Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/52

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jináb-i-Ṭáhirih (arabe طاهره "La Pura") estis titolo de Fáṭimih Baraghání (n. en 1817-18, m. en 1852), kiu estis influa poetino kaj teologino de la Baba Kredo en Persio (Irano). Post edziniĝo, en la fruaj 1840-aj jaroj ŝi intense studis la instruojn de Ŝejĥo Ahmad kaj komencis sekretan korespondadon kun lia posteulo Sajid Kazim Raŝti. Tahirih vojaĝis al la ŝijaisma sankta urbo Karbalo por renkonti Kazim Raŝti, sed li mortis kelkajn tagojn antaŭ ol ŝia alveno. En 1844 ŝi konatiĝis kun la instruoj de Báb kaj akceptis liajn religiajn asertojn. Ŝi frue gajnis renomon kaj infamion pro sia fervora fido kaj "sentima devoteco". Poste ekzilita el Irano, Tahirih instruis sian kredon preskaŭ ĉiumomente. La persa klerikaro malamis ŝin kaj strebis malliberigi ŝin por meti finon al ŝia misia laboro. Ŝi batalis kun sia familio laŭlonge de sia vivo, kiu volis ke ŝi revenu al la tradicia kredo de la familio.

Tahirih estas probable pli memorata pro sia ekspono en kunveno dum la Konferenco de Badaŝto. La inaŭguro kaŭzis abundan diskutadon kaj Báb nomis ŝin La Pura por montri sian subtenon al ŝi. Ŝi baldaŭ estis arestita kaj metita en domareston en Teherano. Kelkajn jarojn poste, meze de 1852 ŝi estis kaŝe ekzekutita pro sia kredo je Babismo. Ekde ŝia morto, la baba kaj bahaa literaturoj veneradas ŝin je la nivelo de martiro, priskribita kiel "la unua virino kiu estis martiro". Kiel elstara babano (ŝi estis la deksepa disĉiplo aŭ "Litero de la Vivanto" de Báb) ŝi estas alte estimata de bahaanoj kaj bajananoj kaj ofte menciata en la bahaa literaturo kiel ekzemplo de kuraĝo en la lukto por la virinaj rajtoj. Ŝia naskiĝdato estas necerta ĉar la registrolibro estis detruita okaze de ŝia ekzekuto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: elektromagnetismo - Islando - Gabriel García Márquez