Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/07

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Howard Zinn
Howard Zinn

Howard Zinn (naskiĝis la 24-an de aprilo 1922 en Brooklyn, Nov-Jorko, mortis la 27-an de januaro 2010 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona historiisto kaj politikologo, iama profesoro de la departemento pri politikaj sciencoj de la Universitato de Bostono, aŭtoro de dudeko da libroj el kiuj la furorlibro "A People's History of the United States" (Popola Historio de Usono, 1980). Li laste vivis en Newton en Masaĉuseco.

Lia edzino Roslyn, kiu estis mem artistino kaj eldonistino, aktive partoprenis en la publikigo de ĉiuj libroj de sia edzo. Ŝi mortis la 14-an de majo 2008, ili estis geedzoj jam de 64 jaroj. La verkoj de Zinn inspiriĝas el marksismo, anarkiismo kaj el la socialdemokrata penso. Ekde 1956, Howard Zinn fariĝis direktoro de la departemento pri Historio kaj Sociaj Sciencoj de Spelman College en Atlanta, universitato pri liberalaj artoj rezervita al afrik-usonaj studentoj. Dum siaj jaroj de instruado en Georgio, li aktive partoprenis en la afrik-usona movado por civitanaj rajtoj. Ekde la jardeko 1960, li fariĝis unuaranga figuro sur la tereno de movadoj por civitanaj kaj civilaj rajtoj same kiel kontraŭmilita en Usono. Legu pli...