Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda sulo
Norda sulo

La Norda sulo (Morus bassanusSula bassana), estas granda marbirdo (ĝis 90 cm, nome la plej granda sulo) de la familio de Suledoj kaj genro Morus, diferencaj de aliaj suloj per pli svelta kaj flaveca kapo. En ties mondoparto ĝi estas nomata ankaŭ simple kiel Sulo. Ĝi estas mara birdo kiu ripozas surtere nur por nestumi kaj idozorgadi; ĝi reproduktiĝas en kolonioj de ĝis 35,000 paroj ambaŭflanke de Norda Atlantiko kaj faras sezonajn migradojn.

Temas pri grandaj birdoj kiuj longas je 85-97 cm, kun enverguro inter 170 kaj 192 cm, sed plej ofte 170 cm. Ili pezas ekde 2300 g ĝis 3600 g. Antaŭ elnestiĝo, la nematuruloj (ĉirkaŭ 10semajnaĝaj) povas pezi pli ol 4 kg. La flugiloj, longaj kaj mallarĝaj, estas el 47 al 53 cm longaj kaj la beko de 9 al 11 (mezurinta el la kapo). La grando de ambaŭ seksoj estas simila.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ordeno de germanaj kavaliroj - Esperanto-movado en Vigo - Senarbarigo