Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spektoradego ĉe Oktoberfest en 2003.

Spektoradegoradego de Ferris (foje ankaŭ nomata granda rad(eg)ogiganta rad(eg)o) estas konstruaĵo, kiu konsistas el granda vertikala radego kun pasaĝeraj gondoloj, kiuj estas fiksitaj ĉe la rando.

Spektoradegoj estas ofta atrakcio en atrakci-parkoj, sed ankaŭ povas esti parto de kutimaj urbaj parkoj kaj publikaj lokoj. Tiuj radegoj kutime kapablas porti ĉirkaŭ 50-100 homojn.

La vojaĝaj notoj pri la vizito de la bulgara urbo Phillippopolis (nuntempe Plovdiv) la 16-an de Majo 1620 de la brita vojaĝemulo Peter Mundy, 1608–1667, enhavas la priskribon kaj ilustraĵon de "Kelkaj tipoj de balanciloj, kiujn oni uzas por ĝojigi publikon dum la festo de Biram" en la Otomanaj Balkanoj. Inter tiuj "malplej danĝera kaj problema" nur por infanoj estas la spektoradego "kvazaŭ la radego de la gruo ĉe Customhowse Key", kie la pasaĝeroj balancis en malgrandaj maŝoj, foje sidante, foje pendanta je diversaj anguloj.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: birdumo - infanlaboro - sinagogo de Worms