Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/49

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Svislando (ankaŭ SvisioSvisujo, aŭ, kiel traduko de Schweizerische Eidgenossenschaft kaj samsignifaj alilingvaj vortoj, Svisa KonfederacioHelveta Konfederacio; historie ankaŭ Helvetio) estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. La oficialalingvaj nomoj estas la jenaj:

  • germane: Die Schweiz aŭ oficiale Schweizerische Eidgenossenschaft;
  • france: Suisse aŭ oficiale Confédération Suisse;
  • itale: Svizzera aŭ oficiale Confederazione Svizzera;
  • romanĉe: Svizra aŭ oficiale Confederaziun Svizra;
  • latine oficiale: Confoederatio Helvetica (tio estas la deveno de la oficiala mallongigo CH).

La alemana (germana lokadialekta) nomo estas Schwiz.

Svislando limas en nordo al Germanio, en oriento al Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, en sudo al Italio, kaj en okcidento al Francio.

Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro 1291 per la fondo de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de la imperio en 1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de la Helveta Revolucio en 1798, kaj la hodiaŭa ferderacia svisa ŝtato fondiĝis en 1848.


plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Santiago-de-Kompostelo - Aviceno - Insulo Alexander