Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | 32 | 33 | 34 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48 | 49 | 50 | 51 | 52

Vidu ankaŭ: arkivo de iuj diskutitaj kaj elektitaj kandidatoj por "artikolo de la semajno" en 2010.

Semajno 01[redakti fonton]

Ilustraĵo de skribanta kopiisto.

Skribo estas la maniero prezenti lingvon en la formo de skribita teksto, uzante specialajn signojn kaj simbolojn (vidu skribsistemo). Skribado distingiĝas de ilustrado kaj registrado de parolo per aliaj rimedoj (kiel aŭdskribo). En Eŭrazio skribo aperis rezulte de bezono pri kalkulado. Ĉirkaŭ la 4-a miljaro antaŭ Kristo komplikeco de komerco kaj administrado superis kapablojn de homa memoro kaj aperis skribo, kiel maniero konservi informojn. En Mezameriko skribo eble aperis pro bezonoj pri kalendaro kaj registro de politikaj eventoj.

Laŭ difino historio komenciĝis, kiam homoj skribis, antaŭ tiu momento oni parolas pri prahistorio. Skribo evoluis pro ekonomia bezono en la Mezoriento. La arkeologo Denise Schmandt-Besserat klarigis pri la ligilo inter antaŭe ne klasigitaj argilaj tabuletoj kaj la unua konata kojnoskribo. La argilaj tabuletoj estis uzitaj por reprezenti varojn, kaj eble eĉ tempo-unuojn uzitajn por laboro, kaj ilia nombro kaj speco iĝis pli kompleksaj, kiam evoluis la civilizo. Ia komplekseco alvenis, kiam pli ol cent diversaj specoj de tabuletoj devis esti kalkulataj, kaj tabuletoj estis volvitaj en argilo kaj bruligitaj kun markoj pri la enhavo de la enaj tabuletoj. Tiaj markoj baldaŭ anstataŭis la tabuletojn kaj la argilaj kovertoj estis la prototipo de la unuaj argilaj skribtabuletoj. Legu pli...

Semajno 02[redakti fonton]

Kamphirundo

Kamphirundo (Hirundo rustica) estas malgranda migranta paseroforma birdo trovebla en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko kaj pro tio la plej disvastigata specio de hirundo en la mondo. Oni uzas ambaŭ nomojn Domhirundo kaj kamphirundo, la unua pro tio ke tiu specio uzas tre ofte domojn ĉu en kornizoj ĉu en abandonitaj domoj por nestumi, dum la dua nomigo pro tio ke la specio preferas kampon aŭ etan vilaĝon al urboj, kio aperas ankaŭ en la latina scienca specifa nomo rustica, kio signifas kampa.

Temas pri distingebla paserina birdo kun bluaj supraj partoj, longa, ege forkoforma vosto kaj kurbaj, pintoformaj flugiloj. En granda parto de Eŭropo ĝi estas nomita simple hirundo; ĉar ĉefe en Nordeŭropo ĝi estas la ununura komuna specio nomita tiel ĉar ne estas murhirundoj. Pluraj subspecioj ekzistas nome ses komune kaj ĝenerale agnoskataj, kiuj reproduktiĝas tra la tuta Norda Hemisfero. Kvar el ili estas ege migrantaj, kaj ties vintrejoj kovras multe de la Suda Hemisfero tiom sude kiom ĝis centra Argentino, la Kabprovinco de Sudafriko, kaj norda Aŭstralio. Legu pli...

Semajno 03[redakti fonton]

Monumento al Cervantes.

Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio, de la Madrida Regiono kaj de la samnoma provinco. Ankaŭ konata kiel La Vilaĝo kaj Kortego, Madrido estas la plej granda kaj loĝata urbo en Iberio, atingante oficiale 3.232.463 da loĝantoj ene de la municipo. Kiel ĉefurbo de la hispana ŝtato, Madrido gastigas la sidejojn de la Registaro, la Ĝeneralaj Kortumoj, Ministerioj, Institucioj kaj Organismoj, kaj la oficiala plentempa rezidejo de la gereĝoj de Hispanio. Laŭ ekonomika vidpunkto, Madrido estas la plej grava kaj ĉefa financa kaj entreprena centro de Hispanio. Nuntempe 50.1% el la enspezoj de la 5.000 ĉefaj hispanaj entreprenoj sidejas en Madrido.

Madrido ankaŭ estas sidejo de la ĉefa enlanda valormerkato, de multnombraj naciaj entreprenoj kaj de pluraj el la plej grandaj korporacioj de la mondo. Laŭ internacia skalo, Madrido gastigas la tutmondan sidejon de Monda Organizaĵo pri Turismo, la sidejon de la Ĝenerala Iberia Ministerio, kaj la sidejon de la Organizo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo. La urbo ankaŭ gastigas la ĉefajn internaciajn instituciojn kiuj regulas kaj disvastigas la hispanan lingvon. Legu pli...

Semajno 04[redakti fonton]

Semajno 05[redakti fonton]

Carl Spitzweg: Das Ständchen (La serenado). Virvoĉaj kvartetoj resp. ĥoroj estis kantensembloj tipaj por la romantisma epoko en Germanio

Romantisma muziko estas la supera stiltendenco de la muziko de la 19-a jarcento. La plej gravaj ecoj de romantikisma muziko estas la emfazo de sentoplena esprimo, la dissolvo de la klasikaj formoj, la pliampleksigo de la tradicia harmoniko samkiel la asociado de la muziko kun ekstermuzikaj, ofte literaturaj ideoj (programmuziko). La orkestron oni ĉiame pliampleksigis, por unuflanke atingi kolorecajn fajnaĵojn, aliflanke per uzado de ĉiuj disponeblaj rimedoj ebligi pli kaj pli grandiozajn impresojn. Krome oni enprenis ĉiam pli ofte elementojn de la popolmuziko, parte en la kadro de la realismo, parte kaŭzitaj per la naciaj skoloj de malgrandaj landoj. Kutime oni distingas inter tri fazoj de la romantikismo, kvankam en la literaturo la ekzaktaj rilatoj ne estas unuecaj.

La malfacilaĵo je la etoda uzo de la nomoj romantiko kaj "romantika" por certa tendenco resp. epoko en la muziko ĉefe devenas de tio, ke oni elektis nociojn, kiuj ligiĝas ekde la komenco de la 19-a jarcento kun la germana literatura romantiko (Novalis, Wilhelm Heinrich Wackenroder, Ludwig Tieck, la fratoj August Wilhelm kaj Friedrich Schlegel, E. T. A. Hoffmann, Clemens Brentano kaj aliaj). Legu pli...

Semajno 06[redakti fonton]

La berlina orĉapelo

La berlina orĉapelo estas arkeologia artefakto el la bronzepoko, kiu estas farita el maldika orlado. Ĝi estis ekstera ornamaĵo al alta ĉapelo, kiu verŝajne estis el organa materialo kaj stabiligis la eksteran maldikan orladon. Ĝi estas la plej bone konservita ekzemplero el aro de ĝis nun kvar konataj konusformaj orĉapeloj el la bronzepoko. Ili estis trovitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en suda Germanujo (orkonuso de Ezelsdorf-Buch, orĉapelo de Schifferstadt) kaj Francujo (orkonuso de Avanton) en pli-malpli bona stato.

Oni supozas nuntempe, ke la orĉapeloj estis konsiderataj religiaj simboloj de dioj aŭ utilis al sacerdotoj por sunkulto disvastiĝinta en la malnova bronzepoko en centra Eŭropo. Tion subtenas bildo reprezentanta ŝajne konusan ĉapelon sur ŝtonplato el la tombo de Kivik en Schonen, suda Svedujo, kiu evidentigas la religian kaj kultan kuntekston. Post parta malĉifrado de la ornamaĵo de la konusformaj orĉapeloj tiaj, kiaj estas tiu de Schifferstadt, oni aldonas al la reprezenta kaj kulta funkcioj vastajn kalendarajn ecojn. Ĉu ili fakte estis uzataj kiel kalendaro aŭ ĉu ili nur reprezentis la rilatan astronomian scion, ne estas klare. Legu pli...

Semajno 07[redakti fonton]

Howard Zinn

Howard Zinn (naskiĝis la 24-an de aprilo 1922 en Brooklyn, Nov-Jorko, mortis la 27-an de januaro 2010 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona historiisto kaj politikologo, iama profesoro de la departemento pri politikaj sciencoj de la Universitato de Bostono, aŭtoro de dudeko da libroj el kiuj la furorlibro "A People's History of the United States" (Popola Historio de Usono, 1980). Li laste vivis en Newton en Masaĉuseco.

Lia edzino Roslyn, kiu estis mem artistino kaj eldonistino, aktive partoprenis en la publikigo de ĉiuj libroj de sia edzo. Ŝi mortis la 14-an de majo 2008, ili estis geedzoj jam de 64 jaroj. La verkoj de Zinn inspiriĝas el marksismo, anarkiismo kaj el la socialdemokrata penso. Ekde 1956, Howard Zinn fariĝis direktoro de la departemento pri Historio kaj Sociaj Sciencoj de Spelman College en Atlanta, universitato pri liberalaj artoj rezervita al afrik-usonaj studentoj. Dum siaj jaroj de instruado en Georgio, li aktive partoprenis en la afrik-usona movado por civitanaj rajtoj. Ekde la jardeko 1960, li fariĝis unuaranga figuro sur la tereno de movadoj por civitanaj kaj civilaj rajtoj same kiel kontraŭmilita en Usono. Legu pli...

Semajno 08[redakti fonton]

Atako de la domo de Joseph Priestley en Birmingham.

La tumultoj de Birmingham en 1791, ankaŭ konataj kiel la "Priestley-tumultoj" (angle Birmingham Riots of 1791Priestley Riots) okazis ekde la 14-a ĝis la 17-a de julio 1791 en Birmingham (Anglio). La ĉefaj celoj de la tumultuloj estis religiaj disidentoj, precipe la polemika politika teoriisto kaj teologo Joseph Priestley. La kolerego de la tumultuloj originis pro variaj kaŭzoj, aŭ lokaj aŭ naciaj, inkluzive de malkonsento pri la aĉeto de kelkaj libroj por la publika biblioteko. La ribeluloj ankaŭ suspektis, ke la disidentoj subtenis la francan revolucion kaj provis akiri plenajn civilajn rajtojn.

La tumultoj komenciĝis per la atako de hotelo, kie estis okazanta bankedo por la subtenantoj de la franca revolucio. La tumultuloj sekve atakis kaj bruligis la domon kaj personan preĝejon de Priestley, sed ankaŭ kvar disidentajn kapelojn, 27 aliajn domojn kaj plurajn butikojn. Multaj ribeluloj rapide ebriiĝis, drinkante la likvorojn, kiujn ili trovis dum la rabado. Oni cetere donis alkoholon al ili kiel koruptaĵon, por ke ili ĉesu bruligi domojn. Malgranda grupo tamen montriĝis nekoruptebla kaj sukcese restis sobra. La tumultuloj bruligis ne nur la domojn kaj kapelojn de religiaj disidentoj, sed ankaŭ la domojn de aliaj homoj, kiujn ili prave aŭ ne similigis al disidentoj, ekzemple la membroj de la sciencista Luna Societo. Legu pli...

Semajno 09[redakti fonton]

Semajno 10[redakti fonton]

Richard Gavin Reid

Richard Gavin Reid [RIĉad GEJvin REJD] (naskiĝis la 17-an de januaro 1879, mortis la 17-an de oktobro 1980) estis kanada politikisto, kiu fariĝis la provinca ĉefministro de Alberto ekde 1934 ĝis 1935. Li estis la lasta membro de la partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (UFA), kiu ricevis tiun postenon. Pro la sekva venko de la partio de la Sociala Kredito en la ĝenerala baloto de Alberto en 1935, li cetere plenumis la plej mallongan mandaton en la tuta historio de albertaj ĉefministroj.

Reid enoficiĝis kiel ĉefministro de Alberto meze de la granda ekonomia depresio de la 1930-aj jaroj. Li faris plurajn decidojn por mildigi la suferon de albertanoj, sed li daŭre opiniis, ke lia provinca registaro ne havis sufiĉan potencon kaj influon por instigi plenan ekonomian resaniĝon. Dum tiu malfacila periodo, la civitanoj de Alberto estis sufiĉe allogitaj de la ekonomiaj teorioj de la evangelista pastoro William Aberhart, kiu proponis novan version de sociala kredito. Malgraŭ la protestoj de Reid, laŭ kiu la propono de Aberhart estis ekonomie kaj konstitucie nerealista, la partio de la Sociala Kredito venkegis la UFA en la baloto de 1935 : la partio de Reid ne konservis eĉ unu seĝon. Legu pli...

Semajno 11[redakti fonton]

Tbiliso

Tbiliso [dbilísi] თბილისი (ĝis 1936 Tiflis) estas la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi situas en ambaŭ bordoj de rivero Mtkvari (Kura). Ĝi estis fondata en la 5-a jarcento p.K. de Vaĥtang la 1-a Gorgasali, la kartvela reĝo de Kartli kiu ĉefurbigis ĝin en la 6-a jc p.K. Tbiliso estas grava industria, socia kaj kultura centro. La urbo estas grava vojo de la tutmonda energio kaj la komerco tra Kaŭkazio. Strategie situanta inter Eŭropo kaj Azio kaj antikve situanta ĉe la Silka Vojo, Tbiliso kelkfoje fariĝis batalkampo en la rilatoj de rivalaj imperioj. La historio de la urbo videblas per ĝia diverskonsista arkitekturo : la Avenuo Rustaveli, dizajnata de la Barono Haussmann, kaj la urbocentro miksiĝas kun la mallarĝaj stratoj de la mezepoka distrikto Narikalo.

La urba loĝantaro estas diversa kaj historie ĝi estis la hejmo por pluraj etnoj, religioj kaj kulturoj. Malgraŭ la plimulto de la loĝantoj apartenas al la Kartvela Ortodoksa Eklezio, kiu estas en plena komunio kun la Ortodoksa Eklezio, Tbiliso estas unu el la malmultaj lokoj de lamondo kie sinagogo kaj moskeo, en la antikva distrikto Abanotubani, estas nur je kelkaj metroj de la Preĝejo Meteĥi. Antaŭnelonge, ĝi estis konata pro la paca revolucio de la rozoj. Legu pli...

Semajno 12[redakti fonton]

Palaca ekzameno: la imperiestro ricevante la ekzamenfoliojn

La ekzamensistemo en la ĉina imperio (ĉine: 科举, tradicie 科舉 , pinjine: kējǔ) estis inter 606 ĝis 1905 sistemo por elekti kandidatojn al publikaj funkcioj. Tiuj imperiaj aŭ imperiestraj ekzamenoj reprezentis la plej gravan ŝtupon por plialtiĝo de socia rango, kaj estis tiel centra vivocelo por anoj de kleraj tavoloj. Komence la elekto de administraciistoj okazis ĉefe laŭ "nobelaraj" vidpunktoj, tio estas, ke oni preferis idojn de nobelaj familioj. Unua enkonduko de efikcela elekto ekzistis en la dinastio Han, tamen ĝi estis nur portempa. Tiel la imperiestro Wu Di starigis primitivan formon de ekzamensistemo, en kiuj lokaj oficistoj elektis kandidatojn por partopreni ekzamenon pri la konfuceaj klasikaj verkoj, el kiuj li poste elektis tiujn, kiuj pli proksime servis lin.

Fine en la dinastio Sui, laŭtradicie en la jaro 606, okazis la unuaj ekzamenoj. Tamen tiam, kiam ankaŭ en la sekva dinastio Tang nobelaraj eroj daŭre forte ekzistis en la ekzamensistemo: unue sekvis la ĉefan ekzamenon "dungotesto" de la ministerio pri oficistaro, kiu anstataŭ scioj kontrolis tradiciajn nobelajn ecojn, kiel aspekto kaj parolmaniero. Aldone akademiaj gradoj ne estis tiam la nura aŭ eĉ la plej grava maniero atingi oficistan postenon. Multaj kandidatoj ricevis sian postenon pro personaj rilatoj aŭ kontraŭpage. Legu pli...

Semajno 13[redakti fonton]

Semajno 14[redakti fonton]

Blazono de Burundo

Burundo aŭ Burundio, (burunde Burundi, oficiale Respubliko Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas dividita en dek-sep provincoj, ĉiu nomata pro laŭ specifa ĉefurbo.

Ĝia grandeco estas nur sub 28.000 km² kun proksimuma loĝantaro de preskaŭ 8.700.000. Ĝia ĉefurbo estas Buĵumburo. Kvankam la lando estas en la mezo de la kontinento, multe de la sudokcidenta landlimo estas apuda al Lago Tanganjiko.

La loĝantaro estas ofte klasita kiel apartenanta al la etnoj tvaoj, tucioj kaj hutuoj. Ili okupis Burundon ekde la formado de la lando antaŭ kvin jarcentoj. Ĉe la komenco de la dudeka jarcento, Germanio kaj Belgio okupis la regionon kaj Burundo kaj Ruando fariĝis eŭropa kolonio konita kiel Ruanda-Urundi. Legu pli...

Semajno 15[redakti fonton]

Semajno 16[redakti fonton]

Oficiala emblemo de la projekto Londono 2012

Entute naŭ urboj estis kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012 kaj estis oficiale agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La Komitato unue elektis kvin el ili : Madrido, Moskvo, Novjorko, Parizo kaj Londono, kiu fine venkis la konkurson. La brita ĉefurbo tiel fariĝis la unua urbo, kiu gastigos la Olimpiajn Ludojn por la tria fojo. La kandidatiĝa proceduro por la Somera Olimpiko 2012 estis rigardita kiel unu la plej vigle kontestitaj debatoj en la tuta historio de IOK. Parizo longe restis konsiderata kiel la plej grava favorato de la proceduro, sed la subtenantoj de Londono sukcese influis la tutfinan decidon de la Komitato. Madrido estis ankaŭ rigardita kiel ebla favorato, sed la hispana ĉefurbo ne ricevis sufiĉe multajn voĉdonojn por venki Parizon kaj Londonon. Ankaŭ multe malutilis al la kandidatiĝo de Madrido tio, ke Hispanio jam gastigis la Someran Olimpikon 1992 en Barcelono.

Post teknika ekzameno de la naŭ originalaj kandidatdosieroj, la kvin unuaj urboj estis elektitaj la 18-an de majo 2004 kaj fariĝis la oficialaj kandidatoj. Estis eliminitaj la aliaj kandidatiĝintaj urboj, nome Havano, Istanbulo, Lepsiko kaj Rio-de-Ĵanejro. Kvar el la kvin elektitaj urboj estis prestiĝaj naciaj ĉefurboj, tiel ke despli kreskis tutmonda intereso kaj pasio pri la fina fazo de la proceduro. Parizo kaj Madrido obtenis pli multajn poentojn okaze de la unua ekzameno de siaj dosieroj. Komence de 2005, pli akurata taksado de la kandidatoj preskaŭ egaligis Parizon kaj Londonon kaj instigis specifan rivalecon inter la du ĉefurboj antaŭ la fina baloto. Post kvar-raŭnda baloto dum la 117-a IOK-sesio en Singapuro la 6-an de julio 2005, Londono estis fine elektita de la komitatanoj. Moskvo, Novjorko kaj Madrido estis eliminitaj ekde la unuaj tri raŭndoj. Londono venkis la finan raŭndon danke al plimulto de kvar voĉdonoj kompare kun Parizo, kaj fariĝis la gastigonta urbo de la Somera Olimpiko 2012. Legu pli...

Semajno 17[redakti fonton]

Semajno 18[redakti fonton]

Aradia-title-page.jpg

Aradia, aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj (anglalingve Aradia, or the Gospel of the Witches) estas libro verkita de la usona folkloristo Charles Leland en 1899. La teksto priskribas la kredojn kaj la ritualojn de kripta, religia movado rilate al sorĉarto en Toskanio. Leland firme asertas, ke tiu movado jam ekzistis de pluraj jarcentoj, kiam li malkovris ĝin en la 1890-aj jaroj. La kritikistoj longe diskutis, ĉu la verkisto pravas aŭ ne pri tio. La libro malgraŭe fariĝis unu el la fundamentaj tekstoj de viko kaj novpaganismo.

La teksto mem havas tre miksajn fontojn. Parto de ĝi estas traduko al la angla lingvo, fare de Leland, de la itala manuskripto Vangelo (evangelio). Leland sciigis, ke la manuskripton li ricevis el sia ĉefa korespondantino pri itala sorĉarto, virino de li nomita "Maddalena". La ceteraj ĉapitroj de la libro devenas de la propraj studadoj de Leland pri italaj folkloro kaj tradicioj, inkluzive de aliaj elementoj senditaj de Maddalena. Leland ja eksciis pri la ekzisto de Vangelo ekde 1886, sed Maddalena ne donis ekzempleron al li antaŭ 1897.

Legu la artikolon...

Semajno 19[redakti fonton]

Semajno 20[redakti fonton]

Skizo de Annone fare de Rafaelo, ĉirkaŭ 1514.

Annone (itale) aŭ Hanno (portugale) (naskiĝis ĉirkaŭ 1510; mortis la 8-an de junio 1516) estis blanka azia elefanto , kiun donacis la portugala reĝo Emanuelo la 1-a al la papo Leono la 10-a okaze de ties enposteniĝo. Ĝi alvenis al Romo en 1514 kaj iĝis la dorlotbesto de la papo. Ĝi mortis post konstipo kaj ties kuracadprovo per orriĉigita laksaĵo.

Jam de ĉirkaŭ 800 jaroj elefantoj alvenis kiel diplomataj donacoj aŭ tributoj al Eŭropo, senditaj de orientaj regantoj, hindaj princoj aŭ vasaloj el la norda Afriko. Tiel Karolo la Granda ricevis elefanton nomitan Abul Abbas kaj Frederiko la 2-a posedis la elefanton de Cremona. Post la sesa krucmilito Ludoviko la 9-a venigis hejmen al Francujo elefanton. Ekde la frua moderno la granda besto estis viva kaj atrakcia valoraĵo, ŝatata ilo por enscenigi efike la politikon de eŭropaj regantoj. Legu pli...

Semajno 21[redakti fonton]

Semajno 22[redakti fonton]

Flago-de-Azerbajĝano.svg

Azerbajĝano (en la azera lingvo: AzərbaycanАзәрбајҹан, en la rusa: Азербайджан), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azere: Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amaso elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastriana epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Poste ĝi fariĝis ĝi fariĝis ĝis 1936 kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj. Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de la Konsilio de Eŭropo ekde 2001. Malgraŭ tio ke ĝiaj institucioj estas similaj al la demokratiaj, la registara konduto estas kritikata pro aŭtoritarismo. Legu pli...

Semajno 23[redakti fonton]

Semajno 24[redakti fonton]

Memorejo de la armena genocido en Montrealo, Kanado.

La Armena Genocido (armene Հայոց Ցեղասպանություն; -Hajoc' Ceghaspanutjun' turke: Ermeni Soykırımı), kelkfoje ankaŭ konata kiel armena holokaŭsto, Մեծ Եղեռն, granda hororoarmena masakro, estis la perforta deportado kaj fina murdado dum la regado de la Junaj Turkoj, en la Otomana Imperio, de 1915 ĝis 1917, dum la Unua Mondmilito.

Ĝi karakteriziĝis pro la brutaleco de la masakroj kaj la uzado de perfortaj marŝadoj je ekstremaj kondiĉoj kiuj celis malfortigi kaj konsekvence mortigi la armenojn. Aliaj etnoj krom la armenoj suferis la saman sorton dum tiu ĉi periodo, inter ili troviĝis la asirianoj kaj la grekoj de Pontuso.

La tradicia dato pri ĝia ekiĝo estas memorata la 24-an de aprilo 1915, la sama tago kiel la otomanaj aŭtoritatoj arestis ĉ. 250 armenajn intelektulojn kiuj estis gvidantoj de la armena komunumo de Istanbulo. Poste la otomanaj militistoj forpelis la armenojn el iliaj hejmoj kaj devigis ilin marŝi centojn da kilometroj -laŭlonge de la dezerto de tio kio hodiaŭ estas Sirio- senigataj de nutraĵoj kaj akvo.

Kvankam la Respubliko Turkio, heredanto de la Otomana Imperio, ne neas ke la civilaj masakroj kontraŭ la armenoj vere ekzistis, ĝi ne agnoskas ke ĝi estis genocido, ĝi oficiale konsideras ke tiuj masakroj ne estis la rezulto de amas-ekstermiga plano fare de la Otomana Imperio, sed ke ili okazis pro la interetnaj bataloj, la malsanoj kaj la malsatego dum la konfuza periodo de la Unua Mondmilito. Legu pli...

Semajno 25[redakti fonton]

Semajno 26[redakti fonton]

Semajno 27[redakti fonton]

Bestbatala sceno kun partoj de la eŝatokolo de la dokumento.

La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano (ŝtata arkivejo de Wolfenbüttel, 6 Urk 11) estas dota dokumento de la bizanca princino Teofano, kiu pro sia edziniĝo al la imperiestro Oto la 2-a iĝis en la jaro 972 imperiestrino de la Sankta Romia Imperio kaj poste regis la imperion. La leĝa dokumento starigita de Oto la 2-a estas ekzemplo de politikaj kaj kulturaj kontaktoj inter la okcidenta kaj bizanca-ortodoksa kulturejoj en la 10-a jarcento. Kiel atesto de la otida renesanco sub influo de bizancaj modeloj la kaligrafia manuskripto elstaras kiel unu el la plej belaj artaĵoj de frumezepoka diplomatio.

La 144,5 centimetrojn longa kaj 39,5 centimetrojn larĝa dokumento estas volvolibro (latine: rotulus), kiu konsistas el tri kungluitaj pergamenpecoj. Scienca esploro en Munkeno en la jaro 1966 evidentigis, ke oni uzis minion kaj la planton rubia tinctorum por ruĝigi la pergamenon. Tio indikas, ke la materialo estis verkita en okcidento pli verŝajne ol en la bizanca imperio. La purpura fono estas ornamita de 14 cirkloj kaj du duoncirkloj en duobla perlita kadraĵo laŭ multekostaj bizancaj silktekstaĵoj. Legu pli...

Semajno 28[redakti fonton]

Semajno 29[redakti fonton]

Semajno 30[redakti fonton]

Che Guevara en 1961.

Ernesto Rafael Guevara de la Serna pli konata sub la nomo Che Guevara aŭ simple la Che, pro sia argentina deveno, estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidinto de gerilo kaj ministro de Kubo.

Naskiĝinte en Rosario, Argentino en 1928, Guevara studis medicinon kaj vojaĝis tra Latinameriko, kaj tiel rekte konatiĝis kun la malriĉeco de granda parto de la popolo. Li aliĝis al la movado de la 26-a de julio, revoluciema grupo estrita de Fidel Castro. Post pli ol du jaroj de gerilo, dum kiuj Guevara iĝis komandanto, tiu grupo gajnis la povon en Kubo renversinte la diktatoron Fulgencio Batista en 1959. Guevara okupis plurajn gravajn postenojn en la kuba registaro.

En 1965 post denunco de la ekspluatado de la tria mondo fare de la du blokoj de la malvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi revolucion. Unue en Kongo Kinŝasa, sensukcese, poste en Bolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de la CIA. Post sia morto Che Guevara iĝis arketipo por revoluciaj movadoj en la tuta mondo. Legu pli...

Semajno 31[redakti fonton]

Semajno 32[redakti fonton]

Monumento (tanko T-72) memore al la mortintaj armenoj dum la milito starigita proksime de Stepanakerto.

La Milito en Montara Karabaĥo estas la armita konflikto kiu okazis inter februaro 1988 ĝis majo 1994, en la malgranda enklavo Montara Karabaĥo en la sudorienta regiono de Kaŭkazio, malnova provinco de Sovetunio loĝata de armenoj kaj tute ĉirkaŭata de Azerbajĝano. Laŭlonge de la konflikto, Armenio kaj Azerbajĝano envolviĝis en iompostioma nedeklarita milito en la montara regiono de Karabaĥo, kun la celo subpremi la secesiistojn kaj iredentismajn movadojn de la antikva memstara oblasto. La Parlamento de Montara Karabaĥo voĉdonis favore al la aneksiĝo kun Armenio, kiu estis ratifita per plebiscito kun ega plimulto de la loĝantaro kiu deziris la sendependecon. La agoj por aliĝi al Armenio, kiuj naskiĝis en la 1980-aj jaroj, komence disvolviĝis pace, kvankam la aŭtonomisma premo antaŭ la falo de Sovetunio ĝis fine de la jardeko, ankaŭ pliigis la perforton en la regiono inter ambaŭ etnaj grupoj, kio finiĝis per etna purigo el ambaŭ flankoj.

Ĉi tiu konflikto transformiĝis en la plej grava el tiuj kiuj okazis post la disiĝo de Sovetio en decembro 1991. Legu pli...

Semajno 33[redakti fonton]

Semajno 34[redakti fonton]

Gandhi skribante en Birla House, Mumbajo, aŭguste 1942.

Mohandas Karamchand Gandhi (moːhənd̪aːs kərəmtʃənd̪ gaːnd̪ʱiː, hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, en Esperanto Mahatmo Gandhio) naskiĝis la 2-an de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato, tiam parto de la Brita Imperio. Fariĝinte advokato, en 1892 li vojaĝis al la sud-afrika provinco Natal, kie li komencis politikan agadon kaj kreis la Hindian Kongreson por defendi la rajtojn de hindidevenuloj en Natal.

Gandhi kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvalo volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Li estis arestita, kaj dum sia restado en malliberejo, li legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj.

Post reveno al Hindio, li komencis agitadon por la sendependeco de tiu lando, uzante ĉiam neperfortajn agadojn. Li oponis la dividon de Hindio hinduoj kaj islamanoj, kio kondukis fine al la kreado de du ŝtatoj, Barato kaj Pakistano je la 15-a de aŭgusto 1947. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter baratanoj kaj pakistananoj, sed vane. Li estis mortpafita la 30-an de januaro 1948, fare de fanatika hinduo.

Lia influo en la pacista movado estis kaj restas giganta. Legu pli...

Semajno 35[redakti fonton]

Semajno 36[redakti fonton]

Semajno 37[redakti fonton]

Vincent van Gogh en memportreto.

Vincent van Gogh (naskiĝis la 30-an de marto 1853 en Groot-Zundert, la nuntempa Zundert, Nederlando; mortis la 27-an de julio 1890 en Auvers-sur-Oise, Francujo) estis nederlanda pentristo, kiu havis grandan influon al la pentrarto de la 20-a jarcento. Konforme al nederlanda tradicio li montris ordinarajn objektojn tra la riĉeco de lum-ludo, kiel ekzemple en la pentraĵoj Dormejo en Arles kaj Cigana tendaro. Frua periodo de lia arto estis transiro de realismo al ekspresionismo.

Vincent van Gogh lasis ne nur pli ol du mil pentraĵojn kaj desegnaĵojn, sed ankaŭ pli ol ok cent leterojn skribitajn al siaj familio kaj amikoj, el kiuj 652 al sia frato Theo van Gogh, kun kiu li havis tre proksiman rilaton.

Lia verko estas plena je naturalismo, inspirita de impresionismo, divisionismo kaj punktilismo, anoncis faŭvismon kaj ekspresionismon. Vincent van Gogh, kiu preferis subskribi siajn pentraĵojn per nur Vincent estas nuntempe la plej konata pentristo de la tuta mondo. Legu pli...

Semajno 38[redakti fonton]

Semajno 39[redakti fonton]

Semajno 40[redakti fonton]

Goethe en la jaro 1828.

Johann Wolfgang von Goethe (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1749 en Frankfurto-ĉe-Majno, Germanujo; mortis la 22-an de marto 1832 en Vajmaro) estis germana poeto kaj dramverkisto, krome ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto. Li estas ofte konsiderata la plej grava poeto germana.

Inter la beletraj verkoj de Goethe troviĝas poemoj, dramoj, eposoj (versaj kaj prozaj), membiografiaj, estetik-, art- kaj literaturteoriaj kaj natursciencaj tekstoj. Ankaŭ lia vasta korespondado havas gravan literaturan signifon. Goethe estis unu el la unuaj kaj la plej grava reprezentanto de Sturm und Drang. Lia romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther) famigis lin en 1774 en la tuta Eŭropo. Poste li orientiĝis enhave kaj formale laŭ la idealoj de la antikvo, kaj iĝis ekde la 1790-aj jaroj kune kun Friedrich Schiller unu el la plej gravaj reprezentantoj de la vajmara klasikismo. Maljunulo, li estis konsiderata eksterlande reprezentanto de la spirita Germanujo.

Dum la aprezo de Goethe unue malaltiĝis post lia morto, li iĝis en la Germana Imperiestra Regno ekde 1871 kronatesto de la nacia identeco de la germanoj. Estiĝis adoro ne nur de la verkoj, sed ankaŭ de la personeco de la poeto, kies vivokonduto estis konsiderata modela. Ĝis nun Goethe estas konsiderata la plej grava germana poeto, kaj lia verko estas unu el la pintoj de la monda literaturo. Legu pli...

Semajno 41[redakti fonton]

Semajno 42[redakti fonton]

Mapo de Ameriko de la kartografo Jodocus Hondius, 1640.

Ameriko estas la dua plej granda kontinento en la mondo, post Azio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisferio de la Tero. Ĝi etendiĝas ekde la Arktika Glacia Oceano norde ĝis la Horna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kiuj limigas la kontinenton oriente kaj okcidente, respektive.

Kun surfaco de pli ol 42.000.000 km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉ. 12% de la homaro.

Pro tia grando kaj geografia karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita en Nordameriko, Centrameriko, la Antiloj kaj Sudameriko. Kelkaj geografoj konsideras ke Centrameriko kaj Antiloj estas unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulutaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.

La kontinento estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de la aztekoj. Legu pli...

Semajno 43[redakti fonton]

Semajno 44[redakti fonton]

Polica foto de Landru en 1921.

Henri Désiré Landru (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1869 en 19-a arondismento de Parizo, ekzekutita la 25-an de februaro 1922 en Versailles) estis franca krimulo kaj seria murdisto. Li estis kromnomita «La Blua-Barbo de Gambais».

Por havigi al si enspezojn, ekde 1915 Landru trapasis la sojlon kiu kondukis lin al eŝafodo. Ŝajnigante sin vidvo, sola kaj disponanta ioman riĉecon, li entreprenis amindumi virinojn solajn, kiuj sen esti vere riĉaj, posedis iujn monŝparojn kaj ĉefe pasigis vivon sufiĉe izolitan de sia ĉirkauaĵo. Simulante prosperon kiu estis nura fasado, li loge promesis al ili edziĝon kaj invitis ilin mallonge resti en izolita vilao. Dank' al persista elokvento, li subskribigis prokurojn de siaj viktimoj, poste ebligante al li akapari iliajn bankkontojn. Nur restis al li murdi tiujn malprudentajn virinojn, kaj malaperigi la korpojn. Oni poste supozis, ke li bruligis ilin en la forno de la vilaoj kiujn li luis.

Landru estis malkovrita, kaptita kaj akuzita pro murdo de 11 personoj.

Lia proceso fariĝis spektaklo. Lia advokato talente defendis lin, tamen, fronte al serio da nerefuteblaj atestoj kaj aro da konvinkaj probablecoj, ne povis eviti al li esti kondamnita al morto la 30-an de novembro 1921. Legu pli...

Semajno 45[redakti fonton]

Semajno 46[redakti fonton]

Soldatoj sur stratoj de Buĵumburo, 2006.

Oni konas sub la nomo Burunda enlanda milito la sinsekvon de armitaj konfliktoj disvolviĝintaj en Burundo, precipe kiel sekvo de konfrontiĝoj inter la hutuoj kaj tucioj, la ĉefaj etnoj de la lando. La malferma milito komenciĝis en 1993, post kiam estis murdita la unua demokratie elektita kaj unua hutua prezidanto Melchior Ndadaye, kaj finiĝis en 2005 post la enpostenigo de prezidanto Pierre Nkurunziza, kvankam ankoraŭ parte okazis armitaj problemoj ĝis 2009, post kiam senarmiĝis lasta ribela grupo. Entute perforte pereis dum tiu periodo almenaŭ 300 000 homoj. Legu pli...

Semajno 47[redakti fonton]

Semajno 48[redakti fonton]

Francio dum la Dua Mondmilito, kiam furoris Milito de la Ondoj ĉirkaŭ Radio Franca Internacia.

Radio France internationale estas franca publika radiostacio, kies elsendejo estas en Parizo. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la komencliteroj de ĝia nomo: RFI (franca prononco: er-ef-i). Ĝiaj programoj estas direktitaj al la tuta mondo. Kun 45 milionoj da aŭskultantoj en 2006, ĝi estas la tria internacia radiostacio la plej aŭskultata en la mondo post BBC World Service, kaj Voice of America, je egaleco kun Deutsche Welle.

RFI elsendas 24 horojn el 24 tutmonde en la franca kaj 19 aliaj lingvoj, per frekvenca modulado (FM), per altfrekvenco (kurtaj ondoj) kaj per amplitudo-modulado (AM), per kablo, per la satelita reto Worldspace, kaj interrete per rfi.fr. RFI estas centprocente filio de la publika franca organismo Société de l'audiovisuel extérieur de la France (Societo de ekstera aŭdvida servo de Francio), jam de 2008.

Dum la Dua Mondmilito okazis milito de la ondoj ĉirkaŭ Radio France, inter la rivalaj elsendoj de la registaro de la reĝimo de Vichy kaj la partianoj de la rezisto kontraŭ la nazia okupado. Legu pli...

Semajno 49[redakti fonton]

Semajno 50[redakti fonton]

Bruligado de la kavaliro de Hohenberg kaj de lia servanto, kondamnita je la mortpuno en la ŝtiparo pro sodomio, antaŭ la urbomurego de Zuriko, 1482.

La samseksemo en Eŭropo estis diversmaniere traktata kaj (mal)tolerata dum la paso de la tempo en la eŭropa kontinento. Kvankam nuntempe samseksemo estas akceptata relative normale en multaj landoj de la malnova kontinento, ĝi estis severe persekutata dum diversaj historiaj periodoj kaj ideologiaj sistemoj, tiaj kiaj naziismo, komunismo aŭ pli frue la inkvizicio.

La diversaj eŭropaj administradoj, kaj ŝtataj kaj regionaj, iom post iom nuligis la leĝojn kiuj punis aŭ diskriminaciis la samseksemulojn, sed multe pli ĵuse, tiuj leĝoj ampleksiĝadas por ke la samseksemuloj havu la samajn rajtojn kiel la aliseksemuloj, tiaj kiaj la registrita partnereco aŭ la edz(in)eco, aŭ la nuligado kaj punigado de la homofobio. En la plimulto de landoj el iama socialisma Eŭropo ne ekzistas leĝoj kiuj egaligas la rajtojn de samseksemuloj al tiuj de aliseksemuloj, dume en okcidenta troviĝas pluraj landoj kiuj protektas kaj defendas tiajn rajtojn.

Ekzemplo de tiu evoluo estas tiu kiun faris la Eŭropa Parlamento, kiu konsideras la homofobion kiel timo bazata sur antaŭjuĝoj. Legu pli...

Semajno 51[redakti fonton]

Monto Sankta Mikaelo en Normandio.

Monto Sankta Mikaelo (en la franca: Mont Saint Michel) estas roka insulo en la vadomaro de la marenfluejo de la Couesnon, ĉirkaŭ 1 kilometro antaŭ la normanda marbordo. La insulo famiĝis pro la tie konstruita benediktana monaĥejo (11-a ĝis 16-a jarcento), kiu superrigardas la nur ĉirkaŭ 55.000 kvadratmetrojn grandan insuleton (ĉirkaŭo de proksimume 830 metroj). La statuo de Sankta Mikaelo sur la pinto de la abateja preĝejo kulminas je 170 metroj super la maro. Ĝi estas unu el la plej belaj ekzemploj pri franca mezepoka arkitekturo kaj pri abatejo fortikigita.

Monto Sankta Mikaelo nomiĝas ankaŭ la urbo (departemento Manche, regiono Malsupra Normandio), kiu estis fondita en 708, kaj vivis dum la mezepoko danke al pilgrimuloj kaj hodiaŭ danke al turismo.

Ankoraŭ hodiaŭ loĝas kaj laboras benediktanoj en la monaĥejo, kvankam la Monto Sankta Mikaelo iĝis granda turistocelo, kiun vizitas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj ĉiujare. La monto kaj la golfeto estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko, ekde 1979 Legu pli...

Semajno 52[redakti fonton]