Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/44

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polica foto de Landru en 1921.
Polica foto de Landru en 1921.

Henri Désiré Landru (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1869 en 19-a arondismento de Parizo, ekzekutita la 25-an de februaro 1922 en Versailles) estis franca krimulo kaj seria murdisto. Li estis kromnomita «La Blua-Barbo de Gambais».

Por havigi al si enspezojn, ekde 1915 Landru trapasis la sojlon kiu kondukis lin al eŝafodo. Ŝajnigante sin vidvo, sola kaj disponanta ioman riĉecon, li entreprenis amindumi virinojn solajn, kiuj sen esti vere riĉaj, posedis iujn monŝparojn kaj ĉefe pasigis vivon sufiĉe izolitan de sia ĉirkauaĵo. Simulante prosperon kiu estis nura fasado, li loge promesis al ili edziĝon kaj invitis ilin mallonge resti en izolita vilao. Dank' al persista elokvento, li subskribigis prokurojn de siaj viktimoj, poste ebligante al li akapari iliajn bankkontojn. Nur restis al li murdi tiujn malprudentajn virinojn, kaj malaperigi la korpojn. Oni poste supozis, ke li bruligis ilin en la forno de la vilaoj kiujn li luis.

Landru estis malkovrita, kaptita kaj akuzita pro murdo de 11 personoj.

Lia proceso fariĝis spektaklo. Lia advokato talente defendis lin, tamen, fronte al serio da nerefuteblaj atestoj kaj aro da konvinkaj probablecoj, ne povis eviti al li esti kondamnita al morto la 30-an de novembro 1921. Legu pli...