Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/13

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roald Engelbregt Gravning AMUNDSEN [RUal Amunsn] (naskiĝis la 16-an de julio 1872, mortis ĉirkaŭ la 18-an de junio 1928) estis norvega polusa esploristo. Li estas plej konata ĉar estis la unua homo kiu atingis en Antarkto la Sudan Poluson, precize la 14-an de decembro 1911, kaj ĉar estis la unua homo kiu velveturis tra la tuta Nordokcidenta pasejo dum 1903-1906 en Arkto. En 1926, li estis la unua ekspediciestro de aera ekspedicio al la Norda Poluso. Amundsen estas agnoskita kiel la unua persono, sen disputo, kiu atingis ambaŭ polusojn.

En junio de 1928, dum li partoprenis en savomisio per aerŝipo Airship Italia, tiu aeraparato malaperis. Amundsen estis dum la Heroa epoko de antarkta esplorado inter ŝlosilaj ekspediciestroj, en la klaso de Douglas Mawson, Robert Falcon Scott, kaj Ernest Shackleton.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Amazono (rivero) - Alĝerio - Trikmaŝino