Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/20

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de Annone fare de Rafaelo, ĉirkaŭ 1514.
Skizo de Annone fare de Rafaelo, ĉirkaŭ 1514.

Annone (itale) aŭ Hanno (portugale) (naskiĝis ĉirkaŭ 1510; mortis la 8-an de junio 1516) estis blanka azia elefanto , kiun donacis la portugala reĝo Emanuelo la 1-a al la papo Leono la 10-a okaze de ties enposteniĝo. Ĝi alvenis al Romo en 1514 kaj iĝis la dorlotbesto de la papo. Ĝi mortis post konstipo kaj ties kuracadprovo per orriĉigita laksaĵo.

Jam de ĉirkaŭ 800 jaroj elefantoj alvenis kiel diplomataj donacoj aŭ tributoj al Eŭropo, senditaj de orientaj regantoj, hindaj princoj aŭ vasaloj el la norda Afriko. Tiel Karolo la Granda ricevis elefanton nomitan Abul Abbas kaj Frederiko la 2-a posedis la elefanton de Cremona. Post la sesa krucmilito Ludoviko la 9-a venigis hejmen al Francujo elefanton. Ekde la frua moderno la granda besto estis viva kaj atrakcia valoraĵo, ŝatata ilo por enscenigi efike la politikon de eŭropaj regantoj. Legu pli...