Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/03

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigita manuskripto de Toros Roslin.
Bildigita manuskripto de Toros Roslin.

Armena reĝlando en Kilikio (konata ankaŭ kiel Malgranda ArmenioNova Armenio; armene Կիլիկիոյ Հայկական Թագաւորութիւն) estis mezepoka ŝtato fondita fare de armenaj fuĝintoj, kiuj elmigris en Kilikion antaŭ selĝuka invado sur Kaŭkazio. La ŝtato etendiĝis en Aleksandreta golfo en Mediteraneo, en la hodiaŭa Turkio. La reĝlando estis sendependa proksimume en la jaroj 1078 - 1375.

La reĝlando en Kilikio naskiĝis el armena princlando fondita en la jaro 1080 fare de Rubenida Dinastio, la apuda branĉo de Bagratida dinastio, kiu regis en Armenio kaj Kartvelio. La unua ĉefurbo de la kilikia reĝlando estis Tarsus sed poste estis Sis, la hodiaŭa turka urbo Kozan. Dum la krucmilitoj la armenoj estis proksimaj aliancanoj de eŭropaj krucistoj kaj ili mem nomiĝis ŝirmejo de la kristanismo en la oriento. Kilikio ekde la tempo, kiam la armenoj estis sub fremda regado, servis kiel centro de la armena kulturo kaj naciismo. Legu pli...