Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/46

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurda kavalerio de la Otomana Armeo en Kaŭkazio en 1915.
Kurda kavalerio de la Otomana Armeo en Kaŭkazio en 1915.

La Militkampanjo en Kaŭkazio estas la nomo kiun ricevas la armitaj konfliktoj inter la Otomana Imperio kaj la Rusia Imperio, en kiuj poste partoprenis armeoj de Azerbajĝano, Armenio, la Diktaturo de Centra Kaspio kaj la Brita Imperio, kiel parto de la Mezorienta Fronto de la Unua Mondmilito. La militkampanjo etendiĝis de Kaŭkazio ĝis la Orienta Anatolio atingante la urbojn Trabzon, Bitlis, Muş kaj Van. La surtera militado estis akompanita de la rusa mararmeo en la regiono de la Nigra Maro en Otomana Imperio.

La 23-an de februaro 1917, la rusa antaŭenmarŝo estis haltita post la Rusa revolucio de 1917 kaj la Kaŭkaza Rusa Armeo disiĝis kaj estis anstataŭita per la fortoj de la nova fondita Armena ŝtato, inkluzivante la lastajn unuojn de armenaj volontuloj kaj de la Armena milico.

La 3-an de marto 1918, la kampanjo inter la Otomana Imperio kaj Rusio finiĝis per la Traktato de Brest-Litovsk kaj je la 4-a de junio 1918, la Otomana Imperio subskribis la Traktaton de Batum kun Armenio. Tamen, la armitaj konfliktoj daŭris kiam la Otomana Imperio daŭre engaĝiĝis kun la Diktaturo de Centra Kaspio, la Respubliko Montara Armenio kaj aliancita forto nomita Dunsterforce de la Brita Imperio ĝis la Armistico de Mudros subskribita la 30-an de oktobro 1918.
Legu pli...