Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/52

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantujo (aŭ Esperantio, kvankam -ujo estas pli proksima al la kerna signifo “entenanto de”) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata, kvazaŭ temus pri lando. Kvankam ĝi kompreneble ne okupas propran areon de la tersurfaco, Esperantujon konsistigas 120 landoj el la mondo.

Esperantujo signifas ĉiu fizika loko kiel Esperanto-renkontiĝoj aŭ virtualaj retoj kie kunvenas Esperanto-parolantoj. Foje oni diras, ke ĝi estas ĉie, kie esperantistoj kunestas.

Ekzistas germana urbo, Hercbergo, kiu ekde la 12-a de julio 2006 nomiĝas “la Esperanto-urbo”. Tie estas dulingvaj ŝildoj kaj montriloj, en la germana kaj en Esperanto.

Ekzistas provoj aperigi sur monda mapo la lokojn, kie troviĝas esperantistoj tra la landoj. Unu el la plej novaj kaj uzataj estas la retejo Esperantujo.directory.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Esperanto-kulturo - partio - aldomigo