Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/20

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samarkando
Samarkando

Samarkando (uzbeke: Samarqand); ankaŭ konata internacie kiel Samarkand) estas urbo en Uzbekio, ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas fama pro sia arkitekturo.

Samarkando estas tre malnova urbo, kiun oni fondis antaŭ preskaŭ 3 mil jaroj. Aleksandro la Granda konkeris la urbon en la jaro -329. Grekoj nomis ĝin "Marakanda". En tiu tempo kaj ankaŭ poste Samarkando estis grava urbo de la vojo de silko de Ĉinio al la okcidento.

En la frua islama epoko ekde la 7-a jarcento la urbo prosperis ĝis la detruo fare de Ĝingis-Ĥano en la jaro 1220. En la 14-a jarcento Tamerlano igis Samarkandon ĉefurbo de sia granda imperio.

En 1868 Samarkando iĝis parto de la Rusia Imperio kaj de 1925 ĝis 1930 ĝi estis ĉefurbo de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nizo - Julio Cezaro - Oto-Matilda-Kruco