Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/22

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literofteco estas la ofteco de la diversaj literoj de la alfabeto en teksto. Tia ofteco ege varias — unue de litero al litero ene de la apliko de specifa alfabeto por specifa lingvo, due la literoftecoj range malsamas de lingvo al lingvo. Ekzemple en Esperantaj tekstoj la plej ofta litero estas A. Tre malofta estas aliflanke la litero Ĥ. Kontraste, en Anglaj tekstoj la plej ofta litero estas E. Do oni devas pritrakti literoftecon po lingvo.

Koni la literoftecon de lingvo estas utile, se oni volas malĉifri tre simplan litersubstituan ĉifron. La aŭtoro Arthur Conan Doyle lasas sian protagoniston Sherlock Holmes en la rakonto La aventuro de la dancantoj fari ĝuste tion.

La saman malĉifradan metodon oni povas apliki por solvi la proverboĉifrojn, kiuj iam kaj iam aperas en kelkaj E-gazetoj, ekz. Monato, La Gazeto. Tie kaŝiĝas konata proverbo malantaŭ simpla litersubstitua kodo. Jen ekzemplo: Ω▼♀☺♣€₤ €→ †☼♂₤ #₤♫→§@☼Ø♣± €→ ∩ #♣Ω₤

Aldone estas menciinde, ke la Morsa kodo ...