Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/41

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Molière
Molière

Jean-Baptiste Poquelin, alinomita MOLIÈRE ​[mɔljɛʁ] kaj Moliero en esperanto (naskiĝis en Parizo, estis baptita la 15-an de januaro 1622 kaj mortis la 17-an de februaro 1673 en Parizo), estis franca dramaturgo kaj komediisto.

Konsiderata kiel animo de aktora grupo el kiu evoluis la teatrejo Franca Komedio, li restas tie la plej ludata aŭtoro. Senkompata kontraŭ pedanteco de falsaj sciuloj, mensogoj de nesciaj kuracistoj, pretendemo de novriĉaj burĝoj, Molière amis junularon, kiun li volis liberigi de absurdaj postuloj. Fore de rigoroj de devoteco aŭ asketismo, lia rolo de moralisto haltas tie, kien li difinis ĝin: « Mi ne scias ĉu ne estas pli bone labori por korekti kaj mildigi la pasiojn de homoj ol voli tute fortranĉi ilin », kaj lia celo estis unue « ridigi honestajn homojn ». Li do alproprigis al si la devizon Castigat ridendo mores (Ĝi punas ridante morojn) kiu aperis sur italaj scenejoj ekde la 1620-aj jaroj en Francio, pri komedio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Giacomo Puccini - Voltaire - Ordeno de germanaj kavaliroj