Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organizo aŭ organizaĵo[redakti fonton]

Jam de pluraj jaroj estas okazanta iu tablotenisa ludo en Vikipedio. Iuj korektas la vorton "organizo" al "organizaĵo" kaj aliaj denove korektas "organizaĵo" al "organizo". Por eviti tian perdon de energio, mi sugestas, ke ni decidu pri unu unueca formo, kiel ni jam faris pri "ligilo", "prezidanto" ktp.

Kiam pasos semajno post komenco de la voĉdonado, se la rezulto estos por "organizaĵo", mi planas movi ĉion al Kategorio:Organizoj en kategorion Kategorio:Organizaĵoj, kaj same fari kun la subkategorioj. Maksim 18:11, 26. Maj 2009 (UTC)

Dankon, Maksim. Sed, se mi ĝuste komprenas, restos ankoraŭ mana laboro farenda. Vidu i.a. la enhavon de la jenaj kategorioj, kiuj "dum la organiza reformo estis iom reorganizitaj":

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Historieto[redakti fonton]

Humphrey Tonkin iam rakontis al mi, ke la vorto "organizo" akcidente estis uzata okaze de la fondo de TEJO. Poste iuj organizaĵoj imitis tiun formon, kaj la vorto komencis sian propran vivon.

  • Bela historieto, sed ĝi ne kongruas kun la realo. Serĉu la vorton "organizo" - aŭ eĉ pli klare la vorton "organizoj" en la Tekstaro de Esperanto - kaj vi vidos, ke ĝi uziĝis kun la signifo de "organizaĵo" jam longe antaŭ ol estis fondita TEJO. Bertilow 08:50, 1. Jun 2009 (UTC)

Fontoj[redakti fonton]

Por helpi vin decidi, jen kelkaj pli-malpli findindaj fontoj:

  • PIV diras, ke "organizo" estas "La ago organizi kaj ties rezulto", sed ke dualoke ĝi ankaŭ estas sinonimo de "organizaĵo" (kaj ĝi ĝuste donas la ekzemplon TEJO).
  • ReVo diras, ke "organizo" estas "Stato de tuto ordigita por plenumado de difinita funkcio" kaj ke "organizaĵo" estas "Io organizita".
  • Monato uzas "organizo" por la ago, "organizaĵo" por "io organizita".

Voĉdono[redakti fonton]

Bv. voĉdoni, ĉu en la senco de io organizita vi deziras, ke Vikipedio uzu "organizaĵo" aŭ "organizo".

Por "organizaĵo" estas[redakti fonton]

  • --PaulP@diskkont 11:57, 24. Maj 2009 (UTC)
  • --Petrus Adamus 12:08, 24. Maj 2009 (UTC) – kvankam mi ofte uzadas organizo. Se oni volas esti precizaj, certe estas preferinde utiligi la vorton organizaĵo, ĉar organizo ja povas signifi ankaŭ organizado. Ĝenerale ĉiu o-vorto kreita el i-radiko havas du signifojn, kaj la adan, kaj la aĵan.
  • --Tlustulimu 12:40, 24. Maj 2009 (UTC)
  • ----Lohengrin 11:53, 28. Maj 2009 (UTC) - Ankaŭ mi foje uzadis la vorton organizo, sed organizaĵo estas pli preciza.

Por "organizo" estas[redakti fonton]

Ĉar neniu refutis aŭ komentis la lastajn argumentojn mi proponas reŝanĝon de la titolo al "Bosniakoj". Dankon, Punktor 16:55, 25. Mar 2009 (UTC)

Mi fakte preferus, ke Vikipediistoj el Bosnio havu la lastan vorton, sed ŝajne, almenaŭ laŭ Kategorio:Vikipediistoj laŭ landoj, tiuj ne ekzistas. Ĉu neniu inter ni konas lingve spertan bosnian esperantiston? --- Disk. 17:11, 25. Mar 2009 (UTC)
En la Jarlibro 2008 mi trovis en la Delegita Reto kelkajn Esperantistojn el Bosnio-Hercegovino sur p. 108-109. Ĉu iu vikipediisto bonvolemula interrilatas kun iu el ili ? Dankon, Punktor 17:54, 25. Mar 2009 (UTC)
Kial 'bosniako' ? La etnonomo estas 'bosnoj', la landnomo 'Bosnio'. Kial enkonduki tiun neesperantan sufikson 'ak' ? AL @ 18:37, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi petas afable legadon de la tuta diskutado: Ekz. la landnomo devenas de la rivero Bosna sed ne de popolo kaj "ak" ne estas sufikso sed parto de la popolnomo, kiu estas originale "Bošnjak, pl: Bošnjaci"; ktp., ktp, ktp. Dankon - Punktor 18:52, 25. Mar 2009 (UTC)
Temas pri la esprimado en Esperanto de du diversaj aferoj, Arno, vidu fr:Bosniens kaj fr:Bosniaques. Oni ne povas esprimi ambaŭ per bosnoj.--- Disk. 18:56, 25. Mar 2009 (UTC)
fr:Bosniens ni jam tute logike esprimas per bosnianoj. Ne necesas tri terminoj ĉi-kaze. Marcos 19:36, 26. Mar 2009 (UTC)
La esprimo "bosnianoj" ja estas bona traduko de fr:Bosniens, sed tio ĉi ne signifas ke "bosno" estas bona traduko de fr:Bosniaques. Se iu legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio (bosniakoj, bosniaj kroatoj, bosniaj serboj), ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france), ktp. Do mi opinias, ke la jam ekzistanta nomo "bosniakoj" (laŭ la originala esprimo eĉ en la koncerna konstitucio) estu preferita.
Cetere ni ne forgesu la aliajn argumentojn: 1. La landnomo devenas de la rivero Bosna, ne de ia popolo. 2. Ekzistas internaciaj esprimoj, ekz. "Bosniaques" 3. La uzado de "bosnoj" por "bosniakoj" estas nur ĉiutagaĵo malpreciza, ĝi estas uzata sinonime kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj. Punktor 19:48, 26. Mar 2009 (UTC) PS Opinioj de bosnianoj mem vere estus tre helpemaj.

Etimologio de radiko ne estas sufiĉa argumento por ties signifo en Esperanto. Ĉiuj etno- kaj lando-nomoj havas iun etimologian signifon, kiun ni preteratentas en nuna uzo. La ekzisto de vortoj "bosniens" kaj "bosniaques" en la franca ne multe helpas. Kvankam la vikipedia artikolo asertas ke unu signifas loĝantoj de Bosnio kaj la alia anoj de iu etno bosniaka (laŭ via propono), la afero ne estas tiom klara. Ambaŭ vortoj estas nur du apartaj adjektivaj derivaĵoj el la landonomo Bosnio uzitaj en diversaj tempoj kaj cirkonstancoj (iam antaŭ longe la vorto "bosnien" estis pli ofte uzata dum iom post iom oni ekuzadis pli ofte la vorton "bosniaque", tamen ne estas tiel klara signifodiferenco inter ambaŭ formoj). La vorto "bosniak" ja estas derivita de bosni' kun aldono de sufikso ekzistanta en iuj lingvoj sed ne en Esperanto. Esperanto ne povas akcepti enkondukon de ĉiuj sufiksoj de ĉiuj lingvoj de la mondo por krei novajn vortojn. Oni ne enkonduku en Esperanton vortojn por komplezi al aparta popolo sed respektu la lingvosistemon. Mi opinias ke sufiĉas uzi la vortojn 'bosno' kaj 'bosniano' (simile al ruso kaj rusiano) por distingi inter anoj de la bosna etno kaj loĝantoj de Bosnio el ajnaj etnoj. Vidu bosna en la bertilejo. AL @ 20:10, 28. Mar 2009 (UTC)

Mi nun legis la komencon de via diskuto kaj tute konsentas kun Marcos pri nomsistemo en Esperanto bosno = homo el bosna etno, Bosnio / Bosnujo = lando, Bosnujano = loĝanto de Bosnujo ne nepre el bosna etno. Ke multaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, ktp) havas konfuzan sistemon por nomi tiujn apartajn realaĵojn ne estas argumento por enkonduki tiun konfuzon en Esperanton. Kial ne enkonduki bosnieno, bosnienso, bosnero, bosniako, bosnano, ktp por paŭsi ĉiujn formojn renkontitajn en la diversaj lingvoj ? Tio similas la konfuzon enkondukitan de belorusa registaro kiu provas trudi landonomon malkongruan en fremdajn lingvojn (anstataŭ Biélorussie, ni devus diri Belarus en la franca). Ne kaj ne ! ĉiu lingvo havas siajn regulojn kiuj ne estu ŝanĝitaj por komplezi al iu aŭ alia homgrupo pro ideologiaj kialoj. AL @ 20:26, 28. Mar 2009 (UTC)
1."ak" ne estas sufikso, sed parto de "bosniakoj" laŭ la original nomo "Bošnjak, pl: Bošnjaci". Bonvolu akcepti, ke la oficiala nomo - ankaŭ laŭ la konstitucio - estas "Bošnjak"; ĉu Vi vere kredas, ke "bosno" estus bona traduko por unu el tri popolgrupoj, kiuj ĉiuj vivas dum jarcentoj en tiu regiono ? Sudslavoj koloniigis tiun regionon (7-a jarcento) kaj post otomana konkero (16-a jarcento) formiĝis slava etno kun apartaj lingvo kaj kulturo sub otomana influo. Ni ankaŭ ne povas aserti, ke tiu ĉi etno estas la ĉefa (bv. vidi popolnombrado 1991). ZAMENHOFE: "la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj"

2. "multaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, ktp) havas konfuzan sistemon por nomi tiujn apartajn realaĵojn...": ne estas konfuza sed tre klara; bonvolu vidi la koncernajn artikolojn vikipediajn, kaj ankaŭ la germanlingva pri la sinonima uzado de "Bosnier" ("bosnoj") kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj en la ĉiutaga lingvo.
3. "...ne estas argumento por enkonduki tiun konfuzon en Esperanton": neniu enkondukis tion, sed simple temas pri realaĵo ([1], [2]).
4."lingvo havas siajn regulojn": jes, certe kaj la landnomo devenas ne de popolo sed de la rivero Bosna ([3], [4]).
5. Pardonu, sed mi vere ne vidas ideologiajn kialojn, mi nur kredas, ke la nomo "bosnoj" estigos konfuzojn (mi fajfas pri iaj ŝovinismoj, temas nur pri enciklopedia ĝusteco; alie mi ne estus Esperantisto).
6. Mi opinias, ke homoj el Bosnio havu la lastan vorton en tiu ĉi diskutado.
Punktor 09:22, 29. Mar 2009 (UTC)

1. "ak" ja estas ia sufikso konstruita laŭ iuj etnaj lingvoj por nomi etnon laŭ iu lando/geografiaĵo (rivero laŭ via sciigo). En la diversaj lingvoj de la mondo ekzistas tre diversaj sufiksoj por krei ekzemple loĝantnomon laŭ landnomo, regiononomo (-ensis -ikos -aticus -ique -iaque -ien -ian -er ktp). Bosniak' bosner bosnien kaj bosnian estas nur ekzemploj de etnolingvaj derivaĵoj el radiko /bosn/ kiu iam nomis riveron nun elvokas iun geografian areon (Bosnio/Bosnujo kaj Hercegovino). Ke en bosna (serbokroata, ĉu ne? ) lingvo la oficiale uzata vortformo estas /bosnjak/ neniel pravigas ke ni enkonduku tiun derivformon por nomi etnon de difinita lando.
2. Mi ne kontrolis koncerne aliajn lingvojn, sed mi povas aserti ke koncerne la francan ekzistas tre kontraŭdiraj difinoj pri la vortoj "bosnien" kaj "bosniaque". Nur en la franclingva vikipedio mi legis tiun aplomban aserton ke unu vorto havas precizan signifon kaj la alia iun alian : en miaj diversaj vortaroj mi ne retrovis tian memfidon. Plej ofte ambaŭ vortoj estas prezentitaj kiel sinonimoj. Fakte mi nur antaŭ nelonge malkovris la vorton "bosnien" kiu aperas en priskribo de historiaj eventoj en la 19-a jarcento kaj antaŭe. En la 20-a jarcento la franca ekuzadis la vorton "bosniaque" pli ofte sen ke tio havas semantikan signifon. Pli temas pri modo.
3. ekuzadi ne antaŭe uzitan vorton ja estas enkonduko, eĉ se vi persone ne estas la unua kiu tion faras. Eĉ se pluraj homoj kopiante unu la alian faras la saman eraron, ĝi plu estas eraro, malkongrua kun la reguloj de la lingvo kaj kun la antaŭe akceptitaj difinoj de la vortoj.
4. Ĉiuj etnonomoj kaj landnomoj havas etimologion. Tamen kio gravas estas kiel la vorto estas difinita en Esperanto. Bedaŭrinde PIV ne mencias la vorton bosn/o sed nur Bosni/o (= Balkania regiono, parto de la regno Bosnio-hercegovino (Sarajevo)). Aliflanke Bertilo mencias bosn'o kaj Bosn'uj'o.
5. la vortoj bosn'o, Bosni'o, Bosn'uj'o, bosni'an'o, bosn'uj'an'o ŝajnas al mi tute klaraj kaj sufiĉaj kaj estas nenia bezono enkonduki bosniak'o, bosnjak'o, bosniaĉ'o, bosniask'o, bosner'o, bosnien'o, bosniens'o, bosniatik'o ktp.
6. kion ajn opinius klera bosno (bone konanta la Esperantajn regulojn) tio ne ŝanĝu la Esperantan vortfaradon. AL @ 13:38, 29. Mar 2009 (UTC)
La vorto 'bosniako' ne ŝajnas al mi pli pravigebla ol la vortoj francezo, dojĉo, ingliŝo, italiano, espanjolo, rusko, madjaragulo, suomalaino, nederlandso, dansko, svensko, portugŭeŝo, eleniko, gaeligo, ktp. AL @ 14:02, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi ne trovis artikolojn de Le monde diplomatique pri "dojĉoj", sed pri "bosniakoj". Punktor 16:23, 29. Mar 2009 (UTC)
1. Dankon pro la klarigo
2./3. Ĉu ni vere povas konstati kio estas la unua esprimo Esperanta por "Bošnjak" - ĉu "bosno", ĉu "bosniako" ? Mi timas, ni ne povas. Ni ankaŭ scias, ke la nomado de la popolgrupoj/enloĝantoj en Bosnio ĉiam estis problemo (laŭ la diverslingvaj vikipedioj).
4. Bedaŭrinde mi ne havas PIV; sed mi legis, ke ĝi enhavas la esprimon “Muzulmano” kun majuskla "M" por esprimi, ke temas pri propra gento en Bosnio (tiu ĉi maniero estiĝis en iama Jugoslavio (bv. vidi [5]). Ŝajne Bertilo ne sciis tiun, do li skribis: "Mi ne komprenas, kial tiu dua signifo de “muzulmano” havas komencan majusklon.") Sed preskaŭ nenie mi trovis en la interreto la nomon “Muzulmano” - do esprimo historia.
Bv. pripensi (vd. la historion de Bosnio) ke en tiu ĉi lando vivas tri etnoj. Ne ekzistas "ĉefa popolo" lau la Zamenhofa sistemo, do ni ne povas uzi la nomon "bosnoj" nur por la "Bošnjaci". Pri kiu etno Vi parolas dirante "sviso" ? Estas tute la sama.
6. Mi forte opinias, ke tiu ĉi argumento estas erara: >>Ĉar la nomo de la lando estas "Bosnio" DEVAS ekzisti popolo kun la nomo "bosnoj"<< (Vidu denove "svisoj"). Mi estas kontraŭ ia ŝanĝo de la Fundamento sen aprobo de AdE. Sed tute ne temas pri ŝanĝo de la Esperanta vortfarado, nur pri ĝia ĝusta aplikado. Dankon pro Via pacienco, Punktor 14:42, 29. Mar 2009 (UTC)

Estimataj Arno kaj Marcos, konstatinte ke tiu ĉi diskutado rabas tro multe da tempo, mi volonte finus miajn kontribuojn. Vi kaj Marcos havas Viajn opiniojn, mi la mian. Ne sencas fari baloton. Eble post kelkaj da jaroj AdE/PIV faros decidon. Kiu pravos ? Certe Vi, kiel Esperantistoj multe pli spertaj kaj kleraj ol mi, sed: Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. Se Vi konsentas ni ja povas veti pri botelo da bona ĉampano  ;) Kaj ĝis la vet-plenumo la artikol-nomo estas "bosnoj", sed "bosniakoj" estu en la unua frazo. Ĉu konsentite ? Punktor 15:09, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi ĝenerale ne emas veti pri io ajn, do ankaŭ ne pri botelo da ŝaŭmvino. Ĉiuokaze, mi ne bone komprenas, kio decidus la veton. Ĉu decido de AdE? Sed mi ja konsentas, ke ni intertempe povas resti ĉe la artikoltitolo "bosno". Marcos 23:50, 4. Apr 2009 (UTC)
AdE-decido (klarigo) pro ia ajn motivo, ekz. en la maniero de "Oficiala informo de la Akademio de Esperanto, n-ro 15". Intertempa solvo: Artikoltitolo "bosno", sed kun mencio de "bosniako" en la unua frazo (kiel la nuna stato, do sen forpelo de "bosniako" + alidirekta paĝo). Mi proponas enmeton de tiu ĉi diskutado en la rilatan paĝon, ĉu konsentite ? Dankon, Punktor 09:48, 5. Apr 2009 (UTC)
Mi nun kopiis ĉi tiun diskuton kaj tiun sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj al Diskuto:Bosnoj. Marcos 13:21, 5. Apr 2009 (UTC)
Koran dankon pro Via laboro. Punktor 13:25, 5. Apr 2009 (UTC)

Alŝutado[redakti fonton]

Mi tute konfuziĝis spite tion, ke 2 amikoj helpis min. Se estas facila laboro, mi volus alŝuti centojn da memfaritaj fotoj. Komence de alŝutado mi legis: „Gravan informon pri…” sed tie ne estas ligilo. Pli sube legeblas: la unua paŝo …, kion mi faris kelkfoje, sed bedaŭrinde malbone. Mia celo estas tio, ke simile al mia foto (Tempesto super Akonkagvo) en artikolo Tibor Sekelj estu miaj fotoj laŭrajte en la koncernataj lokoj. Mi atingas la ŝablonon, sed mi ne scias, kion fari. Kion mi faru antaŭ ol „alŝuti dosieron…”? Nun parte estas preta: Dosiero:Sensorteco.JPG. Lasekvan paŝon mi ne scias kie daŭrigi. --Crosstor 07:51, 11. Apr 2009 (UTC)

Mi provas klarigi.
  1. Iru al "Alŝuti dosieron"
  2. Elektu la alŝutendan dosieron ĉe "Fonta dosiernomo".
  3. Klaku en la redaktan kesteton ("Resumo") kaj enmetu tien la alŝutpaĝe montritan enhavon de la ŝablono "Informo por dosiero"
  4. Plenigu la menciitajn parametrojn.
  5. Donu al la dosiero konvenan titolon ĉe "Celdosiernomo".
  6. Alŝutu la dosieron per klako sur la butonon kun la teksto "Alŝuti dosieron".
Mi esperas, ke tio helpos al vi. Kore --Tlustulimu 08:38, 11. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Crosstor. Mi ĵus vidis, ke vi realŝutis la bildon Dosiero:Sensorteco.JPG senbezone. Sed ĉiu bilda paĝo post la alŝutado povas esti redaktata kiel aliaj artikoloj por enmeti aŭ ŝanĝi la licencajn informojn. Nun estas via vico fari tiel. - Ĉu eble la helpinformoj pri bildoalŝutado kaj licencado devas esti plibonigataj? Kore --Tlustulimu 18:53, 12. Apr 2009 (UTC)
(+) Mi eble iom supraĵe klarigis. La supraj punktoj 1-6 validas nur, se oni alŝutas bildon. Se oni volas ŝanĝi la licencajn informojn, la paĝo estu redaktata kiel normala artikolo. Uzeblaj licencaj ŝablonoj troviĝas en la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Kore --Tlustulimu 19:00, 12. Apr 2009 (UTC)

Filtrilo kontraŭ spamo[redakti fonton]

Mi kreis artikolon pri la nazia koncentrejo "Koncentrejo Ravensbrück". Sed kiam mi volis konservi ĝin, la sistemo rifuzis tion kun jena rimarko:

"Filtrilo kontraŭ spamo La paĝo kiun vi trovis konservi estis blokita per la spam-filtrilo. Ĉi tia eraro estas kaŭzata pro ekstera ligilo al malpermesata retejo. La jena teksto ekagigis la spam-filtrilon: ...deathcamps.org Reiri al Koncentrejo Ravensbrück."

Por ke eĉ tiu ĉi komento konserveblu, mi fortranĉis la kompletan retadreson de tiu "deathcamps.org", antaŭ kiu estas la 3w.

Mia demando: kiaj eksteral ligiloj estas "malpermesataj" kaj kiaj ne?

Vilhelmo 12:06, 14. Apr 2009 (UTC)

Ĉi tiu retejo estas en la nigralisto kontraŭigante spamon trans Wikimedia-retejaro. Verŝajne, tiu retadreso estis multfoje uzita por spamo kaj tial blokita. -- Yekrats 12:35, 14. Apr 2009 (UTC)

Alinomado "X (gubernio)" al "Gubernio X"[redakti fonton]

Kara Kerio alinomas artikolojn pri japanaj gubernioj.(Ekz. Aiĉi (gubernio) -> Gubernio Aiĉi). Ĝinune, 3 artikoloj estas jam alinomitaj.

Mi opinias ke ni devas decidi ununuran formaton de titolo ĉe Vikipedio:Titoloj de artikoloj, por eviti evitendajn redakto-konfliktojn.

Aliaj formatoj:

  • [[Aiĉi Gubernio]]
  • [[Gubernio de Aiĉi]]

(Parenteze: Bv. konsideru "gubernio"n kiel sinonimo de "prefektujo", se vi komparu vortuzon de aliaj lingvoj) Sincere - Ryoho 15:08, 20. Mar 2009 (UTC).

Mi konsentas kun Ryoho. Ni restu ĉe la nuna nomo-formato, t.e. ekz. "Aiĉi (gubernio)". La unua frazo de la artikolo estu "La gubernio Aiĉi ..." aŭ "Aiĉi estas gubernio ...". Bea 15:30, 20. Mar 2009 (UTC)

Mi pensas, ke la regulo en Vikipedio:Titoloj de artikoloj estas klara. La titolo estu AiĉiAiĉi (gubernio) (se ekzistas pluraj Aiĉi-oj), sed ne Gubernio Aiĉi. --- Disk. 15:39, 20. Mar 2009 (UTC)
Dankon karaj!
Mi preferas frazon "La gubernio Aiĉi(愛知県 [aiĉi-ken]) ... ". "Aiĉi(愛知 [aiĉi]) estas gubernio ..." ŝajnas iom stranga por japanoj, Aiĉi(愛知) mem ne klare signifas la gubernion en japana lingvo(mi ne scias en aliaj lingvoj kion "Aiĉi" mem signifas. Ĉu Aiĉi rekte signifas la gubernion 愛知県 en via lingvo?).
Mi proponas aldoni regulon ĉe Vikipedio:Titoloj de artikoloj kiel...

== Japanio ==
=== Loknomoj ===
Pri gubernioj, uzu la formaton [[{gubernio-nomo} (gubernio)]] sen -ken, -fu, or -to. Escepto: uzu Hokajdo kiel esperantigita nomo.

(ref. en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles)#Place_names) Sincere - Ryoho 17:15, 20. Mar 2009 (UTC)

Mi konsentas kun la principo de via propono, sed laŭ mi estus pli bone, se la japanaj vikipediistoj inter ni tradukus la kompletan en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles), se ili konsentas pri ĝia enhavo, kaj ne nur la parteton pri loknomoj. --- Disk. 17:30, 20. Mar 2009 (UTC)
Dankon PaulP.
Estas bona, via ideo!
Mi komencos tradukon de en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles) por nia vikipedio.( mi supozas ke traduko kostas kelkajn semajnojn aŭ monatojn ) Amike - Ryoho 17:49, 20. Mar 2009 (UTC).

Kemiaj elementoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus rimarkis, ke la informkesto Ŝablono:Informkesto kemia elemento ankoraŭ nur estas uzata en Kalio. Tial mi proponas, ke ni uzu ĝin por ĉiuj kemiaj elementoj post adaptado. Kiel modeloj taŭgas ja kelkaj alilingvaj informkestoj, kiel ekzemple la germana kaj la sorabaj versioj. Mankas ankoraŭ informoj pri la elementaj izotopoj kaj la veneneco ktp. Alternativa ebleco estus traduki la suprasoraban ŝablonon hsb:Předłoha:Infokašćik chemiski element resp. ĝian germanan "praulon" de:Vorlage:Infobox Chemisches Element. Kore --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)

Saluton Tlustulimu, mi antaŭ longe rimarkis, ke paĝoj pri la kemiaj elementoj estas en terura stato. Ili konsistas plejparte el sekcioj Vidu ankaŭ jenon kaj Eksteraj ligiloj, kie estas nur ligiloj al aliaj paĝoj, aŭ aliaj flikaĵoj. Tio estas hontinda afero por Esperanta vikipedio. Vi povas ankaŭ rigardi, el kio konsistas ŝablono pri hidrogeno. Kerio 19:06, 20. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Mi iam jam vidis la maltaŭgan ŝablonaron en hidrogeno, sed tiam ne emis ripari ĝin, ĉar la nuna informkesto ne plaĉis jam tiam al mi. Krome mi jam komencis la proponitan tradukadon en Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo. Kore --Tlustulimu 19:44, 20. Mar 2009 (UTC)
Mi defundamente rearanĝis ŝablonon {{Informkesto kemia elemento}} kaj kreis plurajn novajn kunlaborantajn ŝablonojn. Aspekton kaj rezulton vidu en fero. Kerio 13:55, 28. Mar 2009 (UTC)
Kiel teknike vi faris ke en Ŝablono:Perioda tabelo la mem-ligilo al kemia elemento videblas blanke? Maksim 18:20, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Kial vi ne uzis la Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo kiel bazo por via ŝanĝo? Alikaze mi povus ŝpari al mi tiajn kreaĵojn. - Se vi remetus la antaŭan version de Ŝablono:Perioda tabelo, ankaŭ funkcius la blanka fono. Kore --Tlustulimu 14:32, 29. Mar 2009 (UTC)

Uzado de antaŭa versio[redakti fonton]

    1. Kontraŭ Kontraŭ: , ĉar mankas tro da informoj. --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)
    2. Kontraŭ Kontraŭ: Kerio 19:06, 20. Mar 2009 (UTC)

Tradukado de la germana resp. soraba ŝablonoj[redakti fonton]

Atentigo: La rezulto de ambaŭ tradukoj estus la sama, ĉar la sorabaj versioj baziĝas sur la germana. --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)

    1. Por Por: --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)
    2. Por Por: Maksim 18:20, 29. Mar 2009 (UTC)

Ludovica[redakti fonton]

Saluton. Mi daŭre plendas kontraŭ artikolo enmetita de vikipediisto Ludovica, tiufoje nome Jamnia. Mi denove plibonigis ties malvikipediecon: kategorio multobligita, manko de ligiloj, manko de ligoj al aliaj lingvoj kaj ĉefe manko de strukturo. Ekzemple simpla serĉado de tiu titolo en la angla Vikipedio montras ke ekzistas la urbo de tiu nomo kaj la koncilio kiu supozeble okazis tie. En la artikolo de Ludovica ambaŭ aferoj fuŝe miksiĝas: ŝajne temos pri la urbo, sed poste nur pri la koncilio. Se li ne scipovas la anglan, povas kompari kun la itala, sed ankaŭ tion ne faras. Malpli bone estas ke li tute prifajfas pri avertoj, pri esperanta vikipedio kaj pri la aliaj. Li ne komprenas kio estas Vikipedio kaj laborigos tiujn kiuj volos ordigi liajn fuŝaĵojn. Pro tio mi oficiale proponas ties baradon ĝis kiam li akceptos helpon.--kani 19:01, 22. Mar 2009 (UTC)

Mi tre malŝatas bari novulojn, sed aliflanke ankaŭ mi rimarkis, ke la plimulto de liaj artikoloj estas apenaŭ kompreneblaj kaj sekve ne saveblaj. Mi ankoraŭfoje skribos al li, kaj petos lin unue legi kaj apliki la paĝojn "Kiel redakti paĝon" kaj "Kiel verki bonan artikolon". --- Disk. 22:02, 22. Mar 2009 (UTC)
Mi entute vidas neniun utilon forbari homojn, kiuj honeste volas aldoni ion al vikipedio. Anstataŭ ol forbari la homon aŭ forigi la paĝon mi proponas, ke ni metu tiajn paĝojn al iu konstruejo. Se ekzemple Jamnia estas tiom for de niaj atendoj pri vikipediaj artikoloj, ke ni ne deziras uzi nian tempon por ripari la paĝon - kial ne alinomi ĝin al Konstruejo:Jamnia. Tiam la artikolo estos ekster la publika parto de vikipedio, praktike nenio ligos tien. Vizitanto klare scias, ke temas pri verkata artikolo. Ludovica kaj ĉiuj aliaj havos la eblecon pluredakti la materialon dum senfina tempoperiodo, sen ke tio ĝenus la nivelon de vikipedio. Poste oni refoje povos alinomi. La afero funkcios same kiel metiejo, kiu rajtas aspekti malpli perfekte ol la vendosalono. Ĉu praktikebla solvo por tiuj daŭraj dubaj kazoj kaj kelkaj kontribuantoj, kiuj konsumas nian diskutotempon? --Lu 11:33, 23. Mar 2009 (UTC)
La ideo estas interesa por plupensado. Sed en kiu senco Konstruejo:Jamnia estos pli kaŝita de la publiko ol Jamnia? En la serĉotrabo dekstre ĝi ne aperos, sed se oni alklakas la butonon "Serĉi" oni ja trovos ĝin, ĉu ne? Mi pensis pri io alia simila. En la nuna situacio korektoj, kiuj ne estas reviziitaj, ne estas videblaj por robotoj kaj por ne-ensalutintaj personoj. Sed novaj artikoloj ne bezonas tiun revizion. Ili do ĉiam estas videblaj de ĉiu. Ĉu iel oni povas igi kompletajn artikolojn nereviziitaj tiel ke nur ni, la vikipediistoj vidas ilin, kaj ne la publiko? --- Disk. 20:38, 23. Mar 2009 (UTC)
Mi kreis Konstruejo:Jamnia kun la enhavo de Jamnia por testi la ideon (post tio ni povos forigi denove). Tiu artikolo estas kaŝita ekzemple en la senco, ke ligiloj al Jamnia refoje estas ruĝaj (se oni alinomas de Jamnia al Konstruejo:Jamnia). Jes, kun iom da peno oni trovos la artikolon per la serĉilo - sed ja uzanto klare legas, ke temas pri Konstruejo, do ne jam oficiala artikolo. (Cetere al mi egalas, ĉu ni nomos tion Konstruejo aŭ Verkejo aŭ alimaniere.)--Lu 22:52, 23. Mar 2009 (UTC)
Kiam mi proponis baron temis nur pri klopodo rekte kontakti la aŭtoron kaj "devigi" lin pli vikipedie labori. Li jam donis pruvon, ke li estas iom regula kontribuanto kaj kompreneble ankaŭ mi ne volas forbari lin, ne "perfortete". Pri la testejo mi ne komprenas kiel tio povas helpi, sed tio ne gravas ĉar mi ne estas lerte "komprenanto". Krome estas la afero, ke li daŭre enmetos pliajn similajn artikolojn (kaj enmetis).--kani 23:27, 23. Mar 2009 (UTC)
Ankoraŭ plu cerbumante: el la vidpunkto de la verkinto, ĉu la fakto, ke oni movas ĉiujn liajn artikolojn al Konstruejo, estas malpli ofenda ol forbarado? Mi ne scias. Estus bele se iom pli da vikipediistoj donus sian opinion ĉi tie. --- Disk. 09:13, 24. Mar 2009 (UTC)
Kaj plia penso. Imagu, ke mi iel atingas la ruĝan ligilon Jamnia kaj mi pensas "ha, estus interese verki ion pri tio por Vikipedio, mi ja estas jamniologo ...", do mi ekverkas, sed mi ne scias, ke jam ekzistas iu ĝermo en Konstruejo:Jamnia kiun mi povus uzi por plia polurado ... --- Disk. 09:24, 24. Mar 2009 (UTC)
Mi mem preferus, ke oni diras, ke miaj artikoloj bezonas fundan poluradon, ol ke oni forbarus min. Pri la problemo rilate al la dua artikolo Jamnia provizore (kun la ekzistantaj rimedoj) mi havas nur la ideon transporti la kompletan enhavon de la originala artikolo al Konstruejo:Jamnia. Kio signifus, ke la uzanto kiel solan diferencon de normala artikolo vidus tiun "Konstruejo:"-nomon. Sekve pli bona ideo ol mia origina verŝajne estus havi iun pli drastan ŝablonon ol la ĝermo-rimarkon. Ion kiel la kadro tute supre sur ekzemple en:Wikipedia:Cleanup_Taskforce, kun la informo: "Tiu ĉi paĝo ankoraŭ devas esti redaktata aŭ formatigata por konformi kun la kvalitaj normoj de vikipedio." Ĉu tiaspecaj kadroj ĉe ni ekzistas aŭ ĉu nur estas la preskaŭ pretervidebla ĝermo-ŝablono, kiel sur Internacia Flughaveno Narita? Oni unue legas ĉion - nur poste oni vidas, ke temas pri ĝermo. --Lu 14:03, 25. Mar 2009 (UTC)
Jes, la ŝablono {{germo}} tute ne taŭgas tie ĉi. Mi uzus ĉi-okaze la ŝablonon {{polurinda}}, sed laŭ mi mankas eĉ pli forta ŝablono, kiu igas la artikolon ne videbla por ne-vikipediistoj (same kiel ne-reviziitaj korektoj nun estas nevideblaj por eksteruloj).--62.166.193.211 (estis PaulP) 15:42, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi ĉi-supre, senkonscie anonime, atentigis pri la ekzisto de la ŝablono {{polurinda}}. Oni povas kombini la uzon de tiu ŝablono, kun forkomentado de la plej draste polurindaj partoj. Tiel la publiko ne vidos ilin, sed vikipediisto, kiu malfermas la folion "Redakti" tuj rimarkos, ke ekzistas materialo eventuale uzebla post polurado. --- Disk. 09:13, 27. Mar 2009 (UTC)
Tiu kombino multe plaĉas al mi. Laŭ mi tio permesas realigi ĉiujn intencojn: La teksto plu ekzistas, la publiko ne vidas ĝin, la publiko scias pri la provizoreco de la (neforkomentita) teksto, la traktado (ŝablono + forkomenti) ne konsumas tro multan tempon, la aŭtoro supozeble povos (aŭ simple devos) vivi kun tio, sed li aŭ ŝi povos senti sin nur duone ofendita. Jen la aktuala kolekto de polurindaj paĝoj, sufiĉe longa cetere por longe okupi bonvolemulojn... Cetere mia paĝo Konstruejo:Jamnia povas nun foriĝi. --Lu 13:23, 27. Mar 2009 (UTC)
✔ Farite --- Disk. 13:29, 27. Mar 2009 (UTC)

--79.16.207.246 05:54, 23. Maj 2009 (UTC) Sinjoroj karesantoj de mia Jamnia.

Mi provizis iom plibonigi la koncernan artikolon. Bonvolu konsideri, ke la mencio pri iu urbeto sparkas, por la artikolisto, nur el la fakto ke ĝuste en Jamnia oni enplantis du semojn kiuj grave ĝermos en la estonteco. La artikolo ne juĝas la aferon, sed elstarigas ĝian neforgeseblecon!

Ĉar la teknikaĵoj de vikipedio ankoraŭ ne sin lasas posedi de mi, mi demandas: kiam la Vikiaj administrantoj forigos la balailon karesantan iun artikolon se la sama jam estis balaita kaj purigita? Ĉu la lasta redaktanto aŭ la origina aŭ age de administrantoj?... Ĉar, fine, mi ardas pro la deziro ne esti trenita de balailaj spokoj!(oni vidu Hipokriteco/n kaj aliajn). Bonvolu kompati mian naivecon kaj novecon! Ludovica

Saluton Ludovica, post kiam artikolo estas "purigita", la persono kiu forigis la plimulton de la eraroj (lingvaj kaj stilaj) povas mem forpreni la ŝablonon "Puriginda". Tute ne necesas administranto por tio. Alai afero: mi esperas, ke vi povos solvi grandan enigmon mian, Ludovica: La supra teksto, kiun vi ĵus verkis, estas stile tute en ordo, kaj ĝi preskaŭ ne enhavas erarojn. Kiel do povas esti, ke aliaj tekstoj viaj estas apenaŭ kompreneblaj? Eĉ tiuj vikipediistoj, kiuj deziras "purigi" viajn tekstojn, apenaŭ kapablas, ĉar ili ne komprenas ĉiam viajn intencojn. Ĉu ekzistas du diversaj "Ludovica"? --PaulP@diskkont 07:44, 23. Maj 2009 (UTC)

Tadeusz Kościuszko: Misfunkcianta ŝablono[redakti fonton]

Ŝajnas, ke io en la ŝablono soldato misfukncias. La tuta artikolo Tadeusz Kościuszko aperas en la ŝablono, kio ja ne bone aspektas, kaj la afero ŝajnas esti teknika problemo. Tio precipe estas ĝena, ĉar temas pri aparten leginda artikolo. Ĉu iu scpecialisto povas okupiĝi pri la afero kaj solvi? Dankon. DidiWeidmann 21:45, 22. Mar 2009 (UTC)

Strange... Mi vane klopodis bone funkciigi la ŝablonon : estas ŝajne neniu diferenco inter tiu artikolo kaj aliaj artikoloj, en kiuj la ŝablono taŭge aperas. Eble aliaj povos solvi la problemon. Thomas Guibal 06:24, 23. Mar 2009 (UTC)
Saluton. Mi ĵus iom ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto soldato}}, kiu enhavis HTML-sintakson fuŝe aranĝitan. Nun la artikolo Tadeusz Kościuszko denove bone aspektas. Kore --Tlustulimu 11:18, 23. Mar 2009 (UTC)
Dankon DidiWeidmann 22:28, 10. Maj 2009 (UTC)

Ludovica havas lingvan problemeton[redakti fonton]

Provante redakti artikolon pri "Fizikismo" mi ekdubis pri la ekzakteco de la vorto ĉar en aliaj lingvoj la sama nocio troviĝas sub la voĉoj "Fisicalismo, Physicalism kaj Psysicalisme" (ilate, angle kaj france), mi min demandis ĉu sufiĉas "Fizikismo" aŭ utilus nova voto "fizikalismo". Dankon.


Hazarde min trafis ankaŭ la plendojn pri la Ludovicaa artikolo Jamnia. Rimarkeblaj kaj plivikipediiceblaj de korektoj de Kani kvankam iuj el ili ekscesas. Li plendas pro fuŝaĵo pri la situigo de ŭrbo aŭ loko Jamnia; sed la artikolisto intencis komprenigi al sia leganto kie situis la loko: ĉu tio ne estas gainita senambigue? Se estonta vikipediisto volas aldoni aliajn informojn, ke li faru... kun mia beno!

Kani ankoraŭ plendas kaj ŝanĝas plurloke hebreismo/en judismo/n. Ne gravas, sed mi, kompilinto, min metis en la vestojn de tiamaj kristanoj kiuj perceptis unumaniere kaj unusente la tutan hebrean familion: judismo estas distingo pli kultureca ĉar post la Jamnia koncilio (aŭ decidejo) Judoj aŭ Hebreoj havis la saman vizaĝon por kristanoj. Tiel mi komentus ankaŭ la ŝanĝon de juda en hebrean kaj inverse.

Ankoraŭ Kani ŝanĝis "mediteranea maro"n al "Mediteranea Maro". Se estas vikia regulo mi faros!

Plue Kani plendas pro la manko de ligoj internaj kaj eksteraj. Mi iam aldonos eĉ multajn ĉerpante el malnetobloko de miaj leciaroj. Jam en la lastaj artikoloj mi komncis tion fari.

Prave, fine, Kani pliampleksigis kategorion al judismo. Venu la tempo en kiu mi ne trafos la vikipediistan paciencon. Dume mi sincere dankas tiujn kiuj aladziĝas tra Ludovicaj artikoloj. Ludovica ĉ. 7 apr 2009

Kani estas estimata kunlaboranto, kiu sindoneme dediĉis multan tempon al la polurado kaj korektado de viaj artikoloj. Anstataŭ kritiki lin publike kaj tiel akre, vi devus miaopinie atenteme kaj malfiere ekzameni liajn korektojn, el kiuj vi multege lernus pri la redaktado de konformaj vikipediaj artikoloj (tiel ankaŭ mi lernis komence de mia vikipedia "kariero"). Paciencon havas ne vi sed la multaj vikipediistoj, kiujn vi senĉese laborigas pro via malatento de niaj plej bazaj reguloj, malgraŭ pluraj afablaj avertoj. Eble la legado de la - tre facila - paĝo Helpo:Kiel redakti paĝon estus bona komenco... Thomas Guibal 07:05, 8. Apr 2009 (UTC)

Ŝablono:Rq[redakti fonton]

Saluton, ĉu iu povus rigardi kaj eventuale korekti la ŝablonon Rq, kiu fuŝigas intervikiajn ligilojn? Vidu ekz. ĉe Aachen kaj aliaj ligitaj paĝoj. Dankon. Zuazua 17:04, 3. Maj 2009 (UTC)

Farita [6]. Maksim 17:41, 3. Maj 2009 (UTC)

Kurdio kaj Kurdistano[redakti fonton]

Mi konstatis, ke ekzistas kategorio Kurdio kaj kategorio Kurdistano. Mi supozas, ke ili estas duoblaĵoj, kaj ke ni povas movi ĉion al unu kategorio, ĉu? Aŭ ĉu mi pretervidas ion? --PaulP - Disk. 20:35, 3. Maj 2009 (UTC)

Laŭ intervikioj Kategorio:Kurdistano ligas al regiono Kurdistano, sed tio estas malĝusta titolo, ĉar laŭ PIV tiu regiono nomiĝas Kurdio. Kaj Kategorio:Kurdio devus eble nomiĝi Kategorio:Kurdoj. Al la loĝantoj de Kurdistano (Kurdio) almenaŭ ligas intervikioj kaj almenaŭ tiel mi komprenis tion. Zuazua 19:23, 4. Maj 2009 (UTC)
Vi pravas. Mi ne rigardis la intervikiojn. Mi do renomos kategorion Kurdio al Kurdoj kaj Kurdistano al Kurdio kaj poste kontrolos, ĉu la artikoloj en ĝi sidas en la bona kategorio. --PaulP - Disk. 15:02, 5. Maj 2009 (UTC)

Belgaj municipoj[redakti fonton]

Mi tre bedaŭras, ke la belgaj municipoj havos nekompletan informkestan ŝablonon sen bildoj, kiuj ja troviĝas en la paĝoj. La dosieroj estas metitaj maldekstre ekster la ŝablono, do la teksto kreas strangan mallarĝan strion meze de la paĝoj. Vidu ekz. Juprelle. Mi kelkfoje korektis ilin, sed tuj en la sekvantaj momentoj miaj redaktoj estis nuligitaj. (Esneux kaj Esneux) Kerio 16:49, 12. Apr 2009 (UTC)

Mi jam persone skribis al vikipediisto Kerio, ke ne havas sencon diskuti aŭ disputi pri gustoj. Kion Kerio trovas bele, ekzemple Bièvre, mi trovas malbele. Tiuj fotoj sub la kadro aspektas al mi kiel malbela apendico, kaj mi multe preferas la formon de Anhée ekzemple. Sed, kiel dirite, ne havas sencon diskuti pri tio. Mi petas ĉiujn korekti do nur enhavajn erarojn kaj ne perdi tempon movante fotojn al alia loko. --PaulP - Disk. 13:17, 14. Apr 2009 (UTC)
Kiel ne havas sencon diskuti? Vi pravas, ĉar tio estas nediskutebla afero. Paul iel "forgesis" skribi, kion li faris: Jen lia diskutero pri tio: Mi ne komprenas al via konduto rilate al la nuligado de pli belaj versioj en belgaj urboj. Kerio 15:40, 12. Apr 2009 (UTC)

Nu, laŭ via respondo mi eksciis, ke tio estas granda problemo por vi. Kerio 15:45, 12. Apr 2009 (UTC)
En miloj da informkestaj ŝablonoj la dosiero estas interne, ne ekstere. Kerio 15:48, 12. Apr 2009 (UTC)
Vi skribis: Pri gustoj oni ne disputu, diris jam la malnovaj romianoj. En centoj da belgaj urboj la foto estas maldekstre kaj la ŝablono dekstre. Ĉu vi intencas ĉiujn movi, ĉar vi trovas tion pli bela? --PaulP - Disk. 15:42, 12. Apr 2009 (UTC)
Ĉu vi povus montri do al mi en Oudenaarde, kie estas bildo maldekstre? Mi estas certa, ke vi ne skribis veron pri centoj da belgaj urboj, kie foto estas maldekstre. Vi aldonas informkestajn ŝablonojn en la paĝojn kaj en tiaj ŝablonoj estas ĈIAM foto dekstre, do en la ŝablono. Kerio 12:42, 13. Apr 2009 (UTC)

La ŝablonoj havas iajn regulojn, kiuj estas konservendaj. Paul intence ne skribis veron mistifikante pri la stato de la belgaj municipoj. Li aldonas tien ŝablonojn Informkesto urbo kaj intence li ne metas en ilin bildojn, kiujn li metas maldekstren. Ĉu normala? Li ie en sia peto pri administrantiĝo skribis, ke li estas redakcia sekretario. Se li alportus al mi tiajn versiojn por presi, mi lasus lin reverki ilin. Li intence detruas unuecan aspekton de Vikipedio, almenaŭ rilate al ŝablonoj. Kerio 14:18, 14. Apr 2009 (UTC)
Aldono: Vikipediisto:PaulP estas eble ununura vikipediisto, kiu ne komprenis signifon de la informkestaj ŝablonoj kaj eble la ŝablonoj ĝenerale. Kerio 14:23, 14. Apr 2009 (UTC)
Dankon pro la nova serio da insultoj, Kerio. Sed ŝajne mi ne estas la unusola, kiu ne komprenas la signifon de la informkestaj ŝablonoj. Ankaŭ Vikipediisto:Thomas Guibal terure pekis, kiam en Calais li metis la foton maldekstre, kaj ne dekstre en la informkeston, kiel vi postulas. Sed fino. Mi ne respondos pluajn atakojn viajn. --PaulP - Disk. 14:50, 14. Apr 2009 (UTC)
Tio estas parte viaj vortoj, kiujn mi kopiis el via kaj mia diskutaj paĝoj. Se vi nomas ilin insultoj, poste vi insultis min. Pensu kion ajn, sed mi ne agnoskos vin bona vikipediisto kaj des pli bona administranto, ĝis kiam vi ne konvinkos min pri tio, ke vi ion scias en Vikipedio. Nun vi perfekte eksciis forigi. Oni ne bone aŭdas kritikon kontraŭ si, ĉu? Se farus tiel mi, kiel faras vi, pluraj venus por kritiki min, sed se faras tion vi - administranto, kiun oni estimas, ankaŭ viaj neperfektaj redaktoj estos en ordo. Kerio 14:57, 14. Apr 2009 (UTC)