne temas nur pri tio, per levo de tri aŭ kvin manoj ĉi tie ŝanĝi la esperantajn vortarojn, sed temas pri tio efektive ŝanĝi la vortarojn kaj, se tio ankoraŭ daŭros, almenaŭ klare kaj konvinke dokumenti argumentojn kial la esperantlingva Vikipedio malatentas la esperantlingvajn vortarojn. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 31 okt. 2024 (UTC)
- @ThomasPusch: Mi tute konsentas kun vi, ke "ĝi estos tre verŝajne en la sekva PIV" estas aĉa argumento por titolŝanĝo. Mi menciis tion nur por kontraŭi la argumenton, ke "Afrikanso" estus pli uzinda nur pro tio, ke ĝi estas en PIV; kaj tio estis menciinda, ĉar tio estas la argumento iam uzita por ŝanĝi la artikoltitolon al "Afrikanso". Mia ĉefa kialo por rekomendi titolŝanĝon estas, ke "la afrikansa" estas klare multe pli uzata en fidindaj fontoj ol "afrikanso". Kiel mi diris ĉe Diskuto:Afrikanso#Titolo, en Tekstaro facile troveblas multaj citindaj artikoloj de diversaj aŭtoroj, redaktoroj kaj revuoj, kiuj povas subteni rekomendon de "la afrikansa". Multaj citaĵoj de tiaj artikoloj aperas nun kiel fontoj en la nova sekcio pri "afrikansa" en Reta Vortaro, kiu espereble estas kontentiga fonto por vi. Spenĉjo (diskuto) 13:55, 28 okt. 2024 (UTC)
- Mi tute ne opinias, ke "ĝi estos tre verŝajne en la sekva PIV" estas aĉa argumento por titolŝanĝo: kun konvinka(j) referenco(j) estas bona argumento. Nur sen estas problemo. La noton en ReVo oni povas citi, bone, la du fontojn de Bertil ankaŭ kaj eblas amasigi konvenajn teksterojn el la Tekstaro, kvankam daŭre je la alia flanko pezas kvar eldonoj de PIV (1970, 2002, 2005 kaj 2020). ThomasPusch (diskuto) 14:23, 28 okt. 2024 (UTC)
- Kial la diskuto silentiĝis? Mi estus por alinomigo jam antaŭ publikigo de la eldono de "PIV post 2020", SE estas rete alirebla skriba aprobo de la PIV-redakcio aŭ de la retejo de AdE, aŭ almenaŭ alvoko de la ĉefkunveno de la landa asocio de UEA en Sudafriko pri propono de estonta nomigo "afrikansa lingvo", ne nur "Afrikanso" en la vortprovizo de Esperanto. Sed ĉar mi tian oficialan dokumenton ankoraŭ ne vidis, la nun plej lastmomenta referenco estas el PIV 2020, kaj ĉiuj scias kion tio signifas. Tial mi estas
Kontraŭ: alinomigo, kaj alvokas atendi ĝis kiam estos konvinka referenco por alinomigo. Aidas (diskuto) 15:57, 24 nov. 2024 (UTC)
- Kial la diskuto silentiĝis? Mi estus por alinomigo jam antaŭ publikigo de la eldono de "PIV post 2020", SE estas rete alirebla skriba aprobo de la PIV-redakcio aŭ de la retejo de AdE, aŭ almenaŭ alvoko de la ĉefkunveno de la landa asocio de UEA en Sudafriko pri propono de estonta nomigo "afrikansa lingvo", ne nur "Afrikanso" en la vortprovizo de Esperanto. Sed ĉar mi tian oficialan dokumenton ankoraŭ ne vidis, la nun plej lastmomenta referenco estas el PIV 2020, kaj ĉiuj scias kion tio signifas. Tial mi estas
- Mi tute ne opinias, ke "ĝi estos tre verŝajne en la sekva PIV" estas aĉa argumento por titolŝanĝo: kun konvinka(j) referenco(j) estas bona argumento. Nur sen estas problemo. La noton en ReVo oni povas citi, bone, la du fontojn de Bertil ankaŭ kaj eblas amasigi konvenajn teksterojn el la Tekstaro, kvankam daŭre je la alia flanko pezas kvar eldonoj de PIV (1970, 2002, 2005 kaj 2020). ThomasPusch (diskuto) 14:23, 28 okt. 2024 (UTC)
Por: "Afrikansa lingvo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:32, 26 nov. 2024 (UTC)
- Bone, tiam alportu kaj metu en la paĝon konvinkajn, kontroleblajn esperantlingvajn eksterajn referencojn, kiuj defendas uzon de la adjektiva formo "afrikansa lingvo". Referenco kiu notas "Robin, Aidas, Spenĉjo, Taylor kaj Topu ŝatas la adjektivan formon "afrikansa lingvo", egale ke PIV de 1970 ĝis 2020 nomas la lingvon nur substantive Afrikanso." estas malserioza kaj ne konvinka ekstera referenco. Aidas (diskuto) 21:20, 27 maj. 2025 (UTC)
- @Aidas: Mi supozas, ke povus sufiĉi ĉi tiu paĝo en la retejo de Bertilo Wennergren, ĉu ne? Ĝi diras ke 'nomi ilian lingvon “la afrikansa (lingvo)” (...) ŝajnas preferinda, kaj pli kongruas kun la praktika uzado.' Aliokaze, facile eblas per Tekstaro serĉi diversajn referencojn de publikaĵoj, kiuj uzas "afrikansa" ĉi tiel. Tio pruvus minimume, ke tia uzado estas akceptebla al pluraj redaktoroj. Ekzemple ĉi tiu artikolo el Monato, ĉi tiu el Revuo Esperanto, kaj ĉi tiu el La Ondo de Esperanto. Sed eble tio estas tro kiel originala esploro? (VP:OR) Mi ne certas. Spenĉjo (diskuto) 13:46, 30 maj. 2025 (UTC)
- Fakte estas ankaŭ la artikolo pri afrikanso en Reta Vortaro, kiu ŝajnas tre uzinda. Mi forgesis pri ĝi. Kaj ke mi fakte jam ligis al ĝi antaŭe en ĉi tiu fadeno. Spenĉjo (diskuto) 14:01, 30 maj. 2025 (UTC)
- @Aidas: Mi ĵus metis en la paĝon kontroleblajn esperantlingvajn eksterajn referencojn, kiuj estas espereble sufiĉe konvinkaj por vi. Spenĉjo (diskuto) 00:15, 31 maj. 2025 (UTC)
- Mi pardonpetas ke mi plurajn tagojn ne estis en vikipedio kaj nur nun vidas la noton de antaŭ 12 tagoj. Efektive estos bone noti ĉiun vortaran, literaturan kaj gazetaran referencon pri uzo de noveca, alternativa uzo de "afrikansa lingvo" en la tekston - ankaŭ bonvole viajn citaĵojn el Monato ktp. Ni ne forgesu, ke necesas superpezi 4 pezajn volumojn de PIV. La noto de Bertilo, ke "Multaj tamen preferas doni al “afrikans/o” la signifon de “ano de la nederlanddevena gento de Sud-Afriko”, kaj nomi ilian lingvon “la afrikansa”. Tio ŝajnas preferinda, kaj pli kongruas kun la praktika uzado" ankaŭ taŭgas kiel unu el pluraj referencoj, sed tio tamen estas tute subjektiva opinio de Bertilo el 2006. Bona argumento estus se li uzus sian influon en la PIV-teamo kaj laborus en la direkton oficialigi la opinion en PIV. 2006 estis longe antaŭ 2020. Do, nepre enigu la referencojn de Monato 2016, revuo Esperanto 2008 kaj La Ondo 2003 en la tekston: citi referencojn ne estas "tro da originala esploro", male. Mi tute bonvolas subteni iom avangardan aplikon de la lingvo, se kunskrapiĝis ĉiuj haveblaj referencoj, kaj se la teksto ne donas misan impreson ke jam temas pri oficiala ŝanĝo de la lingvo, sed nur ke temas pri tendenco en la gazetaro kaj neformala lingvouzo spiti la (ankoraŭ) oficialan lingvan difinon. Aidas (diskuto) 14:33, 13 jun. 2025 (UTC)
- @Aidas: Mi ĵus metis en la paĝon kontroleblajn esperantlingvajn eksterajn referencojn, kiuj estas espereble sufiĉe konvinkaj por vi. Spenĉjo (diskuto) 00:15, 31 maj. 2025 (UTC)
- Fakte estas ankaŭ la artikolo pri afrikanso en Reta Vortaro, kiu ŝajnas tre uzinda. Mi forgesis pri ĝi. Kaj ke mi fakte jam ligis al ĝi antaŭe en ĉi tiu fadeno. Spenĉjo (diskuto) 14:01, 30 maj. 2025 (UTC)
- @Aidas: Mi supozas, ke povus sufiĉi ĉi tiu paĝo en la retejo de Bertilo Wennergren, ĉu ne? Ĝi diras ke 'nomi ilian lingvon “la afrikansa (lingvo)” (...) ŝajnas preferinda, kaj pli kongruas kun la praktika uzado.' Aliokaze, facile eblas per Tekstaro serĉi diversajn referencojn de publikaĵoj, kiuj uzas "afrikansa" ĉi tiel. Tio pruvus minimume, ke tia uzado estas akceptebla al pluraj redaktoroj. Ekzemple ĉi tiu artikolo el Monato, ĉi tiu el Revuo Esperanto, kaj ĉi tiu el La Ondo de Esperanto. Sed eble tio estas tro kiel originala esploro? (VP:OR) Mi ne certas. Spenĉjo (diskuto) 13:46, 30 maj. 2025 (UTC)
- Bone, tiam alportu kaj metu en la paĝon konvinkajn, kontroleblajn esperantlingvajn eksterajn referencojn, kiuj defendas uzon de la adjektiva formo "afrikansa lingvo". Referenco kiu notas "Robin, Aidas, Spenĉjo, Taylor kaj Topu ŝatas la adjektivan formon "afrikansa lingvo", egale ke PIV de 1970 ĝis 2020 nomas la lingvon nur substantive Afrikanso." estas malserioza kaj ne konvinka ekstera referenco. Aidas (diskuto) 21:20, 27 maj. 2025 (UTC)
- @ThomasPusch kaj Aidas: Antaŭ kelkaj monatoj publikiĝis publika testa versio de la sekva eldono de PIV ĉe testo.vortaro.net. Do nun iu ajn povas kontroli en la koncerna artikolo ĉi tie, ke "afrikanso" estas korektita al genta signifo, kaj la lingva signifo de tiu vorto ne plu estas agnoskata en la nuna malneto de PIV, sed movita al "afrikansa". La testa versio ankoraŭ ne estas oficialigita, sed laŭ mi tamen menciinda en ĉi tiu diskuto. Spenĉjo (diskuto) 19:34, 25 mar. 2026 (UTC)
- @Spenĉjo: Tre tre bone. Se Aidas skribis "ke necesas superpezi 4 pezajn volumojn de PIV", tiam la 5-a volumo de PIV estas la plej bona argumento. KUN TIUJ plej plej novaj difinoj de la kapvortoj «afrikanso» kaj «afrikansa», mi facile estas
POR ŝanĝo al "afrikansa lingvo". ThomasPusch (diskuto) 19:58, 25 mar. 2026 (UTC)
- @Spenĉjo: Tre tre bone. Se Aidas skribis "ke necesas superpezi 4 pezajn volumojn de PIV", tiam la 5-a volumo de PIV estas la plej bona argumento. KUN TIUJ plej plej novaj difinoj de la kapvortoj «afrikanso» kaj «afrikansa», mi facile estas
Afrikanso pli verŝajne estas lingvo ol homo, laŭ mi, sed la titolo de la artikolo prefere estu afrikansa lingvo, ĉar tiel oni plej ofte nomas ĝin, kaj tiel certe estas ĝuste. Lingvano (diskuto) 08:26, 28 mar. 2026 (UTC)
- Jes, sed ĉi tie ne temis pri verŝajneco aŭ kiel probable multaj homoj eble komprenos la sencon de vorto "afrikanso", sed temis pri neceso fundamentigi de iuj deziratan ŝanĝon de baza signifo de vorto en la Esperanto-vortaro kaj precipe en PIV per konvinka ekstervikipedia referenco. Tial la nova referenco estas konvinka paŝo en tiun direkton. Kun ĝi, ankaŭ mi estas
por la alinomigo. Aidas (diskuto) 16:55, 28 mar. 2026 (UTC)
Taroko (kartoj) -> Tarokoj 2025 01 13
[redakti fonton]La artikolo, kiu antaŭe troviĝis ĉe Tarokoj, nun troviĝas ĉe Tarokludoj (kio pli taŭgas por sia enhavo). Tial indas alinomi la artikolon Taroko (kartoj) por ke ĝi havu la plej ĝeneralan titolon. --Kwekubo (diskuto) 12:02, 13 jan. 2025 (UTC)
- La propono aspektas saĝa: konkretigaj aldonaĵoj inter krampoj pravigeblas nur kiam ili urĝe necesas. Mi ne vidos obstaklon kontraŭ la simpligo, do
por. ThomasPusch (diskuto) 20:19, 3 feb. 2025 (UTC)
- Kial ne,
Por: Aidas (diskuto) 23:17, 3 feb. 2025 (UTC)
Por: Kiel argumentite, interkrampa specifigo estas superflua. Arbarulo (diskuto) 13:41, 16 feb. 2025 (UTC)
- Kial ne,
Farite per kvar poraj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 14:26, 28 feb. 2025 (UTC)
- La propono eksplicite signifis ŝanĝon de Taroko (kartoj) en singulara formo al Tarokoj en plurala formo. Mi esperas ke ĉiuj atentis pri tio. Mi nun akcidente dum la alinomigo unue simple forstrekis la aldonon inter krampoj kaj poste aldonis la pluralon, do movis Taroko (kartoj) > Taroko > Tarokoj. Tio estas tute bona tiel, ĉar sencas ke ne Taroko estas ruĝa ligilo kaj Tarokoj estas artikolo. Fino de movado. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 28 feb. 2025 (UTC)
"Sulaveso" 2025 02 03
[redakti fonton]Mi havas ankoraŭ alian temon, kiu estas pli sciigo ol invito al diskuto pri erara formo "Sulaveso", sed tamen eblas decidi kiun formon uzi anstataŭe:
En la esperanta vikipedio en paĝaj titoloj, tekstoj, kategorioj kaj en vikidatumoj ekde 2010 la unuavice tute esperanto-aspekta insula pseŭdonomo "Sulaveso" estas en grandaj kvantoj uzita. Tamen, en eksteraj fontoj dokumentiĝas nur la nomoj
- Celebeso - Celebeso en PIV 2020 ĉe vortaro.net, ankaŭ jam en PIV 1970, p. 137 - en la esperantlingva poŝatlaso de la mondo, Pago 1971, mapo 40, dokumentiĝas eĉ la variaĵo Celebo, sed tiu formo post 1971 ne estis uzata kaj
- alternative dua esperantlingva nomo Sulaŭesio - Sulaŭesio en PIV 2020 ĉe vortaro.net, en PIV 1970 ankoraŭ ne, sed jam en PIV 2002, p. 1097, kaj en PIV 2005 same. Do temas pri la pli nova vorto. En tiu vortpropono la litero "aŭ" estas en ordo, ĉar ne temas pri izolita "ŭ".
Mi en Esperanto trovis neniun referencon, ke eĉ plia nova nomo, "Sulaveso", estus pravigebla, tia formo do estas eraro. Ni bedaŭrinde en 15 jaroj ne rimarkis nian eraron, sed eraro kiun oni 15 jarojn faras, per tio ne fariĝas ĝusta. Do necesas senspure forigi la malĝustan tajperaron "Sulaveso" - ĉar la tasko de vikipediaj fuŝoj ne estas "ĝustigi la vortarojn".
Mi principe reflekse revenus al la unua esperanta vorto. Sed internacie estas klare, ke ĝuste en la 1970-aj jaroj la antaŭa kolonia vorto "Celebes" (portugala, poste nederlanda) anstataŭiĝis per la loka vorto "Sulawesi" (kiu ankaŭ antaŭe ĉiam estis, sed ne estis oficiala). Tion tre bone montras [https://books.google.com/ngrams/graph?content=Sulawesi%2CCelebes&year_start=1800&year_end=2020&corpus=15&smoothing=3&share=&direct_url=t1%3B%2CSulawesi%3B%2Cc0%3B.t1%3B%2CCelebes%3B%2Cc0 grafikigo pri la angla lingvouzo de ambaŭ vortoj, kiu ĝuste ŝanĝiĝis inter 1972 kaj 1976. Ĉar ni havas du formojn je elekto en PIV, ni povas decidi pri "Celebeso" aŭ pli moderna "Sulaŭesio": sed la eraro "Sulaveso" ne estas elekto! Mi tendencus ne konservative voli subteni la kolonian vorton "Celebeso", kaj tio signifas ke nur restas la alternativo Sulaŭesio. ThomasPusch (diskuto) 19:00, 3 feb. 2025 (UTC)
- Ne temas pri eraro aux "Vikipedia vortokreaĵo", sed pri esperantigo. En la tekstaro estas tri trafoj por "Sulaveso" sed NUL por "Celebeso".
Kontraŭ: koloniisma "Celebeso",
Por: "Sulaveso" aux "Sulawesi". Taylor 49 (diskuto) 19:52, 3 feb. 2025 (UTC)
- La tekstaro ne estas vortaro, nur reflektas la efektivan lingvouzon, inkluzive de eblaj inventaĵoj. Ke en la tekstaro estas nul trafoj por Celebeso, jam signifas ke ni bone ŝanĝis nian liongvouzon konforme al la indonezia kaj sekve ankaŭ angla vortuzo. Sed se la esperanta vikipedio dum 15 jaroj reklamis tute senreferencan, libere vikipedie inventitan vorton, tiam tute ne mirigas ke iuj esperantistoj influiĝas de tio kaj erare kredas ke ĉio kio estas en la esperanta vikipedio estas ĝusta (ankaŭ mi alkutimiĝis al la pseŭdovorto "Sulaveso" kaj neniam pensis pri tio serĉi fonton). Laŭ la nuna stato, ŝajnas ke ambaŭ viaj favorataj formoj, "Sulaveso" kaj "Sulawesi", ne estas esperantlingvaj. Sulawesi estas klare bahasa indonesia, kaj "Sulaveso" estas eble Ido aŭ Occidental, sed ne estas eĉ unusola fidinda referenco ke ĝi estus pli ĝusta formo ol la esperanta formo "Sulaŭesio" de PIV 2002/2005/2020 ... rete ĝis 2025, kaj ke ĝi oficiale anstataŭigus la formon "Sulaŭesio" en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 20:05, 3 feb. 2025 (UTC)
- Mi rigardis en la tekstaro: ĉiuj 3 trafoj estas el "Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010", kaj ĉi tie jam ekde marto 2007 estas la vikipedia teksto "Sulaveso" en kiu Verdulo enkondukis la novan nomon. Kiu en 2007 ankoraŭ havis nul trafojn en la tekstaro. Kiel nederlandano li sendube tre sekvis la evoluon post la nederlanda kolonia epoko de Indonezio, kaj certe tre atentis pri la politike ĝusta adapto de la antaŭa vorto Celebes al nova vorto Sulawesi en la nederlanda. Ke li ne kontrolis la vorton en vortaro estas domaĝe - sed mi eĉ ne scias ĉu li povus rigardi en kompetenta vortaro en 2007 - se mi estintus en lia loko, mi havintus mian malnovan PIV de 1970, havintus mian vortaron NL-EO-NL de Middelkoop kiu entute ne mencias iun insulon "Celebes" - kaj vortaro.com tiam ankortaŭ ne estis "en la reto"... ThomasPusch (diskuto) 22:20, 3 feb. 2025 (UTC)
- Eble estas problemo por mondolingvo kiam duono de oficialaj vortaristoj estas germanuloj kaj la alia duono estas rusuloj. "Sulaveso" certe ne estas Ido, sed la plej natura esperantigo de "Sulawesi". Cetere, kelkaj forte trouzas aliajn planligvojn (kiel Ido, Novial, kaj malofte eĉ Occidental) por atentigi ion kion ili ne ŝatas. Taylor 49 (diskuto) 22:21, 3 feb. 2025 (UTC)
- Ne estu paranoja. La ĉefaj oficialaj vortaristoj de PIV 1970 estis denaskaj parolintoj de la franca (16) kaj angla (10), kaj en la teamo de 2021 estas bunta miksaĵo ĉirkaŭ Bertil Wennergren, sed se estas iu grupo da nacilingvanoj kies teamanoj havas pli grandan procentaĵon ol en la monda loĝantaro, tiam estas la svedoj kaj nederlandanoj-flandroj. Nenio pri "duono germanuloj duono rusuloj"... Sed ĉiukaze ili juĝas aŭ provas juĝi laŭ esperantaj kriterioj, ne defendas interesojn de siaj naciaj gepatraj lingvoj, kaj ankaŭ ne ŝanĝadas la leksikon de Esperanto de jaro al jaro laŭ propra gusto. ThomasPusch (diskuto) 22:39, 3 feb. 2025 (UTC)
- LMS Bertilo jam vivis en Germanlando dum jardekoj, do probable alkutimiĝis al la sistemo kaj ĉesis esti svedo. Sed alinomu al "Sulaŭesio" pro neraciaj argumentoj, eble poste iu alvenos kaj postulos ke la sola ĝusta formo estu " Sulaŭesujo " pro same neraciaj kaj kontraŭ-idaj argumentoj. Taylor 49 (diskuto) 23:53, 3 feb. 2025 (UTC)
- Cetere, se vi ekhavas la impreson ke mi "simple ne malŝatas la plej naturan esperantigon Sulaveso", tiam vi malpravas. Mi kutimiĝis al la vikipedia vorto "Sulaveso", kaj neniam pridemandis ĝin, ĝis hodiaŭ mi unuafoje legis la tekston kaj vidis ke tie estis unua vorto Sulaveso sen referenco, tiam dua vorto Celebeso kun referenco PIV kaj tria vorto Sulaŭesio kun referenco PIV. Mi miris ĉar tri vortoj por indonezia insulo pri kies E-movadon mi ankoraŭ nenion aŭdis estas iom multe, kaj pensis ke mi plej ofte aŭdis kaj legis la unuan formon, kaj simple iu por la "plej natura esperantigo" forgesis meti la vortaran referencon. Tiam mi serĉis kaj ne trovis iun ajn vortaran referencon. En tiu situacio nur restis al mi konstati, ke ŝajne mi kaj ni ĉiuj alkutimiĝis al libera inventaĵo. Mi ne volas kondamni min ke mi ne kontrolis en la "beta-versio de reta PIV" kiu jam estis enrete ekde aprilo 2012, kaj ne volas kondamni iun alian, sed mi vere ne trovas konvinkajn eksterajn argumentojn por la vorto "Sulaveso", krom la tute nefakan argumenton ke ni ĉiuj jam alkutimiĝis al la nova vorto kaj ĝi aspektas kvazaŭ ĝi povus esti Esperanto-vorto (tial mi uzis komparon kun Ido, ne kun Volapuko aŭ la finna aŭ litova, ĉar la vortoj de tiuj lingvoj ne frape similas al Esperanto-vortoj, tiuj de Ido jes). Sed malŝpari tiom da vortoj tute ne utilas: Iu konvinku nin ĉiujn kun konvinkaj referencoj, ke Sulaveso estas la nova oficiala Esperanto-vorto por la insulo, kiu anstaŭas la malnovan-novan vorton "Sulaŭesio" oficiala ekde 2002/2005, kaj tiam tute ne necesas ŝanĝi unu vikipedian kategorion. Mi ne trovas argumenton, nur tiun ke mi kaj Taylor ŝatas la vorton "Sulaveso", kaj ke por mi tiu persona ŝato ne estas argumento. 23:01, 3 feb. 2025 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Mi alkutimiĝis al la (ŝajne misa) formo "Sulaveso", ankoraŭ neniam vidis en Vikipedio la PIV-an formon "Sulaŭesio", kio sekve ŝajnas al mi stranga, kiel ĉio kion mi ne konas. Sed mi rigardis, nun (!), en vortaro.net, kaj Thomas pravas. Ke oni alkutimiĝis al origine fantazia inventaĵo, ne igas ĝin ĝusta. Do kontraŭ Sulaveso pro manka referenco, kaj kontraŭ Celebeso pro la kolonia konotacio en 2025. Restas nur la nekutima PIV-a vorto kun la "aŭ" en la mezo ... Aidas (diskuto) 23:12, 3 feb. 2025 (UTC)
Komento: "Sulaveso" estas natura maniero esperantigi fremdan vorton "Sulawesi" [sulaŭési]. Komparu tion kun, ekzemple, la nekontestata esperantigo "Okinavo" (ankaŭ laŭ PIV) de la fremda propra nomo "Okinawa" [okináŭa]. Amike, -Filozofo (diskuto) 05:48, 4 feb. 2025 (UTC)
- Tial
Por: Sulaveso. -Filozofo (diskuto) 05:48, 4 feb. 2025 (UTC)
- Kiel mi diris, al mi tute simpatias la vorto "Sulaveso", nur mi dubas ĉu estas esperanta vorto - estas multaj vortoj en multaj lingvoj kaj ankaŭ tute belaj inventitaj vortoj, kiuj havas o-finaĵon, malhavas fremdajn literojn (wqxyöḁ), kaj tamen ne dokumentiĝis esperantaj vortoj. Kaj laŭ la "15-a regulo" de LLZ ni rajtas alinventi vortojn se ekestas koncepto pri kiu bezonatas sed mankas esperanta vorto, nur tiam. Pri la insulo jam estas malnova, koloniisma esperanta vorto "Celebeso", kaj ankaŭ nova, neimperiisma vorto, "Sulaŭesio", elektita probable en la 1970-aj jaroj, ĉiukaze inter 1970 kaj 2002, al kiu probable neniu vere alkutimiĝis, ankaŭ mi ne, sed kiu nun estas la dokumentita nova vorto por la insulo. Do ne mankas esperanta vorto, eĉ estas du je dispono. Per kiu rajto ni, manpleno da redaktantoj de komuna retejo, havas la licencon simple korekti la lingvouzon de PIV kaj ŝanĝi vorton en ĝi? Kaj se ni rajtas, ĉu iu granda Facebook-grupo pri Esperanto ankaŭ havas tiun rajton? Aŭ ĉu ni rajtas per simpla guglo-serĉo decidi pri ŝanĝo de nia vortaro, aŭ per serĉo en la retejo tekstaro.com aŭ en google-books? Mi ne kritikas uzon de tiuj enketiloj, kiujn ankaŭ mi uzas, sed ĉi tie temas pri la rajto simple de eta grupo da certe bonintencaj kaj diligentaj movadanoj superi la norman vortaron de Esperanto. Estus multe pli simple se estus neŭtralaj eksteraj referencoj pri propono de nova "plej natura esperantigo" aldone al la tradicia vorto kaj de nova, nekolonia vorto, ambaŭ dokumentitaj en la 20-a jarcento, la nova formo plej laste en 2002. Mi dubas ĉu mi havas la rajton en tiu situacio inventi kaj oficialigi "vorton pli belan ol tiu kiu estas skribita en PIV", kaj mi dubas ankaŭ ĉu ni ĉiuj havas la legitimon. Sed ŝajnas ke neŭtralajn eksterajn referencojn pri defendo de la bela nova vorto "Sulaveso", kiu laŭ mia nuna kompreno arbitre inventiĝis en marto 2007 kiam ni komencis vikipedian teksteton pri la insulo, ankoraŭ neniu trovis. Nur la 3 uzoj en "Le monde diplo..." el 2008-2010, post kiam nia teksteto kun la nova nomo jam estis. Aŭ ĉu iu havas legitimigan fonton? Fonton, kiu almenaŭ asertas ke estas oficiala vorto de la fina 20-a jarcento "kiu hazarde kaptiĝis en PIV 2002" kaj estas plia oficiala vorto "Sulaveso" kiu konkurencas kun la PIV-a vorto? ThomasPusch (diskuto) 10:32, 4 feb. 2025 (UTC)
Komento: Laŭ en:Sulawesi,
- The name Sulawesi possibly comes from the words sula ("island") and besi ("iron")…
— do, la probabla prononco estas /su.la.we.si/, ne /sul.aŭ.e.si/ (kion sugestus la misesperantigo «Sula ͡uesi»); en la vorto estas la konsonanto /w/, ne diftongo /aŭ/, kaj la silaba limo supozeble estas /la.we/. Kaj la normala esperantigo de la konsonanto /w/ estas per v (kiel en O.ki.na.vo, Taj.va.no ktp). Ankaŭ la hezito inter b kaj w (besi/wesi) apogas la konsonantan version.
Cetere, guglante pri «"Sulaveson" OR "Sulaveso" kiu kaj» mi trovas ege pli multe da trafoj (ne nur Vikipediaj), ol por «"Sulaŭesion" OR "Sulaŭesio" kiu kaj».
Tial
Por: Sulaveso,
Kontraŭ: Sulaŭesio.--Sergio (diskuto) 15:00, 5 feb. 2025 (UTC)
- Okazis sendiskuta alinomigo kiu eble rilatas al problemo de esperantigo de Sulawesi.
Kontraŭ: la ĵusa alinomigo de Tokorozava. Taylor 49 (diskuto) 14:07, 6 feb. 2025 (UTC)
- La plej bona moderna fonto kiun mi trovas interrete estas artikolo de Heidi Goes, kiu uzas "Celebeso". Tial mi voĉdonas
Por: Celebeso. Se poste montriĝos ke "celebesaj" aŭ aliaj indoneziaj esperantistoj uzas alian nomon, kompreneble tiam ŝanĝo estos prava. - Mi pensas ke la afero pri "Tokorozava" ne rilatas al ĉi tiu diskuto, sed dankon al Taylor 49 pro la atentigo al la sendiskuta alinomado. Ĉu ni prefere ne sekvu niajn deklaritajn politikojn? Ĉi-kaze nek la antaŭa nek la ŝanĝita formo faras tion. Kaj se iu volas ŝanĝi la politikojn, ĉu ni ne prefere aperte diskutu? Arbarulo (diskuto) 14:29, 16 feb. 2025 (UTC)
- Kompreneble la temo pri Tokorozava estas komplete alia temo: tie temas pri Transskribo de la japana lingvo en Esperanton (kaj ŝajne la protesto de Taylor nun kaŭzis ke la teksto pri la japana urbo nun fuŝe ne estas vikidatume ligita, sed jes, komplete alia temo), ĉi tie pri esperantlingva nomo de insulo. La malnova kolonia nomo Celebeso ĉiukaze estas dokumentita en PIV, same kiel la nova, postkolonia formo "Sulaŭesio" de PIV, kiu estas ankoraŭ nekutima, kaj kion ŝajne ĉi tie ĉiu bojkotas (kvankam mi demandas al mi kiom arogantaj ni estas se ni simple bojkotas vorton el la norma plej referenca vortaro). Do se ni decidas fajfi pri postkolonia ĝusteco, tiam Celebeso estas bona alternativo. Ĉiukaze mi estas kontraŭ la simpla inventado de nova nomo "Sulaveso", kiom ajn bela la literaro sonas kaj kiom la trovoj en guglo-paĝoj diras - sed ni ĉiuj scias ke la trovoj en guglo-serĉoj fluas, kaj tia momenta kalkuleto ne estas vera aŭtoritata referenco. Ĉi tie, ŝajnas, estas alternativoj malnova Celebeso kaj nova Sulaŭesio, kaj se ni volas bojkoti la novan vorton "Sulaŭesio" de PIV 2002/2005/2020 ... rete ĝis 2025, tiam nur restas la malnova, kolonia formo Celebeso, kun referenco de 4 PIV-oj kaj de Heidi Goes kaj sendube ankoraŭ en aliaj pli malnovaj fontoj. Ĉiukaze
kontraŭ meminventita vorto "Sulaveso", ĉar la opinio ke tiu meminventita vorto estas "natura maniero esperantigi fremdan vorton" (mi tute dividas tiun privatan opinion) ne estas aŭtoritata skriba referenco. Ni memoru ke ni ne estas la Akademio de Esperanto ĉi tie kaj ni ne estas la redakta teamo de estonta "PIV 2030"! Tiuj grupoj povas verki referencojn, ni kiel enciklopedianoj nur povas kolekti kaj citi referencojn. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 27 feb. 2025 (UTC)
- Mi fakte indigniĝas, ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV, kiu, eĉ se iuj ne ŝatas iun aserton en ĝi, estas la norma vortaro en Eo. Tial mi daŭre estus
por la PIV-a postkolonia formo "Sulaŭesio", sendepende ke ekzistas alia, alilanda insulo Okinavo kiu estas sendiskuta vorto en Japanio, kun almenaŭ 3 aŭtoritataj referencoj. Sed se vi sincere decidas bojkoti la nomon "Sulaŭesio" de PIV, nomante ĝin nur "persona propono" de kelkdekpersona PIV-komitato, kun argumento ke Taylor malrespekte opinias pri kolego Wennergren kaj juĝas lin "malbonigita pro tro da jaroj ekster Svedio", kio laŭ mi estas konsternige malserioza argumentado, tiam efektive la sola alternativo estas la malnova e-lingva nomo "Celebeso". Do mi voĉdonas prefere por la postkolonia nomo "Sulaŭesio", duarange por la malnova formo "Celebeso", kaj klare protestas kontraŭ meminvento de (bela) formo "Sulaveso", pri kiu Thomas alvokis alporti aŭtoritatajn referencojn, sed evidente neniu havas ilin. Aidas (diskuto) 14:49, 27 feb. 2025 (UTC)
- Mi fakte indigniĝas, ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV, kiu, eĉ se iuj ne ŝatas iun aserton en ĝi, estas la norma vortaro en Eo. Tial mi daŭre estus
- Kompreneble la temo pri Tokorozava estas komplete alia temo: tie temas pri Transskribo de la japana lingvo en Esperanton (kaj ŝajne la protesto de Taylor nun kaŭzis ke la teksto pri la japana urbo nun fuŝe ne estas vikidatume ligita, sed jes, komplete alia temo), ĉi tie pri esperantlingva nomo de insulo. La malnova kolonia nomo Celebeso ĉiukaze estas dokumentita en PIV, same kiel la nova, postkolonia formo "Sulaŭesio" de PIV, kiu estas ankoraŭ nekutima, kaj kion ŝajne ĉi tie ĉiu bojkotas (kvankam mi demandas al mi kiom arogantaj ni estas se ni simple bojkotas vorton el la norma plej referenca vortaro). Do se ni decidas fajfi pri postkolonia ĝusteco, tiam Celebeso estas bona alternativo. Ĉiukaze mi estas kontraŭ la simpla inventado de nova nomo "Sulaveso", kiom ajn bela la literaro sonas kaj kiom la trovoj en guglo-paĝoj diras - sed ni ĉiuj scias ke la trovoj en guglo-serĉoj fluas, kaj tia momenta kalkuleto ne estas vera aŭtoritata referenco. Ĉi tie, ŝajnas, estas alternativoj malnova Celebeso kaj nova Sulaŭesio, kaj se ni volas bojkoti la novan vorton "Sulaŭesio" de PIV 2002/2005/2020 ... rete ĝis 2025, tiam nur restas la malnova, kolonia formo Celebeso, kun referenco de 4 PIV-oj kaj de Heidi Goes kaj sendube ankoraŭ en aliaj pli malnovaj fontoj. Ĉiukaze
Komento: Karaj - la formon kun silabo -ŭe- klare malebligas jena dokumento de Akademio de Esperanto: "Deklaro pri la Esperanta litero ŭ"; ĝi detale klarigas la kialon kaj (implicite) aludas simplan solvon: "Sulaveso". Amike, -Filozofo (diskuto) 16:40, 27 feb. 2025 (UTC)
- Nu, bedaŭrinde tio estas ruza advokata argumentado: la PIV-an formon "Sulaŭesio" kun silabo -aŭ- klare ebligas la "Deklaro pri la Esperanta litero ŭ" (de 2023): la «litero ŭ plej ofte aperas (A1) - kaj klare permeseblas (A2) - en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ"». La deklaro tute ne esprimas ion pri litero post la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ", tie povas esti vokalo aŭ konsonanto aŭ nenio (aŭ, ankaŭ, ankoraŭ). Tial ankaŭ la argumento ke en la deklaro «implicite» jam estas la vorto «Sulaveso» tiel ne ĝustas. PIV 2002/2005/2020 do ne draste fuŝis. Necesas iu vera, ne dubinda «implicita» interpretita referenco, ĉar nia referenco ĝis nun estas "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj", niaj propraj personaj opinioj ĉi tie, kaj socia diskutejo en vikipedio ne kalkuleblas kiel ekstervikipedia referenco. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 28 feb. 2025 (UTC)
- Kara kolego ThomasPusch - Mi havas la impreson, ke via repliko estas pli advokatece ruza, ol mia komento, al kiu vi respondis ;)
- Unue, la esprimo sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ" estas simple komunlingva maniero diri diftongoj "aŭ" kaj "eŭ", evitante fakan terminon. Estas klare, ke la literkombino "aŭe" en "Sulaŭesi" enhavas sonkombinon [wa] (Su-la-ŭe-si laŭ silabodivido sed ne Su-laŭ-e-si kun diftongo "aŭ"!), kion la akademia decido rekte malrekomendas kaj detale klarigas tian decidon. Bonvolu noti, ke tiu decido ne povis diri pli rezolute, ke la _literkombinoj_ "ŭa" kaj "ŭe" estas evitendaj, ĉar, la vortoj de la tipo "baldaŭa" (bal-daŭ-a laŭ silabado) kaj "antaŭe" estas, memkompreneble, tute akcepteblaj. Via "refuto", do, estas tre lerta, sed nevalida ;)
- Due, ja estus bone havi precedencan uzon en lingve modela fonto, sed tio ne ĉiam eblas. Tamen, ekzemple, la fonologie tre simila "Okinavo" (ne "Okinaŭo"!) tute klare montras la ĝustan vojon.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 17:10, 28 feb. 2025 (UTC)
- Jes, la fonologie tre simila, kvankam alilingva "Okinavo" estas sendiskuta: sed tie estas pluraj fidindaj fontoj, nelaste en PIV, kaj neniu havas ion kontraŭ tiu nomo. Sed ĉi tie, damne, estas fidinda fonto, kiu postulus alian formon, kiu ĉi tie al neniu vere ŝajnas hejmeca (eĉ al Aidas ne, kvankam li daŭre pledas simple sekvi la fonton de PIV, negrave ke la vorto subjektive ŝajnas ekzotika) ... kaj estas neniu ajn vera fonto kontraŭpezanta la voĉojn de 3 PIV-oj, nur la arbitra novbapto de Verdulo en 2007 kaj argumentadoj en tiu ĉi diskuto... kaj, en vasta senco, eblus ankoraŭ konstati ke la guglo-tradukilo ŝtelis la vorton Sulaveso el la "fidinda fonto" Vikipedio en Esperanto al sia traduka vortaro, kaj tiel suzpozeble faris ankaŭ aliaj robotaj tradukaj algoritmoj (ekz. la jena lingva kirlaĵo). Sed se tiel argumenti, ni denove estas ĉe la novbapto de Verdulo en 2007. Mi supozas ke se ni volas "bojkoti la voĉon de PIV" ĉi-tie, restas nur la salomona propono de Arbarulo: la pura solvo konservative ŝajnigi ke ni estas en 1975 kaj tiam la solaj alternativoj estis "Celebeso" (PIV, Parizo 1970, p. 137) kaj la unufoje uzita "Celebo" ("Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, mapo 40). Mi ne bone scias kion refuti, se iu junulo protestas "ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV", ĉar la kritiko estas sekvebla. Dubindas ĉu eĉ estus konvinka iniciato verki grandan artikolon pri la "insulo Sulaveso" en la revuo Monato kun mencio ke en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj provizore instaliĝis alternativa vortumo sed intertempe la vorto Sulaveso estas firme konstanta kaj estos la vorto en "PIV 2030". Do plej saĝos simple lasi la formon "Celebeso" el 1970 kiel titolo, kaj pri la intertempa populariĝo de la indonezia vorto Sulawesi, esperante tradukebla al "Sulaŭesio" en 3 PIV-oj kaj al "Sulaveso" 3x en La Monde diplomatique ekde 2008, oni povas skribi en la teksto (simple ne atentante ke mi ne bone scias kion refuti se iu junulo protestas). ThomasPusch (diskuto) 18:17, 28 feb. 2025 (UTC)
- Mi ne akceptas karakterizon de PIV kiel "norma vortaro". Iuj formoj kaj multaj difinoj en ĝi ankoraŭ restas harstarige fuŝaj, sed espereble sekva eldono korektos multajn el tiuj misaĵoj.
- Cetere, nun okazas ambicia projekto pri plivastigo kaj plibonigo de la (efektive norma, sed ne plena) Akademia Vortaro, sed la Akademio apenaŭ oficiale traktos la nomon por Sulaveso.
- Mi konsultos kelkajn aliajn akademianojn pri la nun diskutata geografiaĵo.
- Tio postulos iom da tempo, ĉar ĵus finiĝis elektoj de novaj membroj, kaj nun oni okupiĝas pri preparado por elektoj de la nova Estraro kaj direktoroj de sekcioj kaj komisionoj. Amike, Filozofo (diskuto) 20:05, 28 feb. 2025 (UTC)
- Jes, la fonologie tre simila, kvankam alilingva "Okinavo" estas sendiskuta: sed tie estas pluraj fidindaj fontoj, nelaste en PIV, kaj neniu havas ion kontraŭ tiu nomo. Sed ĉi tie, damne, estas fidinda fonto, kiu postulus alian formon, kiu ĉi tie al neniu vere ŝajnas hejmeca (eĉ al Aidas ne, kvankam li daŭre pledas simple sekvi la fonton de PIV, negrave ke la vorto subjektive ŝajnas ekzotika) ... kaj estas neniu ajn vera fonto kontraŭpezanta la voĉojn de 3 PIV-oj, nur la arbitra novbapto de Verdulo en 2007 kaj argumentadoj en tiu ĉi diskuto... kaj, en vasta senco, eblus ankoraŭ konstati ke la guglo-tradukilo ŝtelis la vorton Sulaveso el la "fidinda fonto" Vikipedio en Esperanto al sia traduka vortaro, kaj tiel suzpozeble faris ankaŭ aliaj robotaj tradukaj algoritmoj (ekz. la jena lingva kirlaĵo). Sed se tiel argumenti, ni denove estas ĉe la novbapto de Verdulo en 2007. Mi supozas ke se ni volas "bojkoti la voĉon de PIV" ĉi-tie, restas nur la salomona propono de Arbarulo: la pura solvo konservative ŝajnigi ke ni estas en 1975 kaj tiam la solaj alternativoj estis "Celebeso" (PIV, Parizo 1970, p. 137) kaj la unufoje uzita "Celebo" ("Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, mapo 40). Mi ne bone scias kion refuti, se iu junulo protestas "ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV", ĉar la kritiko estas sekvebla. Dubindas ĉu eĉ estus konvinka iniciato verki grandan artikolon pri la "insulo Sulaveso" en la revuo Monato kun mencio ke en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj provizore instaliĝis alternativa vortumo sed intertempe la vorto Sulaveso estas firme konstanta kaj estos la vorto en "PIV 2030". Do plej saĝos simple lasi la formon "Celebeso" el 1970 kiel titolo, kaj pri la intertempa populariĝo de la indonezia vorto Sulawesi, esperante tradukebla al "Sulaŭesio" en 3 PIV-oj kaj al "Sulaveso" 3x en La Monde diplomatique ekde 2008, oni povas skribi en la teksto (simple ne atentante ke mi ne bone scias kion refuti se iu junulo protestas). ThomasPusch (diskuto) 18:17, 28 feb. 2025 (UTC)
- Nu, bedaŭrinde tio estas ruza advokata argumentado: la PIV-an formon "Sulaŭesio" kun silabo -aŭ- klare ebligas la "Deklaro pri la Esperanta litero ŭ" (de 2023): la «litero ŭ plej ofte aperas (A1) - kaj klare permeseblas (A2) - en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ"». La deklaro tute ne esprimas ion pri litero post la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ", tie povas esti vokalo aŭ konsonanto aŭ nenio (aŭ, ankaŭ, ankoraŭ). Tial ankaŭ la argumento ke en la deklaro «implicite» jam estas la vorto «Sulaveso» tiel ne ĝustas. PIV 2002/2005/2020 do ne draste fuŝis. Necesas iu vera, ne dubinda «implicita» interpretita referenco, ĉar nia referenco ĝis nun estas "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj", niaj propraj personaj opinioj ĉi tie, kaj socia diskutejo en vikipedio ne kalkuleblas kiel ekstervikipedia referenco. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 28 feb. 2025 (UTC)
- Kiel promesite:
- Kelkaj (entute naŭ) akademianoj (eksterofice) interŝanĝis opiniojn pri la propono ŝanĝi la nomon de vikipedia artikolo "Sulaveso" al "Sulaŭesio":
- 1. El tiuj, sep (Marc Bavant, Cyril Brosch, Edmund Grimley Evans, Valentin Melnikov, Carlo Minnaja, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer) opinias, ke la formo kun "v" (sed ne "ŭ") estas preferinda esperantigo de la nomo de tiu indonezia insulo ("Sulawesi" [sulawési] en la indonezia kaj simile en multaj aliaj lingvoj, kiuj havas fonemon /w/).
- La decid(ig)a argumento kontraŭ la formoj "Sulaŭeso" aŭ "Sulaŭesio estas, ke la tradicia kaj kutima esperantigo de la fremda fonemo /w/ estas esperanta fonemo /v/ (litero "v" prononcata kiel [v]).
- 2. Iom alia sepopo (Marc Bavant, Edmund Grimley Evans, Markos Kramer, Valentin Melnikov, Carlo Minaja, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer) krome opinias, ke la tradicio de esperantigoj ne sugestas enmeton de "i" (Sulavesio) - komparu, ekzemple: la kartvela ĉefurbo [tbilísi] iĝas en Esperanto "Tbiliso" [tiel, ekzemple, en PIV, ReVo kaj Vikipedio]; krome, tia sufikseca -i- povas krei misgvidan kaj facile eviteblan impreson, ke temas pri landonomo sed ne pri nomo de insulo.
- Tial ni forte preferas la formon "Sulaveso".
- P.S. Bonvolu noti, ke tio ĉi estas privata (eksterofica) opiniesprimo de grupo da akademianoj kiel kompetentaj lingvanoj, sed ne oficiala decido de la Akademio.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 22:12, 5 mar. 2025 (UTC)
- Plie mi sciigas ke en la lasta numero de Esperanto, Amri Wandel raportas pri vizito skribante trifoje "Sulavesi" kaj dufoje "Sulavesio". Tamen, se indonezia fonto ne haveblas, mi ankoraŭ opinias ke ni devas sekvi Heidi Goes, la eksterulon kiu plej multe kunlaboris kun la indonezia Esperanto-movado. --Arbarulo (diskuto) 18:59, 3 apr. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Kolektante ĉiaspecajn fontojn pri la diversaj formoj: kiu estis la monatonomo/numero de tiu "lasta numero de Esperanto", kaj en kiu paĝo aperis la raporto de A. Wandel? Kaj la rekomendo aparte konsideri la lingvouzon de Heidi Goes ankaŭ aspektas senca: ĉu krom la citita artikolo estas ankoraŭ ie alia loko rn kiu Heidi Goes skribas pri la insulo? Rememoru: ni ĉi tie ne voĉdonas pri personaj preferoj aŭ pri privataj rezonadoj en vikipedia(j) diskutpaĝo(j), kial aparte la vorto Sulaveso preferindas al aliaj variaĵoj. Sed temas pri trovoj de fidindaj, ekstervikipediaj referencoj, kiuj kontraŭpezus la fidindajn, ekstervikipediajn referencojn de PIV 2002, 2005 kaj 2020. Mi volonte ankaŭ konsiderus la privatan opiniosondon de Filozofo kun ses kunakademianoj, se mi havus fidindan, ekstervikipedian referencon pri ĝi. Sed referenco "vidu la diskuton en 'Vikipedio:Alinomendaj artikoloj'" laŭ mia kompreno ne nomeblas "ekstervikipedia"... Tial la diskuto tiom stagnas. Ni laŭ la vikipedia logiko ne simple povas referenci al niaj propraj privataj preferoj. Se estus tiel, mi gaje kunvoĉdonus pri nova vikipedia vorto "Sulaveso" nun kaj pri samtempa malvalidigo de "PIV 2002, 2005, 2020" kaj de ĉiuj aliaj referencoj, kiuj statas iun alian. ThomasPusch (diskuto) 13:50, 15 apr. 2025 (UTC)
- PS: Ĉar la artikolo de H. Goes komenciĝas sur "paĝo 23", klaras ke estas 22 paĝoj antaŭ tio, do ne estas iu PDF-dosiero komputile farita kaj komputile alŝutíta en la reton, sed io kio jam iam estis presita. En kiu kadro ĝi publikiĝis? Kiel nomiĝis la presaĵo? ThomasPusch (diskuto) 21:21, 15 apr. 2025 (UTC)
- Kara ThomasPusch,
- Jen kelkaj tiaj referencoj (eksteraj ligoj):
-
- Artikolo "Sulaveso" en Reta Vortaro (ReVo), kie troviĝas ekzemploj kaj pluaj referencoj;
- Kio estas insularo?;
- Megalitoj de Bada, Besoa kaj Napu-valoj, Sulavesa InsuloValo Besoa, Sulaveso;
- Megalitoj de Bada, Besoa kaj Napu-valoj, Sulavesa Insulo;
- Mapado de Tradicia Teritorio;
- English-Esperanto Dictionary, kun registritaj frazo-specimenoj kun la vorto "Sulaveso" en Esperanto.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 20:21, 15 apr. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Kolektante ĉiaspecajn fontojn pri la diversaj formoj: kiu estis la monatonomo/numero de tiu "lasta numero de Esperanto", kaj en kiu paĝo aperis la raporto de A. Wandel? Kaj la rekomendo aparte konsideri la lingvouzon de Heidi Goes ankaŭ aspektas senca: ĉu krom la citita artikolo estas ankoraŭ ie alia loko rn kiu Heidi Goes skribas pri la insulo? Rememoru: ni ĉi tie ne voĉdonas pri personaj preferoj aŭ pri privataj rezonadoj en vikipedia(j) diskutpaĝo(j), kial aparte la vorto Sulaveso preferindas al aliaj variaĵoj. Sed temas pri trovoj de fidindaj, ekstervikipediaj referencoj, kiuj kontraŭpezus la fidindajn, ekstervikipediajn referencojn de PIV 2002, 2005 kaj 2020. Mi volonte ankaŭ konsiderus la privatan opiniosondon de Filozofo kun ses kunakademianoj, se mi havus fidindan, ekstervikipedian referencon pri ĝi. Sed referenco "vidu la diskuton en 'Vikipedio:Alinomendaj artikoloj'" laŭ mia kompreno ne nomeblas "ekstervikipedia"... Tial la diskuto tiom stagnas. Ni laŭ la vikipedia logiko ne simple povas referenci al niaj propraj privataj preferoj. Se estus tiel, mi gaje kunvoĉdonus pri nova vikipedia vorto "Sulaveso" nun kaj pri samtempa malvalidigo de "PIV 2002, 2005, 2020" kaj de ĉiuj aliaj referencoj, kiuj statas iun alian. ThomasPusch (diskuto) 13:50, 15 apr. 2025 (UTC)
- Plie mi sciigas ke en la lasta numero de Esperanto, Amri Wandel raportas pri vizito skribante trifoje "Sulavesi" kaj dufoje "Sulavesio". Tamen, se indonezia fonto ne haveblas, mi ankoraŭ opinias ke ni devas sekvi Heidi Goes, la eksterulon kiu plej multe kunlaboris kun la indonezia Esperanto-movado. --Arbarulo (diskuto) 18:59, 3 apr. 2025 (UTC)
- Mi akceptas la plej multajn el la retpaĝoj, kiujn mi nur supraĵe rigardetis, kiel "fidindaj, ekstervikipediaj referencoj", kvankam retpaĝoj estas ne ĉiam konstantaj dokumentoj kaj ankaŭ ne ĉiam fidindaj fontoj. Nur "Mapado de Tradicia Teritorio" ŝajnas al mi konfuza kaj fuŝeta aŭtomata kirlaĵo, ĝin mi persone ne nomus konvinka (iom senespera paĝaro se eĉ ne eblas skribi la vorton "hejpaĝo" sen eraro). Kaj pri ReVo mi ne akcentus la "pluajn referencojn" plurale: estas unu (singulara) mizera paĝeto el reta vortareto litova-esperanta, kiu ĉe mi hodiaŭ daŭre kraŝas, kaj evidente ne ŝajnas solide programita. Sed iel ajn: ReVo pure estas bona referenco, eĉ se ties ekzemploj mizeras. Do necesus enigi la referencojn por formo "Sulaveso" en la tekston, tre bone se iu ankoraŭ trovus referencon el "plumo" de Heidi Goes, sed ankaŭ poste aldoni ion ĉiam eblas. Ĉu vi enmetos la alportitajn referencojn krom "Mapado de Tradicia Teritorio"?? Tiam oni havos plimulton da referencoj por "Sulaveso" (la 3 trovoj de tekstaro.com de Taylor 49 ankaŭ kalkuleblas), havus malplimulton de 3 referencoj de "PIV 2002, 2005 kaj 2020" por "Sulaŭesio" kaj bone, unu de "revuo Esperanto 2025" por "Sulavesio". Ke momente cirkulas tri alternativoj por la malnova vorto "Celebeso", oni nepre ne kaŝu, sed se estas deca kvanto referencoj por "Sulaveso", ĉio estas en ordo. Tio estis tio kio mankis ĉi tie. Vidu: mi hodiaŭ volis bluigi ruĝan ligilon pri la goraontala lingvo, unu el tiuj lingvoj kiuj havas propran vikipedian projekton, kaj vere sakris kiam mi vidis la tiu lingvo aparte paroliĝas en Sulaveso... Do mi - kion fari? - laŭeble koncize menciis ĉiujn kvar variaĵojn, sen preferi unu, sed mi vere esperas ke tia danco pri referencoj nun ne ĉiam necesos kiam hazarde la insula nomo aperos en iu teksto. La aliaj lingvotekstaj ĝermoj, kiujn mi hodiaŭ bluigis, pri la ŝana kaj saraika, "bonŝance" ne estis de tiu insulo kaj estis multe pli rapide fareblaj miniature... ThomasPusch (diskuto) 20:59, 15 apr. 2025 (UTC)
- Al la referencoj por "Sulaveso" eblas aldoni ankaŭ la tri ekzemplojn el Le Monde Diplomatique en Esperanto, kiujn montras tekstaro.com. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:12, 15 apr. 2025 (UTC)
- Kompreneble, ĝuste tion celis mia duonfrazo "la 3 trovoj de tekstaro.com de Taylor 49 ankaŭ kalkuleblas". Tiel mi ankaŭ faris en la artikola ĝermo goraontala lingvo de antaŭ kelkaj horoj. ThomasPusch 21:22, 15 apr. 2025 (UTC)
- Al la referencoj por "Sulaveso" eblas aldoni ankaŭ la tri ekzemplojn el Le Monde Diplomatique en Esperanto, kiujn montras tekstaro.com. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:12, 15 apr. 2025 (UTC)
- Mi akceptas la plej multajn el la retpaĝoj, kiujn mi nur supraĵe rigardetis, kiel "fidindaj, ekstervikipediaj referencoj", kvankam retpaĝoj estas ne ĉiam konstantaj dokumentoj kaj ankaŭ ne ĉiam fidindaj fontoj. Nur "Mapado de Tradicia Teritorio" ŝajnas al mi konfuza kaj fuŝeta aŭtomata kirlaĵo, ĝin mi persone ne nomus konvinka (iom senespera paĝaro se eĉ ne eblas skribi la vorton "hejpaĝo" sen eraro). Kaj pri ReVo mi ne akcentus la "pluajn referencojn" plurale: estas unu (singulara) mizera paĝeto el reta vortareto litova-esperanta, kiu ĉe mi hodiaŭ daŭre kraŝas, kaj evidente ne ŝajnas solide programita. Sed iel ajn: ReVo pure estas bona referenco, eĉ se ties ekzemploj mizeras. Do necesus enigi la referencojn por formo "Sulaveso" en la tekston, tre bone se iu ankoraŭ trovus referencon el "plumo" de Heidi Goes, sed ankaŭ poste aldoni ion ĉiam eblas. Ĉu vi enmetos la alportitajn referencojn krom "Mapado de Tradicia Teritorio"?? Tiam oni havos plimulton da referencoj por "Sulaveso" (la 3 trovoj de tekstaro.com de Taylor 49 ankaŭ kalkuleblas), havus malplimulton de 3 referencoj de "PIV 2002, 2005 kaj 2020" por "Sulaŭesio" kaj bone, unu de "revuo Esperanto 2025" por "Sulavesio". Ke momente cirkulas tri alternativoj por la malnova vorto "Celebeso", oni nepre ne kaŝu, sed se estas deca kvanto referencoj por "Sulaveso", ĉio estas en ordo. Tio estis tio kio mankis ĉi tie. Vidu: mi hodiaŭ volis bluigi ruĝan ligilon pri la goraontala lingvo, unu el tiuj lingvoj kiuj havas propran vikipedian projekton, kaj vere sakris kiam mi vidis la tiu lingvo aparte paroliĝas en Sulaveso... Do mi - kion fari? - laŭeble koncize menciis ĉiujn kvar variaĵojn, sen preferi unu, sed mi vere esperas ke tia danco pri referencoj nun ne ĉiam necesos kiam hazarde la insula nomo aperos en iu teksto. La aliaj lingvotekstaj ĝermoj, kiujn mi hodiaŭ bluigis, pri la ŝana kaj saraika, "bonŝance" ne estis de tiu insulo kaj estis multe pli rapide fareblaj miniature... ThomasPusch (diskuto) 20:59, 15 apr. 2025 (UTC)
- Heidi Goes certe kaj multe skribis pri la temo en sia granda historio de Esperanto en Indonezio, Movadaj insuletoj. Bedaŭrinde mi fordonis mian ekzempleron. Tamen la enhavotabelo, kiun ŝi montras surekrane en ĉi tiu prelegofilmo ĉe sekundo 2:03:53 [6], vortumas "Sulaveso (antaŭe Celebeso)". Tial mi nun ŝanĝas mian voĉon
Kontraŭ: alinomigo, t.e. por "Sulaveso."
- Se iu interesiĝas pri la aliaj menciitaj fontoj, la kompleta cito de la artikolo kiun mi antaŭe trovis estas ĉi tie [7], kaj la artikolo de Amri Wandel estas en Esperanto Aprilo 2025, p. 92-3. --Arbarulo (diskuto) 15:09, 20 apr. 2025 (UTC)
Ne farite do restos la ĝisnuna titolo "Sulaveso", ĉar ĉi tie nun kolektiĝis sufiĉe da konvinkaj referencoj, kvankam ili ĝisnun en la teksto ne jam dokumentiĝas
- @Filozofo kaj Arbarulo: Por vere fermi la temon, ankoraŭ necesos kompletigi la referencojn pri la PIV-aj formoj "Celebeso" kaj "Sulaŭesio" en la artikolo per pluraj eksteraj referencoj de formo "Sulaveso" kiuj konvinke kolektiĝis ĉi tie, sed ankoraŭ devos eniri la vikipedian artikolon. Ĉu unu el vi pretas enplekti la eksterajn referencojn de formo "Sulaveso" en la tekston? Mi tre volus jam fini kaj arkivigi tiun temon, kiu prenis enorman spacon en tiu ĉi paĝo. PS: Dankon pro la detalaj fontoj de la 20-a de aprilo, Arbarulo. ThomasPusch (diskuto) 20:31, 27 maj. 2025 (UTC)
- PS: Fine mi volas substreki ke estis mi, kiu jam en aprilo 2013, en bona fido ke la nomo "Sulaveso" estus ĝusta, faris la kvin bazajn tekstojn de la kvin landopartoj Okcidenta Sulaveso, Suda Sulaveso, Centra Sulaveso, Sudorienta Sulaveso kaj Norda Sulaveso je tiuj nomoj - 5-foje Sulaveso. Ankaŭ en laiaj paĝokreoj mi diligente kontrubuis al vastigo de la vorto en Vikipedio. Ĝuste tial mi estis tiom ŝokita kiam mi en februaro 2025 legis ke en 3 eldonoj de PIV la nomo estas aŭ malnove Celebeso aŭ nove "Sulaŭesio", kaj ne povis trovi iun ajn referencon defende al la formo "Sulaveso". Tial mi mi vere dankemas ke nun kolektiĝis sufiĉe da referencoj por povi "superpezi" la tri pezajn volumojn de PIV. Kaj mi ne devos mem ŝanĝi ankaŭ miajn kvin tekstojn de la kvin landopartoj al varia formo. Tio nur, ĉar Taylor 49 ŝajne perceptis ke mi estus amara kaj sang-avida malamiko de la kompatinda kara vorto "Sulaveso". Ne, male: mi gaje uzis ĝin jam en kreoj de novaj tekstoj en 2013 kaj ankaŭ en aliaj kreoj de novaj tekstoj, nur ke mi ĝis 2025 neniam kontrolis la al mi ŝajne "memkompreneblan vorton" en PIV 2020 (tion en 2013 mi tute ne povis fari, ĉar tiam mi nur havis ĉe mi PIV 1970, ankoraŭ ne havis PIV 2002 kaj ne tiam PIV 2020 ankoraŭ ne alireblis)... ThomasPusch (diskuto) 21:44, 27 maj. 2025 (UTC)
Mi trovis paĝon en Vikipedio (fakte pri Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), filo de Stalin), kiu elstarigas ruĝan ligilon Kaĉa. La ruĝaj literoj informas ke e-lingva paĝo pri tiu loĝloko ne ekzistas, sed ĝi jes ekzistas, sub longeta titolo "Kaĉo (Sebastopola municipo)", iom surprize kun alia fina vokalo, kun substantiva o-finaĵo, kiu do informas ke temus pri Esperanto-vorto. Mia PIV tamen informas ke kaĉo estas nur grenkaĉo, kaj krimea loĝloko kun esperantlingva nomo "Kaĉo" ne ekzistas. Do, por malpliigi miskomprenojn inter niaj propraj paĝoj, rekomendindas nomi la loĝlokon kaj ankaŭ samnoman riveron al latinliterigita formo de la ukraina kaj rusa nomoj (nomigo laŭ la krime-tatara nomo ankaŭ belus, sed ĉar en Sovetunio granda parto de la krime-tataroj murdiĝis, nun la krime-tatara nomo supozeble malpli konatas ol la rusa kaj ukraina). Escepto kompreneble estus, se eblus noti 2-3 konvinkajn kaj konfirmeblajn referencojn, ke la loĝlokonomo "Kaĉo" estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. PIV ne nepre estas la sola ebla referenco. Sed mi tute ne trovas tiajn konvinkajn kaj konfirmeblajn referencojn, kaj dubas ke ili troveblas. Kaj konsiderante ke la loko estas eĉ ne municipo, sed nur parto de ĝi, mi forte dubas ke sencas inventi propran esperantlingvan geografian nomon. Do la loko nomiĝu Kaĉa - efektive eblus rezigni pri la longa nomo "Kaĉa (Sebastopola municipo)" kaj interkonsenti ke la titolo de la loĝloko estos simple Kaĉa kaj la rivero, kiu nun troveblas sub titolo Kaĉo (rivero) nomiĝos Kaĉa (rivero). ThomasPusch (diskuto) 14:59, 27 feb. 2025 (UTC)
- Laŭ esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, kies rekomendoj ankaŭ uzeblas por "simpla esperanta latinliterigo" sen kreo de vera esperanta nomo, la transliterigo de Кача al Kaĉa estas sendube bona, kaj vere ankaŭ mi nur trovas esperantan formon de la municipo Sebastopolo en PIV (2020) kaj la "Poŝatlaso de la mondo" (1971), sed ne la municipoparton. Kompreneble la mapo 17 de la poŝatlaso bildigas tutan Krimeon en dimensio 3 x 2 cm: kiel tie povus esti iuj municipopartoj? Kaj tio ankaŭ ne necesas: "Esperantigo de loknomo eblas, se tiu esperantigita loknomo estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Tion en kazo de dubo devas ebli pruvi per almenaŭ du sendependaj referencoj." Do, sen referenco neniu esperantigo, nur latinliterigo, sekve Kaĉa. Aidas (diskuto) 15:24, 27 feb. 2025 (UTC)
- Mi opinias tiun Vikipedian regulon malbona kaj kontraŭesperanta. Por Esperanto la morfologia asimilado same gravas kiel por la litova, kaj Vikipedio povus esti grava rimedo por evoluigi Esperantan nomaron. «Томск» iĝas «Tomsko», laŭ la lingvaĵo de la tieaj esperantistoj kaj analogie al lt:Tomskas; sed «Барнаул», ĉiurilate egala (kaj litove egale asimilita: lt:Barnaulas), aperas malesperante kiel Barnaul.
- @ThomasPusch: Kvankam la tataroj estas malmultenombraj en Krimeo, ili restas grava politika forto, kaj iliaj historiaj rajtoj je tiu regiono estas iel agnoskitaj; ĉiuj vikipedioj (ankaŭ la rusa) citas en siaj informkestoj la tataran nomon Qaçı. Kaj eĉ en la slavaj nomoj, la radiko estas nur Кач- (Kaĉ-), la nominativa finaĵo -a aperas nur en 1 kazo el la 6 (aŭ el la 7, se kalkuli la ukrainan vokkazon).--Sergio (diskuto) 02:56, 28 feb. 2025 (UTC)
- Kompreneble mi nepre defendas mencion de la tatara nomo Qaçı en la informkesto kaj en la unua frazo - sendiskute. Sed povas esti nur unu baza titolo de la teksto, kaj en tuta Krimeo post la stalinaj "purigoj" de la 1940-aj jaroj en la censo de 2002 estis 57 % da ruslingvanoj, la resto plejparte ukrainlingvanoj kaj nur eta malplimulto krime-tataroj (en la armee dominita loĝloko en 2014 estis 80 % da rusoj, 14 % da ukrainoj kaj la resto aliuloj, se la informoj en wiki.ru ĝustas, kaj supozeble ĉiuj iel komprenis kaj parolis la rusan). Tial nomi la esperantan titolon "Qaçı" ŝajnus al mi iom radikala, despli ke inter la 4 literoj estas 3 ne-esperantaj. Ankaŭ mi sentas la tentiĝon inventi iun esperantan nomon kun o-finaĵo, ĉar tiam oni ne devas favorigi unu/du plimultajn lingvojn super malplimulta lingvo. Sed la baza ideo estas, ne inventi amason da novaj informoj kiuj nur disvastiĝas kaj reklamiĝas en vikipedio, sed enpreni en Esperanton nur tion kio estas iel uzata en la "vera vivo", kaj povi pruvi tion se necese per referencoj. Narvalo iam antaŭ 20 jaroj malnete diris "ni ne esperantigas ĉiun ajn domaron, vilaĝon, urbeton aŭ municipoparton, sed nur mondgravajn urbojn, kies nomojn rekonas esperantistoj en aliaj kontinentoj ankaŭ sen rigardi en vortaron" (do Vladivostoko, Rio-de-Ĵanejro aŭ Melburno, sed ne esperantigas ĉiun kvartalon kaj ĉiujn antaŭurbojn de tiuj urbegoj). Baza ideo estas trovi esperantigon aŭ en PIV, aŭ en iu alia vortaro, aŭ en internacia ĵurnalo, la literaturo ktp, kaj mencii du aŭ pli de tiuj referencoj. Sed, sincere dirite, la loĝloko "Kaĉ'" ESTAS nur municipoparto, kaj ne mirigas ke pri ĝi ekster Vikipedio ne estas referenco pri ĝenerale uzata esperantigo. La litova vikipedio tute ne havas tekston pri la municipoparto; se ili iam havos, ili senhezite litovigos la nomon, ĉar la litova ankoraŭ pli radikale asimiligas vortojn ol Esperanto. Sed la litova lingvo gramatike havas plurajn finaĵojn je dispono, kaj oni kutime prenas tiun finaĵon kiu plej laŭ sono similas al la origina formo. Tio ĉi tie certe estos "Kača" (lt), tutcerte ne "Qaçı" kaj ne "Качa", ĉar tiuj formoj havas ne-litovajn literojn (do la loko en la litova estos gramatike "virina nomo"). Sed mi opinias tre grave, ke la esperantistoj ne forgesas, ke vikipedio estas projekto malferma al ĉiu, kiu priskribas la mondon kaj kolektas la tutmondan sciaron, kaj oni ne ĉi tie produktas "originalajn informojn kaj subjektivajn ideojn" - konsciante ke ofte eksteraj fontoj esperantlingvaj estos malmultaj, almenaŭ tiuj aktuale tuj videblaj interrete. Tial la limoj kiom da urboj rajtas esti esperantigeblaj estas detale diskuteblaj. Sed se estas duba kazo, despli gravas ke estas referencoj (pri la titolo "Londono" eĉ ne estas vikipedia referenco, ĉar ne estas dubo pri la e-lingva vorto, kaj ĉiu ajn povas facile kontroli la ĝustecon de la o-finaĵo rete en vortaro.net kaj reta-vortaro.de). Baze mi dirus ke Narvalo pravis per sia resumo "ni ne esperantigas ĉiun ajn domaron, vilaĝon, urbeton aŭ municipoparton", kio estas koncizigo de VP:EN. Kaj kiel dirite, "Kaĉ'" ESTAS nur municipoparto, tial ne mirigas ke iuj uzantoj simple metas ruĝan ligilon Kaĉa en tekston kaj mise supozas se la literoj estas ruĝaj ke teksto ankoraŭ ne estas. ThomasPusch (diskuto) 11:49, 28 feb. 2025 (UTC)
- Se (o)ni verkas Esperantan vikipedion, (o)ni prefere uzu ĝuste Esperanton, ĉu ne? La formo "Kaĉa" en la Esperanta vikipedio havas neniun avantaĝon antaŭ "Kaĉo" (tiu lasta ja estas esperantigita nomo!). Anstataŭ zorgi pri la alinomado oni prefere zorgu pri la aktualigo de la jam ekzistantaj artikoloj aŭ pri verkado de la pliaj. Ne rompu tion, kio eĉ sen via interveno tute bone funkcias! Mi havas nenion plian por aldoni. Mevo (diskuto) 11:43, 1 mar. 2025 (UTC)
Komento: Karaj - Mi emas konsenti kun Sergio kaj Mevo. Krome, konsiderante, ke la origina tatara nomo estas [kaĉi] kaj la radiko de rusa kaj ukraina nomo estas [kaĉ] kun variaj fleksiaj finaĵoj, la plena esperantigo "Kaĉ/o" ŝajnas tute natura kaj pli preferinda ol la preskaŭ arbitre kripligita parta esperantigo "Kaĉa".
- La argumento, ke oni evitu geografian formon "Kaĉo", ĉar ĝi estas homonima kun la komunuza vorto "kaĉo", ne estas valida (sufiĉas rememori la tute kutiman nomon de insulo kaj lando Kubo), kaj, cetere, tiurilate la formo "Kaĉa" ne estas pli homonim-imuna.
- Tial mi pledas
Kontraŭ: alinomigo, t.e. por konservo de la nomo "Kaĉo" kaj por tiu ĉi rivero en Krimeo, kaj por la tiea loknomo/municipo). - Amike, -Filozofo (diskuto) 15:43, 1 mar. 2025 (UTC), esperantistiĝinta en Tomsko (tiel! ;)
- Ĉi tio fakte estas
Kontraŭ: alinomigo? Taylor 49 (diskuto) 20:15, 7 mar. 2025 (UTC)
- Jes,
Kontraŭ: alinomigo! Samtempe, mi alĝustigas mian ĉi-supran voĉdonan vortumon, kiu kaŭzis konfuzon. Dankon pro atentigo! Amike, -Filozofo (diskuto) 20:44, 7 mar. 2025 (UTC)
- Jes,
- Ĉi tio fakte estas
Por: daŭrigi nian ĝisnunan politikon, kiun ThomasPusch ĝuste raportis. Aliaj Esperantistoj ne Esperantigas ĉiun urbeton, do ankaŭ vikipediistoj ne Esperantigu ilin. Arbarulo (diskuto) 20:33, 6 mar. 2025 (UTC)
- Mi timas ke la komparo de la municipoparto Качa aŭ Qaçı al la urbegoj Tomsko aŭ Barnaul estas iom misa, ĉar la grandecoj estas tute aliaj. Sed tamen, ankaŭ referencoj pri la esperanta urbonomo Tomsko ne facile troveblas: PIV kaj ReVo (kaj ankaŭ ĉiuj aliaj vortaroj kiujn mi havas en miaj bretaroj, sed kompreneble mi ne ĉavas ĉiujn, ne konas esperantigon "Tomsko"), la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Tomsk en la mapoj 15 kaj 19 - latinlitere, sed ne esperantigite, same faras ĉiuj eldonoj de la Jarlibro de UEA, kaj la retejo de la klubo ŝajne ekde 15 jaroj estas morta. Sed kun iom da peno eblas trovi arkivigon de la retejo el 2010, kie videblas la esperantigo Tomsko, kaj la serĉilo tekstaro.com montras ankaŭ trovojn en La Ondo de Esperanto - do pri Tomsko esperantigo sendube pravigeblas. Pri Barnaul mi nun ne volas ripeti la tutan serĉadon, ĉar en tiu paĝo ĝis nun neniu proponis esperantigon "Barnaŭlo", sed principe la serĉado sekvus saman vojon. ThomasPusch (diskuto) 22:27, 12 mar. 2025 (UTC)
Do, kie estas la eksteraj referencoj por esperantigo "Kaĉo"? Kompreneble ke se PIV kaj ReVo eĉ ne mencias Tomskon, ke des malpli ili mencias tiun kvartalon. Kaj ankaŭ por la ĝenerale grandaj mapoj de la "poŝatlaso" la loko multe tro etas. La Ondo de Esperanto kaj la "tekstaro" havas multajn citaĵojn pri grenkaĉo sed nenion pri loko en Krimeo... Kaj ankaŭ la vortaro de Pacjurko, ne mirinde, ne havas ajnan trovon. Ankaŭ aliaj vortaroj garantiita ne helpos, se entute, tiam iuj lokaj esperantaj gazetoj aŭ retejoj. @Mevo: Eble vi ja trovos ion. Se ne, vi malpravas: la esperantigita vikipedia artikolo neniel "multajn jarojn perfekte funkciis", sed ĝi simple ne atentiĝis kaj neniu rimarkis ke ĝi kontraŭas la esperantigon redaktopolitikon de la e-lingva vikipedio. Do, krom se alvenos konvinkaj kaj konfirmeblaj eksteraj referencoj -
Por: alinomigo. Kompreneble la temo estas room flanka, kaj malatentata, ke oni povas ankaŭ decidi plu ignori ĝin. Sed tio malkredigos nian tutan argumentadon. Kaj ĝustas, ke plibonigo de la ekzistaj kaj kreado de novaj artikoloj bezonas nian energion, tiel ni laŭeble ne malŝparu pliajn semajnojn en diskuto pri fakte evidenta temo - sen referencoj, neniuj dubindaj esperantigoj. Aidas (diskuto) 23:36, 12 mar. 2025 (UTC)
- Ne estas mirinde, ke neniu fidinda E-lingva fonto uzas la formon Kaĉo, ĉar la loĝloko neniel estas rimarkinda mondskale. Sed mi vidas neniun kialon por preferi kriplan transskribon en la formo "Kaĉa" anstataŭ la plene esperantigitan formon "Kaĉo". Ambaŭokaze ja temos pri homonimeco. Se oni preferas muŝbugradon pri malmulte gravaj nomoj anstataŭ plibonigi la enhavon de la vikipedio - nu, mi lavas la manojn. Faru la Esperantan vikipedion nur kaĉo el diverslingvaj nomoj, mi jam delonge fajfas pri tio. Ve, mi ja memoras la tempojn, kiam E-vikipedio estis iom avangarda kaj eĉ "elita" projekto. Nun ĝi fariĝis setlejo por duonkleraj nenifarantoj, kiuj zorgas ĉefe pri ĝenado al alte kvalifikitaj aŭtoroj. Mi fajfas, amen! Pardonu min pro iom libera sincereco! Faru, kion vi volas! Mevo (diskuto) 20:00, 13 mar. 2025 (UTC)
- Viaj frazoj iel aspektas tre frustite, amarege kaj malbonhumore, pli ol konvenas pri la miniatura temo. Mi komprenas ke la duonkleraj nenifarantoj estas interalie la 30-jara litovo Aidas kaj mi, kaj la ĝenitaj alte kvalifikitaj aŭtoroj estas unuavice vi. Objektive mezuri kvalifikon de vikipedia aŭtoro estas iom malfacile, mi ĝenerale emus juĝi ke la pli aktivaj vikipediaj aŭtoroj ĝenerale estas kvalifikitaj - objektive mezuri vikipedian aktivadon aŭ nenifaradon de ĉiu ajn uzanto estas tute facile (ekz. aidas, vi, mi, filofozo ktp). Per tiom malbonhumora komento eblas efike sufokigi la kunlaboremon de ĉiuj diskutantoj, kiel ankaŭ okazis ĉi tie. Tamen ne nur temas pri kolekti "
verdajn kaj
ruĝajn pilkojn" ĉi tie, sed temas pri orientiĝo laŭ la vikipediaj gvidlinioj, kiujn iuj uzantoj en la unuaj jaroj de la projekto starigis ĝuste por eviti monatajn luktojn pri miniaturaj temoj.
- Viaj frazoj iel aspektas tre frustite, amarege kaj malbonhumore, pli ol konvenas pri la miniatura temo. Mi komprenas ke la duonkleraj nenifarantoj estas interalie la 30-jara litovo Aidas kaj mi, kaj la ĝenitaj alte kvalifikitaj aŭtoroj estas unuavice vi. Objektive mezuri kvalifikon de vikipedia aŭtoro estas iom malfacile, mi ĝenerale emus juĝi ke la pli aktivaj vikipediaj aŭtoroj ĝenerale estas kvalifikitaj - objektive mezuri vikipedian aktivadon aŭ nenifaradon de ĉiu ajn uzanto estas tute facile (ekz. aidas, vi, mi, filofozo ktp). Per tiom malbonhumora komento eblas efike sufokigi la kunlaboremon de ĉiuj diskutantoj, kiel ankaŭ okazis ĉi tie. Tamen ne nur temas pri kolekti "
- Do la demando de Aidas, "Do, kie estas la eksteraj referencoj por esperantigo 'Kaĉo'?", evidente respondiĝas per: "Neniu ĝis nun trovis iun ajn!". Kaj la gvidlinio Vikipedio:Esperantigo de nomoj konstatas tute seke "Esperantigo de loknomo eblas, se tiu esperantigita loknomo estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Tion en kazo de dubo devas ebli pruvi per almenaŭ du sendependaj referencoj." Laŭ tiu gvidlinio fakte ne eblas esperantigo. Aŭ ĉu ni fundamente reverku la gvidliniojn Vikipedio:Esperantigo de nomoj kaj Vikipedio:Titoloj de artikoloj? ThomasPusch (diskuto) 21:57, 24 maj. 2025 (UTC)
- @Sergio: Mi certigas al vi, ke por la litovlingvaj nomformoj de Barnaulas kaj Tomskas kaj Frankfurtas kaj ĉiuj pli etaj loĝlokoj de Eŭrazio kun litovaj loknomoj facile estas fidindaj kontroleblaj litovlingvaj referencoj, minimume en la grandaj leksikonoj kiel Visuotinė lietuvių enciklopedija, sed neniel nur tie. Kaj kie troveblas tiaj aŭtoritataj referencoj esperantlingve, tie esperantigoj ankaŭ bonas. Sed estas konata hobio, ke iuj Esperanto-adeptoj ekscese emas esperantigi loknomojn de tre etaj loĝlokoj (en esperanta Mezeŭropo oni nomas tion "ŝulcismo", laŭ tiurilate ekstremisma pasinta esperantisto Richard Schulz), kaj mi vere opinias la kondiĉon povi trovi du sendependajn fontojn por litovigo/esperantigo aŭ iu-ajn-lingvigo de loknomoj tre saĝa bremsilo al senbrida kreado de milionoj da dubindaj personaj kaŝnomoj por lokoj... Aidas (diskuto) 12:46, 28 maj. 2025 (UTC)
- Do la demando de Aidas, "Do, kie estas la eksteraj referencoj por esperantigo 'Kaĉo'?", evidente respondiĝas per: "Neniu ĝis nun trovis iun ajn!". Kaj la gvidlinio Vikipedio:Esperantigo de nomoj konstatas tute seke "Esperantigo de loknomo eblas, se tiu esperantigita loknomo estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Tion en kazo de dubo devas ebli pruvi per almenaŭ du sendependaj referencoj." Laŭ tiu gvidlinio fakte ne eblas esperantigo. Aŭ ĉu ni fundamente reverku la gvidliniojn Vikipedio:Esperantigo de nomoj kaj Vikipedio:Titoloj de artikoloj? ThomasPusch (diskuto) 21:57, 24 maj. 2025 (UTC)
Saluton. Mi kredas, ke humanismaj rilatas al Humanismo, kio ne estas precize la samo. Mi kredas, ke tiu artikolo devus nomiĝi Homaj sciencoj, same kiel en ĉiuj aliaj lingvoj, al kiuj ĝi estas ligita. Mi scias, ke estas alia artikolo Homa scienco, kun simila sed ne sama enhavo, kaj la pluralo povas savi la diferencon. Tiu artikolo kun plurala titolo ekzistis, sed nur kiel alidirektilo al Homa scienco, kaj mi nuligis ĝin por ke ĝi povu esti la nun kreita artikolo. Se finfine oni preferas reteni la dekomencan titolon, mi restarigus la nuligitan alidirektilon.--kani (diskuto) 14:20, 3 mar. 2025 (UTC)
Komento: La titolo "Humanismaj sciencoj" estas ankaŭ miaopinie erara. "Homaj sciencoj" estas sendube pli taŭga, sed eble eĉ pli taŭga estus titolo "Homsciencoj", t.e. sciencoj, kies precipa intereso senpere fokusiĝas sur hom(ar)o. Mi do uzus titolon "Homsciencoj", sed en la enkonduka frazo dirus simile sl jeno: " Homsciencoj aŭ Homaj sciencoj estas ..." Mi ĵus kontrolis kaj vidas, ke la formoj "homsciencoj" kaj "homscienca" jam aperas en titoloj kaj tekstoj de multaj artikoloj. Tio konfirmas mian proponon. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:41, 3 mar. 2025 (UTC)
- Jes, «homsciencoj» estas pli bona formo. Tamen ili estas ne «homaj sciencoj», sed «prihomaj sciencoj». Historie studia humanitatis estis kontrastigataj al teologio (Studia Divinitatis), kaj nun la angla Vikipedio avertas kontraŭ konfuzo inter en:Human sciencie(s) kaj en:Humanities, kvankam ĝi mem konfuzas ilin kun en:Social science: ja history, philosophy, sociology, psychology, justice studies folkloristics… temas pri socio, sed ial estas listigitaj sub en:Human science. Ŝajnas ke tiuj dividoj malsamas en diversaj landoj, kaj la disdivido de angla Vikipedio ne estas racia.--Sergio (diskuto) 13:15, 4 mar. 2025 (UTC)
Por: Homaj sciencoj aŭ Homsciencoj, senprefere, ĉar human- ne havas la bezonatan signifon. Mi rimarkigas ankaŭ ke PIV registras tiun sencon de humanisma kiel evitindan.- Parenteze, mi pensas ke en la angla, social sciences normale estas subkategorio aŭ sinonimo de human sciences. Mi ne scias ĉu ie tiuj terminoj estas ekskluda divido. Arbarulo (diskuto) 20:04, 6 mar. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Jes, tiu fako lamas pri logiko, samkiel la angla ortografio. La ĉiama konflikto inter sistememo kaj internaciismo.--Sergio (diskuto) 07:30, 7 mar. 2025 (UTC)
- Mi tre subtenus movon de "humanismaj sciencoj" al "homaj sciencoj" , sed ne feliĉas pri tio ke tiam estas du konkurencaj tekstoj "homa scienco" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj) kaj "homaj sciencoj" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj). kaj la difinoj en grandaj naciaj lingvoj rekte kontraŭdiras sin reciproke, kaj ne eblas havi unuecan tradukon kiu kontentigos ĉiujn naciajn difinojn. Ĉiukaze ofte estas unu superkategorio, kontraste al "ekzaktaj sciencoj" (fiziko, ĥemio, geologio ktp), kaj unu historia koncepto kiu devenas el la renesanco kaj kontrastigas la fakon al teologio, tio do ne malproksimas fakte al la filozofio de "humanismo" ankaŭ el tiu epoko. Se ni konsentas ke ni serĉas kunan vorton por multaj prihomaj sciencoj, mi pledus ke ni havus unu tekston, ne du, "homa" kaj "homaj". Aŭ: iuj devus konvinke kaj simple klarigi al mi la bazan diferencon inter la titolo plurala kaj tiu singulara... ThomasPusch (diskuto) 16:21, 1 apr. 2025 (UTC)
- Nun rigardinte la enhavon, mi facile konsentus al kunigo, ĉar ŝajne estas neniu koncepta distingo inter la esperantaj artikoloj --Arbarulo (diskuto) 18:46, 3 apr. 2025 (UTC)
Por: kunigo. Aidas (diskuto) 12:20, 28 maj. 2025 (UTC)
- Nun rigardinte la enhavon, mi facile konsentus al kunigo, ĉar ŝajne estas neniu koncepta distingo inter la esperantaj artikoloj --Arbarulo (diskuto) 18:46, 3 apr. 2025 (UTC)
- Mi tre subtenus movon de "humanismaj sciencoj" al "homaj sciencoj" , sed ne feliĉas pri tio ke tiam estas du konkurencaj tekstoj "homa scienco" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj) kaj "homaj sciencoj" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj). kaj la difinoj en grandaj naciaj lingvoj rekte kontraŭdiras sin reciproke, kaj ne eblas havi unuecan tradukon kiu kontentigos ĉiujn naciajn difinojn. Ĉiukaze ofte estas unu superkategorio, kontraste al "ekzaktaj sciencoj" (fiziko, ĥemio, geologio ktp), kaj unu historia koncepto kiu devenas el la renesanco kaj kontrastigas la fakon al teologio, tio do ne malproksimas fakte al la filozofio de "humanismo" ankaŭ el tiu epoko. Se ni konsentas ke ni serĉas kunan vorton por multaj prihomaj sciencoj, mi pledus ke ni havus unu tekston, ne du, "homa" kaj "homaj". Aŭ: iuj devus konvinke kaj simple klarigi al mi la bazan diferencon inter la titolo plurala kaj tiu singulara... ThomasPusch (diskuto) 16:21, 1 apr. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Jes, tiu fako lamas pri logiko, samkiel la angla ortografio. La ĉiama konflikto inter sistememo kaj internaciismo.--Sergio (diskuto) 07:30, 7 mar. 2025 (UTC)
La proponatan vortumon uzas nia kara Prezidanto Charters [8] (mem fakulo pri la afero). Krome ĝi aperas en PIV, sed kiel ekzemplo, do sen difino. [9] Ĉi tiu propono rilatas al la tuj supra. Arbarulo (diskuto) 20:04, 6 mar. 2025 (UTC)
- Ial Esperanto estas aparte malfacila por lingvistoj kaj filologoj, kvankam ekzistas eminentaj esceptoj. «Humanismaj studoj» estas ĝene ambigua. Kial la priaj fakuloj ne aplikas siajn fakajn sciojn kaj ne uzas samsencan varianton senambiguan, ekz-e ion surbaze de wiktionary:humaniora? La latinaĵo implicas aron (plurnombron; sed por Esperanto pli bone sonus "humaniaro"), do humanio → humaniisto, humaniaro … Sed Vikipedio tabuas malkaŝan kreadon de terminoj.--Sergio (diskuto) 07:27, 7 mar. 2025 (UTC)
Kvar esprimoj estas menciitaj en la diskutopaĝo. La esprimo bienaŭto ŝajnas pli uzata ol kombinaŭto. Lingvano (diskuto) 14:06, 19 mar. 2025 (UTC)
- Mi iritiĝas pri la vorto "bienaŭto", ĉar mi neniel asociigus la aŭton kun bieno, kampara vivo, agrikulturo. Laŭ mi estas simpla aŭtotipo por familioj, homoj kiuj foje havas pli da aĉetaĵoj, sportiloj aŭ valizoj - do simple aŭto por pluraj uzoj aŭ kombinitaj uzoj. Tial kombinaŭto povus esti bona vorto, se iu vortaro reklamus ĝin, sed ŝajne ne estas tiel, kombiaŭto havas vortaran referencon, sed sincere dirite ne estas Esperanta vorto: kio estus "kombio aŭ kombia"??? Pluruza aŭto malkomforte havas unu silabon pli, sed ĉiukaze donas bonan komprenon, ĉiukaze pli ol la agrikultura veturilo "bienaŭto", egale ke ĝi menciiĝas en pluraj vortaroj. ThomasPusch (diskuto) 15:59, 1 apr. 2025 (UTC)
- Mi konsentas, ke la vorto bienaŭto estas arbitra, sed tio ne ĝenas min. La vorto almenaŭ klare indikas specon de aŭto. La esprimo pluruza aŭto al mi ŝajnas tute sensenca kaj eĉ ne klare indikas specon de aŭto. Pluruza manĝilo estas manĝilo, kiun oni ne forĵetas post unu uzo, ĉu ne? Kiel aŭto povus ne esti "pluruza"? Eĉ se oni komprenus "plurajn uzmanierojn", la senco restas tute enigma. Kiu aŭto ne havas plurajn uzmanierojn? Cetere, pri kiuj aŭ kiaj uzmanieroj temus? Kaj longajn kaj mallongajn distancojn? Ĉu ankaŭ tiri plugilon per ĝi? Lingvano (diskuto) 10:11, 7 apr. 2025 (UTC)
- Pluruza manĝilo laŭ mi estas ekzemple manĝilo kiu samtempe estas forko kaj kulero, io kio aspektas kiel kulero kun pintoj antaŭe - kiel en la bildo dekstre (angle fork+spoon="spork", germane Gabel+Löffel="Göffel", esperante forko+kulero="forkulero"?). Pri la demando, pri kiuj uzmanieroj temus "kombinaŭto": temus pri pluraj kutimaj uzoj de aŭtoj. Laŭ mi tiri plugilon ne estas kutima uzo de ajna aŭto, sed transportado de homoj sur komfortaj sidlokoj kaj transporto de kargo, valizoj, mebloj, skioj aŭ multaj korbopilkoj, sakoj da ŝtonoj aŭ sablo, kestoj da boteloj aŭ da libroj, jes estus pluraj kutimaj uzoj de aŭto.
- Jes ja "la esprimo bienaŭto ŝajnas pli uzata - en esperantaj vortaroj kaj bildvortaroj - ol kombinaŭto", sed, mi pardonpetas, mi daŭre iritiĝas pri la vorto "bienaŭto". Sed mi estas nur unu el multegaj Esperanto-parolantoj. ThomasPusch (diskuto) 20:28, 24 maj. 2025 (UTC)
La artikolo mem diras, ke la proponata nomo uziĝas "pli ofte". En PIV ĉerkes- ekzistas (kvankam ĝi ne eksplice aplikiĝas al lingvo, nur al popolo), kaj adig- ne. Oni jam proponis la alinomigon ĉe "Kunigendaj artikoloj", do mi transprenas la ideon ĉi tien. Rimarku ke ĉerkesa lingvo nun estas alidirektilo al Abĥaz-adigea lingvaro, kiu nomas la koncernan temon ĉerkesaj lingvoj (ŝajne estas kutimspeca disputo "ĉu lingvoj aŭ dialektoj"). --Arbarulo (diskuto) 20:07, 25 mar. 2025 (UTC)
- Mi ne kompetentas pri la tre komplikita temo pri la Nord-Kaŭkazaj lingvoj, tamen
- la formo ĉerkes- estas multe pli internacia (vd la liston);
- la formo adiga en Esperanto estas maloportuna pro la ŝajnaj sufiksoj: ad·ig·a.
- Cetere, en Adygha nek y (ы) estas i, nek gh (г) estas g.
- Resume, mi estas
Por: «Ĉerkesa lingv(ar)o» aŭ «Ĉerkesaj lingvoj».--Sergio (diskuto) 06:51, 26 mar. 2025 (UTC)
Por: Mi ne kontraŭas al apliko ke la pli internacia kaj PIV-a radiko "ĉerkes' " ĉi tie." ThomasPusch (diskuto) 15:46, 1 apr. 2025 (UTC)
- Ŝajne neniu kontraŭas, sed nur administranto povas fari la ŝanĝon. --Arbarulo (diskuto) 19:59, 1 maj. 2025 (UTC)
- Mi vere lastatempe havas maltro da tempo por energie sekvi la diskutojn ĉi tie, kaj ne sufiĉe movas la diskutadojn. Bonvolu pardoni, kaj en kazo de neceso pli klare premu min al ago, per uzo de ŝablono {{re}} aŭ noteto en mia persona diskutpaĝo. Mi nun faris la administran movon Adiga lingvo > Ĉerkesa lingvo kaj ligis la rezulton al la vikidatumo d:Q858543. Tie plimulto de la paĝoj komprenas la temon plurale, do proponas titolon "Ĉerkesaj lingvoj", ne "Ĉerkesa lingvo", kiel Arbarulo ankaŭ aludis en la noto de 25 mar. 2025. Nun mi vidas ke Sergio klare voĉdonis por la plurala variaĵo, ĉu Arbarulo havis jam klaran preferon pri "Ĉerkesaj lingvoj" mi ne scias. Ĉiukaze mi, kvankam mi nun nur faris la movon laŭ la diskuta titolo Adiga lingvo > Ĉerkesa lingvo, estus
Por plumovo al titolo "Ĉerkesaj lingvoj" plurale. Kaj kompreneble mi aldone forte estus
Por ioma vastigo de la mikroartikolo. Mi supozas ke plumovon al titolo "Ĉerkesaj lingvoj" plurale povas nun fari ĉiu ajn uzanto, ĉar tie estas nur vakuo. ThomasPusch (diskuto) 22:31, 23 maj. 2025 (UTC)
Komento: Mi havas nenion kontraŭ plurnombrigo. --Arbarulo (diskuto) 15:45, 25 maj. 2025 (UTC)
Por: plu-movo al ĉerkesaj lingvoj (= ĉerkesa lingvaro), kiel ankaŭ esprimis Sergio, Thomas kaj Arbarulo - la teksto kaj vikidatumoj tute ne kaŝas ke temas pri "lingva familio", kaj tiel efektive estas. Aidas (diskuto) 11:25, 28 maj. 2025 (UTC)
Farite la plumovo al plurala termino ĉerkesaj lingvoj. En la teksto pri la pli vasta abĥaz-adigea lingvaro la ĝusta termino ĉerkesaj lingvoj jam uziĝas ekde januaro 2009, kiel komence atentigis Arbarulo. Nun, post pli ol 16 jaroj, nia teksto mem uzas la saman nomon... ! ThomasPusch (diskuto) 11:34, 28 maj. 2025 (UTC)
- Mi vere lastatempe havas maltro da tempo por energie sekvi la diskutojn ĉi tie, kaj ne sufiĉe movas la diskutadojn. Bonvolu pardoni, kaj en kazo de neceso pli klare premu min al ago, per uzo de ŝablono {{re}} aŭ noteto en mia persona diskutpaĝo. Mi nun faris la administran movon Adiga lingvo > Ĉerkesa lingvo kaj ligis la rezulton al la vikidatumo d:Q858543. Tie plimulto de la paĝoj komprenas la temon plurale, do proponas titolon "Ĉerkesaj lingvoj", ne "Ĉerkesa lingvo", kiel Arbarulo ankaŭ aludis en la noto de 25 mar. 2025. Nun mi vidas ke Sergio klare voĉdonis por la plurala variaĵo, ĉu Arbarulo havis jam klaran preferon pri "Ĉerkesaj lingvoj" mi ne scias. Ĉiukaze mi, kvankam mi nun nur faris la movon laŭ la diskuta titolo Adiga lingvo > Ĉerkesa lingvo, estus
- Ŝajne neniu kontraŭas, sed nur administranto povas fari la ŝanĝon. --Arbarulo (diskuto) 19:59, 1 maj. 2025 (UTC)
"Necelo" estas neologismo nelogika kaj tute ne uzata, evidente elpensita unuafoje en Novembro 2024 por tiu ĉi vikipedia artikolo. Cetere, ĝi kontraŭas la fundamentan regulon 15. Inselo ŝajnas bona alternativo, se vere necese (malpli konfuza ol incelo en ĉi kunteksto). --Kwekubo (diskuto) 15:39, 28 apr. 2025 (UTC)
Por: Incel, laŭ la rezonoj de Kwekubo. --Arbarulo (diskuto) 19:55, 1 maj. 2025 (UTC)
Komento: Provoj esperantigi tiun ĉi anglalingvaĵon per "incelo" aŭ "inselo" ŝajnas al mi egale konfuzaj: kaj in/cel/o, kaj in/sel/o povas esti misinterpretita kiel kunmetaĵo, kio estos pardonebla, ĉar tiu ĉi koncepto estas verŝajne nur marĝene konata kaj uzata, pri kio atestas la fakto, ke, dume, praktike neniu alia lingvo vere asimilis tiun ĉi vorton: pli-malpli ĉiuj lingvoj rekte uzas aŭ laŭlitere transskribas la anglan formon.- Mi do opinias prudente simple uzi la anglalingvan formon incel kaj klare indiki tion en la teksto. Se tamen necesas uzi esperantigitan formon, mi preferus la formon incel/o kiel pli rekoneblan kaj pli konforman al la tradiciaj manieroj esperantigi la vortojn kun literon "c" en en la sama fonetika pozicio: komparu, ekzemple, "incesto", "inciti", "incidento" ktp.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 02:22, 19 maj. 2025 (UTC)
Komento: Provoj esperantigi tiun ĉi anglalingvaĵon per "necelo", "incelo" aŭ "inselo" egale konsternigas min. Ankaŭ "Incel" ne estas tre bela titolo, sed, ĉar tute fremdlingva, almenaŭ pli bona ol la miskomprenigaj tristaĵoj "necelo", "incelo" aŭ "inselo". Tial
Por la usonismo "Incel", se vere ne estas alternativo, sed ankoraŭ pli bonus laŭeble silaboŝpara vera esperanta vorto, laŭ mia kalkulo "senvola ĉastulo" (6 silaboj) plej mallongus, "kontraŭvola ĉastulo" jam estus 7, "senĉastulo" jam estus la malo. Sed kiu diras ke laŭ usonismaj mallongigoj ĉiujn esperantajn psikiatrajn konceptojn kaj simptomojn necesas premi en du silabojn? Ĉu vere monstraj vortoj sen esperantaj finaĵoj kiel "mizog" por mizogineco, "mizan" por mizantropio, "memko" por memkompato kaj "memmal" por memmalamo brile modernigos nian lingvon? Do
Por la usonismo "Incel", por eviti krei iun tre dubindan vorton por koncepto, pri kiu mi en neniu el miaj naciaj lingvoj iam ajn legis, kaj kio vere miapercepte estas tre flanka temo. Sed eĉ pli por vera esperanta vorto, aŭtomate komprenebla, kaj sen dubindaj kreoj de novaj vortoj. ThomasPusch (diskuto) 22:59, 23 maj. 2025 (UTC)
- "Nevola ĉastulo" estas, miaopinie, pli trafa priskribo de tiu, kiu nevole estas ĉasta. (Komparu, ekzemple la difinojn de "nevola" kaj "senvola" en PIV). Cetere, la vorto "nevola" estas ankaŭ pli mallonga. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:30, 24 maj. 2025 (UTC)
- "Nevola" ne pli mallongas parole, laŭ silaboj, nur skribe, unu literon, sed al mi "nevola ĉastulo" perfekte taŭgas. Ke PIV tiom detale difinas la vorteton senvola, mi hieraŭ ne kontrolis. Klaras ke la fakte subkomprenita ideo jes estas "kontraŭvola", rekte mala al la propra volo, sed tio estus tro da silaboj; kun "nevola ĉastulo" ni havus vorton kiun ĉiu esperantisto tuj komprenus, ankaŭ se oni ĝis tiam neniam aŭdis pri angla akronimo In-Cel. Mi supozas ke viroj kiuj tre volas havi inon sed neniel sukcesas kaj pro tio tre amariĝas kaj frustriĝas, ne estas ekskluzive nur en Usono - ankaŭ tial fakte tutmonda nomo pli taŭgus ol uson-angla slangaĵo. ThomasPusch (diskuto) 19:53, 24 maj. 2025 (UTC)
Por: mi ŝatas la esperantisman alternativon "nevola ĉastulo" de Thomas kaj Filozofo multe pli ol usonisman fremdan slangaĵon "Incel". Aidas (diskuto) 11:21, 28 maj. 2025 (UTC)
Por: "nevola ĉastulo", se ne troviĝos pli taŭga solvo (je kio mi ne tre esperas). Amike, -Filozofo (diskuto) 11:54, 1 jun. 2025 (UTC)- Do mi oficiale aliĝis al voĉdono
por la vortumo "nevola ĉastulo", kiun mi mem kiel alternativo ekinstigis. ThomasPusch (diskuto) 10:54, 2 jun. 2025 (UTC)
Por: "nevola ĉastulo". Tute taŭga termino. - Moldur (diskuto) 05:05, 3 jun. 2025 (UTC)
- "Nevola" ne pli mallongas parole, laŭ silaboj, nur skribe, unu literon, sed al mi "nevola ĉastulo" perfekte taŭgas. Ke PIV tiom detale difinas la vorteton senvola, mi hieraŭ ne kontrolis. Klaras ke la fakte subkomprenita ideo jes estas "kontraŭvola", rekte mala al la propra volo, sed tio estus tro da silaboj; kun "nevola ĉastulo" ni havus vorton kiun ĉiu esperantisto tuj komprenus, ankaŭ se oni ĝis tiam neniam aŭdis pri angla akronimo In-Cel. Mi supozas ke viroj kiuj tre volas havi inon sed neniel sukcesas kaj pro tio tre amariĝas kaj frustriĝas, ne estas ekskluzive nur en Usono - ankaŭ tial fakte tutmonda nomo pli taŭgus ol uson-angla slangaĵo. ThomasPusch (diskuto) 19:53, 24 maj. 2025 (UTC)
- "Nevola ĉastulo" estas, miaopinie, pli trafa priskribo de tiu, kiu nevole estas ĉasta. (Komparu, ekzemple la difinojn de "nevola" kaj "senvola" en PIV). Cetere, la vorto "nevola" estas ankaŭ pli mallonga. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:30, 24 maj. 2025 (UTC)
Farite Per ŝovo al esperanta vortumo "nevola ĉastumo" anstataŭ fremdlingva slangaĵo netrovebla en iu ajn presita esperanta vortaro, por 4 poraj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 14:45, 18 jun. 2025 (UTC)
Komento: mi supraĵe adaptis la tekston, sed petus ke ankoraŭ aliulo reviziu la tekston, ĉar povas esti ke mi preteratentis iun adapton. Problemo ankoraŭ estis ke en la teksto aperis ruĝa ligilo memkompato - mi do ĵus faris tiun artikoleton, kaj havis okazon aldoni plian internan ligilon al la biografio pri Talcott Parsons, kiu ĝis tiam nur estis ligita el kvar paĝoj, kio estas ne multo pli ol esti "orfa artikolo"... ThomasPusch (diskuto) 15:00, 18 jun. 2025 (UTC)
Homaj vivetapoj
[redakti fonton]Ni daŭre havas apartajn artikolojn pri infano kaj infanaĝo, malakceptinte mian proponon kunigi ilin. Infanaĝo konsistas nur el konsideroj pri la nomo mem kaj ĝia difino, dum ĉiuj signifaj informoj estas en infano. Por ĉiuj aliaj partoj de la homa vivociklo ni havas po unu artikolon, kaj ili konsistas el signifaj informoj pri la homoj mem kiuj apartenas al la aĝoklaso, kiel infano kaj malkiel infanaĝo. Tial mi proponas ŝanĝi almenaŭ:
Mi restas neŭtrala pri eventualaj aldonaj ŝanĝoj:
- Plenkreskeco > Plenkreskulo ("Plenskreskeco" estas tia ĝermeto ke ĝi ne havas tute klaran temon)
- Adolesko > Adoleskanto ("Adoleskanto" estas preferinda laŭ la ĉi-supra argumento, sed "Adolesko" estas preferinda laŭ la kriterio de lingva simpleco)
Krome mi proponas Preadolesko > Antaŭadolesko (aŭ Antaŭadoleskanto) por forigi la superfluan prefikson pre-. --Arbarulo (diskuto) 19:55, 1 maj. 2025 (UTC)
Por: Mi subtenas la proponojn de Arbarulo. Sen detale studi la aferon, mi apriore opinias, ke pli bazaj kaj pli konkretaj nocioj infano, junulo, maljunulo ktp pli taŭgas kiel titoloj de enciklopediaj artikoloj, ol la pli abstraktaj derivitaj nocioj infanaĝo, junaĝo, maljunaĝo ktp. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:07, 3 maj. 2025 (UTC)
- Maljunaĝo kaj Preadolesko estas alinomitaj. Por Junaĝo necesas administranto. --Arbarulo (diskuto) 16:54, 12 maj. 2025 (UTC)
- Mi ne detale partoprenis en la diskuto, sed ĵus liberigas la vojon per movo de la paĝo junaĝo al junulo. @Arbarulo: ĉu vi tiam finfaros la enkondukon, atentante ke la pli abstraktaj vortoj junaĝo kaj juneco ankoraŭ menciiĝos en la unua frazo? ThomasPusch (diskuto) 14:26, 21 maj. 2025 (UTC)
- Mi ĵus revortumis la unuan frazon; bonvulu kontroli, ĉu ĝi kontentigas vin. Bedaŭrinde vi ne liberigis la vojon, kaj mi ankoraŭ ne povas alinomi. --Arbarulo (diskuto) 15:41, 21 maj. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Vi pravas ke mi iel forgesis realigi la anoncitan paŝon pri administra movo de la paĝo junaĝo al junulo... nun farita. ThomasPusch (diskuto) 21:52, 23 maj. 2025 (UTC)
- Mi ĵus revortumis la unuan frazon; bonvulu kontroli, ĉu ĝi kontentigas vin. Bedaŭrinde vi ne liberigis la vojon, kaj mi ankoraŭ ne povas alinomi. --Arbarulo (diskuto) 15:41, 21 maj. 2025 (UTC)
- Mi ne detale partoprenis en la diskuto, sed ĵus liberigas la vojon per movo de la paĝo junaĝo al junulo. @Arbarulo: ĉu vi tiam finfaros la enkondukon, atentante ke la pli abstraktaj vortoj junaĝo kaj juneco ankoraŭ menciiĝos en la unua frazo? ThomasPusch (diskuto) 14:26, 21 maj. 2025 (UTC)
Kontraŭ: movoj de homaj vivetapoj al uloj kiel Junaĝo -> Junulo.
Por: artikoloj pri vivetapoj kiel Infaneco Junaĝo Adolesko Plenkreskeco Maljunaĝo. Taylor 49 (diskuto) 22:45, 23 maj. 2025 (UTC)
Mi ankoraŭ ne detale partoprenas en la diskuto, sed almenaŭ ĵus statigas superrigardon. Nun ni havas:
- bebo inter 0 kaj 1 jaro (d) (ne bebaĝo), poste infaneto (d) inter 1 kaj 3 jaroj
- infano (d) (knabo, knabino) kaj infanaĝo / infaneco d)
- junulo (d) kun antaŭadolesko kaj adolesko (ne plu junaĝo / juneco) (d)
- (ne antaŭadoleskulo) antaŭadolesko (d)
- (ne adoleskulo, evtl. dekkelkjarulo d) adolesko (d)
- (plenkreskulo) (viro, virino) kaj plenkreskeco (d)
- maljunulo (ne plu maljunaĝo / maljuneco) (d) kun maljuniĝo (d) --ThomasPusch 12:55, 24 maj. 2025 (UTC)
- Unu korekteto: Ni ne havas artikolon pri "plenkreskulo", nur alidirektilon. "Viro" kaj "Virino" ja teorie estas subkategorioj de plenkreskulo, sed en la praktiko la artikoloj nun temas nur pri seksa distingo, ne aĝa. Do la sola kategorio, kie ni provas distingi inter uloj kaj aĝo, estas "Infano"/"Infanaĝo". Arbarulo (diskuto) 14:10, 25 maj. 2025 (UTC)
- Prave. Dankon. Sed ne nur la esperanta vikipedio provas, sed tuta vikidatumaro kun, se mi bone kalkuletis, 59 lingvoversioj. ThomasPusch (diskuto) 07:36, 28 maj. 2025 (UTC)
teritorio Edo en Niĝerio kun samnoma etno kaj lingvo
[redakti fonton]La anoj de la afrika etno de vikidatumo d:Q1287326 nun en la e-lingva vikipedio nomatas "edoj", kiuj parolas lingvon en la e-lingva vikipedio nomatan la "edoa" kaj vivas en la niĝeria subŝtato "Edo". Tiel fakte ne (!) funkcias Esperanto: devas esti unu vortradiko, kaj aliaj vortoj deriviĝas per sufiksoj. Ke substantivo por la etno kaj adjektivo por la lingvo uzas saman radikon, estas tute en ordo (komp. litovo/litova, ĉino/ĉina, germano/germana, koreo/korea, franco/franca, japano/japana, italo/itala ktp ktp), kaj ankaŭ pravigeblus ke substantivo por la lando kaj adjektivo interalie por la lingvo uzas saman radikon (ekz. Birmo/birma, Nederlando/nederlanda, Indonezio/indonezia), sed se lingvo nomiĝas "edoa", tiam etno devas nomiĝi "edooj" kaj lando iom ekzotike "Edoio" aŭ "Edolando" aŭ la lando "Edoo" kaj etno plus diversetnaj civitanoj "edoanoj". Se la lando en Esperanto konservu la nacilingvan nomon "Edo", kiu jam havas praktikan o-finaĵon, tiam la etno kaj samtempe ankaŭ la grupo de civitanoj de la areo devas esti "edanoj", kaj la lingvo rajtas nomiĝi "eda" aŭ "edana" sed ne "edoa". Do simple devas ekesti interkonsento.
Kion esprimas pri tio aŭtoritataj eksteraj referencoj?
PIV, Reva Vortaro kaj supozeble ĉiuj aliaj paperaj esperanto-vortaroj tute silentas pri la temo, kaj la listo Landoj kaj Lingvoj de Bertil Wennergren proponas lingvonomon "eda" por la lando Edo, sekve restas ambiguo ke la etno kaj samtempe ankaŭ la grupo de civitanoj de la areo devas esti "edanoj" (samkiel etno kaj samtempe ankaŭ la grupo de civitanoj de Nederlando estas nederlandanoj, tiu ambiguo ankaŭ tolereblas de la esperantistoj en Hago, Amsterdamo kaj Roterdamo).
Ĉar mi ne trovis ajnan alian aŭtoritata ekstera referencon, mi proponas sekvi la proponon de B. Wennergren, nomi la lingvon "eda", la teritorion "Edo" kaj la etnanojn "edanoj". ThomasPusch (diskuto) 14:17, 21 maj. 2025 (UTC)
- Sekvi Bertilon estas bona ideo. Sed li decidis nur la formon de la radiko (ed-), kaj silentas pri la demando, ĉu ĝi estas etna aŭ landa radiko. Mi emas kompreni ŝtatnomon Edo kiel ne-Esperantan, kiu nur hazarde finiĝas per -o - verŝajne la ŝtatoj de Niĝerio ne havas stabilajn Esperantajn nomojn. Do formale kalkulu min
Por: Edoa lingvo > Eda lingvo kaj
Sindetena: pri Edoj kaj Edo (subŝtato), por ne bloki vin se vi insistas, sed malkonsilanta ŝanĝon. Arbarulo (diskuto) 16:03, 21 maj. 2025 (UTC)
- Bone, estu eda lingvo, laŭ B. Wennergren. Klaras ke la teritorio "Edo" en Niĝerio ne estas esperanta vorto, sed kompreni la teritorion "Edo" (samkiel la malnova nomo de Tokio) kaj la etnanojn "edanoj" ŝajnas al mi malpli dubinda ol nomi la etnanojn "edoj" kaj devi elvringi el la gramatika logiko iun aŭdacan teritorion "Edio", "Edujo" aŭ "Edlando", kiu al mi persone malgraŭ ĉiu logiko aspektas neakcepteble - konsiderante ke en la loka lingvo la teritorio tiom belsone estas "Edo", ne esperante, sed aspektante pli esperantlingva ol la torditaj landonomoj, kiuj rezultas se oni aplikus hipotezon ke ed- estus la etnonomo. Sed simple lasi la etnanojn "edoj" kaj la landon "Edo" laŭ mia kompreno ne funkcius. Estas kiel ankaŭ vi skribis, ke la radiko (ed-) devas esti "etna AŬ landa radiko", ne ambaŭ samtemp (!). ThomasPusch (diskuto) 19:37, 24 maj. 2025 (UTC)
- Mia rekomendo ne estas ke "ed-" estu etna kaj landa radiko samtempe. Mia rekomendo estas ke ni provizore uzu ĝin kiel etnan radikon, kaj por la ŝtato uzu la oficialan nomon "Edo", kiu hazarde aspektas kiel Esperanta vorto sed ne estas Esperanta, sekve ne enhavas iun Esperantan radikon. Mi rekomendas tion parte ĉar ni havas kutimon en Vikipedio Esperantigi ĉiujn etnonomojn, inkluzive la plejmulton kiu ne ligiĝas al iu politika unuo, do "Edoj" kiel etnonomo ne aspektas strange apud aliaj artikoloj kiel Joruboj, Igaloj, Igboj, sed "edanoj" jes. Male, federaciajn ŝtatojn kaj similajn subnaciajn entojn ni kutimas Esperantigi nur se oni jam faras tion en fontoj. Mi faras mian rekomendon ankaŭ parte ĉar mi suspektas, ke se forta Esperanto-movado iam estiĝos en Niĝerio, ĝi ja nomos la etnon "edoj" kaj la ŝtaton "Edujo"/"Edio" - ja la ŝtato kreiĝis nur en 1991, dum la etno ekzistas de antaŭ jarcentoj. Ankaŭ ĉar multaj loĝantoj de la ŝtato ne apartenas al la etno, do se "Edo" estas Esperanta nomo, tiam oni atendus ke artikolo pri "edanoj" temu pri ĉiuj ĝiaj loĝantoj, ne nur tiu etno. Sed kiel mi diris, mi restas sindetena kaj ne ĝenos vin se vi ne estos konvinkita kaj faros laŭ via plaĉo. --Arbarulo (diskuto) 14:38, 25 maj. 2025 (UTC)
- Mi komprenas vian ideon. Estas iom da risko, ke homoj tamen komprenos ke "edo", unu etnano, kaj "Edo", la administra teritorio, estos la sama esperanta vorto (plej laste se iam iu ekskribos pri "eda kuirarto", "eda pentrado" aŭ "eda muziko"). Pli facilas se vorto kun o-finaĵo havas klare malesperantajn literkombinojn antaŭe: "Cappuccino" kaj "Latte Macchiato", "Pernambuco" aŭ "Ribeirão Preto" pli facile rekoneblas kiel ne-esperantaj vortoj ol "Edo". Do, mi provos sekvi vian rezonadon kaj esperas ke ni ne plantos grandajn miskomprenojn. ThomasPusch (diskuto) 21:54, 27 maj. 2025 (UTC)
Por: ėda lingvo, kaj etnanoj "edoj", sendepende ke "Edo" majuskle difiniĝu kiel ne-esperanta vorto kiu "nur hazarde finiĝas per litero o, ne per o-finaĵo". Mi dubas ke neniu komprenos la vorton kiel esperanta, kaj ne fabrikos adjektivaj kaj adverbajn formojn el la "ne-esperanta vorto Edo", sed tio ne estos pleja katastrofo... Aidas (diskuto) 21:10, 14 jun. 2025 (UTC)
- Mi komprenas vian ideon. Estas iom da risko, ke homoj tamen komprenos ke "edo", unu etnano, kaj "Edo", la administra teritorio, estos la sama esperanta vorto (plej laste se iam iu ekskribos pri "eda kuirarto", "eda pentrado" aŭ "eda muziko"). Pli facilas se vorto kun o-finaĵo havas klare malesperantajn literkombinojn antaŭe: "Cappuccino" kaj "Latte Macchiato", "Pernambuco" aŭ "Ribeirão Preto" pli facile rekoneblas kiel ne-esperantaj vortoj ol "Edo". Do, mi provos sekvi vian rezonadon kaj esperas ke ni ne plantos grandajn miskomprenojn. ThomasPusch (diskuto) 21:54, 27 maj. 2025 (UTC)
- Mia rekomendo ne estas ke "ed-" estu etna kaj landa radiko samtempe. Mia rekomendo estas ke ni provizore uzu ĝin kiel etnan radikon, kaj por la ŝtato uzu la oficialan nomon "Edo", kiu hazarde aspektas kiel Esperanta vorto sed ne estas Esperanta, sekve ne enhavas iun Esperantan radikon. Mi rekomendas tion parte ĉar ni havas kutimon en Vikipedio Esperantigi ĉiujn etnonomojn, inkluzive la plejmulton kiu ne ligiĝas al iu politika unuo, do "Edoj" kiel etnonomo ne aspektas strange apud aliaj artikoloj kiel Joruboj, Igaloj, Igboj, sed "edanoj" jes. Male, federaciajn ŝtatojn kaj similajn subnaciajn entojn ni kutimas Esperantigi nur se oni jam faras tion en fontoj. Mi faras mian rekomendon ankaŭ parte ĉar mi suspektas, ke se forta Esperanto-movado iam estiĝos en Niĝerio, ĝi ja nomos la etnon "edoj" kaj la ŝtaton "Edujo"/"Edio" - ja la ŝtato kreiĝis nur en 1991, dum la etno ekzistas de antaŭ jarcentoj. Ankaŭ ĉar multaj loĝantoj de la ŝtato ne apartenas al la etno, do se "Edo" estas Esperanta nomo, tiam oni atendus ke artikolo pri "edanoj" temu pri ĉiuj ĝiaj loĝantoj, ne nur tiu etno. Sed kiel mi diris, mi restas sindetena kaj ne ĝenos vin se vi ne estos konvinkita kaj faros laŭ via plaĉo. --Arbarulo (diskuto) 14:38, 25 maj. 2025 (UTC)
- Bone, estu eda lingvo, laŭ B. Wennergren. Klaras ke la teritorio "Edo" en Niĝerio ne estas esperanta vorto, sed kompreni la teritorion "Edo" (samkiel la malnova nomo de Tokio) kaj la etnanojn "edanoj" ŝajnas al mi malpli dubinda ol nomi la etnanojn "edoj" kaj devi elvringi el la gramatika logiko iun aŭdacan teritorion "Edio", "Edujo" aŭ "Edlando", kiu al mi persone malgraŭ ĉiu logiko aspektas neakcepteble - konsiderante ke en la loka lingvo la teritorio tiom belsone estas "Edo", ne esperante, sed aspektante pli esperantlingva ol la torditaj landonomoj, kiuj rezultas se oni aplikus hipotezon ke ed- estus la etnonomo. Sed simple lasi la etnanojn "edoj" kaj la landon "Edo" laŭ mia kompreno ne funkcius. Estas kiel ankaŭ vi skribis, ke la radiko (ed-) devas esti "etna AŬ landa radiko", ne ambaŭ samtemp (!). ThomasPusch (diskuto) 19:37, 24 maj. 2025 (UTC)
Voĉdon... 2025-05-27
[redakti fonton]- Elekto -> Elekto (apartigilo) movo ne postlasante alidirektilon
- Voĉdono -> Elekto konektita al d:Q40231 (publika ŝtata elekto)
- Voĉdonado konektita al d:Q189760 neniu movo
Taylor 49 (diskuto) 14:59, 27 maj. 2025 (UTC)
Por: Elekto -> Elekto (apartigilo), ĉar ĝi fakte estas apartigilo.
Kontraŭ: Voĉdono -> Elekto, ĉar "voĉdono" estas specifa kaj vaste konata vorto, eĉ se ne tute logika, kaj "elekto" estas tre ĝenerala, ne aparte politika vorto (ĝuste tial ĝi bezonas apartigilon).- Mi pensas ke Voĉdono devus esti kunigita kun Voĉdonado aŭ tute reverkita. La temoj estas samaj, malkiel ekz. en la angla, kie la artikolo ligita kun "Voĉdono" temas specife pri balotadoj por elekti personon, do ne traktas referendumojn kaj simile. Arbarulo (diskuto) 18:25, 27 maj. 2025 (UTC)
- Nuntempaj artikoloj Voĉdono kaj Voĉdonado temas pri plejparte sama afero, dum ke artikolo pri "elekto" aŭ "ŝtata elekto" aŭ "ĝenerala elekto" mankas. Do la proponita alinomigo kunportu drastan ŝanĝon de enhavo. Eble "elekto" estas tre ĝenerala, ne aparte politika vorto, sed vikipedio ne estas vortaro. Artikolo pri "elekto" aŭ "ŝtata elekto" aŭ "ĝenerala elekto" nepras, kaj vi povas proponi pli bonan titolon. Eĉ "Voĉdono (elekto)" pripenseblus. Taylor 49 (diskuto) 23:00, 28 maj. 2025 (UTC)
Komento: Mi apogas "drastan ŝanĝon de la enhavo" fare de Taylor 49. Mi preferus atendi la novan enhavon antaŭ ol decidi pri novaj titoloj. Arbarulo (diskuto) 14:18, 31 maj. 2025 (UTC)
- Nuntempaj artikoloj Voĉdono kaj Voĉdonado temas pri plejparte sama afero, dum ke artikolo pri "elekto" aŭ "ŝtata elekto" aŭ "ĝenerala elekto" mankas. Do la proponita alinomigo kunportu drastan ŝanĝon de enhavo. Eble "elekto" estas tre ĝenerala, ne aparte politika vorto, sed vikipedio ne estas vortaro. Artikolo pri "elekto" aŭ "ŝtata elekto" aŭ "ĝenerala elekto" nepras, kaj vi povas proponi pli bonan titolon. Eĉ "Voĉdono (elekto)" pripenseblus. Taylor 49 (diskuto) 23:00, 28 maj. 2025 (UTC)
Komento: Mi volas atentigi, ke en Esperanto proceduron de publika voĉdonado kiel parton de politika procezo oni kutime nomas elektoj (ĉiam plurale; ekzemple, "parlamentaj elektoj", "prezidentaj elektoj"), kio permesas ne miksi elektojn en tia senco kun la ĝenerala komunuza kaj vastasenca vorto "elekto". Tian konvencion rutine sekvas, ekzemple, zorge redaktitaj tekstoj en la rubriko POLITIKO de la magazino Monato. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:34, 2 jul. 2025 (UTC)
Kopiite el la diskutpaĝo diskuto:Ĉukotko, kiu jam diras ĉion necesan:
Ni jam establis ĉukĉoj kiel nomon de la popolo, ĉu do la regiono ne estu "Ĉukĉio"? Kp. "sameoj" (Samee sámi) kaj "Sameio" (samee Sápmi).
Por: formo Ĉukĉio. Bab 4. Jul 2005 11:18 (UTC)
Por: samopinias Narvalo 4. Jul 2005 11:21 (UTC)
- Ni bezonus almenaŭ unu plian voĉon antaŭ movi, ĉu ne? Bab 4. Jul 2005 11:28 (UTC)
- La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn geografiaĵojn, sed ne la duoninsulon. Sed ĝi en sia mapo 15 indikas la maron norde de la duoninsulo, oriente de la "Vrangela insulo", "Ĉukĉa Maro", kio estas ne-rekta subteno de la vortumo "Ĉukĉio" por la duoninsulo. ThomasPusch (diskuto) 14:11, 28 maj. 2025 (UTC)
- Kaj klarigo pri Ĉukĉa duoninsulo en Reta Vortaro (esperante) eĉ estas pli klara. Pri "Ĉukotko" mi dume trovas neniun referencon, krom retaj tekstoĉitaĵoj de la esperantlingva vikipedia teksto, kie cetere unue en 2002 la duoninsulo ricevis nomon "Chukotka", poste ĝis aŭg. 2004 "Ĉukotka", nur tiam sen iu indikita referenco sanĝiĝis la nomo al improvizita "Ĉukotko" en sep. 2004. Klaras ke pri la rusa formo Чукотка (= Ĉukotka) estas referencoj, sed ĉi tie temas pri Esperanto.
Por: formo Ĉukĉio kun indiko de la sendube same ĝusta kaj referencita pli longa formo Ĉukĉa duoninsulo en la unua frazo. ThomasPusch (diskuto) 14:32, 28 maj. 2025 (UTC)
Por: Ĉiukĉio kaj mencio de la pli longa alternativo "Ĉukĉa duoninsulo" en la unua frazo. Aidas (diskuto) 21:01, 14 jun. 2025 (UTC)
Farite per movo al Ĉukĉio, per du malnovaj kaj du novaj voĉoj, do sume 4. ThomasPusch (diskuto) 18:06, 15 jun. 2025 (UTC)- Cetere paralele ankoraŭ necesas movi la titolon Ĉukotka aŭtonoma distrikto al nova kaj pli ĝusta titolo Ĉukĉa aŭtonoma distrikto, kaj ankaŭ la kategoriojn Kategorio:Ĉukotka aŭtonoma distrikto kaj Kategorio:Geografio de Ĉukotka aŭtonoma distrikto. Bonŝance ankoraŭ ne estas multaj eroj en ili... ThomasPusch (diskuto) 10:59, 19 dec. 2025 (UTC)
- Kaj klarigo pri Ĉukĉa duoninsulo en Reta Vortaro (esperante) eĉ estas pli klara. Pri "Ĉukotko" mi dume trovas neniun referencon, krom retaj tekstoĉitaĵoj de la esperantlingva vikipedia teksto, kie cetere unue en 2002 la duoninsulo ricevis nomon "Chukotka", poste ĝis aŭg. 2004 "Ĉukotka", nur tiam sen iu indikita referenco sanĝiĝis la nomo al improvizita "Ĉukotko" en sep. 2004. Klaras ke pri la rusa formo Чукотка (= Ĉukotka) estas referencoj, sed ĉi tie temas pri Esperanto.
Komento: Stranga decido. Temas ne pri administra regiono kiel Tatario aŭ Baŝkirio, sed pri la duoninsulo, do fizika objekto kies limoj estas strikte difintaj kaj neŝanĝeblaj sendepende ĉu tie loĝas ĉukĉoj aŭ ne. La formo Ĉukotko estas uzata de rusiaj esperantistoj dum jardekoj: Vasilij Eroŝenko kaj nia epoko, Cerbe kaj kore, REGO, Mia vivo en Esperanto-lando, ankaŭ alilandaj esperantistoj uzas ĝin, ekzemple Le Monde diplomatique en Esperanto, E@I. La enciklopedio devas sekvi la jaman lingvouzon, ne inventi ĝin. RG72 (diskuto) 11:51, 19 dec. 2025 (UTC)
- Ankaŭ min mirigas tia iama decido. Mi ne memoras, ke iu uzus la formon "Ĉukĉio", dum "Ĉukotko" estas formo kutima kaj internacie rekonebla. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:15, 19 dec. 2025 (UTC)
Komento: ĉiuj 3 referencoj en la artikolo estas fidinde mortintaj, kaj mi eble subtenus ŝovon al "Ĉukotko" ĉar tio ŝajne estas proksime al Чуко́тка, sed antaŭe ŝatus vidi la nomon de la duoninsulo en la loka ĉuka lingvo. Taylor 49 (diskuto) 17:33, 19 dec. 2025 (UTC)
Komento: Same kiel la aliaj primitivaj popoloj, la ĉukĉoj origine havis en sia lingvo nur la vortojn priksribantajn iliajn senperajn spertojn, do videblajn montojn, riverojn kaj arbojn, sed ne la duoninsulon kiun ili neniam vidis komplete. Do ili simple neniel ĝin nomis, ĉar por ili ĝi ne ekzistis. Poste la ĉukĉa transprenis ĝian nomon el la rusa, adaptinte iom, do nun ekzemple Ĉukotka aŭtonoma distrikto en la ĉukĉa nomiĝas Чукоткакэн автономныкэн округ (Ĉukotkaken aŭtonomniken okrug). Do la nuna formo Ĉukĉio estas same malkutima por la rusoj, ĉukĉoj kaj esperantistoj. Tiu ĉi alinomo estis la solvo sen la problemo. RG72 (diskuto) 05:34, 21 dec. 2025 (UTC)
Raspaĵo -> Paneroj -> Panraspaĵo
[redakti fonton]Raspaĵo estas io ajn raspita, ne nur pano kaj aliaj bakaĵoj. Povus temi pri fromaĝo, kokoso, karotoj, ktp, ktp. Mi proponus alinomi ĝin al
"paneroj", kiu estas sufiĉe internacia termino por ĉi tiu kuirarta ingredienco. (Vidu anglan "breadcrumbs", nederlandan "broodkruim", japanan "パン粉", ĉinan "麵包屑", vjetnaman "vụn bánh mì", indonezian "tepung roti", ktp.) Aliokaze eblus eventuale uzi "panraspaĵo" aŭ "raspita pano" aŭ simile. --Spenĉjo (diskuto) 23:16, 28 maj. 2025 (UTC)
Por: pli klara titolo. Arbarulo (diskuto) 14:20, 31 maj. 2025 (UTC)
Por: "paneroj". "Raspaĵo" ŝajnas tute ne taŭga: estas apenaŭ imageble, ke oni raspas panon. Amike, -Filozofo (diskuto) 12:25, 1 jun. 2025 (UTC)
Por: "paneroj". Se panon eblas raspi, tiam ĝi jam tre sekas kaj malmolas, sed mi jam vidis ion tian. Ĉiukaze paneroj estas plene trafa vorto. ThomasPusch (diskuto) 10:50, 2 jun. 2025 (UTC)
Kontraŭ: "paneroj". Mi proponas titolon Panraspaĵo. Spenĉjo tre pravas ke "raspaĵo" ne estas bona titolo por paĝo kiu temas pri raspaĵo de pano. Problemoj kun propono "paneroj" estas du, nome plurala formo, kaj malapero de raspado per kiu la materialo estiĝas. Taylor 49 (diskuto) 10:47, 6 jun. 2025 (UTC)
Kontraŭ: "paneroj". Panraspaĵo akcepteblas. Krome estas ferraspaĵo per farliloj, fromaĝraspaĵo, --Crosstor (diskuto) 11:00, 6 jun. 2025 (UTC)ktp.
Por: Paneroj. Tio estas la vorto, kiun mi plurfoje aŭdis, ankaŭ legis en tekstoj, kaj PIV havas propran kapvorton "panero" kaj konfirmas mian subjektivan memoron. Mi ne komprenas kial pluralo estus problemo ĉi tie. Laŭ la naturo de la temo, unu panero nur estas minimuma malpuro, por kuireja recepto oni bezonas plurajn panerojn. Kaj do? Panraspaĵo estus teorie ebla alternativo, sed tute artefarita, teoria: kiu povus eĉ unu ekstervikipedian referencon alporti, kiu konfirmus vastan uzon de la vorto "panraspaĵo" en e-lingva literaturo kaj gazetaro? Kaj kie estas vortara kapvorto, kiu por "panero" jes ekzistas? Ankaŭ tekstaro.com konfirmas mian juĝon: pri "panero" estas 22 trafoj, pri "panraspaĵo" estas ekzakte nul. Homoj, detenu vin inventi en vikipediaj diskutoj iujn vortojn, kiuj ne estas uzataj en la reala vivo! Aidas (diskuto) 14:01, 13 jun. 2025 (UTC)
- PS: Cetere, @Crosstor: Kio estas "farliloj"??? Aidas (diskuto) 14:06, 13 jun. 2025 (UTC)
- Pardonu!: fajlilo. Crosstor (diskuto) 14:58, 13 jun. 2025 (UTC)
Komento: Se ne alvenos signifaj pluaj voĉdonoj dum la sekva tago, mi morgaŭ finos la temon kun 5 voĉoj por Paneroj kaj 2 por Panraspaĵo. Aparte la referenco el PIV por panero kaj nemencio de panraspaĵo, kaj la meta-kalkulo el tekstaro.com de Aidas estas konvinkaj - kio cetere ankaŭ devus plaĉi al Taylor, kiu laŭ mia percepto ege ŝatas tiajn statistikajn meta-kalkulojn el tekstaro.com. ThomasPusch 20:43, 14 jun. 2025 (UTC)
- Dankon, Crosstor... Aidas (diskuto) 20:59, 14 jun. 2025 (UTC)
Farite per 5 voĉoj por Paneroj kaj 2 por Panraspaĵo ŝovita al nova titolo paneroj. ThomasPusch (diskuto) 16:51, 15 jun. 2025 (UTC)
- @Filozofo, Verdulo, Kani, Arbarulo, Spenĉjo, Aidas, kaj Taylor 49: PS: Mi nur nun vidas la aldonan aserton "ĝi kreas la t.n. tripakumon". De kie estas la vortumo "tripakumo"? Guglo tute ne trovas la vorton, kio signifas ke kompreneble PIV kaj RetaVortaro kaj ĉiuj aliaj konsulteblaj E-vortaroj ne konas ĝin. Kiu estus la koresponda ero en vikidatumoj, do kiuj estus alilingvaj ekvivalentoj? ThomasPusch (diskuto) 17:05, 15 jun. 2025 (UTC)
- Mi tute ne imagas, pri kio temas. Mi dubas, ke mi antaŭe renkontis tiun ĉi vorton... Amike, Filozofo (diskuto) 19:42, 15 jun. 2025 (UTC)
- Ĝis ĉi-monate, la esperanta artikolo ŝajnis esti tre proksima traduko de la ĉeĥa artikolo Strouhanka, kaj "tripakumo" ŝajnas esti rekta traduko de la vorto "trojobal", kiu havas propran artikolon Trojobal (d:Q1571226) en ĉeĥa Vikipedio. Laŭ tiu artikolo, trojobal estas nomo por la metodo kovri (pakumi?) manĝaĵon per tri tavoloj, nome faruno, ovo kaj paneroj. Spenĉjo (diskuto) 23:12, 15 jun. 2025 (UTC)
- Dankon pro la enketado. Nu, laŭ la alilingvaj klarigoj de Trojobal (en vikidatumoj Q1571226), temas pri tio kion PIV nomas per simpla verbo "panumi", tial estas tute konsekvence ke la esperanta vorto por la vikidatuma koncepto d:Q1571226 ne estas "tripakumo", sed "panumaĵo". Mi sume havas suspekton, ke la vorto "tripakumo" estas propa inventaĵo de nia kolego Petr T., estas per neniu presita esperanta vortaro aŭ kuirlibro konfirmebla kaj estas klare "originala persona spontanea inventaĵo aparte por ĵus kreita vikipedia teksto". Tial mi proponas forigi la "ĉeĥismon", eĉ se iuj slovakaj vortaroj aŭ dialektaj vortaroj de la germana lingvo de Prago aŭ eble dialekta vorto de la jida el tiu urbo ankaŭ konfirmas iun tian koncepton de farunumo-ovumo-panerumo, kaj uzi la PIV-an vortradikon "panum'i/panum'o" por la kuireja proceduro: hispane "empanado", germane "panieren", itale "panatura", litove "paniravimas", nederlande "paneren", pole "panierowanie", slovene "paniranje", svede "paneringde" ktp - en ĉiuj klare videblas la latina vorto "panis" resp. esperanta "pano" kaj "paneroj", same greke пανάρισμα [panárisma], ukraine панірування [paniruvannja] kaj en aliaj nelatinaj lingvoj... Do la PIV-a propono de "panumo" perfekte akordiĝas kun la konceptoj en tute malsamaj lingvoj por la kuireja proceduro... ThomasPusch (diskuto) 14:36, 18 jun. 2025 (UTC)
- @Filozofo, Verdulo, Kani, Arbarulo, Spenĉjo, Aidas, kaj Taylor 49: PS: Mi nur nun vidas la aldonan aserton "ĝi kreas la t.n. tripakumon". De kie estas la vortumo "tripakumo"? Guglo tute ne trovas la vorton, kio signifas ke kompreneble PIV kaj RetaVortaro kaj ĉiuj aliaj konsulteblaj E-vortaroj ne konas ĝin. Kiu estus la koresponda ero en vikidatumoj, do kiuj estus alilingvaj ekvivalentoj? ThomasPusch (diskuto) 17:05, 15 jun. 2025 (UTC)
- Dankon, Crosstor... Aidas (diskuto) 20:59, 14 jun. 2025 (UTC)
- Pardonu!: fajlilo. Crosstor (diskuto) 14:58, 13 jun. 2025 (UTC)
- PS: Cetere, @Crosstor: Kio estas "farliloj"??? Aidas (diskuto) 14:06, 13 jun. 2025 (UTC)
Laŭ ReVo kaj PIV, ortodoksa = konforma al la tradicia doktrino [ne nepre kristana - Filozofo]. Ortodoksa povas esti ne nur kristanismo, sed ankaŭ judaismo, marksismo ktp.
Ĉu do "Ortodoksa kristanismo" ne estus pli klara, preciza, rekonebla kaj do trafa titolo?
Amike, -Filozofo (diskuto) 04:13, 15 jun. 2025 (UTC)
Por: tute prave. ThomasPusch (diskuto) 16:49, 15 jun. 2025 (UTC)
Por: Tute konsentas kun la argumento de Filozofo. Arbarulo (diskuto) 17:03, 15 jun. 2025 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 11:49, 14 jul. 2025 (UTC)
Farite per kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 11:49, 14 jul. 2025 (UTC)
Japanaj geografiaj nomoj en la Hepburnan sistemon se mankas fontoj
[redakti fonton]Saluton al ĉiuj,
Post ampleksa diskuto en Kategorio-Diskuto:Gubernioj de Japanio, ni preskaŭ atingis interkonsenton pri normigo de japanaj geografiaj nomoj en Vikipedio.
Laŭ Regulo 2 de VP:NELATINA ("Uzu alilingvan akceptitan transskribon en latina alfabeto"), ni proponas, ke japanaj geografiaj nomoj sen ekzistantaj Esperanto-fontoj estu ŝanĝitaj al la japana transskriba Hepburn-sistemo.
Samtempe, ĉar la sekcio "Esperantigo de nomoj" en VP:TA specife postulas, ke "Nomoj de subŝtatoj ĉiam estu Esperantigitaj," ni lanĉis Projekto:Esperantigo de japanaj regionoj kaj gubernioj. Ĉi tiu projekto celas sisteme esplori kaj dokumenti Esperantigojn por japanaj regionoj kaj gubernioj, kun la ebla celo krei estontan oficialan eksteran referencon.
Ĉu vi konsentas pri ĉi tiu duobla aliro? Ĝi permesus al ni provizore uzi la Hepburnan kie mankas Esperanto-fontoj, dum ni aktive laboras por la longtempa Esperantigo per la menciita projekto.
Via opinio kaj subteno estus tre valoraj por antaŭenigi ĉi tiun gravan laboron.--Salatonbv (diskuto) 02:04, 16 jun. 2025 (UTC)
Saluton al ĉiuj. Konforme al la daŭraj diskutoj kaj la proponita Projekto:Esperantigo de japanaj regionoj kaj gubernioj, mi intencas komenci alinomi la artikolojn de japanaj gubernioj, komence post unu semajno, se ne aperos pliaj komentoj aŭ oponoj en ĉi tiu diskuto. La listo de ŝanĝendaj artikoloj estas jena:
- Gubernio Ajĉio → Gubernio Aichi
- Gubernio Akita
- Gubernio Aomori
- Gubernio Ĉiba → Gubernio Chiba
- Gubernio Ehime
- Gubernio Fukui
- Gubernio Fukuoka
- Gubernio Fukuŝima → Gubernio Fukuŝimo
- Gubernio Gifu
- Gubernio Gunma
- Gubernio Hiroŝimo
- Gubernio Hiogo → Gubernio Hyōgo
- Gubernio Ibaraki
- Gubernio Iŝikavo → Gubernio Ishikawa
- Gubernio Iŭate → Gubernio Iwate
- Gubernio Kagavo → Gubernio Kagawa
- Gubernio Kagoŝimo
- Gubernio Kanagavo
- Gubernio Kioto
- Gubernio Koĉi → Gubernio Kōchi
- Gubernio Kumamoto
- Gubernio Mie
- Gubernio Mijagi → Gubernio Miyagi
- Gubernio Mijazako
- Gubernio Nagano
- Gubernio Nagasaki → Gubernio Nagasako
- Gubernio Nara
- Gubernio Nigato → Gubernio Niigata
- Gubernio Oitao → Gubernio Ōita
- Gubernio Okajamo
- Gubernio Okinavo
- Gubernio Osaka → Gubernio Osako
- Gubernio Saga
- Gubernio Sajtama → Gubernio Saitama
- Gubernio Ŝiga → Gubernio Shiga
- Gubernio Ŝimane → Gubernio Shimane
- Gubernio Ŝizuoka → Gubernio Ŝizuoko
- Gubernio Toĉigi → Gubernio Tochigi
- Gubernio Tokuŝimo
- Gubernio Totoro
- Gubernio Tojamo
- Gubernio Vakajamo
- Gubernio Jamagata → Gubernio Jamagato
- Gubernio Jamaguĉi → Gubernio Yamaguchi
- Gubernio Jamanaŝi → Gubernio Yamanashi
- Hokajdo
- Tokio
Laŭ la principo 'Kiu silentas, tiu konsentas', mi procedos se ne estos obĵetoj antaŭ tiu tempo. --Salatonbv (diskuto) 11:10, 20 jun. 2025 (UTC)
Farite Saluton al ĉiuj,- La unusemajna periodo por komentoj kaj oponoj pri la normigo de japanaj geografiaj nomoj pasis. Ĉar mi ricevis neniun validan opozicion al nia projekto aŭ al la portempa uzado de Hepburn-romanigo, kaj post detalaj diskutoj kiuj plifortigis nian metodologion, ni antaŭeniras.
- Laŭ la Regulo 2 de VP:NELATINA, mi komencas la procezon de alinomo de japanaj guberniaj artikoloj al la Hepburn-sistemo, kie mankas ekzistantaj Esperanto-fontoj. La listo de ŝanĝendaj artikoloj estas tiu jam portempa. La sama logiko de portempa normigo validas ankaŭ por malpli grandaj administraj unuoj, kiel urboj kaj urbetoj, ĉar multaj el tiuj same ne posedas establitajn Esperanto-formojn.
- Ĉi tiu apliko de Hepburn estas portempa solvo por certigi tujan normigon kaj konformecon kun la nunaj Vikipediaj reguloj. Ĝi tuj korektas la nunan malkonsekvencon per oficiale agnoskita internacia normo.
- Nia finfina celo, tamen, restas la plena kaj sistema Esperantigo de ĉi tiuj nomoj, kiel postulas VP:TA por subŝtatoj. Tial ni aktive laboras per nia Projekto:Esperantigo de japanaj regionoj kaj gubernioj, celante sisteme esplori kaj dokumenti Esperantigojn por estonta oficiala referenco.
- Esperantigi administrajn unuojn tra la mondo estas daŭra procezo. Nia esploro montras, ke unua-nivelaj administraj unuoj en landoj kiel Usono, Aŭstralio, Brazilo, Kolombio, kaj Barato estas vaste Esperantigitaj. Kvankam iuj landoj (ekz. Francio, Hungario) montras malsamajn alirojn aŭ nekompletan Esperantigon, tio nur evidentigas la vivantan naturon de Vikipedio, ne kontraŭas la celon de sistema Esperantigo de unua-nivelaj administraj unuoj de Japanio.
- Dankon pro via kunlaboro kaj subteno.
- --Salatonbv (diskuto) 12:07, 26 jun. 2025 (UTC)
Mi proponas alinomi la artikolon «La Klaŭno» al «Opinioj de klaŭno». Prefere traduki la originalan titolon ("Ansichten eines Clowns"), ol tiun de la angla traduko ("The Clown"). - Sincere, Moldur (diskuto) 20:52, 13 jul. 2025 (UTC)
- Absolute. Mi ne atendis debaton. Farite.--kani (diskuto) 11:43, 14 jul. 2025 (UTC)
- Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 13:07, 14 jul. 2025 (UTC)
(film) -> (filmo)
[redakti fonton]Anonimulo Specialaĵo:Kontribuoj/78.154.163.85 kreis plurajn artikolojn pri kinofilmoj, kun la aldono "(film)" - tiel, sen -o. Ili alinomendas al "(filmo)". (Pluraj ankaŭ bezonas poluradon kaj kategoriojn.) - Sincere, Moldur (diskuto) 20:53, 14 jul. 2025 (UTC)
- Unu filmon (pri Timm Thaler) mi jam plibonigis. - Moldur (diskuto) 06:16, 15 jul. 2025 (UTC)
- intitle
Farite Taylor 49 (diskuto) 09:23, 15 jul. 2025 (UTC)
- Dankon! Kaj pluan dankon ke vi ankaŭ minuskligis troan majusklecon en kelkaj titoloj! - Sincere, Moldur (diskuto) 12:59, 15 jul. 2025 (UTC)
- intitle
- Dankon pro la purigo!! Mi eĉ dubas ĉu utilas havi alidirektilojn kiel Luno (film), Nigra Korvo (film) aŭ Timm Thaler kaj la Vendita Rido (film). Neniu venus al la ideo krei alidirektilojn kiel Luno (película) hispane aŭ Luno (filmas) litove, kaj kial fari esceptojn por teknikaj aldonaĵoj en la angla lingvo? ThomasPusch (diskuto) 08:35, 4 aŭg. 2025 (UTC)
Karaj,
La vorto "naziismo" estas paŭsita gentalingva mallongigo de la normala nomo de la koncerna ideologio kaj movado naci-socialismo.
Estis kompreneble, kial samtempuloj tiel mallongigis la iom longan vorton en lingvoj gentaj, kie ekzistas tradicio de tiaj mallongigoj.
Por tio ekzistis ankaŭ psiĥologiaj kialoj: oni kaŝe defias opresan totalisman reĝimon, uzante (anstataŭ ĝia serioza, impona, oficiala nomo por ĝiaj timigaj adeptoj) amuzan, familiaran formon.
Tamen nuntempe oni ne tiom ofte parolas pri nacisocialismo, kaj - eble pli grave! - en Esperanto ekzistas nek kutimo regule uzi apartajn malpli longajn variantojn de longaj vortoj, nek tradicio vaste uzi slangecajn kaj aparte lernendajn vortokunfandajn mallongigojn. Tiaj formoj ĝenerale ne tre bone sidas en Esperanto.
Krome, "nazio" ne sonas en Esperanto same amuze kaj timodefie kiel "nazi" en la germana, kie tiaspecaj mallongigoj estas tre kutimaj diminutivaj formoj ...
Aparte strange estas uzi tian mallongigon en enciklopedia artikolo, kaj eĉ pli strange estas uzi ĝin en la titolo.
Tial mi proponas alinomi artikolon jene: "Nacisocialismo" kaj krom mencio de la formoj "nazio" kaj "naziismo" regule uzi la normalajn enciklopediajn formojn "nacisocialisto" kaj "nacisocialismo".
Amike, -Filozofo (diskuto) 17:01, 25 jul. 2025 (UTC)
Kontraŭ: Laŭ mia kompreno kaj laŭ PIV, en Esperanto "nazio" ne estas mallongigo sed sendependa radiko. Kaj ĝi estas multege pli ofte uzata ol "nacisocialisto" - ne nur laŭ mia sperto, kiu certe estas malpli vasta ol tiu de Filozofo, sed ankaŭ laŭ la Tekstaro (18 trafoj por "nacisocial", kredeble kelkcent por "nazi").- Tio tute similas al la situacio en la angla, la hispana, kaj verŝajne la plej multaj lingvoj. Oni uzas "nazi" sen ia konscio ke originale ĝi estis mallongigo, des malpli pri amuzaj aŭ timdefiaj kromsignifoj; ĝi nur estas la nomo de tiu speco de ekstrema rasismo. Estas parte simile kiel ni parolas pri "faŝismo", ne iu etimologie pli fidela *faskismo. Arbarulo (diskuto) 18:15, 29 jul. 2025 (UTC)
Kontraŭ: kiel prave resumigis la kontraŭajn argumentojn Arbarulo. Kaj fidu min, en la germana lingvo la vorto Nazi tute ne sonas amuze. Jes, estas iuj karesvortoj kiuj finiĝas per -i, tute ne ĉiuj, sed se vi volas asociigon de la vokalo "i" en la germana vorto Nazi, ĉe mi ĝi elvokas etan germanlingvan infanon, kiu estas ŝokita per abomeno kaj naŭzo, kaj esprimas tion per elkrio "iiiiiiiiii!" - kvazaŭ ĝi rimarkus ke ĝi ĵus manĝis ion kio fakte estas plena je ŝimo. ThomasPusch (diskuto) 08:25, 4 aŭg. 2025 (UTC)
Kontraŭ: Pro diritaj argumentoj.--kani (diskuto) 23:56, 19 aŭg. 2025 (UTC)
Kontraŭ: Pro diritaj argumentoj. - Moldur (diskuto) 06:16, 20 aŭg. 2025 (UTC)
Uzanto Wolfgang Bohr movis la artikolon de "Rozbero" al "Rozfrukto" en 2015 kun la komento "la frukto de la rozo ne estas bero, sed plurfrukto". Tamen, kiel la artikolo Bero notas, tre multaj fruktoj, kiuj botanike ne estas beroj, tamen nomiĝas beroj en komuna uzado. Ŝajne ambaŭ "rozbero" kaj "rozfrukto" troveblas en po iom da nacilingvaj-esperantaj vortaroj, sed laŭ mia esplorado, "rozbero" ŝajnas esti signife pli ofta en efektiva uzado en la reto kaj en esperanta literaturo. Ĝi troveblas ekzemple en la romano Ojstro de Etelo Liliano Vojniĉ, en poemo de la poemaro Kantante Vivi (citita en revuo de SAT), en gazeto de la Katolika Sekcio de ĈEA, kaj en ĉi tiu blogaĵo pri rozberoj. Dume, ekster Vikimediaj projektoj mi trovas la vorton "rozfrukto" plejparte nur en vortaroj kaj en maŝintradukitaj retpaĝoj. "Rozfrukto" ja estas tute bona vorto menciita en kelkaj respektindaj vortaroj, do ĝi estas certe menciinda en la artikolo. Sed ŝajnas al mi, ke ni uzu la pli tradician vorton "Rozbero" en la titolo. Spenĉjo (diskuto) 15:15, 28 jul. 2025 (UTC)
- Mi respektas la trovojn, konsentas ke laŭ la vortaroj ambaŭ vortoj proksimume same amplekse uziĝas, do ambaŭ formoj devas dokumentiĝi en la teksto, kiel mem proponas Spenĉjo, sed ne estas argumento kontraŭ uzo de la vorto "Rozbero" en la titolo. Do
Por: la ŝanĝo de la titolo. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 5 aŭg. 2025 (UTC)
Mi volas alinomi ĉi tiu artikolon, ĉar la paĝo havas neesperantnomon, kiam esperantnomo ekzistas kaj uzas ofte. Ankaŭ, aliaj usonaj urbpaĝoj ne havas subŝtatnomojn, krom urboj kiu samnomatas je aliajn urbojn. Ekzemple, Seatlo, Novjorko, San-Francisko, Portlando (Oregono), kaj Portland (Majno). Loffy570 (diskuto) 22:07, 4 aŭg. 2025 (UTC)
- @Loffy570: Estas en ordo diskuti, ĉu uzi "Esperanto-nomon kiu ekzistas kaj uziĝas ofte". Tamen, tiun aserton en kazo de dubo necesas pruvi per (almenaŭ) du ekstervikipediaj referencoj. Mi persone multfoje en Esperanto vidis esperantajn nomojn Novjorko kaj San-Francisko, kaj neniam vidis urbonomon Bojsio, do mi esprimas dubon. Nun estas "kazo de dubo" kaj necesas pruvi ke la aserto estas vera. Bonvolu. La eksa retejo terpomuloj.org laŭ la interreta arkivo senŝanĝe ekzistis de 2004 ĝis 2014, en 2015 ĝi jam estis morta, sed pro la senŝanĝeco eblas konstati ke ĝi estis de 2004 kaj simple videblis dum sekvaj sed jaroj. Tia unu retpaĝo de 2004, tre kredebla farita de unusola entuziasmulo, ne estas pruvo de "Esperanto-nomo kiu ekzistas kaj uziĝas ofte"... Eĉ por la historia renkontiĝo NOREK 2004, mi ekster la arkivigita paĝo terpomuloj.org de 2004 nur trovis indikon ke ĝi okazis en urbo "Boise (Idaho)": notinde en "historio de NOREK" de Wally du Temple kaj la bulteno "Esperanto USA", aprilo 2004, p. 12 (PDF, nur eta anonco, probable post la renkontiĝo ekzistis pli ampleksa raporto en tiu bulteno, sed tiun mi nun ne trovis). Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 12:51, 5 aŭg. 2025 (UTC)
- Mi kontestas tiun fremdan principon, truditan de tute aliprincipa Wikipedia. Esperanto celas logikecon kaj sistememon. Se oni prononcas /bojsi(o)/, oni do skribu «Bojsio».--Sergio (diskuto) 06:32, 11 aŭg. 2025 (UTC)
- Inter la lokanoj la prononco varias inter [bojsi(o)] kaj [bojzi(o)]. La origino de la vorto estas la franca vorto boisé(e) [bŭazé], kvankam ŝajnas, ke en la angla lingvo pli multaj lokanoj preferas la varianton [bójsi]. La nuraj esperantistoj el Boise, kun kiuj mi multfoje parolis (tio estis antaŭ multaj jaroj), miamemore prononcis [bójzi] (sen plena esperantigo). Amike, -Filozofo (diskuto) 21:33, 14 aŭg. 2025 (UTC)
- Mi trovis la urbonomon ankoraŭ en la esperantlingva Poŝatlaso de la mondo, en kiu profesiece estas multaj mapoj kun amasoj da esperantlingvaj urbonomoj, kaj la urbo bildiĝas eĉ en du vastaj dupaĝaj mapoj, 31 kaj 33, tamen ambaŭfoje en la formo "Boise". Sed @Sergio:: Mi tute ne scias al kiu "tute aliprincipa Wikipedia" vi aludas, ĉu la angla, germana, jida, kataluna, islanda, litova vikipedia kolektivo... Laŭ mia sociiĝo en esperantlingva Eŭropo, mi observis ke jam en la 1980-aj jaroj esperantlingve aperis pluraj libroj kaj artikoloj de pensiula eksa instruisto kun nomo Rikardo Ŝulco (laŭ pasporto Richard Schulz, sed per tiu nomo neniu rajtis citi lin en Esperanto), kiu ne nur esperantigis ĉiun vilaĝon, domaron, kvartalon kaj urboparteton, sed ankaŭ la nomojn de ĉiuj ajn jam mortintaj kaj nuntempaj homoj - ĉiu kiu ne sukcesis forkuri plej atletike estis esperantigita. Tiu troigo nerekoneble aliformigi ĉiujn nomojn "de ekster nia esperantista kosmo al belaj nomoj en la zamenhofa lingvo", nomoj de ĉiaj neesperantistoj kiuj ĝis la invento de nova nomo per Rikardo Ŝulco neniam havis esperantan nomon, kvazaŭ preni iun ajn telefonlibron de iu distrikta vilaĝa komunumo de okcidenta Germanio kaj simple aliformigi ĉiun nomon, estis tiom absurde radikala, kaj rezultis en tio ke multaj memdeklaritaj lingvopapoj havis diversajn ideojn ŝanĝi nacilingvajn nomojn per nur esperantaj literoj kaj ĉiuj kun o-finaĵoj, ke fine multaj esperantistoj tute nerviĝis pri tio. Despli ke la "esperantista kosmo" ne estas propra universo, sed kunvivas kun naciaj kaj regionaj lingvoj kaj kulturoj en precipe neesperantista universo. Tio, kaj ne iuj krokodilaj alilingvaj vikipediaj komunumoj, laŭ mi estas la fundo de skeptikeco pri spontaneaj kreoj de tutnovaj esperantaj nomoj, kiuj ĝis tiu sekundo ankoraŭ ne estas kutimaj. Se iu povas nur duone konvinki, ke iu nomo "Bojsio" estas "nomo kiu ekzistas kaj uziĝas ofte", tiam jam estas en ordo. Sed almenaŭ en Esperantujo ekster Usono, supozeble ekster Idaho, urbonomoj Novjorko, San-Francisko, Seatlo, Ĉikago kaj Vaŝingtono estas bonkonataj kaj vere "uziĝas ofte", sed nomoj en la kantono Ada de Idaho kiel "Bojsio", "Kuna", "Ŝtelo", aŭ imageblaj nomoj "Fotlodedejlo". "Eŭklandpako" aŭ "Kverkuja Parko", "Ŭiltenmanezo" (prononce fˈɔːt lˈɔːdədˌe͡ɪl, ˈə͡ʊklənd pˈɑːk, wˈɪltən mˈanəz aŭ internacie Fort Lauderdale, Oakland Park, Wilton Manors) en Florido simple estas malpli multe aŭditaj. Se ni forlasus la principon ke entute gravas ke iu esperanta nomo estus "multe uzata", kiel argumentis Loffy570 la 4-an de aŭgusto, sed sufiĉas ke estas iu prononco nacilingva per sistemo IFA, kion oni tradukas al nomo kun esperantaj literoj, kun o-finaĵo kaj nepre akcentata je la antaŭlasta silabo, oni aŭ kreas montojn da novaj esperanto-vortoj nur en diskutpaĝoj de vikipedio, aŭ en fejsbuko, ŭatsepo ktp, kiuj eksplodigas la vortotrezoron aŭ oni kreas same multajn pseŭdo-vortojn kiuj ŝajnigas esti vortoj sed fakte ne estas. Laŭ mi estas valora principo ke ni ne simple inventas nian mondon en vikipediaj paĝoj kaj diskutejoj, sed provas laŭeble atenti, kio okazas esperantlingve en la praktika vivo de la ekstervikipedia mondo, kaj uzas nur tion kion oni ankaŭ uzas en la "vera mondo". 23:02, 30 aŭg. 2025 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
- Inter la lokanoj la prononco varias inter [bojsi(o)] kaj [bojzi(o)]. La origino de la vorto estas la franca vorto boisé(e) [bŭazé], kvankam ŝajnas, ke en la angla lingvo pli multaj lokanoj preferas la varianton [bójsi]. La nuraj esperantistoj el Boise, kun kiuj mi multfoje parolis (tio estis antaŭ multaj jaroj), miamemore prononcis [bójzi] (sen plena esperantigo). Amike, -Filozofo (diskuto) 21:33, 14 aŭg. 2025 (UTC)
- Mi kontestas tiun fremdan principon, truditan de tute aliprincipa Wikipedia. Esperanto celas logikecon kaj sistememon. Se oni prononcas /bojsi(o)/, oni do skribu «Bojsio».--Sergio (diskuto) 06:32, 11 aŭg. 2025 (UTC)
Alta sacerdoto → Ĉefpastro
[redakti fonton]La artikolo plene ignoras la tradicion de la esperanta literaturo (kaj titole, kaj enhave). En «La Faraono», Londona Biblio, «Pro Iŝtar», «Quo vadis?» ktp ktp la koncerna termino estas ĉefpastro.
(Akceptebla difino troveblas en ReVo; la difino en la PIV-oj estas fuŝa, malakorda kun la reala Esperanto kaj kun la uzo de PIV mem, ekz-e «Aaron/o ב Frato de Moseo k unua ĉefpastro de la hebreoj»)--Sergio (diskuto) 06:22, 11 aŭg. 2025 (UTC)
Por: Kaj krome, «sacerdoto» estas nur kristanisma laŭ vortaraj difinoj, tamen la artikolo parolas pri religioj sumera kaj babilonia (kaj eĉ se ne estas menciate tie, ankaŭ amerikaj indiĝenoj havis ĉefpastrojn, ekzemple la majaj «ahau can mai» [ahaŭ kan maj]). Kelkaj lingvoj, ekz. la hispana, ja uzas «sacerdote/sacerdotisa» por ajnreligia pastro/ĉefpastro, sed Esperanto ne sekvu tiujn alilingvajn kutimojn kiel eble plej multe. --Sergio (diskuto) 06:22, 11 aŭg. 2025 (UTC)
Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 03:58, 14 aŭg. 2025 (UTC)
Por: laŭ la argumentoj de Sergio. --Arbarulo (diskuto) 16:22, 14 aŭg. 2025 (UTC)
Por: La argumentoj sonas al mi konvinkaj. - Moldur (diskuto) 06:17, 20 aŭg. 2025 (UTC)
Farite --Sergio (diskuto) 06:33, 21 aŭg. 2025 (UTC)
Meretrico de Babilono → Babela malĉastistino
[redakti fonton]«Meritrico» estas tute nekonvena:
- La biblia termino estas «malĉastist(in)o», vorto pli preciza kaj memklariga.
- «Meretrico» estas vorto tute marĝena en Esperanto, malpreciza (ĉu amatora ‹malĉastulino›? ĉu profesia ‹malĉastistino›? Laŭ la artikolo «Meretrico» ĝi estas jen unu, jen la alio).
- La koncerna biblia termino aludas templajn amortistojn virajn aŭ inajn, ekz-e «Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo» (Readmono 23:18). Se oni elektas «meretrico»n, kiel esprimi «malĉastisto»n?
Ankaŭ «de Babilono» estas krikinda. Anstataŭ la plumpa prepoziciaĵo en Esperanto eblas uzi pli elegantan adjektivon: Babilona, Babela. Laŭ la lingvaĵo Biblia preferindas «Babela», kp «Babela turo». Ankaŭ latine oni uzas adjektivon: Babyloniacus fornicaria.--Sergio (diskuto) 09:05, 21 aŭg. 2025 (UTC)
Por: En Esperanto la Biblio havas norman tradukon kies kvaliton neniu serioze kritikas, do estus bone ke bibliaj konceptoj kaj roluloj nomiĝu laŭ tiu traduko. Tial mi preferas "malĉastistino" kaj "Babel". Pri la elekto inter "Babela" kaj "de Babel" mi ne havas opinion. --Arbarulo (diskuto) 15:26, 22 aŭg. 2025 (UTC)
Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 19:58, 22 aŭg. 2025 (UTC)
Por: - Moldur (diskuto) 05:15, 23 aŭg. 2025 (UTC)
Por: - ThomasPusch (diskuto) 15:50, 30 aŭg. 2025 (UTC)
Farite kun 5 poraj voĉoj kaj neniu dubema. ThomasPusch (diskuto) 14:18, 7 dec. 2025 (UTC)
Estas multe da artikoloj, en kiuj oni diferencigas per «(pli) juna» / «(pli) maljuna». Min tio ĝenas, kiel insulto al racia vortuzo.
La francoj estas iom pli sentivaj kaj diras fr:Pline l'Ancien (Plinio la Malnova). Tre logike, kp «la Malnova Testamento — la Nova Testamento». Tamen anstataŭ «Plinio la Nova» (kp «La Nouvelle Héloïse») ili paneas kaj diras «Plinio la juna» :-(
Mi tamen opinias, ke la kontrastigo per «maljuna/juna» estas lingva (kaj logika) eraro, kontraŭa al la spirito de Esperanto. Logiko postulas la kontrastigon per «malnova/nova».
Konkrete en la okazo pri la Plinioj eblas alia kontrastigo: «Plinio la onklo» / «Plinio la nevo» (kp «Dumas-père» / «Dumas-fils»). Tamen en multaj aliaj okazoj ne temas pri parencoj.--Sergio (diskuto) 05:38, 24 aŭg. 2025 (UTC)
Kontraŭ: "Plinio la juna" eĉ estas ekzemplo en PIV: [10]. Kaj laŭ mia kompreno, tio tute respektas logikon kaj Esperantan vortuzon. Homoj kaj aliaj organismoj estas (mal)junaj, ne (mal)novaj. --Arbarulo (diskuto) 15:18, 27 aŭg. 2025 (UTC)
Kontraŭ: alinomigo. Laŭ argumentoj de Arbarulo. Kaj mi tre esperas ke kiam mi estos vere maljuna, ke oni nomos min "maljuna" kaj ne "malnova", kvazaŭ mi estus objekto, aparato, ilo. ThomasPusch (diskuto) 05:59, 31 aŭg. 2025 (UTC)
- Maljuna indikas la aĝon, ĝi estas relativa al onia naskiĝtempo (kaj farto). Kiam Plinio la Malnova estis infano li estis tre juna; kaj Plinio la Nova mortis jam maljuna. La antikvaj grekoj ne ĉiuj estis maljunaj grekoj, kaj la modernaj grekoj ne ĉiuj estas junaj. Ne ĉiuj lingvoj konfuzas la relativan aĝon kaj la absolutan malnovon.
- Oni povas juĝi pri noveco per la aĝoj kadre de unu sama familio: pli juna infano estas posta; ido estas pli juna ol la gepatroj. Tamen tio postulas komparativon: pli (mal)juna. Kaj tio ne validas ekster la familio.
- Sinonime eblus distingi inter «la antaŭa Plinio» kaj «la posta Plinio». Kaj jen alisence, tamen ja rilate al homo (kion vi opinias malebla), en la Epistolo al la Efesanoj:
- 22 por ke vi formetu ... la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, ...
24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.
- 22 por ke vi formetu ... la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, ...
- Plinio la Maljuna estas tute mallogika kaj kontraŭa al diferenco inter maljuna kaj malnova (krom se efektive temas pri iu el la Plinioj en lia maljunaĝo).--Sergio (diskuto) 06:52, 1 sep. 2025 (UTC)
- Karaj - Distingado per absolutaj epitetoj "juna" kaj "maljuna" efektive povas esti misgvida aŭ almenaŭ stumbliga.
- Tamen la relativa karakterizo "pli juna" kaj "pli maljuna" (aŭ "malpli juna", se temas pri du junuloj) ne havas tian evidentan problemon.
- Mi vidas aperojn de tiaj formoj en iuj vikipediaj artikoloj.
- Memkompreneble, oni povas disputi pri tio, ke en Esperanto oni principe povas distingi inter "pli juna" kaj "malpli maljuna", sed mi dubas, ke tia hardplitafo efiku uzeblon de la formo "Plinio la pli juna".
- Sergio - ĉu vi opinias ankaŭ la formon "pli juna" evitinda?
- Amike, -Filozofo (diskuto) 12:42, 1 sep. 2025 (UTC)
- La du Pinioj estis kompareblaj laŭ la aĝo, ĉar ilaj vivotempoj havas komunaĵon. Sed kio pri la du Katonoj? La malnova mortis en 149 a.K., la nova naskiĝis 54 jarojn poste, en 95 a.K. Estas du disaj vivintervaloj — kiel eblas kompari iliajn «aĝojn»? La tradiciaj epitetoj estas plena absurdo, dum «nova» kaj «malnova» estas tute logikaj kaj klaraj.--Sergio (diskuto) 13:59, 1 sep. 2025 (UTC)
- Jen alia analogio. Imagu ke antaŭ 3 jaroj mi amikiĝis kun 20-jarulo, kaj 2 jarojn poste, kun 60-jarulo. Evidente la unua (nun 23-jarulo) estas la pli malnova amiko, kaj la dua (61-jarulo), la pli nova amiko. Sed laŭ via logiko, la 61-jarulo estas «la pli juna amiko», kaj 23-jarulo, «la pli maluna». Aĉ!--Sergio (diskuto) 14:31, 1 sep. 2025 (UTC)
- Kara,
- Jen alia analogio. Imagu ke antaŭ 3 jaroj mi amikiĝis kun 20-jarulo, kaj 2 jarojn poste, kun 60-jarulo. Evidente la unua (nun 23-jarulo) estas la pli malnova amiko, kaj la dua (61-jarulo), la pli nova amiko. Sed laŭ via logiko, la 61-jarulo estas «la pli juna amiko», kaj 23-jarulo, «la pli maluna». Aĉ!--Sergio (diskuto) 14:31, 1 sep. 2025 (UTC)
- La du Pinioj estis kompareblaj laŭ la aĝo, ĉar ilaj vivotempoj havas komunaĵon. Sed kio pri la du Katonoj? La malnova mortis en 149 a.K., la nova naskiĝis 54 jarojn poste, en 95 a.K. Estas du disaj vivintervaloj — kiel eblas kompari iliajn «aĝojn»? La tradiciaj epitetoj estas plena absurdo, dum «nova» kaj «malnova» estas tute logikaj kaj klaraj.--Sergio (diskuto) 13:59, 1 sep. 2025 (UTC)
- Verdire, tiu ĉi ekzemplo ne rilatas senpere al la pridiskutata temo. "Nova amiko" kaj "malnova amiko" estas tute kutimaj, vaste uzataj esprimoj Neniu miksas la nociojn "juna amiko" kaj "nova amiko".
- Tamen vi pravas, ke la esprimoj "nova amiko" kaj "malnova amiko" dubindigas iujn (sed ne ĉiujn!) el la obĵetoj kontraŭ tiaspeca uzado de "(mal)nova".
- Bedaŭrinde, el la nuntempa vidpunkto ambaŭ Plinioj (kaj Katonoj) estas malnovaj, kaj ankaŭ komparado laŭ malnoveco ne sonas nature: Plinio la malpli nova kaj Plinio la pli nova? Aŭ Plinio la pli malnova kaj Plinio la malpli malnova? Ial tio sonas tre stumblige... Ĉu nur pro tio, ke tiaj esprimoj estas nekutimaj? Hm, pripensinde...
- Amike, -Filozofo (diskuto) 16:01, 1 sep. 2025 (UTC)
Komento: Kara Sergio, dankon por viaj rimarkigoj. Laŭ mia lingvosperto, esperantistoj ja kutime diras ĉi tie "juna". Supozeble ili faras tion
- ĉar tio estas la ĝenerala lingvouzo en Esperanto, kaj/aŭ
- ĉar ili paŭsas tion el naciaj lingvoj, kie oni same uzas "juna".
Ĉu iu alia esprimo estus teorie pli logika ol "juna", tio certe estas interesa diskuto, kiu meritas havi sian lokon, sed ĝi ne tuŝas Vikipedion. Vikipedio sekvu la normalan lingvouzon, tute sendepende ĉu tiu estas "logika" aŭ ne. Ni nepre ne kreu apartan vikipedian dialekton de Esperanto. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:56, 2 sep. 2025 (UTC)
Saluton. Ne estas fontoj pri la traduko “fendo”, kaj la PIV enhavas la vortojn “spagato” [11] aŭ “streĉangulo” [12] por tiu figuro. Lepticed7 (diskuto) 13:26, 2 okt. 2025 (UTC)
Por: laŭ argumento de la proponinto. --Arbarulo (diskuto) 15:17, 3 okt. 2025 (UTC)
Por: Darkis123 (diskuto) 16:06, 12 nov. 2025 (UTC)
Por: Spagato estas bona vorto. Al mi persone, ambaŭ variaĵoj “fendo” kaj “streĉangulo” (pardonu, PIV) aspektas strangegaj. Redukti unu vortradikon ĉi tie nur rezultos en strangaj vortumoj. Estu spagato. ThomasPusch (diskuto) 14:15, 7 dec. 2025 (UTC)
Farite kun kvar poraj voĉoj kaj nenui duba aŭ kontraŭa - ŝanĝita al la vortumo "spagato". ThomasPusch (diskuto) 22:19, 8 feb. 2026 (UTC)
Bonfarto > ?
[redakti fonton]La artikolo prezentas "bonfarto" kiel sinonimon de la anglalingva neologismo wellness, tre nebula koncepto distingebla de health "sano" ĉefe en tio, ke ĝi havas konotacion de vivostilaj, precipe "alternativaj" metodoj. Tamen "bonfarti" en Esperanto ne havas tian konotocion, sed signifas nur tion, kion diras PIV, kiel la artikolo citas sed poste ignoras: "esti en bona stato, esti sana". Mi ne havas firman ideon pri la uzenda titolo. Kelkaj eblaj solvoj estas Wellness, Saneco, Bonvivado, Sana vivostilo, aŭ kunigi kun Sano.
Kiam la titolo "Bonfarto" estos libera, mi volas reuzi ĝin kiel titolon aŭ alidirektilon por nova artikolo tradukita el la angla "Well-being". --Arbarulo (diskuto) 18:44, 23 okt. 2025 (UTC)
- Mi faris la duan artikolon Farto. Mi ne tute kontentas pri tiu titolo kaj bonvenigos alternativajn proponojn ankaŭ pri ĝi. --Arbarulo (diskuto) 19:59, 25 okt. 2025 (UTC)
Farite al Wellness. --Arbarulo (diskuto) 15:10, 2 nov. 2025 (UTC)
- Mi konsentas pri distingo inter Wellness = Bonvivado kaj Well-being = Bonfarto. Ambaŭ estas io alia ol Health = sano, tial kontraŭ kunigoj. Mi ne feliĉas pri la nun anglalingva titolo, kiu povus lasi la impreson ke ne ekzistus esperanta vorto, sed se oni uzas la esperantan terminon "Bonvivado" en unua frazo kaj per alidirektilo al la teksto, estas tolereble. Tial mi malgraŭ mia ne plena entuziasmo ne kontraŭas la anglan titolon Wellness por esperanta teksto alternative al titolo Bonvivado. Kaj mi subtenas la originan planon de Arbarulo «Kiam la titolo "Bonfarto" estos libera, mi volas reuzi ĝin kiel titolon aŭ alidirektilon por nova artikolo tradukita el la angla "Well-being".» Ĝuste tiel estu! "Farto" estas iu ajn stato de vivkondiĉo, sed Well-being estas ekzakte Bonfarto kaj fine havu tiun titolon. ThomasPusch (diskuto) 14:12, 7 dec. 2025 (UTC)
Povo politika kreskas el tubo pafila --> « El la pafilo venas ŝtatpotenco »
[redakti fonton]
Por: Ne nur pli fidela al la ĉina 槍桿子裏面出政權, sed ankaŭ ĉi tiel aperas en la esperant-lingvaj eldonoj de kaj la Elektitaj Verkoj kaj Vortoj de Maŭ (Ruĝa Libreto). Pauchjo (diskuto) 14:50, 17 nov. 2025 (UTC)
- Atentu, ke la senco de diraĵo ŝanĝiĝas, se oni ŝanĝas vortordon: "povo kreskas el pafilo" klarigas la fonton de povo; "el pafilo venas potenco" klarigas, kio venas el pafilo. Tiel estas en normala bonstila lingvaĵo. (Memkompreneble, oni povas celi ian alian stilon.)
- Oni do elektu la vortordon konforman al la intencita senco. Al mi ŝajnas, ke Maŭ celis la unuan sencon, t.e. ke por reteni kaj kreskigi potencon necesas armiloj, aŭ, pli metaforece, "la potenco fontas el pafiltubo".
- Se mia klarigo konfuzas vin, bonvolu (re)legi la elpaŝon de la Akademio pri la vortordo en Esperanto: ĉi tie.
- Amike, Filozofo (diskuto) 15:30, 17 nov. 2025 (UTC)
- Atentu, ke neniel rilatas al vortordo. La aktuala titolo de la artikolo estis paŭsita de, preskaŭ certe, eŭropa lingvo. La citaĵo aperas en ambaŭ tekstoj eldonitaj de Fremdlinga Eldonejo kiel: « El la pafilo venas ŝtatpotenco » Pauchjo (diskuto) 17:25, 17 nov. 2025 (UTC)
Sindetena: al "El la pafilo venas ŝtatpotenco".
Kontraŭ: specialaj citiloj « ». Taylor 49 (diskuto) 20:03, 17 nov. 2025 (UTC)
Por: Mi fidas la kompetentecon de la tradukintoj de Maŭaj verkoj. --Arbarulo (diskuto) 15:04, 21 nov. 2025 (UTC)
Por: Sed atentu tion, ke en Esperanto, malkiel en la franca lingvo, oni ne lasas spacon inter citiloj kaj vortoj. Ĉu uzi citilon aŭ kursivon por la titolo, tio estas alia demando - Darkis123 (diskuto) 21:32, 27 nov. 2025 (UTC)
Por: "El la pafilo venas ŝtatpotenco", fidante la esperantajn eldonojn de kaj la Elektitaj Verkoj kaj Vortoj de Maŭ. Kompreneble la interna ligilo estos sen iuj ajn citiloj, sed en teksto specialaj kaj simplaj citiloj ambaŭ estas en ordo, nu kompreneble sen spaco inter tiuj signoj kaj la titolaj vortoj. ThomasPusch (diskuto) 13:58, 7 dec. 2025 (UTC)
Farite Fine estis kvar voĉoj por ŝanĝo al "El la pafilo venas ŝtatpotenco", ĉefe ĉar en la Fremdlinga Eldonejo uziĝas tiu formo. Unu voĉo sindetenis, kaj Filozofo esprimiĝis sindetene ĝis kontraŭe (mi cetere samopinias kun Filozofo ke la antaŭa formo sonas pli elegante, sed se en la Fremdlinga Eldonejo uziĝas la dua formo, ĝi preferiĝu). Ĉiukaze, estas plimulto por la ŝanĝo. Mi realigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 22:10, 8 feb. 2026 (UTC)
Kapostacio -> ??
[redakti fonton]NUL trafoj en tekstaro, ne en PIV, ne en ReVo. Kapostacio -> Mortfina stacio ?? Saka stacio ?? Unudirekta stacio ?? . Taylor 49 (diskuto) 20:03, 17 nov. 2025 (UTC)
Komento: Mi ne sufiĉe komprenas la koncepton. Kiel povas esti, ke venas linioj el pluraj flankoj, sed trajnoj povas atingi la stacion nur de unu flanko? Ĉu do estas nur unu uzebla linio, kaj aliaj senfunkciaj? --Arbarulo (diskuto) 15:11, 21 nov. 2025 (UTC)
- Laŭ mia kompreno de la ligitaj artikoloj en la germana kaj franca vikipedio, temas pri stacio, ĉe kiu finas la linioj, kiuj atingas ĝin. Do trajnoj povas atingi la stacion de pluraj direktoj, se estas pluraj linioj, sed devas poste reiri laŭ la sama linio - neniu trajno povas veni de unu direkto kaj foriri en alia. Mia rekomendo estas
Por: alinomi al Finstacio (registrita en PIV, jen la difino [13]) kaj reverki la misgvidan tekston. --Arbarulo (diskuto) 16:01, 21 nov. 2025 (UTC)
- Laŭ mia kompreno de la ligitaj artikoloj en la germana kaj franca vikipedio, temas pri stacio, ĉe kiu finas la linioj, kiuj atingas ĝin. Do trajnoj povas atingi la stacion de pluraj direktoj, se estas pluraj linioj, sed devas poste reiri laŭ la sama linio - neniu trajno povas veni de unu direkto kaj foriri en alia. Mia rekomendo estas
Komento: La vorto estas traduko de la hungara vorto, do mi komprenas, sed tio estas nur mia aldono.--Crosstor (diskuto) 15:43, 21 nov. 2025 (UTC)
Por: Finstacio - Darkis123 (diskuto) 21:34, 27 nov. 2025 (UTC)
Por: Finstacio aspektas klara vortumo. ThomasPusch (diskuto) 13:52, 7 dec. 2025 (UTC)
Komento: Temas pri stacio kie ĉiuj trakoj finiĝas, kaj ĉiu trajno devas halti, kaj sekve almenaŭ komence vojaĝi al la kontraŭa direkto. Ofte sed ne nepre tio ankaŭ estas fino de la linio. Do ne temas pri "finstacio" laŭ la difino de PIV. La difinoj estas malbonaj, kaj pli-malpli samaj. Disponeblas malbona bildo: File:Durchgangsbahnhof und Kopfbahnhof (Schema).svg kie tamen iomete videblas ke la por la flava linio la koncerna stacio NE estas finstacio. Taylor 49 (diskuto) 13:38, 19 dec. 2025 (UTC)
- Mi ne komprenas la distingon inter "linio" kaj "trako", nek certas ke la flavaj trakoj en la bildo apartenas al unu "linio". (Mi ne vidas mencion de "linio" en la bildopriskribo.) Mi ankaŭ pensas ke "finstacio" egale taŭgas por paroli pri trakfinoj kiel pri linifinoj, se ili estas malsamaj aferoj. Tamen se tio ŝajnas konfuza al aliaj vikipediistoj "kap(o)stacio" povas resti. --Arbarulo (diskuto) 16:56, 19 dec. 2025 (UTC)
Tiu eble popola metaforo ne aperas en aliaj lingvoj. Pri geografie preciza estus Nordorienta Barato. La nuna titolo povus resti en la redakto kiel alternativa nomo.--kani (diskuto) 01:20, 18 nov. 2025 (UTC)
Por: alinomigo al Nordorienta Barato. Taylor 49 (diskuto) 21:00, 19 nov. 2025 (UTC)
Komento: Se oni faros tion, oni verŝajne devos reverki la artikoleton por inkludi Sikimon, kiu laŭ aliaj vikipedioj estas la oka ŝtato de la regiono Nordorienta Barato. Alternative, oni povas ŝanĝi la intervikiojn de la nuna artikolo ligante ĝin al d:Q2920148. --Arbarulo (diskuto) 15:27, 21 nov. 2025 (UTC)
Farite.--kani (diskuto) 18:30, 1 dec. 2025 (UTC)- Sed, la teksto devas ankoraŭ adaptiĝeti laŭ la supra propono de Arbarulo... ThomasPusch (diskuto) 14:42, 7 dec. 2025 (UTC)
Donostia Internacia Filmfestivalo -> Donostia Internacia Kinfestivalo -> Donostia Internacia Kinofestivalo
[redakti fonton]Laŭ la origina nomo (hispane Festival Internacional de Cine de San Sebastián, eŭske Donostia Zinemaldia, angle San Sebastian International Film Festival) anstataŭ la anglalingva nomo, troe misuzata eĉ en esperanta Vikipedio. Laŭ mi Kinfestivalo estas pli facile prononcebla kaj pli ĝusta traduko, ĉar en pluraj lingvoj eble filmo kaj kino estas sinonimaj, sed ne en Esperanto. Kaj en tiaj festivaloj ĉefa afero estas prezento de filmoj, sed ankaŭ gazetaraj kunsidoj, solena fotado, intervjuoj, premioj, ceremonioj ktp. Mi bedaŭras, ke la tendenco estis nur ripeti la anglalingvecan internaciecon, eĉ kiam la originala nomo de la festivalo estas "de kino" kaj ne "de filmoj". Tiurilate oni povas vidi en PIV tion, kio estas filmo kaj kio estas kino.--kani (diskuto) 10:56, 21 nov. 2025 (UTC)
Sindetena: Fakte "filmarto" kaj "kino" jes estas sinonimoj, kaj logike la lingvo ne bezonas du radikojn, do pri logiko ni ne insistu. Kaj evidentas ĉe la Tekstaro ke ambaŭ esprimoj ("filmfestivalo" kaj "kinfestivalo") estas tre oftaj en praktiko. Tamen veras ke cine en la hispana pli ekvivalentas al "kino" aŭ "filmarto" ol rekte "filmo", do tio estas malforta apogo por "Kinfestivalo" por hispanlingvaj eventoj. --Arbarulo (diskuto) 15:44, 21 nov. 2025 (UTC)
Sindetena: Mi jam la 21-an de novembro komentis en maniero simila kiel iom poste faris Arbarulo, sed iel mia komputilo restartis sin kaj mi missupozis ke mia redakto ankoraŭ estis savita. Tial mi ne emas reskribi mian pledon nun, sed simple aliĝas al la noto de Arbarulo. Mi ne favorus anstataŭi ĉiujn ajn uzojn de "filmfestivalo" en Esperanto per "kinfestivalo", sed tio ankaŭ ne estas la propono. Sed en la hispana nomo klare estas la vorto "cine", en la eŭska klare la vorto "zine", kaj en tiu kazo permesi al si la ekzaktecon traduki tion al esperanta vortero "kin'" estas plene en ordo. Klaras ke la intervjuoj, premioj, ceremonioj, komuna fotado, babilado kaj manĝado en tiuj festivaloj plene temas pri filmoj, tial "filmfestivalo" neniel estas malpli ĝusta, sed ankaŭ ne pli ĝusta ol la alternativo "kinfestivalo". Laŭ mi estas plene en ordo libere elekti inter la du sinonimoj laŭ pli bona redono de la nacilingva titolo. Nur ni atentu ke ne ekestos du kategorioj, kaj du artikoloj kiuj volus harfende distingi kio enhave estus la diferenco inter "filmfestivalo" kaj "kinfestivalo", kaj inter "eko" kaj "komenco" ktp. Ne estas diferenco - tion klarigas la vorto sinonimo. ThomasPusch (diskuto) 13:49, 7 dec. 2025 (UTC)
Komento: Mi ne havas firman preferon. Tamen, se oni decidos transiri al la radiko kin-, mi preferus la (pli facile prononceblan kaj internaciae rekoneblan) formon "kinofestivalo". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:25, 19 dec. 2025 (UTC)
- Sed: Je 18:33, 1 dec. 2025 Kani jam movis la paĝon Donostia Internacia Kinfestivalo. Mi atentigas ke Arbarulo kaj mi nur voĉdonis por "kinfestivalo" por hispanlingvaj eventoj, ne por ĝenerala anstataŭigo de ĉiu uzo de la vorto "filmfestivalo" per "kin(o)festivalo". Mi facile subtenus ankaŭ la same post la alinomigo alvenintan proponon de Filozofo pri aldono de centra vokalo kaj formo "kinofestivalo". ThomasPusch (diskuto) 22:00, 8 feb. 2026 (UTC)
HEC Paris en Kataro -> HEC Paris, Doha
[redakti fonton]Nova nomo de la lernejo. ~2025-37808-99 (diskuto) 08:03, 2 dec. 2025 (UTC)
- @Dominik: Ĉu vi volus rigardi la proponon? Vi estis la origina metinto de la paĝo, kaj jam iom estas en la temo... ThomasPusch (diskuto) 13:50, 7 dec. 2025 (UTC)
Farite je 2025 12 13
Komento: Anonimulo kun alia IP-adreso la 13-an de decembro 2025 simple ĉe Vikipedio:Mi_bezonas_helpon#Helpo_pri_renomado_de_paĝo petis pri renomigo, kaj @Stefangrotz: simple estis tiom afabla kaj faris la alinomigon, eĉ ne konsciante pri la peto ĉi-tie kaj la ne jam reago de Dominik je 2025-12-13. Ĉi tie ne estas problemo: mi rekontrolis en la oficiala retejo, tie klare videblas la nova nomo. Mi eĉ trovis novan emblemon en la komunejo, povis interŝanĝi tion kaj povis ankaŭ interŝanĝi plurajn menciojn en la teksto. Tion mi fakte pensis ke Dominik povus fari - sed povas okazi ke oni foje nur supraĵe registras "pingan" notiĝon kaj poste forgesas ĝin. Mi povintus ankoraŭ noti noton en la diskutpaĝo de la tiama paĝo "HEC Paris en Kataro" je 2025-12-07, kvankam mi dubas ke oni 100-procente vidus mian noton tie, atentigante pri la komencita diskuto ĉi tie, kaj mi povintus fari al mi privatan noton postkontroli post semajno, do 2025-12-14, ĉu Dominik jam solvis la problemon, aŭ laste Stefangrotz povus ankaŭ aŭtomate pensi pri tio kontroli, se temas pri alinomigo por anonimulo, ĉu hazarde en la koncerna diskutpaĝo, do ĉi tie, estas diskuto pri la alinomigo. Tamen ĉi tie ne estas konflikto. Sed same ankaŭ iu anonimulo, se en VP:AA estas plimulto kontraŭ alinomigo, povus per simila maniero simple demandi en Vikipedio:Mi_bezonas_helpon aŭ povas rekte alskribi iun afablan administranton kun peto fari alinomigon anstataŭ li. ThomasPusch (diskuto) 21:38, 8 feb. 2026 (UTC)
Mian atenton tiris al la temo artikolo ĵus aperigita de Heidi Goes en Esperantista Vegetarano, kiu tekstas "Multaj herboj povas esti disvastigitaj per fortranĉaĵoj." Mi taksas ke derivaĵo "fortranĉ-" estas facile komprenebla kompare al pli arbitra, verŝajne malvaste konata radiko "stik-". En la Tekstaro mi trovas neniun ekzemplon de "fortranĉ-" en ĉi tiu senco, sed ankaŭ nur unu ekzemplon de "stik-".
Ĉiuokaze, mi pensas ke ambaŭ terminoj devas menciiĝi en la artikolo. --Arbarulo (diskuto) 21:34, 20 dec. 2025 (UTC)
Farite --Arbarulo (diskuto) 22:54, 28 dec. 2025 (UTC)
Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio --> Deportado de germanoj el Ĉeĥoslovakio --> Forŝovo de germanoj el Ĉeĥoslovakio --> Forpelo de germanoj el Ĉeĥoslovakio
[redakti fonton]En ĉiuj aliaj similaj kazoj estas uzata la vorto deportado, ne stranga inventaĵo ellandigo. RG72 (diskuto) 14:04, 22 dec. 2025 (UTC)

Por: -Filozofo (diskuto) 16:26, 22 dec. 2025 (UTC)- forte
Kontraŭ: la paĝo ne estas finita. La vorto "ellandigo" ne estas inventaĵo. Same ni povas diri elvagoniĝi, entramiĝi ktp. Germanoj kaj ĉeĥoj perceptas tiun ĉi parton de la komuna historio diverse. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:41, 22 dec. 2025 (UTC) - aldono: Germanoj estis forpelitaj, forŝovitaj el la ĉeĥa vidpunkto de tiama epoko. Same hodiaŭ oni povas ellandigi fremdulon el ŝtato el diversaj kaŭzoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:52, 22 dec. 2025 (UTC)
- Ne gravas kiu kaj kiel traktas la historiajn eventojn. La germanoj en Ĉeĥoslovakio estis deportitaj, do forpelitaj el sia patrujo, same kiel en ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo. La sola ŝtato ne forpelinta siajn germanojn estis Sovetunio, sed eĉ tie ili spertis internan deportadon, kiu en la sovetia, rusia kaj internacia historiografio estas nomata ĝuste tiel — deportado de la germanoj de Volgio. Same nomiĝas en Esperanto-Vikipedio Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj kaj Deportado de krime-tataroj (kavnkam ĉiuj ĉi etnaj grupoj estis post kelkaj jaroj rehabilititaj kaj revenis hejmen). Oni povas diskuti, ĉu tio estis ago prava aŭ malprava, sed ne pri tio ĉu tio estis deportado aŭ ne. RG72 (diskuto) 07:29, 23 dec. 2025 (UTC)
- Bonvolu kompari la nomo de tiu paĝo kun aliaj lingvo. Angle cs:Vysídlení Němců z Československa, en:Expulsion of Germans from Czechoslovakia, de:Vertreibung der Deutschen aus der Tschechoslowakei. Ĉu vi vidas tie vorton bazita de vorto deportado, deportation? Nur la rusa uzas titolon de paĝo ru:Депортация немцев из Чехословакии. Ŝajnas, ke vi volas akomodigi ĝin laŭ la rusa. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:16, 23 dec. 2025 (UTC)
- Bonvolu kompari la nomon de tiu ĉi paĝo kun la nomoj de la aliaj paĝoj dediĉitaj al la similaj okazaĵoj. Deportado estas deportado, kaj oni ne provu maski la perfortan agon per mildaj ŝajnigaĵoj. La germanoj, kies prauloj dum jarcentoj loĝis en tiu ĉi regiono, estis perforte forpelitaj — sen posedaĵoj, rajto reveni aŭ procesi, ofte batitaj, foje murditaj. Kial translokado de ĉeĉenoj ene de Sovetunio kun reveno post kelkaj jaroj al la sama regiono kun kompleta restarigo de ties rajtoj estas deportado dum elpelo de la germanoj el Ĉeĥoslovakio — por eterne, sen iuj ajn rajtoj — estas ellandigo? Ŝajnas ke vi volas akomodigi ĝin al la ĉeĥa politika tradicio. RG72 (diskuto) 10:42, 23 dec. 2025 (UTC)
- RG72, vi redatis tiun paĝon je la 14:08, 27 okt. 2018 RG72 diskuto kontribuoj 7 634 bitokoj +234 →Referencoj malfari [aŭtomate patrolita]. Vidu la historion de redaktoj. Redaktis ĝin ankaŭ pluraj redaktintoj, neniu klopodis ŝanĝi la titolon, kaj subite vi post tiom da jaroj klopodas alinomi ĝin. Kial? Ellasu politikon el Vikipedio. Ni ne komparu nekompareblan. Vi ne ŝanĝos historion nur tial, ke iu nomo ne plaĉas al vi. Sovetunio ne estis Ĉeĥoslovakio kaj Ĉehoslovakio ne estis Sovetunio. Nur por via imago. La vorto Sudetio estis en tiu tempo malpermesita vorto en Ĉeĥoslovakio kaj fakte en la tempo de la socialisma Ĉeĥoslovakio. Ĝi malperis el mapoj, el oficoj... Mi ne volas kvereli kun vi pri tiu historia tempo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:27, 24 dec. 2025 (UTC)
- Pardonon sed vi prezentis eĉ ne unu argumenton validan en scienca diskuto kiuj sole akcepteblas kiam temas pri la enciklopedio. Ne gravas kiu kaj kiam redaktis la artikolon, al kiu (mal)plaĉas iuj vortoj kaj certe neniu diras ke Sovetunio estis Ĉeĥoslovakio, Angolo estas Haitio, urso estas ĝirafo ktp. La afero estas ekstreme simpla: Ĉeĥoslavio faris rilate siajn germanojn tion kio en Esperanto nomiĝas deportado. La enciklopedio fajfas pri ĉeĥaj politikaj tradicioj, historio de redaktoj kaj personaj (mal)plaĉoj. Ĝi estas scienca verko kaj nur sciencaj argumentoj estas konsiderindaj. Ĝis nun vi ne prezentis ilin. RG72 (diskuto) 15:42, 30 dec. 2025 (UTC)
- RG72, vi redatis tiun paĝon je la 14:08, 27 okt. 2018 RG72 diskuto kontribuoj 7 634 bitokoj +234 →Referencoj malfari [aŭtomate patrolita]. Vidu la historion de redaktoj. Redaktis ĝin ankaŭ pluraj redaktintoj, neniu klopodis ŝanĝi la titolon, kaj subite vi post tiom da jaroj klopodas alinomi ĝin. Kial? Ellasu politikon el Vikipedio. Ni ne komparu nekompareblan. Vi ne ŝanĝos historion nur tial, ke iu nomo ne plaĉas al vi. Sovetunio ne estis Ĉeĥoslovakio kaj Ĉehoslovakio ne estis Sovetunio. Nur por via imago. La vorto Sudetio estis en tiu tempo malpermesita vorto en Ĉeĥoslovakio kaj fakte en la tempo de la socialisma Ĉeĥoslovakio. Ĝi malperis el mapoj, el oficoj... Mi ne volas kvereli kun vi pri tiu historia tempo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:27, 24 dec. 2025 (UTC)
- Bonvolu kompari la nomon de tiu ĉi paĝo kun la nomoj de la aliaj paĝoj dediĉitaj al la similaj okazaĵoj. Deportado estas deportado, kaj oni ne provu maski la perfortan agon per mildaj ŝajnigaĵoj. La germanoj, kies prauloj dum jarcentoj loĝis en tiu ĉi regiono, estis perforte forpelitaj — sen posedaĵoj, rajto reveni aŭ procesi, ofte batitaj, foje murditaj. Kial translokado de ĉeĉenoj ene de Sovetunio kun reveno post kelkaj jaroj al la sama regiono kun kompleta restarigo de ties rajtoj estas deportado dum elpelo de la germanoj el Ĉeĥoslovakio — por eterne, sen iuj ajn rajtoj — estas ellandigo? Ŝajnas ke vi volas akomodigi ĝin al la ĉeĥa politika tradicio. RG72 (diskuto) 10:42, 23 dec. 2025 (UTC)
- Bonvolu kompari la nomo de tiu paĝo kun aliaj lingvo. Angle cs:Vysídlení Němců z Československa, en:Expulsion of Germans from Czechoslovakia, de:Vertreibung der Deutschen aus der Tschechoslowakei. Ĉu vi vidas tie vorton bazita de vorto deportado, deportation? Nur la rusa uzas titolon de paĝo ru:Депортация немцев из Чехословакии. Ŝajnas, ke vi volas akomodigi ĝin laŭ la rusa. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:16, 23 dec. 2025 (UTC)
- Ne gravas kiu kaj kiel traktas la historiajn eventojn. La germanoj en Ĉeĥoslovakio estis deportitaj, do forpelitaj el sia patrujo, same kiel en ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo. La sola ŝtato ne forpelinta siajn germanojn estis Sovetunio, sed eĉ tie ili spertis internan deportadon, kiu en la sovetia, rusia kaj internacia historiografio estas nomata ĝuste tiel — deportado de la germanoj de Volgio. Same nomiĝas en Esperanto-Vikipedio Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj kaj Deportado de krime-tataroj (kavnkam ĉiuj ĉi etnaj grupoj estis post kelkaj jaroj rehabilititaj kaj revenis hejmen). Oni povas diskuti, ĉu tio estis ago prava aŭ malprava, sed ne pri tio ĉu tio estis deportado aŭ ne. RG72 (diskuto) 07:29, 23 dec. 2025 (UTC)
Kvankam tio estis amasa deportado, tiu historia periodo, tiu deportado ricevis tiam nomon Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, ĉeĥe cs:Vysídlení Němců z Československa. Se vi deziras, vi povas traduki la titolon en Esperanton. Aŭ aldonu la paĝon en kategorion pri deportadoj. Krome, estas ĉi tie paĝo Forpelo de germanoj (1944–1950), do nenia "deportado de germanoj" en la titolo. Estas ĉi tie Forpelo de ĉeĥoj el Sudetio en la jaro 1938, do nenia deportado en la titolo. Ĉio havas sian nomon. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:25, 30 dec. 2025 (UTC)
- Ripete: Ni verkas ne la ĉeĥan enciklopedion en la ĉeĥa, sed Esperanto-enciklopedion en Esperanto, do por ni gravas ne ĉheĥa terminaro, sed sole Esperanto-terminaro kaj ĝi estu maksimume unueca. Ĉeĥaj historiistoj povus nomi deportadon ellandigo, mortigadon — malvivigo ktp, sed ni sekvu ne tiun ĉi Orwell-lingvaĵon, sed normalan lingvaĵon de la historia kaj jura sciencoj. Se provizora translokado de krimeaj tataroj, ĉeĉenoj, kalmukoj kaj volgaj tataroj ene de ilia ŝtato meritas nomiĝi deportado, do certe ankaŭ porĉiama forpelado de la ĉeĥaj germanoj ekster ilia ŝtato nomiĝu tiel. Dura lex sed lex. RG72 (diskuto) 11:38, 31 dec. 2025 (UTC)
Por: Mi konstatas, ke la tuta debato estas inter ruso kaj ĉeĥo, kio sugestas, ke la naciaj influoj forte movas ilin al diskuto. Laŭ mi, ambaŭ titoloj eblus kaj tial ili devas aperi en la enkonduko, tamen mi apogas la proponon ĉar ŝajnas, ke ellandigo estus tro milda esprimo (eŭfemismo) por tio kio okazis antaŭ multaj jardekoj kaj pri kio nuntempaj homoj devus rigarde dedistance.--kani (diskuto) 12:12, 31 dec. 2025 (UTC)
- Mi samopinias krom la rimarko ke temas pri la diskuto inter ruso kaj ĉeĥo, ĉar mi diskutas sole kiel sciencisto kunverkanta la enciklopedion, do mi insistias sole pri unueco de la terminaro. Ni ne pritaksas ĉi tie ĉu deportado de la germanoj el Ĉeĥoslovakio estis justa aŭ maljusta (en Orienta Eŭropo ĉiuj ŝtatoj faris tion — krom Sovetunio. Ni sole konstatas la nekontesteblan fakton ke ili estis deportitaj. RG72 (diskuto) 12:18, 31 dec. 2025 (UTC)
- Vi "kiel sciencisto" evidente denove malpravas. La bolŝevisma Sovetunio (pro kapricoj de ĝia diktatoro Jozefo Stalino) kaj larĝskale genocidumis kaj larĝskale amasdeportis dum la Dua Mondomilito kaj alitempe. Ĝi deportis interalie finnlingvanojn de Karelio, pollingvanojn kaj germanlingvanojn de okcidenta Pollando kaj Königsberg, kaj diversajn ulojn inklusive ruslingvanoj al Siberio. Taylor 49 (diskuto) 23:44, 31 dec. 2025 (UTC)
- Kiel ne-sciencisto vi komplete perdiĝis en la diskuto. Supre mi plurfoje menciis deportadon de volgaj germanoj en Sovetunio kaj diris ke se tiu ĉi translokado de etna grupo ene de la ŝtato meritas nomiĝi deportado, do ankaŭ porĉiama forpelo de etna grupo ekster ĝia patrujo nomiĝu tiel. Mi aldonu ke la germanoj deportitaj al Siberio jam post kelkaj jaroj estis komplete restarigitaj je siaj rajtoj kaj denove iĝis plenrajtaj civitanoj. Guberniestro de mia Tjumena provinco estas Aleksandr Moor, prezidanto de la provinca departemento pri edukado estas Rajder, prezidanto de Sberbanko estas Gref, prezidanto de Gazpromo estas Miller, ktp.RG72 (diskuto) 11:58, 1 jan. 2026 (UTC)
- Vi "kiel sciencisto" evidente denove malpravas. La bolŝevisma Sovetunio (pro kapricoj de ĝia diktatoro Jozefo Stalino) kaj larĝskale genocidumis kaj larĝskale amasdeportis dum la Dua Mondomilito kaj alitempe. Ĝi deportis interalie finnlingvanojn de Karelio, pollingvanojn kaj germanlingvanojn de okcidenta Pollando kaj Königsberg, kaj diversajn ulojn inklusive ruslingvanoj al Siberio. Taylor 49 (diskuto) 23:44, 31 dec. 2025 (UTC)
Kontraŭ: "ellandigo" kaj
Kontraŭ: "deportado" pro malĝusta uzo afikso -ad-.
Por: "amasforpelo" aŭ "forpelo" por ĉiuj artikoloj pri tiaspecaj temoj.
- Taylor 49 (diskuto) 15:13, 4 jan. 2026 (UTC)
Tralegu la unuan alineon de tiu paĝo. Vi faras el tiu alinomado loterion. Oni povas skribi diverse tiun liston de "trafoj". Petr Tomasovsky (diskuto) 17:35, 4 jan. 2026 (UTC)
Por: unueca lingvaĵo. Debatoj pri la (mal)justeco de tiaj aferoj esprimiĝu kun konvena grado de nuanco en la artikola enhavo. Tio ne estas la tasko de la titolo. Kaj precipe
Por: "forpelo" laŭ la propono de Taylor 49, ĉar tiu vorto jam estas uzata en Esperanto por la bezonata signifo. --Arbarulo (diskuto) 16:35, 9 jan. 2026 (UTC)
Farite tri poraj voĉoj (krom mia kaj voĉo de la proponinto), unu kontraŭa. Taylor 49 (diskuto) 23:37, 2 feb. 2026 (UTC)
- Do kvin poraj voĉoj. Se mi vidintus la diskutojn ĝustatempe, mi ankaŭ voĉdonintus por la ŝovo al termino "forpelo" (aŭ deportado). Aidas (diskuto) 21:50, 8 feb. 2026 (UTC)
Temas ĝuste pri germanoj, kies prauloj konkeris Baltion antaŭ multaj jarcentoj, do aplikeblas la sama modelo kiel kaze Volgaj germanoj. RG72 (diskuto) 15:37, 30 dec. 2025 (UTC)
Por: Pro la menciitaj kialoj.--kani (diskuto) 12:08, 31 dec. 2025 (UTC)
Por: En la germana lingvo, kiel la unua frazo ĝuste indikas, estas ĉiukaze ambaŭ formoj, pli ofte Deutsch-Balten (germanaj baltoj), malpli ofte Baltendeutsche (baltaj germanoj). Kion mi aŭdis kaj legis pri la grupiĝo (en Darmstadt estas la centra kulturejo por la Baltaj germanoj), la koncernuloj kiuj mem preferis formon evivalentan al "Germanaj baltoj" volis indiki ke ili unuavice estas baltoj, kaj nur flanke estas germanlingvaj. Do ili en 1918 ne volis konfrontiĝi kun tronaciigitaj estonoj aŭ latvoj kiuj krius "Iru hejmen", ĉar ilia hejmlando kaj tiu de la prapatroj efektive estis inter Talino kaj Rigo, ne en Akeno, Kolonjo aŭ Treviro, de Talino pli-malpli 2000 kilometrojn for. Inter la baltiaj lingvoj ankaŭ estas ambaŭ formoj, en la estona (Baltisakslased) kaj litova (Baltvokiečiai, baltaj germanoj) oni preferas la novan formon, en la latva (Vācbaltieši, germanaj baltoj) la malnovan. Do nenio kontraŭ prefero de la nova formo, kvankam kompreneble devos resti alidirektilo, ĉar la formo germanaj baltoj signife disvastiĝis dum la lastaj jaroj en vikipedio kaj en la komunejo. ThomasPusch (diskuto) 20:10, 8 feb. 2026 (UTC)
Ŝablono:Informkesto programaro -> Ŝablono:Informkesto programo
[redakti fonton]Ŝablono:Informkesto programaro -> Ŝablono:Informkesto programo. La paĝo 7-Zip fanfaronas per:
- > 7-Zip estas libera programo
kaj ne
- > 7-Zip estas libera programaro
7-ZIP estas programo. Kune 7-ZIP, WingRAR, GIMP kaj InkScape estas programaro. La afikso -ar- malĝustas en la kunteksto. Taylor 49 (diskuto) 23:34, 31 dec. 2025 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 11:59, 1 jan. 2026 (UTC)
Por: Mi ne scias ĉu ne estus eblecoj uzi ankaŭ ŝablonon "informkesto programaro", sed ĉiukaze la pli ofta kazo estas uzi ĝin por unuopa programo, kaj la ekzemplo de Taylor tre konvinke bildigas tion. Sed eĉ se estus (aŭ iam ekestus) iuj paĝoj pri programaroj, por kiuj ni ne volus uzi informkeston "programoj", tio tamen ne estas problemo. Estas ŝablonoj "informkesto monto" KAJ "informkesto montaro", "informkesto insulo" KAJ "informkesto insularo", do ankaŭ ĉi tie en kazo de neceso povas ekesti dua ŝablono, se ĝi urĝe bezonatos. Sed la alinomigo nun sendube utilas. ThomasPusch (diskuto) 16:30, 8 feb. 2026 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 21:56, 8 feb. 2026 (UTC)
Oktopieduloj => Polpoj aŭ Polpo, Polpo => Oktopodo
[redakti fonton]En 2018 Uzanto:Rdelre alinomis la artikolon pri ordo Octopoda de Polpo al Oktopieduloj kaj kreis novan artikolon sub la titolo Polpo pri genro Octopus. Mi trovas neniun spuron de interkonsultiĝo pri tiu ŝanĝo. Kaj en PIV mi trovas neniun spuron, ke iu ajn vorto "oktopiedulo" ekzistas. Male, ĝi uzas "oktopodo" por Octopus kaj oni povas konkludi de la difino ke "polpoj" estas Octopoda.
En la Tekstaro evidentas, ke "polpo" estas la sola vorto uzata en komuna lingvaĵo. Ankaŭ tio apogas la ideon, ke "polpo" signifas Octopoda, ĉar ordinaraj homoj kutime scias distingi Octopoda de aliaj bestoj sed ne scias distingi Octopus de aliaj Octopoda. --Arbarulo (diskuto) 13:56, 4 jan. 2026 (UTC)
- Dankon, Arbarulo.
- Verdire, la komento ke ordinaraj homoj kutime ne scias distingi Octopus de aliaj Octopoda ne plene veras. Se vi montrus al ordinara homo la foton de argonaŭto, ano de Octopoda kun konko, li dirus ke ĝi ne estas polpo, kvankam la artikolo priskribas ĝin kiel "pelaga polpo". --- Aldone, enciklopedioj ne pritraktas nur aĵojn konatajn de ordinaraj homoj.
- Vi tamen pravas, ke "Oktopieduloj" ne estis bona elekto (mi ne plu memoras, post 7 jaroj, kial mi uzis ĝin). "Oktopod-o", kvankam neoficiala, estas simila al aliaj sciencaj radikoj bazitaj sur internaciaj sciencaj nomoj, do estas kialoj por subteni ĝin. Ankaŭ la kunmetaĵo "Okpieduloj" estus uzebla. Estas nur ia problemo, ĉar ambaŭ povas rilati kaj al Octopoda kaj al Octopus.
- Pri via propono uzi "Polpoj" (aŭ "Polpo") pri Octopoda kaj "Oktopodo" pri Octopus, mi konsentas. Mi favoras Polpoj pri la ordo. Pri la genro Octopus mi sugestas - kiel en aliaj vikipediaj artikoloj (ekzemple Hirundo (genro), Lotuso (genro)) - aldoni la vorton "genro" por klareco: Oktopodo (genro) aŭ Okpiedulo (genro). --Rdelre (diskuto) 11:10, 5 jan. 2026 (UTC)
- @Rdelre: Mi dankas vian komprenon pri la plej gravaj aferoj, kaj ankaŭ la informon pri argonaŭtoj. Ankaŭ mi ne estus rekoninta ilin kiel polpojn. Ĉiam estas io nova por lerni!
- En kiu senco "oktopodo" povas rilati al Octopoda? Laŭ mia kompreno nia sola bona fonto estas PIV, kaj tio senambigue diras, ke ĝi signifas Octopus [14]. Normale laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj aldono inter krampoj uziĝas nur kiam pluraj artikoloj havus saman titolon. Aŭ ĉu iu alia vikipediisto opinias, ke ĉi tie estas motivo por escepto? --Arbarulo (diskuto) 16:20, 9 jan. 2026 (UTC)
Farite --Arbarulo (diskuto) 15:41, 21 jan. 2026 (UTC)
- Kvankam jam tro malfrue, mi konsentas pri la ŝanĝoj, kaj aparte tre subtenas la gvidlinion ke "aldono inter krampoj uziĝas nur kiam pluraj artikoloj havus saman titolon". Ĉio iris bone ĉi tie, kvankam ne pliaj homoj kundiskutis. ThomasPusch (diskuto) 16:22, 8 feb. 2026 (UTC)
Turo de la Pucelo > Virgulina turo
[redakti fonton]La titolo Virgulina turo (facile komprenebla esperanta vorto) ekde jaroj gvidas al la definitiva artikola titolo Turo de la Pucelo (tute ne komprenebla pseŭdoesperanta titolo). En tio kompreneble la vorto pucelo estas la dubinda - PIV en ĉiuj ĝisnunaj eldonoj de 1970-2020 ne konas ĝin, kaj ReVo nur indikas ke estu neoficiala neologismo, tre malofta, en senco de "juna virgulino" (cetere vikipedio kaj vikivortaro same ne havas la vorton, krom en tiu ĉi titolo, sed tio ne estas forta argumento, ĉar ĉiu povas ĉiusekunde krei eron - tamen ĝis nun neniu faris). En tio ne estas klara, kio estus "aparte juna": ĉu ne plenkreska, do ĝis 17 jarojn aĝa, aŭ ĉu antaŭ la unua menstruo, individue ekde la 9-a ĝis 14-a jaro, aŭ ĉu antaŭ la lerneja aĝo, 5- ĝis 6-jara??? Ĉar mi same ne trovas ĝin en iu du-lingva Esperanto-vortaro, tiuj demandoj eĉ ne estas facile respondeblaj, kaj eĉ se, ankoraŭ estas la demando kiaj aĝoj de junulinoj aŭ infanoj la 12-jarcenta turo en Bakuo celus. Laŭ mia kompreno virgulino estus simple virino kun neŝirita himeno, kiu do garantiite ne jam amoris - se estus simple tiu difino por "pucelo", tiam la aldona vorto tute ne havus sencon - tiam oni tuj povus uzi la kutiman vorton virgulino. Se ĉiuj tiuj demandoj ne estas klaraj, tiam probable pro tio ke oni tiom "tre malofte" uzas la neologismon. Kaj la strangaj vortokreoj en tio ankoraŭ ne finiĝis. En vikidatumoj ankoraŭ indikiĝas "alternativa nomo": "Turo de la Pucelino", tio estas vortokreo tute absurda: Se laŭ ReVo pucel'o estas aparte juna virg'ul'in'o, tiam pucel'in'o estas aparte juna virg'ul'in'-in'o - tiu kombino plene ne konvinkas. Plie en la alilingvaj formoj de la vikipedia titolo pri la turo kiujn mi komprenas mi vidas nur ekvivalentojn al simpla vorto "virgulino". La uzanto Petr Tomasovsky en sia diskutpaĝo solene informis, ke ekde aŭgusto 2025 li ne plu partoprenas en Vikipedio. Konsiderante kiom malfacile estis ekhavi iuspecan interkonsenton kun li, kiam li ankoraŭ partoprenis, tio eble eĉ estas bona memvola decido. Sed eĉ se li ankoraŭ estus, iu juĝo de li "mi ŝatas la vorton pucelino kaj mi volas propagandi ĝin, laŭ mi ReVo malpravas kaj PIV entute nekompetentas" ankoraŭ ne estus aŭtoritata referenco. Sume mi volas proponi entute forpreni la alidirektilon de la titolo Virgulina turo al la definitiva artikola titolo Turo de la Pucelo - kaj uzi la normaluzan unuan titolon kiel titolo de la teksto pri la malnova turo en Bakuo. ThomasPusch (diskuto) 16:09, 8 feb. 2026 (UTC)
- Forte
Por: "pucelo" estas stranga, neesperanta vorto kaj neuzenda. - Moldur (diskuto) 19:38, 4 mar. 2026 (UTC)
Por: Amike, Filozofo (diskuto) 09:31, 19 apr. 2026 (UTC)
Saluton. En 2010 mi kreis tiun artikolon kun la titolo Komunlingva nomo. Pasis jaroj kaj en 2020 Moonbri movis paĝon Komuna nomo al Ordinara nomo: Esperanta "'komuna" ne samsignifas kun angla "common", franca "commun" ktp. Laŭ mi, li tion faris ege prave. Tamen en 2023 Sergio movis paĝon Ordinara nomo al Komunlingva nomo: La tradicia termino Esperanta. Kvankam tiu alia titolo ne estas erara, ordinara plej taŭgas (en PIV Konforma al la ĉiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj), tio estas male al la scienca nomo.--kani (diskuto) 19:03, 23 feb. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Estus pli bone, se Sergio estus bonorde proponinta kaj diskutinta sian alinomadon. Tamen ĉi tiu propono ne donas kialojn por dubi lian pravigon "tradicia termino Esperanta". Kaj eĉ laŭ la logika flanko, "komunlingva" ŝajnas pli bona - jes, ĝi estas pli ordinara ol scienca nomo, sed nur precize en tiu senco, ke ĝi estas en lingvo komuna al fakuloj kaj nefakuloj anstataŭ kvazaŭlatina sciencfaka kodo. --Arbarulo (diskuto) 17:29, 11 mar. 2026 (UTC)
Kondensilo -> Kapacitilo
[redakti fonton]@User:DidCORN -- Kondensilo -> Kapacitilo ĉar Kapacitilo provizas kapacitancon, ne Kondensadon. Taylor 49 (diskuto) 23:56, 25 feb. 2026 (UTC)
Fabeloj de H.C. Andersen
[redakti fonton]Estas propono alinomi jenajn fabelojn al jenaj titoloj kiujn Zamenhof elektis por siaj klasikaj tradukoj:
- La novaj vestoj de la Imperiestro => La novaj vestoj de la reĝo
Farite - La marvirineto => La virineto de maro
Sincere, Moldur (diskuto) 19:34, 4 mar. 2026 (UTC)
- Estas po unu voĉo
Por: la alinomado en respondaj diskutpaĝoj, kaj estas neniu kontraŭa voĉo. Do entute la opinio estas (iom) pozitiva. - Moldur (diskuto) 10:59, 11 mar. 2026 (UTC)
Ankoraŭ pliaj:
- La knabineto kun la alumetoj => Knabineto kun alumetoj, vidu jen
Farite - La tindrujo/La fajrilo => Fajrilo
Farite - La princino sur pizo => Reĝidino sur pizo
Farite - La malbela anasido => Malbela anasido
Farite
Moldur (diskuto) 12:05, 16 mar. 2026 (UTC)
- Necesas trarigardi la zamenhofajn tradukojn. Eble troviĝas pli da alinomendaj artikoloj. - Moldur (diskuto) 20:35, 16 mar. 2026 (UTC)
- Resume
por la ekzakta kopiado de la fabelotitoloj kiujn uzis Zamenhof. Pri la La novaj vestoj de la reĝo tio kreas bizaran situacion ke en la dana kaj pli malpli ĉiuj eŭropaj lingvoj estos "imperiestro", dum ĉe ni kaprice "reĝo", sed la fabeloj tradukitaj de Zamenhof ne estas sekretoj, kaj estas bone unuece uzi ekzakte tiujn titolojn. ThomasPusch (diskuto) 22:55, 24 mar. 2026 (UTC)
Por: titoloj de kanonaj esperantaj tradukoj. --Arbarulo (diskuto) 15:10, 26 mar. 2026 (UTC)
Por: zamenhofa formo de titoloj. Amike, Filozofo (diskuto) 00:43, 28 mar. 2026 (UTC)
Kategorio:Vikipedio:Vikipedio
[redakti fonton]Kategorio:Vikipedio:Vikipedio -> Kategorio:Administrado de Vikipedio aŭ Kategorio:Vikipedia administrado Jam proponite sur Kategorio-Diskuto:Vikipedio:Vikipedio @User:Salatonbv Pluroblaj nomspacaj prefiksoj estas fuŝaĵo kaj konfuzigaĵo. Taylor 49 (diskuto) 19:49, 4 mar. 2026 (UTC)
Por: Kategorio:Vikipedia administrado akorde kun aliaj vikipedioj (d:Q2944611). ThomasPusch (diskuto) 14:14, 24 mar. 2026 (UTC)
Por: Kategorio:Vikipedia administrado CasteloBrancodiskuto 01:42, 19 apr. 2026 (UTC)
Farite @User:Salatonbv -- Taylor 49 (diskuto) 15:22, 19 apr. 2026 (UTC)
Pli korekta nomo de la regiono, fiksita en la Kondratjev-vortaro. RG72 (diskuto) 10:23, 15 mar. 2026 (UTC)
- @RG72: Mi komprenas la argumenton, sed klaras ke ambaŭ tekstoj jam havas enhavojn, kompreneble tre similajn, sed laŭ vikidatumoj tamen distingitajn. La unua nun estas malformala geografia regiono sen fiksaj limoj, la dua estas federacia subjekto de Rusia Federacio kun tre konkretaj limoj kaj difiniĝo. Ne eblas simple movi la nunan tekston al dua titolo, ĉar tie jam estas teksto. Krome atentindas ke la koncerna kategorio pri la federacia subjekto tute bizare havas tutalian nomon, "Zabajkala regiono". Ĉu la geografia regiono iĝu "Transbajkalio" kaj la subjekto iĝu "Transbajkala regiono" (kun samnoma kategorio), aŭ kio estus via propono?? ThomasPusch (diskuto) 14:10, 24 mar. 2026 (UTC)
- Se ni sekvu la jaman lingvotradicion, ni alinomu la duan artikolon al "Transbajkala regiono". La unua artikolo temas pri regiono geografia, la dua celas federacian subjekton, do administran regionon. RG72 (diskuto) 14:46, 24 mar. 2026 (UTC)
- Tiam
Por: la nun klara propono. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 24 mar. 2026 (UTC)
- Tiam
- Se ni sekvu la jaman lingvotradicion, ni alinomu la duan artikolon al "Transbajkala regiono". La unua artikolo temas pri regiono geografia, la dua celas federacian subjekton, do administran regionon. RG72 (diskuto) 14:46, 24 mar. 2026 (UTC)
Nun estas du kategorioj pri la sama afero. Mi proponas meti ĉiujn respektivajn artikolojn sub la dua kiel plej konvena. RG72 (diskuto) 12:48, 18 mar. 2026 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 14:30, 23 mar. 2026 (UTC)
Por: --ThomasPusch (diskuto) 14:00, 24 mar. 2026 (UTC)
Por: Amike, Filozofo (diskuto) 12:12, 28 mar. 2026 (UTC)
Por: CasteloBrancodiskuto 01:40, 19 apr. 2026 (UTC)
Por: Amike, Filozofo (diskuto) 08:50, 19 apr. 2026 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 14:34, 19 apr. 2026 (UTC)
Neĝmustelo troviĝas interalie en la granda germana-Esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause, kaj Carl Støp-Bowitz uzis ĝin en sia IKU-prelego en 1991. Same kiel vizelo ĝi mankas en PIV, sed malkiel vizelo ĝi estas kumetaĵo, kies senco estas facile divenebla, ĉar neĝmustelo estas rekta traduko de la scienca nomo Mustela nivalis. Lingvano (diskuto) 21:27, 21 mar. 2026 (UTC)
Por: fidante la enketon de la proponinto. --Arbarulo (diskuto) 03:02, 24 mar. 2026 (UTC)
Por: Kunmetita vorto ĉiam estas pli saĝa ol tute novinventita vorto ne en vortaroj, se ĝiaj elementoj estas bone kompreneblaj, kaj neĝo kaj mustelo sendube estas, eĉ se oni eble devas biologie lerneti kio ekzakte estas musteloj. Kompare la vorto vizelo nur kompreneblas se oni hazarde konas similan formon en iu nacia lingvo - tia neologismo estas tolerebla se ĉiuj Esperanto-vortaroj klarigas pri kio temas, sed ĉi tie ne nur PIV kaj Reta Vortaro malkonas tian vorton, mi ankaŭ ne trovis alian vortaron kiu konus la vorton. Krome la argumentoj pri fontoj de Krause kaj Støp-Bowitz estas aldona pluso por "neĝmustelo". ThomasPusch (diskuto) 12:53, 24 mar. 2026 (UTC)
Farite, ĉar neniu kontraŭis kaj pasis jam unu semajno. Lingvano (diskuto) 22:08, 28 mar. 2026 (UTC)
La artikolo estas neriproĉebla, sed la titolo estas tia en kelkaj lingvoj, dum en aliaj pli ĝuste estas Milito de Usono kaj Israelo kontraŭ Irano, ĉar la nuna titolo ŝajnigus, ke estas milito de Irano, kaj fakte la milito ne estas jam nur en Irano.--kani (diskuto) 14:35, 23 mar. 2026 (UTC)
Sindetena: Mi kreis la artikolon kaj elektis la titolon cele al simpleco, kaj konsiderante ke la plejparto de la milito okazas en Irano kaj pri Irano. Sed mi komprenas ke la proponita titolo estas pli proksima al kompleteco, kaj ke tio povas esti aparte dezirinda en dolora temo kiel milito. Do mi ne konvinkiĝis apogi la ŝanĝon, sed ne malfeliĉos, se oni interkonsentos fari ĝin. Verŝajne iu nomo poste fariĝos norma en fidindaj fontoj, kaj tiam ĉiuokaze necesos repensi nian elekton. --Arbarulo (diskuto) 03:13, 24 mar. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Mi komprenas deziron subtreki ke temis pri atako kontraŭ Irano, sed ĝenerale ni ne nomas la artikolojn tiel. Kutime je la nomo estas uzataj loko de milito, ekzemple Afgana milito (1979-1989), Iraka milito ktp) aŭ milita kaŭzo (Opia milito ks). La sola escepto estas Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022, sed tiu ĉi titolo estas tutevidente propaganda kaj ŝanĝenda al neŭtrala Rusia-Ukraina milito aŭ io simila, ĉar pli frua milito en la sama lando nomiĝas Donbasa Milito. Do ni sekvu la jaman tradicion kaj la agresan karakteron de la uson-israela atako montru en la artikolo mem. RG72 (diskuto) 10:49, 24 mar. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Mi havas la impreson ke la milito de Rusio en Ukrainio estis aŭ estas iom aparta, sed ne volas revarmigi la poton ĉi tie kie temas pri alia milito. Sed "Irana milito de 2026" ne diras ke temus pri milito de Irano, sed pri milito de 2026 kiu iel rilatas al Irano. Kaj tio ĝustas. Mi ĝojos se tiun militon oni ne devos renomi en 2027 "Irana milito ekde 2026", sed por la momento la titolo ŝajnas al mi bona. ThomasPusch (diskuto) 13:56, 24 mar. 2026 (UTC)
Komento: La milito en Ukrainio ŝajnas io aparta nur danke al amasa cerbolava propagando kaj totala blokado kaj/aŭ marĝenigo de alternativaj informfontoj, faritaj de regantaj elitoj en Eŭropo kaj Nordameriko. Plejparto de la mondo ekster tiu ĉi areo traktas ĝin ĝuste kiel unu el multaj konfliktoj inter okcidentaj ŝtatoj, batalantaj pri povo kaj nacia sekureco, kaj pro tio ili ne konsideras ĝin iel rilata al si, do daŭrigas rilatojn kun ambaŭ flankoj. RG72 (diskuto) 14:44, 24 mar. 2026 (UTC)
Kontraŭ: 1. La militon (kaj ties tuton ekde 1979, kaj la nunan, espereble finan, fazon) provokis ekstremisma konduto de la irana reĝimo, ne la landoj, kiuj estas viktimoj de ĝiaj atakoj. 2. Nun (fine de marto de la jaro 2026-a) jam 30 landoj rezistas la atakojn de la irana reĝimo. Do, la milito estas ĝuste irana el ĉiuj vidpunktoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:29, 26 mar. 2026 (UTC)
Por: alinomigo, la milito estas kreajxo de Usono. Tamen eblus konservi la jaron "2026" en la titolo. La sola kaŭzo kial Irano ataketas 30 (?!) kalifatojn estas ke ili gastigas usonajn teroristojn. Taylor 49 (diskuto) 14:02, 19 apr. 2026 (UTC)
Ĉu la ĉefurbo de Kataro estas Daŭho aŭ "Doho"?
[redakti fonton]La milito kompreneble influas ĉiujn ŝtatojn ĉe la Persa Golfo, ankaŭ Kataron, kaj tial mi ĵus konsciiĝis pri strangaĵo kiu ĉe ni jam ekzistas ekde februaro 2007, kaj certe multaj jam miris pri ĝi, sed mi nur ĵus ekmiris:
La ĉefurbo de Kataro ĉe ni nomiĝas "Doho aŭ Daŭho aŭ Dohao". La tekston ekfaris anonimulo en 2007 je la titolo "Doho", kiu tiam estis tre aŭdaca elekto, sed intertempe post 2007 "produktis" kelkajn ekzemplojn favore al tiu formo.
Pri "Daŭho" la ekstervikipediaj referencoj estas senkompare plej konvinkaj:
- La Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago (vidu!),
- la poŝkalendaro de Monato el Antverpeno (jam citita en la unua versio de la vikipedia teksto de feb. 2007)
- kaj ankaŭ NPIV (vidu!) en la eldono de 2020, en presita formo kaj ankaŭ rete, uzas por ĝi la nomon Daŭho
- Monato ankaŭ en artikoloj uzas la formon "Daŭho", ekz. en la teksto Evgeni Georgiev: "Gravas agoj, ne paroladoj" de 2013
- Reta Vortaro salomone listigas ĉiujn formojn "Daŭho", "Doho" kaj "Dohao".
"Doho" laŭdire estas uzata en la socialisma Monda Asembleo Socia fondita en 2005 (sen ekstervikipedia referenco, nur estas aserto) kaj en Le Monde diplomatique en Esperanto: ankaŭ pri tio en la vikipedia teksto ĝis nun ankaŭ mankis ĉia referenco, sed Reta Vortaro notas du ekzemplojn, de majo 2010 kaj de oktobro 2018.
- Ankoraŭ mi povus citi artikolon "Ne nur revoj, sed rajtoj: Socia justeco en fokuso ĉe la pintkunveno de Doho" de novembro 2025 en la retgazeto The European Times (gazeto ŝajne ankoraŭ tute nekonata en wiki.eo, ĉu? Eĉ vikidatumoj ŝajne ne konas ĝin, krom jen miniatura aludo), sed ĉar jam ekde februaro 2007 wiki.eo propagande reklamas la formon "Doho" kaj la artikolo estas nur de novembro 2025, dubindas ĉu ne la skribinto, eble estis eĉ AI-algoritmo, apogiĝis je Vikipedio.
Pri la teorie inventebla formo "Dohao" ĝis nun mankis en Vikipedio ĉia ekstervikipedia referenco. Reta Vortaro pri tiu formo notas du dubindajn pruvojn: la artikolo «Norvega atleto gajnis la oran medalon ... en Dohao» de oktobro 2019 el vikinovaĵoj kiel ekstervikipedia referenco estas senutila, ĉar tute ne "ekstervikipedia" (ĝi eble nur spegulas la privatan preferon de la uzanto "Chaetodipus" el 2019) kaj laŭdira artikolo "Ĉina delegacio ĉeestos la ministran konferencon de MKO en Dohao" el "China Interreta Informa Centro" estas bedaŭrinde rete tute fuŝita retpaĝo.
Sume la referencoj pri "Daŭho" daŭre estas plej konvinkaj, kvankam eblas konstati penojn enkonduki novan formon "Doho" ekde 2007. Eble la ekfaro de la vikipedia teksto Doho en 2007 estas jam frukto de tiu nova kampanjo, aŭ eble ĝi estas bazo de la modo, ĉar "normalaj esperantistoj" kompreneble tre orientiĝas laŭ la Vikipedio en Esperanto kaj konsideras ĝin valida informfonto. Sume mi estus por apliko de la origina kaj daŭre plej konvinka formo "Daŭho" en wiki.eo. Same en 2020 pledis jam @Wierzbowski kaj Susomoinhos: sed ili ne komencis disputon ĉi tie, nur notis sian proteston en la artikola diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 13:17, 24 mar. 2026 (UTC)
La Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev tekstas: Daŭho [15] RG72 (diskuto) 14:47, 24 mar. 2026 (UTC)
- Mi ne volas prisilenti, ke kolego Moldur post atenta serĉado ankoraŭ trovis unu validan referencon por la tria alternativo, "Dohao": https://bertilow.com/lanlin/azio.html - Mi ne bone komprenas, kial ankaŭ Bertilo Wennergren kontribuas pri tri nomoj de unu urbo, kiu en la unua eldono de PIV en 1970 ankoraŭ estis tute forgesita. Sed bone, nun kiam la referenco estas konata, oni povas kunkonsideri ĝin. Sed tamen, restas nur 1 valida referenco por "Dohao", du artikoletoj el Le Monde diplo por "Doho", kaj ĉiuj aliaj referencoj ĝis nun por "Daŭho". ThomasPusch (diskuto) 22:46, 24 mar. 2026 (UTC)
- Do, por "Daŭho", fontojn vidu supre. Kial ni havus PIV, se ni tamen tiom ofte pridubis ĝian aŭtoritaton? Ĝi aparte ekzistas pro tio, ke unuopaj esperantistoj hobie emas inventi proprajn esperantigojn, kaj en PIV eblas arbitracie vidi kiu estas la plej oficiala formo, sen longaj kaj vanaj disputoj... Aidas (diskuto) 16:18, 13 apr. 2026 (UTC)
PIV: bombokanono. Mallongtuba kanono, kiu pafas preskaŭ vertikale, donante al la bombo malfortan startrapidecon. RG72 (diskuto) 06:41, 9 apr. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Atente sekvinte la ĝisnunan diskuton, mi konkludas, ke estas pli prudente dume ne ŝanĝi la titolon de la artikolo kaj ne miksi apartajn artikolojn, almenaŭ ĝis kiam stabiliĝos distingado de historiaj kaj modernaj sencoj de tiu grupo de armiloj (mortiroj, haŭbizoj, minĵetiloj, grenadoĵetiloj ks). Amike, -Filozofo (diskuto) 08:56, 12 apr. 2026 (UTC)
Komento: Jes, bombokanono ŝajnas pli bona ol minĵetilo, sed la afero estas pli komplikita, ĉar Vikipedio havas ankaŭ artikolon kun la fuŝa titolo Mortero (armilo), kaj al mi ne estas klare, ĉu haŭbizo estas speco de bombokanono, aŭ io aparta. Lingvano (diskuto) 09:05, 10 apr. 2026 (UTC)
- Mortiro (mortero estas "Miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la ŝtonojn aŭ brikojn de muro, konstruaĵo ks"[16]) kaj haŭbizo estas specoj de kanono, kies nomoj nun uzeblas plejparte kiel historiaj terminoj, do ili bezonas apartajn artikolojn kun akcento je historiaj aspektoj. Minĵetilo estas paŭsaĵo de la slava (rusa, ĉeĥa ktp) termino. RG72 (diskuto) 14:16, 10 apr. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Eble mi tamen kontraŭas la precizan proponon, ĉar pli bone estas alinomi: Mortero (armilo) => Bombokanono. Poste la enhavo de "minĵetilo" estu kopiita al "bombokanono", kaj fine "minĵetilo" sendu al "bombokanono". Lingvano (diskuto) 05:57, 11 apr. 2026 (UTC)
- Mortiro estis reala armilo, vaste uzita kaj pro tio artikoloj pri ĝi ekzistas en pluraj lingvoj. Por kio perdi tiun ĉi artikolon? RG72 (diskuto) 06:58, 11 apr. 2026 (UTC)
Komento: : Diferenco inter kanono kaj minĵetilo estas en trajektorio de pafado. La kanono pafas rekte, la minĵetilo per arko.
Laŭ PIV "ĵetilo" estas ilo por ĵeti malproksimen pezan rondan objekton, do minĵetilo ĵetas minojn. Minĵetilo estas do ĝusta termino en Esperanto. El ĵetiloj estas ĉi tie ankaŭ ekz. flamĵetilo. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:32, 11 apr. 2026 (UTC)
- Ni sekvu la jaman tradicion kaj vortarojn, ne inventu novajn vortoversiojn senbezone. Kanonoj pafas ne nur rekte, sed ankaŭ (plej ofte) arke. Krome la bomboj, sendataj de bombokanono, plejparte ne estas rondaj kaj apenaŭ diferencigeblas de tiuj kanonaj. Ili same eksplodas tuj post trafi obstaklon, ne atendas sian viktimon en akvo aŭ tero kiel veraj minoj. Do temas pri speco de kanono sendanta specon de bomboj. RG72 (diskuto) 09:31, 11 apr. 2026 (UTC)
- Bombokanono – tiu ĉi nomo sonas kiel io el arsenalo de pirata ŝipo aŭ fantazia sieĝmaŝino, sed ne kiel preciza infanteria armilo pafanta malantaŭ la horizonto.
- Minĵetilo - ĝuste tial, ke la minĵetilo estas difinita per la maniero de pafado (malantaŭ monteto) kaj ne nur per tipo de eksplodaĵo, la nomo "minĵetilo" por la armilo estas multe pli preciza. Bombokanono estas ja pli komprenebla por laiko, sed teknike prenite tio estas kontraŭparolo - kanono, kiu ne estas kanono. Se vi tradukas instrukciojn por videoludo, mi sincere rekomendas uzi vian proponon tie.
- En Esperanto la vorto "bombo" evokas pli aviadilan bombon. La pafaĵo el minĵetilo estas en Esperanto teknike pafgrenado aŭ minĵetaĵo. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:19, 11 apr. 2026 (UTC)
Ĉio ĉi estas interesa, sed ni havas la jaman tradicion de lingvouzo kaj dubindan proponon de nova vorto, bazitan sur paŭsaĵo de aliaj lingvoj. Mi aldonu ke en Esperanto mino elvokas pensojn pri eksplodaĵo metita teren aŭ akven por eksplodi kiam ĝi estos tuŝita, certe ne eksplodaĵon pafatan por eksplodi tuj ĉe sia celo. Do solvante unu (laŭdiran) problemon, vi kreas la alian. RG72 (diskuto) 10:29, 11 apr. 2026 (UTC)
Mi ne konsentas, ke mi 'kreas problemon' defendante la precizan kaj establitan terminon 'minĵetilo'. Male, la problemo aperas ĝuste per la provo senbezone enkonduki neologismon 'bombokanono', kiu estas teknike konfuza kaj balistike nelogika. Se vi insistas pri lingva eksperimento anstataŭ faka precizeco, estas vi, kiuj kreas malkonformecon kun la ĝisnuna tradicio kaj vortaroj. Mi ne intencas plu diskuti pri tiu ĉi artefarita afero – por mi la valida termino restas 'minĵetilo'. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:55, 11 apr. 2026 (UTC)
- La vorto bombokanono estas en PIV kaj militvortaroj, la vorto minĵetilo estas nenie, tamen vi asertas malon kaj nomas la PIV-vorton eksperimento. Tro strange kaj emocie por la enciklopedio. RG72 (diskuto) 17:35, 11 apr. 2026 (UTC)
Por: Citiĝis PIV kiel pruvo ke "bombokanono" uziĝas, citiĝis neniu pruvo ke "minĵetilo" uziĝas.
Kontraŭ: kunigo, ĉar la du artikoloj estas klare distingataj. Mi ne plene konvinkiĝis pri tio, kiu el la du havu la titolon "bombokanono", sed volus ke tiaj duboj ne fariĝu preteksto por daŭrigi la nunan staton. --Arbarulo (diskuto) 16:34, 11 apr. 2026 (UTC)
Via kritiko kontraŭ 'minĵetilo' estas tute nelogika kaj malkonsekvenca. Se al vi malplaĉas tiu ĉi vorto, vi devus same ataki ankaŭ la terminon 'flamĵetilo', kiu baziĝas sur tute identa principo de vortformado. Tamen, 'flamĵetilo' al vi ne ĝenas.
Ŝajne via obsedo pri la neologismo 'bombokanono' fontas ne el lingva logiko, sed el ia stranga fiksado je la vorto 'bombo'. Viaj argumentoj havas la saman nivelon kiel babilado ĉe la kaso pri krosantoj, kiuj hazarde similas al bomboj. Se vi volas esti seriozaj redaktantoj, vi ne povas uzi duoblajn normojn laŭ via nuna humoro. Minĵetilo restas faka termino, ĉu vi vidas en ĝi krosantojn aŭ ne. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:27, 12 apr. 2026 (UTC)
- Pardonon, sed via parolo iĝas tute nekomprenebla. Krosanto? RG72 (diskuto) 08:47, 12 apr. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Kvankam via malkapablo ĝuste nomi tiun ĉi armilon ne signifas, ke la traduko 'minĵetilo' estas malĝusta. Mi kontraŭas la alinomigon, ĉar 'minĵetilo' estas la ĝusta esprimo por tiu ĉi armilo. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:40, 12 apr. 2026 (UTC)
Ni nomu la artikolon same kiel en ĉiuj enciklopedioj per tiutempa nomo de la setlejo, ne inventu unikajn Esperanto-formojn nekonatajn al la monda historiografio. RG72 (diskuto) 11:58, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: Ĝenerale oni uzu la tiutempajn nomojn, mi supozas. Lingvano (diskuto) 15:13, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: sekvi la fontojn, sen trudo de propra sistemo, eĉ logika. --Arbarulo (diskuto) 15:35, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: Batalo ĉe Austerlitz--kani (diskuto) 10:39, 14 apr. 2026 (UTC)
Por: Batalo ĉe Austerlitz. – Moldur (diskuto) 18:51, 14 apr. 2026 (UTC)
Komento: Kiel oni elektas inter "Batalo ĉe ..." kaj "Batalo de ..."? Lingvano (diskuto) 15:35, 14 apr. 2026 (UTC)
- Bona demando, tion mi preteratentis. --Arbarulo (diskuto) 15:49, 14 apr. 2026 (UTC)
PIV havas la vorton bombokanono: "Mallongtuba kanono, kiu pafas preskaŭ vertikale, donante al la bombo malfortan startrapidecon" laŭ PIV 2020, aŭ "mallongtuba kanono, kiu povas pafi nur laŭ granda celangulo" laŭ testo.vortaro.net. La angla Vikipedio havas en:Mortar (weapon), kaj la germana Vikipedio havas de:Mörser (Geschütz), kaj tiuj artikoloj estas interligitaj. Angla-Esperanta vortaro de John Wells tradukas mortar per bombokanono, kaj germana-Esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause tradukas Mörser per bombokanono. Do ŝajnas al mi, ke la establita Esperanta vortaro estas bombokanono, kaj ne "mortero", kiu laŭ PIV estas "miksaĵo de kalko, cemento kaj sablo". Pli da esplorado pri diversaj specoj de bombokanono kaj parencaj armiloj povus esti utila, sed mi kredas, ke ne necesas atendi tion por efektivigi la evidentan korekton. Lingvano (diskuto) 16:06, 12 apr. 2026 (UTC)
Komento: Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev havas paron мортира — mortiro. RG72 (diskuto) 16:35, 12 apr. 2026 (UTC)
Komento: Ja interese, sed tiu estas pli malnova vortaro, kaj mortiro ne estas en PIV. Lingvano (diskuto) 20:08, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: bombokanono, vorto perfekte komprenebla ankaŭ por ĉiu ne-militisto. Pri mia ĵusa komento pri PIV vidu supre en ĉapitro "Daŭho". Aidas (diskuto) 16:21, 13 apr. 2026 (UTC)
Diversaj hungaroj de nomo Péter Magyar
[redakti fonton]Mi simple kopias la jam diskutpaĝe ekkomencitan proponon ĉi tien, por pliaj komentoj:
Ni bezonas alinomigi ĉi tie la tekston Péter Magyar (juristo) aŭ Péter Magyar (politikisto) al simple Péter Magyar kaj alinomi la samnomulo Péter Magyar al Péter Magyar (drumisto). La unua estis ekkreita en 2024 kaj la dua en 2019, malgraŭ tio la unua estas multege pli fama. Sj1mor (diskuto) 05:31, 13 apr. 2026 (UTC)
Por: En 2019 la alia Péter Magyar verŝajne estis pli konata, nun la afero kompreneble ŝanĝiĝis. --Arbarulo (diskuto) 13:44, 13 apr. 2026 (UTC)
- Proponu en VP:AA, laŭ la normala proceduro. - Moldur (diskuto) 14:24, 13 apr. 2026 (UTC)
Por: simpla nomo Péter Magyar por la politikisto, kaj kun aldonaĵo "...(drumisto)" aŭ "Péter Magyar (muzikisto)" por la muzikisto. Tiam ankaŭ eblas aldoni ŝablonon {{aliaj signifoj}} supre de la paĝo. Aidas (diskuto) 16:11, 13 apr. 2026 (UTC)
- PS Se ektroviĝos esperantaj tekstoj pri tria aŭ kvara Péter Magyar, oni povas senprobleme ekhavi apartigilon Péter Magyar (apartigilo), sed por nur du bonuloj tio estus troigo, kaj utilas havi la simplan nomon sen alfonaĵo por la politikisto, kiel prave proponis Sj1mor! Aidas (diskuto) 16:29, 13 apr. 2026 (UTC)
- Proponu en VP:AA, laŭ la normala proceduro. - Moldur (diskuto) 14:24, 13 apr. 2026 (UTC)
Por: simple Péter Magyar.--kani (diskuto) 10:38, 14 apr. 2026 (UTC)
Por: la politikisto sen interkrampaĵo, lia samnomulo kun "... (muzikisto)" aŭ "... (drumisto)". Moldur (diskuto) 11:44, 14 apr. 2026 (UTC)
Komento: La hungara paĝo prezentas 7 personojn, tamen menciindas nur 3. Ĝi estas ofta nomo. [17].--Crosstor (diskuto) 13:13, 14 apr. 2026 (UTC)
Por: tute komprenebla. CasteloBrancodiskuto 23:20, 17 apr. 2026 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 21:41, 18 apr. 2026 (UTC)
Mi mem kreis la iaman artikolon adaptante alilingvajn nomon kaj etimologion el greka agon, sed nun konstatas, ke agonio en PIV tute ne enhavas tiun signifon.--kani (diskuto) 10:42, 14 apr. 2026 (UTC)
Por: "Luktema" aŭ prefere "lukta", kiu estas perfekta traduko etimologie kaj sence, "agonia" havas rilatan devenon sed ŝanĝitan signifon. --Arbarulo (diskuto) 15:45, 14 apr. 2026 (UTC)
Komento: Eble "lukta konduto" anstataŭ "kutimaro"? Lingvano (diskuto) 07:46, 18 apr. 2026 (UTC)
- Mi ne volis diri tion por ne komplikigi la aferon, sed ankaŭ mi pensas ke "konduto" estas pli trafa ol "kutimaro". --Arbarulo (diskuto) 17:20, 18 apr. 2026 (UTC)
- Mi preferus "konkurenca konduto" aŭ "rivaleca konduto".
Por: "konduto".
Kontraŭ: "kutimaro", "agonia" kaj "lukt(em)a". - Moldur (diskuto) 20:07, 18 apr. 2026 (UTC)
- Ĉu ne prefere "konkura" ol "konkurenca", ĉar laŭ PIV "konkurenco" estas specife ekonomia konkuro? Krom tio, ankaŭ "konkura" kaj "rivaleca" ŝajnas al mi tute bonaj. --Arbarulo (diskuto) 20:49, 18 apr. 2026 (UTC)
- Do, konkura konduto? Lingvano (diskuto) 15:42, 20 apr. 2026 (UTC)
- Laŭ mi jes (oni jam povas kalkuli min
Por: iu ajn esprimo kun "konkura", "rival(ec)a", "lukt(-)a"). Mi esperas ke la diskuto pri la plej bona vortumo ne forgesigos nin, ke verŝajne ĉiuj konsentas ke la nuna vortumo estas la malplej bona. --Arbarulo (diskuto) 02:25, 21 apr. 2026 (UTC)
- Laŭ mi jes (oni jam povas kalkuli min
- Do, konkura konduto? Lingvano (diskuto) 15:42, 20 apr. 2026 (UTC)
- Ĉu ne prefere "konkura" ol "konkurenca", ĉar laŭ PIV "konkurenco" estas specife ekonomia konkuro? Krom tio, ankaŭ "konkura" kaj "rivaleca" ŝajnas al mi tute bonaj. --Arbarulo (diskuto) 20:49, 18 apr. 2026 (UTC)
- Mi preferus "konkurenca konduto" aŭ "rivaleca konduto".
- Mi ne volis diri tion por ne komplikigi la aferon, sed ankaŭ mi pensas ke "konduto" estas pli trafa ol "kutimaro". --Arbarulo (diskuto) 17:20, 18 apr. 2026 (UTC)
"Cimo (insekto)" ŝajnas esti maltaŭga titolo por ĉi tiu artikolo. Laŭ PIV kaj laŭ ReVo, la esperanta vorto "cimo" povas indiki du grupojn de insektoj. Larĝsence, cimo estas heteroptero - signifo subtenata de la Fundamento. Mallarĝsence, cimo referas al la genro Cimex. Tamen, ĉi tiu artikolo temas nek pri unu nek pri la alia, sed pri "litocimoj", ĉefe sed ne nur pri la specio Cimex lectularius. Ĝi estas nun ligita al la vikidatumero Cimex lectularius (Q940337), sed laŭ mi ĝi estus fakte pli taŭga ĉe litocimo (Q48385308), datumero pri parazitaj cimoj kun la sama komuna nomo. Mi rekomendas alinomi la artikolon al "Litocimo", kaj ŝanĝi "cimo (insekto)" al alidirektilo al la artikolo Heteropteroj aŭ al la apartigilo Cimo. --Spenĉjo (diskuto) 21:02, 17 apr. 2026 (UTC)
Kontraŭ: La sola vaste uzata insekta senco, kiun (miascie) havas la Esperanta vorto "cimo" estas identa al la rusa vorto "клоп" (en zamenhofa tempo skribata kiel "клопъ", kaj tion klare indikas Fundamento!) aŭ la angla "bedbug".
- Miaopinie estus prudente uzi la nomon "Cimo" por tiu ci artikolo, ĉar tio estas kerna vorto, de kiu estis adoptita por la komputista slangaĵo "Cimo (komputado)" kiel kompakta traduko de la simile mallonga anglalingva "bug", kaj la apartigila artikolo nomiĝu "Cimo (apartigilo)".
- Tia estus, miaopinie, prudenta nomado de la artikoloj.
- Amike, Filozofo (diskuto) 06:25, 19 apr. 2026 (UTC)
- Tamen, laŭ Wiktionary:ru:клоп, la rusa vorto "клоп" signifas kaj litocimo kaj hemiptero. (Temas pri grupo, kiu inkluzivas heteropterojn.)
- Kaj krome la Fundamento klare indikas ankaŭ la germanan "Wanze" kaj la francan "punaise", kiuj senambigue indikas heteropterojn (laŭ la sinonimaj sekcioj de la ligitaj paĝoj). La angla fundamenta traduko "bug" havas plurajn bestajn signifojn, sed interalie ankaŭ hemiptero (aŭ plej ofte heteroptero laŭ la artikolo ĉe "true bug), kaj ne litocimo. Aliflanke, la pola fundamenta traduko "pluskwa" ja signifas nur litocimo (aŭ pli precize Cimex lectularius).
- Do entute estas unu lingvo en la Fundamento, kiu sugestas, ke oni interpretu "клопъ" kiel litocimo, kaj tri lingvoj, kiuj sugestas, ke la ĝusta interpreto de "клопъ" estas "hemiptero/heteroptero".
- Cetere, laŭ mi verŝajne indus lasi la titolon de la apartiga artikolo senŝanĝa pro tio, ke kaj PIV kaj ReVo indikas du malsamajn taksonomiajn grupojn por la vorto "cimo". Do almenaŭ laŭ tiuj vortaroj, eĉ la kerna insekta signifo de la vorto ne estas senambigua. --Spenĉjo (diskuto) 12:02, 19 apr. 2026 (UTC)
Por: Laŭ argumentoj de la proponinto. --Arbarulo (diskuto) 13:20, 19 apr. 2026 (UTC)- Mi ne estas zoologo kaj ne povas juĝi fakan uzadon, sed komunlingve la sola senco kaj de la rusa vorto "клоп" kaj la Esperanta vorto "cimo" (kiun mi renkontis centojn, eble milojn da fojoj kaj en tekstoj, kaj en parola uzado) estas ĝuste la koncrna sangosuĉa parazito de homo (angle: "bed bug").
- Tio ne malebligas fakan uzadon de la nomo "Kлопы"/"Cimoj" por diversampleksaj kaj daŭre reklasigataj zoologiaj taksonoj, sed tia uzado estas tro marĝena en komunlingva uzado por uzurpi la oftegan kaj kutiman nomon "клоп" kiel artikolnomon.
- Kompromise oni ja povas havi artikolon "Cimo" pri la komunlingva nocio kaj artikolon "Cimoj" pri ka koncerna fake uzata taksono (verŝajne Heteroptera).
- Amike, Filozofo (diskuto) 17:27, 19 apr. 2026 (UTC)
- Ne temas pri "Kлопы"/"Cimoj", sed pri "Bettwanze/Cimex lectularius/Cimex lectularius/...". Rigardu la aliajn lingvojn! Kaj la artikolo mem komenciĝas per la vorto Litocimo! Do ankaŭ ĝia titolo estus "Litocimo". Lingvano (diskuto) 20:23, 19 apr. 2026 (UTC)
- Temas pri tio, kio jam en Fundamento nomiĝas cimo/клоп. Do ankaŭ la titolo estu "клоп". Tio, ke la zoologia nomenklaturo estas pli komplika kaj zigzage evoluis post la tempo de Fundamento, estas flanka detalo.
- La ordinaran, normalan, atendeblan formon de la vorto ilustras, ekzemple, la teatraĵo pri socia "parazito", kiun verkis Vladimir Majakovskij kaj kiu nomiĝas simple kaj klare "Клоп", en la franca kaj angla tradukoj respektive "La punaise" kaj "The bedbug" (vidu la artikolojn en la koncernaj vikioj), kaj en Esperanto, nature, "La cimo" (vidu la artikolon "Vladimir Majakovskij".
- Amike, Filozofo (diskuto) 01:48, 20 apr. 2026 (UTC)
- Titolo de teatraĵo estas tute alia afero ol titolo de enciklopedia artikolo. La titolo de la teatraĵo estas malpreciza, kaj tio estas tute akceptebla: oni povas diveni, ke temas pri litocimo kaj ne pri alia speco de cimo. Titolo de enciklopedia artikolo estu pli preciza. Lingvano (diskuto) 07:55, 20 apr. 2026 (UTC)
- La titolo de teatraĵo kaj ĝiaj tradukoj konvinke (ĉar oni zorge teadukas verkotitolojn) konfirmas tion, kion oni observas en normala, ĉiutaga kaj literatura, lingvouzado. Amike, Filozofo (diskuto) 16:37, 20 apr. 2026 (UTC)
- Titolo de teatraĵo estas tute alia afero ol titolo de enciklopedia artikolo. La titolo de la teatraĵo estas malpreciza, kaj tio estas tute akceptebla: oni povas diveni, ke temas pri litocimo kaj ne pri alia speco de cimo. Titolo de enciklopedia artikolo estu pli preciza. Lingvano (diskuto) 07:55, 20 apr. 2026 (UTC)
- Mi ĵus kontrolis en tekstaro.com: la vorto "cimo" en la pridiskutata senco (kutima sangosuĉa insekto) aperas en diversepokaj tekstoj (eĉ de Zamenhof); la formoj "litocimo" aŭ "litcimo" ne aperas eĉ unufoje. Amike, -Filozofo (diskuto) 16:59, 20 apr. 2026 (UTC)
- Tamen, cimo aperas nur 6-foje en tekstaro.com kun insekta senco, do ĝi apenaŭ estas ofta vorto, eĉ tiam, kaj en la hodiaŭa mondo litocimoj estas malpli oftaj ol en la tempo de Zamenhof, mi supozas. (Cetere, cimo aperas 4-foje kun la senco "eraro" kaj unufoje kun la dubinda senco "subaŭskultilo", kaj ŝajnas al mi ne tute certe, ke ĉe Szathmari temas pri litocimo kaj ne pri alia speco de cimo; la kunteksto ne estas tute klara.) Do mi restas tute ne konvinkita, ke cimo en Esperanto estu pli specifa ol ĝiaj angla, franca kaj germana tradukoj en la Fundamento. Lingvano (diskuto) 21:14, 20 apr. 2026 (UTC)
La artikolo Ruĝa cimo prezentas "ruĝa cimo" kiel la ĉefan nomon de la insekto, kaj "fajrocimo" kiel la komunan nomon. Tamen, ŝajnas al mi, ke "ruĝa cimo" estas inventaĵo de la verkintoj de la artikolo, ĉar mi trovas ĝin nur en fontoj rilataj al Wikimedia. PIV kaj ReVo mencias nur "fajrocimo" kaj ne "ruĝa cimo". Ĝi eĉ ne estas traduko de la scienca nomo Pyrrhocoris apterus, ĉar Pyrrhocoris venas de grekaj vortoj por "fajro" kaj "cimo", kaj apterus signifas "senflugila". Do la nomo "ruĝa cimo" ŝajnas al mi tute foriginda el la artikolo, kaj la titolo estas ŝanĝinda. --Spenĉjo (diskuto) 22:43, 17 apr. 2026 (UTC)
Por: Lingvano (diskuto) 07:39, 18 apr. 2026 (UTC)
Por: ThomasPusch (diskuto) 16:49, 18 apr. 2026 (UTC)
La koncerna vikipedia artikolo en Esperanto nomiĝas "besta fiziologio", ne "animala fiziologio", kaj ŝajnas al mi ke bonus se baza teksto kaj baza kategorio havas saman titolon. Tial mi proponas alinomigon de la kategorio al la (pli sendiskute akceptebla nomo) "besta fiziologio". Tio kaŭzus remeton de 24 eroj al nova kategorio, tial pli bonas diskuti kaj laŭeble havi konsenton, antaŭ ol procedi pri la translokigo... Kompreneblas ke la esperanta koncepto de Bestoj en la latina lingvo estas Animalia, tial por parolantoj de romanidaj lingvoj kaj de la angla la vorto "animal'-" povas ŝajni pli hejmeca, sed tamen en Esperanto la vorto Bestoj signifas ĝuste tion, kaj Esperanto ne estas romanida lingvo, ne estas dialekto de la itala aŭ de la angla (kvankam foje aspektas tiel)... Tial estas bone ke la vikipedia artikolo en Esperanto jam nomiĝas "besta fiziologio", nur la kategorio ĝis nun iras alian vojon. ThomasPusch (diskuto) 16:49, 18 apr. 2026 (UTC)
Por: ĉiutaga prefere ol teknika lingvaĵo. --Arbarulo (diskuto) 17:21, 18 apr. 2026 (UTC)
Por: - Moldur (diskuto) 17:44, 18 apr. 2026 (UTC)
Por: Spenĉjo (diskuto) 22:44, 18 apr. 2026 (UTC)
Por: CasteloBrancodiskuto 01:38, 19 apr. 2026 (UTC)
Por: Amike, Filozofo (diskuto) 06:50, 19 apr. 2026 (UTC)
PIV ne havas "natura historio"; ĝi havas nur "naturhistorio (arĥaismo) = natursciencoj". La esprimo "natura historio" ŝajnas laŭvorta traduko el la angla/franca kaj mallogika en Esperanto. Do kial ne uzi la PIV-an vorton biontologio. (PIV indikas "arĥaismo", sed mi kredas, ke ĝi estas arkaika ĝuste tiel, kiel "natural history" en la angla estas arkaika: ĝi ne plu estas scienca fako.) Lingvano (diskuto) 07:48, 19 apr. 2026 (UTC)
Kontraŭ: PIV indikas ke "biontologio" estas arkaika sinonimo de "biologio". Natura historio ne temas pri biologio ĝenerale (se ĝi temus, ĝi estus kunigenda kun biologio) sed specife pri observa anstataŭ eksperimenta metodaro por biologio. Kaj tiu koncepto ne estas arkaika nek eksa, kvankam la scienca sistemo malpli rekompencas ĝin nun ol antaŭ cent jaroj. (En mia kantono, preskaŭ ĉiu biologo kaj multaj ĉiĉeronoj havas en sia domo libregon Costa Rican Natural History, jam kvardek jarojn aĝan sed neniel eksmodan.)- Aliflanke povas esti, ke la vortumo "natura historio" estas etnolingvismo. Sed ŝanĝo al alia misa vortumo ne helpos nin trovi la ĝustan. --Arbarulo (diskuto) 13:31, 19 apr. 2026 (UTC)
- Ĉu iu havas alian proponon? La difino ŝajnas esti io simila al "Studo de vivuloj en maniero pli populara kaj priskriba ol strikte scienca". ("Biontologio" tute ne ŝajnas al mi "misa": vortaroj agnoskas, ke "bionto" signifas "vivulon".) Lingvano (diskuto) 15:27, 20 apr. 2026 (UTC)
- Slavaj (kaj iuj aliaj) lingvoj uzas por tiu ĉi scienca kampo la nomon forme kaj sence similan al "Naturscienco". Tia memklariga kaj regula formo ŝajnas al mi akceptebla kaj trafa. Ĝi, krome, estas paralela al aliaj regulaj formoj por nomi sciencojn kaj sciencajn fakojn kiel, ekzemple, "lingvoscienco" kaj "komputoscienco". Amike, Filozofo (diskuto) 16:30, 20 apr. 2026 (UTC)
- Bedaŭrinde, PIV donas alian sencon al la vorto naturscienco, kaj tiu kunmetaĵo, eĉ se ĝi ŝajnus bona al slavlingvanoj, estus konfuza por parolantoj de la angla kaj la franca. Cetere, la Esperanta Vikipedio jam uzas la PIV-an sencon de naturscienco. Do tiu propono apenaŭ havas ŝancon, laŭ mi. Lingvano (diskuto) 21:19, 20 apr. 2026 (UTC)
- Kial? "Naturscienco", miakomprene, tute konformas kun la nocio, kiun difinas PIV kaj tiu ĉi artikolo: en iu stadio ĝi estis tuteca studado de la naturo; poste eiaj brancoj specialiĝis kaj iĝis apartaj sciencoj kaj sciencaj fakoj (biologio, fiziko, ĥemio, geologio, astronomio; zoologio, botaniko, nuklea fiziko, kvantuma teorio, fizika ĥemio kaj ĥemia fiziko, tektoniko, astrofiziko, fiziologio ktp) kaj daŭre disbranĉiĝas. Eblas rigardi tian tuton "naturscienco" (iam antaŭe tute nature, nun kun ioma streĉo, ĉar ne ekzistas fakuloj pri la enorme kreskinta tuto, kvankam enkondukan bazan studobjekton en lernejo principe eblas nomi tiel kaj eble oni ankoraŭ faras tion en iuj lingvoj) aŭ kiel kunigon de ĝiaj konsistigaj partoj, kiuj estas konsiderebla kiel "natursciencoj".
- "Biontologio" evidente ne taŭgas por tiu celo, speciale, se oni ĝin derivas de "bionto" = vivulo aŭ interpretad kiel kunfando de bio- kaj "ontologio", ĉar temas ne nur pri vivuloj, kaj ne nur pri bio[logio]: fiziko, ĥemio, geologio, astronomio apenaŭ estas koncepteblaj kiel sciencoj pri vivuloj aŭ limigitaj al bio-... en ia ajn senco.
- Cetere, la naiva paŭsaĵo "natura historio" kiel ĉia "falsa amiko" estas miskomprenebla sen klarigo, ke temas pri sklava imito de alilingva idiotismo.
- Amike, Filozofo (diskuto) 04:26, 21 apr. 2026 (UTC)
- Eble vi estas konfuzita. Ni serĉas esprimon por la senco "Studo de vivuloj en maniero pli populara kaj priskriba ol strikte scienca". Pri tio temas la koncerna artikolo. (Nu, la Esperanta artikolo mencias "scienca", sed tio ŝajnas miskompreno, se oni komparas kun la nacilingvaj artikoloj.) Ĉiuokaze, fiziko apartenas al natursciencoj, sed ne al tio, pri kio temas pri artikolo, kaj kion mi preferus nomi "biontologio". Lingvano (diskuto) 07:34, 21 apr. 2026 (UTC)
- Ŝajnas, ke konfuzitaj estas ankaŭ la aŭtoroj de la artikolo, kiuj skribis, interalie: "Grupita inter natursciencoj, Natura historio estas sistema studo de ĉiu kategorio de naturaj objektoj [tiel!] kaj organismoj".
- Simile konfuzitaj estas ankaŭ alilingvaj ligitaj artikoloj:
- Franclingva vikio: «c'est l'enquête, la description de tout ce qui est visible dans le monde naturel : animal, végétal, minéral.» ktp
- Eĉ la anglalingva vikio ne konsentas kun vi: «In antiquity, "natural history" covered essentially anything connected with nature, or used materials drawn from nature, such as Pliny the Elder's encyclopedia of this title, published c. 77 to 79 AD, which covers astronomy, geography, humans and their technology, medicine, and superstition, as well as animals and plants.», «A slightly different framework for natural history, covering a similar range of themes, is also implied in the scope of work encompassed by many leading natural history museums, which often include elements of anthropology, geology, paleontology, and astronomy along with botany and zoology, or include both cultural and natural components of the world.» ktp
- La ruslingva vikio estas eĉ pli kategoria pri la vasteco de la fako: «совокупность знаний о природных объектах, явлениях и процессах» (la tuto da scioj pri naturaj objektoj, fenomenoj kaj procezoj)
- kaj simile en aliaj lingvoj.
- Alternativa interpreto estas, ke konfuzita estas vi – per unu el la mallarĝigaj difinoj en la angla lingvo, kiun vi iukiale preferas. Nu, Esperantaj terminoj estu pli internaciaj kaj malpli efemeraj, ol tio...
- Amike, Filozofo (diskuto) 09:48, 21 apr. 2026 (UTC)
- Eble vi estas konfuzita. Ni serĉas esprimon por la senco "Studo de vivuloj en maniero pli populara kaj priskriba ol strikte scienca". Pri tio temas la koncerna artikolo. (Nu, la Esperanta artikolo mencias "scienca", sed tio ŝajnas miskompreno, se oni komparas kun la nacilingvaj artikoloj.) Ĉiuokaze, fiziko apartenas al natursciencoj, sed ne al tio, pri kio temas pri artikolo, kaj kion mi preferus nomi "biontologio". Lingvano (diskuto) 07:34, 21 apr. 2026 (UTC)
- Bedaŭrinde, PIV donas alian sencon al la vorto naturscienco, kaj tiu kunmetaĵo, eĉ se ĝi ŝajnus bona al slavlingvanoj, estus konfuza por parolantoj de la angla kaj la franca. Cetere, la Esperanta Vikipedio jam uzas la PIV-an sencon de naturscienco. Do tiu propono apenaŭ havas ŝancon, laŭ mi. Lingvano (diskuto) 21:19, 20 apr. 2026 (UTC)
- Slavaj (kaj iuj aliaj) lingvoj uzas por tiu ĉi scienca kampo la nomon forme kaj sence similan al "Naturscienco". Tia memklariga kaj regula formo ŝajnas al mi akceptebla kaj trafa. Ĝi, krome, estas paralela al aliaj regulaj formoj por nomi sciencojn kaj sciencajn fakojn kiel, ekzemple, "lingvoscienco" kaj "komputoscienco". Amike, Filozofo (diskuto) 16:30, 20 apr. 2026 (UTC)

