Vikipedio:Balotado pri Estraranoj de Fondaĵo Vikimedio 2004

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvolu ne redakti ĉi tiun paĝon krom korektoj al la tradukaĵo[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,

Balotado por la estraro de la Fondaĵo Wikimedia baldaŭ ekvenos. Ni pretiĝas elekti tiuojn, kiuj reprezentos la plurajn Wikimedia-kontribuantojn multe laborantajn por buntigi la komunumon tiel, kiel ni konas ĝin. Oni taskas al la estraro finan decidopovon pri la aferoj de la Fondaĵo Wikimedia. Ĝia rolo ne estas estri la retpaĝaron. Por plua detaloj pri la Fondaĵo Wikimedia kaj la rolo de ĝia Estraro, jen [oni bezonas ligon].

Ni voĉdonos pri du postenoj; Reprezentanto el la Kotizinta Aktiva Membraro kaj Reprezentanto el la Aktiva Voluntularo. Nur tiuj, kiuj estas aktivaj en iu el la projektoj de Wikimedia dum almenaŭ tri monatoj havas balotrajton. En estontaj balotadoj, la Reprezentanto de la Kotizinta Aktiva Membraro estos elektita sole per la Kotizintaj Aktivaj Membroj, sed en la unua balotado ĉiuj aktivaj redaktantoj en la projektoj de Wikimedia havos balotrajton pri ambaŭ postenoj (pro tio, ke ĝis nun mankas kotizado kaj oficiala membriĝado).

Ĉiu balotanto havos du voĉojn: unu voĉo por elekti la Reprezentanton de la Kotizinta Aktiva Membraro kaj unu voĉo por elekti la Reprezentanton de la Aktiva Voluntularo. La kandidato kun la plej granda kvanto da voĉoj en ĉiu posteno ricevos ĝin.

Se okazos egaliĝo, oni balotos duafoje inter la plej gajnintoj.

Por kandidatiĝi, aldonu vin al 2.

Kandidatoj devas prezenti sin antaŭ meznokto je la fino de la 29-a de majo, 2004 (vendredo) laŭ universala tempo (UTC). Balotado komencos la 30-a de majo, 2004 (sabato) dum unu semajno ĝis la 5-a de junio, 2004 je meznokto UTC. La 6-a de junio oni anoncos la finan nombradon.

Pli da informo venos baldaŭ. Jen detaloj: 3 (angle).

Noto: Se vi parolas aliajn lingvojn, bonvolu traduki ĉi-tiun paĝon (aŭ la anglalingvan originalan) kaj afiŝu ĝin en la diversaj Vikipedioj, Vikivortaroj, ktp en tiuj lingvoj, kaj aldonu al la listo ĉe 4. Sed atentu! Povas esti, ke oni alvokos vin por helpi ordigi la balotadon en via lingvo kaj transdoni pluajn informojn.

(Ĉi tiu paĝo estas tradukita el m:Elections for the Board of Trustees of the Wikimedia Foundation. Tiu oriĝinala paĝo estas oficiala se estas malsamoj inter ĝi kaj ĉi tiu. Bonvolu komenti pri la originala @ 5.)

Finfine ni esprimas bondeziron al ĉiuj kandidatoj kaj bonan ŝancon en la balotado,

Imran

Danny

Kunprezidantoj, Balotokomitato de Wikimedia


Novaĵoj pri la Balotado

Pro la respondoj de multaj estimataj uzuloj, ni decidis enkonduki novan balotsistemon.

Ĉiu balotanto povos voĉdoni por tiom kandidatoj, kiom ŝajnas favoraj por la respektiva posteno. La kandidato kun la plej granda kvanto da voĉoj en ĉiu posteno ricevos ĝin.

Se okazos egaliĝo, oni balotos duafoje inter la plej gajnintoj.

Ni volas konsili ĉiujn nur voĉdoni por la kandidatoj, kiuj laŭ via opinio estus la plej favoraj por la estraro.

Dankon,

205.188.116.196 23:57, 13 Mai 2004 (UTC), Imran

La baloto komenciĝis

Iru voĉdoni irante al la balotejo.