Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/03

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simone de Beauvoir (1955)

Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de BEAUVOIR [simɔn də boˈvwaʁ] (naskiĝis la 9-an de januaro 1908 en Parizo — mortis la 14-an de aprilo 1986 en Parizo) estis franca verkistino, filozofino, socisciencistino kaj feministino.

Ŝi verkis plurajn romanojn, monografiojn pri filozofio, politiko kaj sociaj temoj, eseojn, biografiojn, kaj membiografion en pluraj volumoj. Nuntempe ŝi estas plej konata pro siaj metafizikaj romanoj, inter kiuj elstaras L'invitée ("La invititino", 1943) kaj Les mandarins ("La mandarenoj", 1954), kaj ankaŭ pro sia eseo Le deuxième sexe ("La dua sekso", 1949), en kiu ŝi detale analizas la subpremon de virinoj fare de viroj, kio iĝis mejloŝtono de la nuntempa feminismo.

Ŝi estas ankaŭ konata pro sia vivdaŭra pluramema rilato al Jean-Paul Sartre.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Baziliko Sankta Petro - Diplomatio - Jorge Luis Borges