Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tapiŝo de Bayeux aŭ pli ĝuste la tapeto de Bayeux, ankaŭ tapeto de la reĝino Matilda aŭ plej frue la tolaĵo pri la konkero estas brodaĵo kiu bilde prezentas la konkeron de Anglio fare de Vilhelmo la 1-a en la jaro 1066.

La tapiŝo estis verŝajne mendita de Odo de Bayeux, duonfrato de Vilhelmo la Konkerinto. Ĝi priskribas la eventojn pri la konkero de Anglio en la jaro 1066, detalante la ŝlosilajn eventojn de tiu konkero, ĉefe la batalo apud Hastings. Tamen preskaŭ duono de la scenoj prezentas eventojn antaŭ la invado. Kvankam ĝi estas tre favora al Vilhelmo (ĝia celo certe estis pravigi liajn agadojn), la tapiŝo de Bayeux havas neestimeblan valoron dokumentan pri la kono de la 11-a jarcento en duklando Normandio kaj Anglio: ĝi sciigas al ni pri vestaĵoj, kasteloj, ŝipoj kaj tiamaj vivkondiĉoj.

La tapiŝo de Bayeux estas nun videbla en la urba muzeo de Bayeux en la provinco Normandio de Francio. Detala brodaĵa kopio el la 19-a jarcento ekspoziciatas en la urba muzeo de Reading en Britio. Ekde la jaro 2007 la tapiŝo konsideratas parto de la UNESKO-programo Memoro de la Mondo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Klasifiko Internacia de Malsanoj - ĉieldisko de Nebra - Aleksandro Blok