Vikipedio:Bildoj kun notoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Vikipedio eblas aldoni notojn al bildoj. Aperas koloraj (defaŭlte flavaj) kvadratoj sur bildo kun notoj kiam oni superflugas ĝin per la musindikilo. Kiam la musindikilo eniras iun kvadraton, la koloro de ĝia rando ŝanĝiĝas (defaŭlte aperas verde) kaj aperas la noto kiu povas esti teksto kun eventuale ligilo(j).

Tio funkcias per aldona programo nomita ImageAnnotation kiu funkcias per ĵavaskripto. Uzanto povas profiti el ĝi en la Esperanta Vikipedio kondiĉe ke tiu ebligu ĝin elektante la rilatan kesteton en personaj Preferoj, (aldonaĵoj/ImageAnnotation). Ĝi cetere plene funkcias por ĉiuj en la Komunejo, inkluzive eblecon aldoni, redakti, forigi notojn.

Ekzemploj[redakti fonton]

Se vi aktivigis la aldonaĵon en viaj preferoj vi vidos la notojn sur la sekvantaj bildoj. Bv noti ke ili ne aperas kiam bildo estas montrata kun parametro "eta" (angle "thumb", = bildeto). Ŝajnas ke nun aperas nur la notoj difinitaj ĉi-vikipedie kaj ne plu tiuj el la komunejo.

Verkistoj en Antverpeno
Verkistoj en Antverpeno
Loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo
La bildo kun parametro "eta"

Vidu ankaŭ[redakti fonton]