Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/26

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono
blazono

La monarkia ŝtato Germana Regno aŭ neformale Germana Imperiestra Regno ekzistis de 1871 ĝis 1918, kiam abdikis imperiestro Vilhelmo la 2-a. La ŝtato mem plu ekzistis, sub la sama oficiala nomo Germana Regno (Deutsches Reich), kiel Vajmara Respubliko. Pro la Francia-Prusia Milito en 1870, la sudgermanaj princoj aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu ŝanĝis sian nomon al Germana Regno kaj ricevis novan konstitucion en 1871. Plej alta organo estis la Federacia Konsilio de la ŝtatoj kaj urboj, kies prezidanto estis la prusa reĝo, samtempe Germana Imperiestro. Tiu imperiestro nomumis regnan kancelieron, la estron de la ĉiutaga politiko. Sed ekzistis krome parlamento (Reichstag), kiu estis elektita laŭ ĝenerala balotrajto (por viroj).

La Regno estis federacio de 25 ŝtatoj (inkluzive de tri liberaj urboj, ekskluzive de la Regna Lando Alzaco-Loreno). Ekde 1884 Germanio havis koloniojn, komence en Afriko, poste ankaŭ en Pacifiko. Germanio fariĝis unu el la plej gravaj industriaj landoj de la mondo. Post la devigita abdiko de Vilhelmo la 2-a en 1918, Germanio donis al si en 1919 respublikan konstitucion. Komenciĝis la periodo de la Vajmara Respubliko (1919-1933).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Benjamin Franklin - antarkta traktato - Erfurto