Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la nova sinagogo
la nova sinagogo

La nova sinagogo de Berlino en la strato Oranienburger Straße en la kvartalo Spandauer Vorstadt de la urba distrikto Berlin-Mitte estas konstruaĵo de elstara signifo en la historio de la urba juda loĝantaro de la urbo kaj ankaŭ en ĝenerala perspektivo estas grava konstrua monumento. La konservita parto de la konstruaĵo estas leĝe protektata monumento. La sinagogon planis la arkitektoj Eduard Knoblauch kaj Friedrich August Stüler. Krom por diservoj, la konstruaĵo ankaŭ uziĝis por publikaj koncertoj, inter ili ekzemple violina koncerto kun Albert Einstein en 1930.

Post kiam la konstruaĵo estis difektita kadre de la pogromoj de novembro 1938 kaj de bombadoj de la Dua Mondmilito, en GDR ekzistis planoj neniigi la lastajn konstruaĵopartojn kaj nur meti memorŝtonon al tiu loko, sed en 1988, lige al memorigoj pro la 50-jara datreveno de la pogromoj de novembro 1938 estis starigita fondaĵo kun la celo rekonstrui la sinagogon kaj samtempe krei centron por flegado kaj konservado de la loka juda kulturo. La renovigaj laboroj estis finitaj en 1993, tri jarojn post la reunuiĝo de Germanio. Amplekse protektata kontraŭ aktualaj teroraj minacoj kaj de dekstraj ekstremistoj kaj de islamistoj, la renovigita konstruaĵo remalfermiĝis en decembro 1994. En senpera najbareco troveblas pluraj instalaĵoj de la urba juda komunumo, judaj restoracioj, kafejoj kaj juda arta galerio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Samarkando - Nizo - Julio Cezaro