Saltu al enhavo

Vikipedio:Artikolo de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Artikolo de la monato estas legindaelstara artikolo, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Ĉiun duan (aŭ malofte trian) monaton - en kazo de redaktista entuziasmo ankaŭ ĉiun monaton - ni elektas novan artikolon de la monato.

Vidu Vikipedio:Artikolo de la monato/2026 por la jamaj, nuna kaj proponitaj artikoloj de la monato por 2026. Tiu paĝo estas inkludita ankaŭ sube de tiu ĉi paĝo. Nun estas la 01-a monato de la aktuala jaro. Por monato, por kiu neniu artikolo estas jam elektita, ĉiu uzanto povas proponi artikolon jam antaŭe elektitan kiel leginda aŭ elstara kreante eltiraĵon por ĝi (prenu kiel modelon la aliajn eltiraĵojn) kaj aldonante la jenon en la finon de la proponata artikolo:

{{ADLM|<jaro>|<monato>}}

Se estas grava motivo havi en certa monato alian artikolon de la monato ol la jam proponitan - ekzemple ĉar tiu artikolo estas rilata al evento datrevenanta en tiu monato - tiam eblas proponi ĝin kaj ŝovi la antaŭe proponitan artikolon al alia monato. Se estas malkonsento pri tio, kiu artikolo aperu en kiu monato, eblas diskuti kaj eble eĉ baloti pri tio en la diskutpaĝo de la koncerna monato eltiraĵo.

Kiel partopreni

[redakti fonton]

Proponi artikolon de la monato povas iu ajn. Kutime estas elektitaj artikoloj, kiuj estas legindajelstaraj

  1. trovu artikolon kiu nuntempe estas legindaelstara, antaŭe ne estis Artikolo de la semajno nek Artikolo de la monato kaj nuntempe ne estas proponita nek malelstarigo de ĝi nek mallegindigo de ĝi
    • artikolo, kiu estas montrita en ĉefpaĝo bone prezentu Vikipedion, tial evitu artikolon kun avertoŝablono ks.
  2. en la elektitan artikolon, tuj sub la ŝablonon {{leginda}} aŭ {{elstara}} metu {{ADLM|<jaro>|<monato>}}, ambaŭ parametrojn plenigu per numeroj, monato estus ĉiam ducifera, ekz. 06, ne 6
  3. en tiu ĉi paĝo trovu koncernan monaton laŭ ĝia numero, klaku al Bonvolu proponi artikolon, aldonu bazan enkondukon taŭgan por ĉefpago kaj konservu
    1. el la eltiraĵo forigu ĉiujn referencojn kaj "ruĝajn ligilojn"
    2. eltiraĵo havu precize unu bildon
    3. la linion sub la parto "Lastaj artikoloj de la monato" vi ignoru, ĝi aŭtomate kreos kategorion

Kunlaborantoj

[redakti fonton]

Pri bona funkciado de ADLM zorgas precipe tiuj ĉi homoj. Kaze de problemo vi povas trovi kiu prizorgas tiun konkretan taskon kaj kontakti lin.

Artikoloj de la monato por aktuala jaro

[redakti fonton]

Nun estas Januaro.

2020  • 2021  • 2022  • 2023  • 2024  • 2025  • 2026  • 2027


kolekto de iuj pengvenaj fotoj
kolekto de iuj pengvenaj fotoj

Pingveno estas iu birdo el la ordo SfeniskoformajSphenisciformes kaj familio Sfeniskedoj kiu ne povas flugi. Ĝi vivas preskaŭ nur sur la suda hemisfero, sed, male al kutima supozo, ne nur en malvarmaj klimatoj, kiel Antarkto. Fakte malmultaj specioj loĝas en tiom malvarmaj klimatoj, kelkaj specioj vivas en moderklimataj areoj kaj unu specio tiom norde, kiom ĝis la Galapagoj ĉe la Ekvatoro nome la Galapaga pingveno kaj serĉante nutraĵon ili kelkfoje eĉ transiras Ekvatoron. La plejmulto da pingvenoj manĝas krilon, salikokojn, fiŝojn, loligojn kaj aliajn marajn nutraĵojn, kiujn ili kaptas naĝante subakve. Ĉar ili estas akvobirdoj, ili estas adaptitaj por vivo en akvo, nome pingvenoj havas kontrastan malhelan kaj blankan plumaron, kaj ties flugiloj evoluis al naĝiloj. Ili pasigas preskaŭ duonon de siaj vivoj surtere kaj duonon en oceanoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Francisco Antônio de Almeida Júnior, Birdoj, Petro Paŭlo Rubens


Flago de Azerbajĝano

Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azerbajĝane Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Samtempe en Bakuo kaj apudurboj en novembro 1917 estis proklamita socialisma soveta respubliko, detruita ĝis la fino de somero 1918 de Centra Kaspia diktaturo subtenita de brita armeo.

Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post la venko de bolŝevikoj en la interna milito, ĝi fariĝis ĝis 1936 parto de la Kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj en konsisto de Sovetunio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: pingveno -Petro Paŭlo Rubens - Birdoj

  • Propono Aŭstrio, cele al UKo; se elektata, mi aldonos referencojn kaj plibonigos iomete.