Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/26

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotabulo

Goo (japane: go 碁 aŭ igo 囲碁, ĉine: wéiqí 圍棋, koree: baduk 바둑) (ankaŭ vejĉio, vejĉi-ludo) estas tabulludo ludata sur tabulo kun 19×19 linioj, kun nigraj kaj blankaj rondaj ŝtonetoj.

Ĝi estas tre malnova ludo. Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio. La reguloj uzataj en diversaj landoj estas preskaŭ la samaj, tamen ekzistas malgrandaj diferencoj ekz. pri poentokalkulado.

Unu el du ludantoj havas nigrajn ŝtonetojn, kaj la alia havas blankajn. La ludantoj alterne metas ŝtonetojn sur la tabulon, sur la interkruciĝojn de la linioj, kaj konkuras por ĉirkaŭi per la ŝtonetoj pli grandan teritorion ol la kontraŭula teritorio.

La aparto de goo estas unue ĝia granda komplekseco - ekzistas multnombraj variantoj, kaj la plialtigo de la ludnivelo kaj la plibonigo de la stilo estas taskoj pri kiuj ludanto povas labori dum sia tuta vivo. Aliflanke la bazaj reguloj estas tiel simplaj, ke eblas lerni ilin tre rapide.


plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Rastafaria movado - Albert Camus - Eŭropa Unio - Charlie Chaplin - Erevano - Dua Mondmilito