Vikipedio:Artikolo de la monato/2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2020  • 2021  • 2022  • 2023  • 2024

Artikoloj de la monato por 2022

01. Januaro[redakti fonton]

Marie Curie

Maria Salomea SKŁODOWSKA-CURIE [marja skŭodofska kiri], aŭ mallongnome Marie Curie (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola-franca sciencisto pri fiziko kaj kemio, kiu estis pioniro en la studo de radioaktiveco. Ŝi dufoje gajnis la Nobel-premion: en 1903 ŝi gajnis la Nobel-premion pri fiziko (kune kun sia edzo Pierre Curie kaj kun kolega sciencisto Henri Becquerel) pro siaj esploroj pri la fenomeno de radiado, kaj en 1911 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio pro malkovro de radiumo kaj polonio, kaj por sia esplorstudado de radiumo.

En la jaro 1891 Curie venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie Curie esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva. En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 Curie ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Mil kaj unu noktoj, Abraham Lincoln, Charlie Chaplin

02. Februaro[redakti fonton]

Sarah Vaughan (1946)

Sarah Lois VAUGHAN (naskiĝis la 27-an de marto 1924 en Newark, Nov-Ĵerzejo; mortis la 3-an de aprilo 1990 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaz-kantistino kaj pianistino. Ŝi estas rigardata krom Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald kiel unu el la plej elstaraj kantistoj de ĵazo.

Infaneco kaj juneco[redakti fonton]

La patro de Sarah Vaughan, Asbury „Jake“ Vaughan, estis ĉarpentisto kaj amatora gitaristo. Ŝia patrino Ada estis lavistino kaj kantis en la preĝeja ĥoro. Jake kaj Ada Vaughan estis transloĝigintaj dum la Unua Mondmilito ekde Virginio al Newark. Sarah estis ilia ununura ido. La Voganoj loĝis en la Strato Brunswick, kie Sarah pasigis sian fruan infanecon. Jake Vaughan estis profunde religia, kaj la familio aktivis en la Baptisma Eklezio Nova Monto Ciono, kiu troviĝis en la Thomas-Strato n-ro 186. Sarah sekvis jam en la aĝo de sep jaroj pianolecionojn, kantis en la preĝeja ĥoro kaj ludis laŭokaze dum la ekzercadoj pianon aŭ orgenon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Marie Curie, Mil kaj unu noktoj, Abraham Lincoln

03. Marto[redakti fonton]

16a-jarcenta mapo de la Nigra maro fare de la portugala Diogo Homem

Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა [ŝavi zgva], turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu limas inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de landoj kiaj Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.

La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov), maksimuman profundan punkton de 2212 m, kaj volumon de 547,000 km³. La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio, kaj Ukrainio. La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente, kaj prezentas ampleksan breton al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sarah Vaughan, Marie Curie, Mil kaj unu noktoj

04. Aprilo[redakti fonton]

Robert Delaunay, memportreto, 1905-1906

Robert DELAUNAY (naskiĝis la  12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12) en la 16-a arondismento de Parizo, mortis la 25-an de oktobro 1941 en Montpellier) estis franca pentristo. Kun sia edzino Sonia Delaunay kaj kelkaj aliaj, li estis la fondinto kaj ĉefa aganto de orfeisma arta movado, branĉo de kubismo kaj grava avangarda movado en la frua 20-a jarcento. Liaj laboroj pri koloro devenis de pluraj teorioj de la "leĝo de simultana kontrasto de koloroj", formulitaj de Michel-Eugène Chevreul. Per laboro fokusita al aranĝo de koloroj sur la kanvaso, li serĉis pentran harmonion.

Delaunay partoprenis en avangarda generacio, aparte produktema el arta vidpunkto inter 1912 kaj 1914. Li estis tre ligita (en korespondado, en arto, eĉ en amikeco) kun la poetoj Guillaume Apollinaire kaj Blaise Cendrars, rusaj pentristoj Vasilij Kandinskij kaj Miĥail Larionov, germanaj pentristoj August MackeFranz Marc. Li tiam estis konsiderata la plej influa pentristo, kun Pablo Picasso.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Nigra maro, Sarah Vaughan, Marie Curie

05. Majo[redakti fonton]

Louis Pasteur

Louis PASTEUR [lwi pastœʁ] (naskiĝis en Dole la 27-an de decembro 1822 kaj mortis en kastelo Villeneuve-l'Étang, Marnes-la-Coquette la 28-an de septembro 1895), estis franca sciencisto, kemiisto, pioniro de la mikrobiologio, inventisto de la metodo de pasteŭrizado kaj esploristo pri fermentado. Lia esplorado en kemio kondukis al rimarkindaj elrompoj en la kompreno de la kaŭzoj kaj preventoj de malsanoj, kiuj rezultis en la fundamento de higieno, publika sano kaj multo de moderna medicino. Oni konsideras, ke lia laboro savis milionojn de vivoj pere de la disvolvigo de vakcinoj kontraŭ rabio kaj antrakso. Li estas konsiderata kiel unu el la fondintoj de la moderna bakteriologio kaj estis honorita kiel la "patro de bakteriologio" kaj kiel la "patro de mikrobiologio" (kun Robert Koch kaj tiu lasta epiteto estas atribuita ankaŭ el Antonie van Leeuwenhoek.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Robert Delaunay, Nigra maro, Sarah Vaughan

06. Junio[redakti fonton]

Maizo

Maizo (Zea mays ssp. mays) estas grava cerealo, unue malsovaĝigita en Mezameriko, kaj nun plantata en pluraj regionoj de la mondo. Ĝi estas tre diversa kaj nutre altkvalita manĝaĵo, kaj povas interalie esti muelata al faruno, manĝata kiel legomo, uzata kiel nutraĵo por viandobestoj.

Ĝia produktiĝpotenco estas alta, kun tre bonaj rezultoj je apliko de teknologio. Ĝia kulturo estas ĝenerale maŝinfara, kaj estas grandaj profitoj el modernaj teknikoj de planto kaj rikolto. Tutmonda produktado de maizo atingis 600 milionojn da tunoj en 2004.

La plej produktiva maizo-produktanto estas Usono. En Brazilo, kiu ankaŭ estas granda produktanto kaj eksportanto, San-Paŭlio kaj Paranao estas la ĉefaj produktantaj subŝtatoj. Nuntempe nur ĉirkaŭ 5% de la brazila produktaĵo de maizo estas uzata por homnutrado. Tion kaŭzas ĉefe la manko de informoj pri maizo kaj pli bona informado pri ĝia nutrokvalito.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Louis Pasteur, Robert Delaunay, Nigra maro

07. Julio[redakti fonton]

Mapo de Eŭropo

Eŭropo estas foje rigardita kiel kontinento, foje kiel duoninsulo de kontinento Eŭrazio, aŭ eĉ kiel parto de kontinento Afrik-Eŭrazio.

Eŭropo estas kun 10 532 000 km² la dua malplej granda mondparto (pli malgranda estas jam sole Oceanio), sed tre dense loĝata - en la jaro 2016 ĝi havis 742 452 000 loĝantojn. Oni parolas ĉi tie per 209 diversaj lingvoj el 6 lingvaj familioj; sed absoluta plimulto de parolantoj uzas la hindoeŭropajn lingvojn. Historie kaj kulture Eŭropo havis principan influon al la monda civilizo kaj al la monda historio.

Norde limigas Eŭropon Norda Glacia Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspia Maro, riveroj Kuma kaj Maniĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montaroj Kaŭkazio kaj rivero Emba.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Maizo, Louis Pasteur, Robert Delaunay

08. Aŭgusto[redakti fonton]

Pablo Picasso

Pablo RUIZ PICASSO, plej konata kiel Pablo Picasso kaj en Esperanto Pablo Pikaso (naskiĝis la 25-an de oktobro 1881 en Malago, mortis la 8-an de aprilo 1973 en Mougins, Francio) estis alte taksata hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto, dramaturgo kaj desegnisto de teatraj scenejoj de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque kaj Juan Gris la stilon de kubismo kaj estis grava pioniro de la artokompona stilo.

Konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la 20a jarcento, li partoprenis ekde la komenco en multaj movadoj artaj, kiuj disvastiĝis tra la mondo kaj influis aliajn tiuepokajn artistojn. Senlaca kaj laborema, li pentris pli ol du mil verkojn, kiuj nun estas en muzeoj kaj kolektoj de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Krome, li laboris por aliaj ĝenroj, kiel desegnado, kuprogravurado, ilustrado de libroj, skulptarto, ceramikarto kaj desegnado de scenejoj kaj vestaĵoj por teatraj muntaĵoj. Li estis unu el ĉefaj pioniroj de la tekniko de kolaĝo, kaj elstaris pro la ampleksa vario de stiloj, kiun li helpis disvolvi kaj esplori. Inter liaj plej famaj verkoj estas la pra-kubisma Les Demoiselles d'Avignon (1907), kaj la post-kubismeca Gerniko (1937), priskribo de la Bombardado de Gerniko fare de la germana aerarmeo ĉe la flanko de Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Eŭropo, Maizo, Louis Pasteur

09. Septembro[redakti fonton]

Kosmoteleskopo James Webb

La Kosmoteleskopo James Webb (angle James Webb Space TelescopeJWST, iame nomita « Next Generation Space Telescope ») estas kosma observatorio kunlabore disvolvita de la NASA, de la Eŭropa Kosma Agentejo kaj de la Kanada Kosma Agentejo. Ĝi estas planita kiel la posteulo de la kosmoteleskopo Hubble ekde 2021 por la observoj en infraruĝa radiado sed ne permesos observojn en videbla nek ultraviola lumoj.

Ĝi estas ekipita per spegulo de diametro 6,5 metroj-larĝa, ĝia distingokapablo estas 0,1 arksekundo. Ĝi estos, interalie, uzita por observi la unuajn stelojn kaj galaksiojn formitajn tuj post la Praeksplodo, la formadon kaj evoluon de steloj kaj ilia planeda sistemo, la konsiston de la atmosfero de ekstersunsistemaj planedoj kaj la formprocezo de galaksioj. La datumoj kolektitaj helpos klarigi la genezon kaj rolon de pezegaj nigraj truoj en galaksioj, klarigi la procezon de planeda formado, determini la proporcion da planedoj kiuj povas enhavi vivon kaj provizi informojn pri la malluma energio.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pablo Picasso, Eŭropo, Maizo

10. Oktobro[redakti fonton]

Masklo (maldekstre) kaj ino (dekstre).

Struto (Struthio camelus) estas la plej granda kaj la plej peza birdospecio aktuale vivanta: la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la ununura vivanta specio (aŭ du specioj depende de la fakulo) de la familio StrutonedojStrutedoj. Temas pri tre granda nefluga birdo, indiĝena de Afriko kaj pro ties grando kompreneble tia birdospecio ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h dum preskaŭ unu horo, kun pintoj de ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn. Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povu esti konsiderata plena specio separita el la Komuna struto, sed plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio.

La struto kunhavas la ordon Strutoformaj kun la kivioj, emuoj, reaoj, kaj kazuaroj. Ĝi estas distinga en sia aspekto, kun longaj kolo kaj kruroj, kaj povas kuri je ĝis 70 km/h, plej rapida surtera rapido inter ĉiuj birdoj. La struto estas la la plej granda vivanta specio inter birdoj kaj demetas la plej grandajn ovojn el ĉiuj ajn vivantaj birdoj (nur formortintaj Elefantbirdoj de Madagaskaro kaj la Dinornitoj de Novzelando demetis pli grandajn ovojn).


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Kosmoteleskopo James Webb, Pablo Picasso, Eŭropo

11. Novembro[redakti fonton]

Marcel Proust, 1895

Valentin Louis Georges Eugène Marcel PROUST [marSEL prust] (naskiĝis la  10-an de julio 1871(nun 1871-07-10), mortis la 18-an de novembro 1922) estis franca verkisto, romanisto kaj eseisto, kies ĉefa verko titoliĝas Reserĉe al la perdita tempo (france À la recherche du temps perdu). Tiu romana ciklo estis publikigita en sep partoj inter 1913 kaj 1927. Tiu etenda romanaro estis ege influa kaj en la fako literaturo kaj en tiuj de la filozofio kaj de la artoteorio. En ĝi, la franca verkisto realigis laboron de introspekto, en kiu, memorante sian tutan pasintecon kaj tiel savante purajn memoraĵojn kaj sensacojn, sukcesis portreti sian vivon en rakonto ene de kiu li metis sin kiel ĉiopova rakontisto de sia membiografia verkado, kreante sonĝan stilon karakteran, en kiu eĉ odoro kaj gusto povas ricevi enorman gravon, kaj tiel salti al nivelo de alia memoraĵo, siavice kreante nekredeblan literaturan oceanon.

Marcel Proust restas la franca verkisto, kies verkaro estas la plej tradukata kaj publikigata tra la mondo. Li estis konsiderata de multaj kiel unu el plej grandaj aŭtoroj de ajna epoko.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Struto, Kosmoteleskopo James Webb, Pablo Picasso


12. Decembro[redakti fonton]

Marlene Dietrich, 1951

Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino, populara seksosimbolo kaj kantistino. Ŝi estas konsiderata unu el plej evidentaj mitoj de la sepa arto (kino), kaj ankaŭ kiel la naŭa plej bona stelulino de ĉiuj tempoj laŭ la American Film Institute.

Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofta reinventado de si mem. En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der Blaue Engel (1930) reĝisorita de Josef von Sternberg, havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express (1932) kaj Desire (1936) utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Marcel Proust, Struto, Kosmoteleskopo James Webb