Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/24

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorejo de la armena genocido en Montrealo, Kanado.
Memorejo de la armena genocido en Montrealo, Kanado.

La Armena Genocido (armene Հայոց Ցեղասպանություն; -Hajoc' Ceghaspanutjun' turke: Ermeni Soykırımı), kelkfoje ankaŭ konata kiel armena holokaŭsto, Մեծ Եղեռն, granda hororoarmena masakro, estis la perforta deportado kaj fina murdado dum la regado de la Junaj Turkoj, en la Otomana Imperio, de 1915 ĝis 1917, dum la Unua Mondmilito.

Ĝi karakteriziĝis pro la brutaleco de la masakroj kaj la uzado de perfortaj marŝadoj je ekstremaj kondiĉoj kiuj celis malfortigi kaj konsekvence mortigi la armenojn. Aliaj etnoj krom la armenoj suferis la saman sorton dum tiu ĉi periodo, inter ili troviĝis la asirianoj kaj la grekoj de Pontuso.

La tradicia dato pri ĝia ekiĝo estas memorata la 24-an de aprilo 1915, la sama tago kiel la otomanaj aŭtoritatoj arestis ĉ. 250 armenajn intelektulojn kiuj estis gvidantoj de la armena komunumo de Istanbulo. Poste la otomanaj militistoj forpelis la armenojn el iliaj hejmoj kaj devigis ilin marŝi centojn da kilometroj -laŭlonge de la dezerto de tio kio hodiaŭ estas Sirio- senigataj de nutraĵoj kaj akvo.

Kvankam la Respubliko Turkio, heredanto de la Otomana Imperio, ne neas ke la civilaj masakroj kontraŭ la armenoj vere ekzistis, ĝi ne agnoskas ke ĝi estis genocido, ĝi oficiale konsideras ke tiuj masakroj ne estis la rezulto de amas-ekstermiga plano fare de la Otomana Imperio, sed ke ili okazis pro la interetnaj bataloj, la malsanoj kaj la malsatego dum la konfuza periodo de la Unua Mondmilito. Legu pli...