Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forigo de ĉiuj hungarismoj[redakti fonton]

Mi redaktis novan artikolon Artikola preĝejo, kiun kontrolis RG72. Nun Petr Tomasovsky forigis ĉiujn hungaraĵojn, kvazaŭ ĝi temus nur pri Slovakio. Mia artikolo prezentis ne nur la nunan Slovakion, sed la tutan Hungaran reĝlandon, ja nature tiutempe neniu parolis pri estonta lando. Li forigis: Post la leĝo precipe en Supra Hungarujo konstruiĝis tiuj preĝejoj. Jen, kelkaj tiamaj artikolejaj preĝejoj:

3 artikolejaj preĝejoj en la nuna Slovakio apartenas al la Monda Heredaĵo: Kežmarok, Leštiny kaj Hronsek ekde 2008.

Kial do la hungaraj lokoj estis forigitaj? Estas interese, ke ĝuste Sopron, kie okazis la kodigo, estas forigita. Estas ebleco redakti novan artikolon, kiu koncernas nur Slovakion, sed forigi la hungaraĵojn estas absurda. Mi petas opiniojn pri tio. --Crosstor 12:32, 11 Dec. 2011 (UTC)

Aŭ skribu la geografiaĵojn per ortografio de lingvo de lando, kie ili troviĝas nuntempe, kaj ne skribu ilin hungare, ĉi tie vi ne estas en hungara vikipedio, aŭ mi forviŝos viajn hungare skribitajn nomojn de urboj, municipoj, kiuj ne situas en Hungario. Petr Tomasovsky 17:36, 11 Dec. 2011 (UTC)
Vi ne estas en ĉeĥa Vikipedio. Ĉi tie estas riĉaj ekzemploj: "Batalo de Stalingrado" ktp ĉar tiam tio estis la oficiala nomo. Cetere tio ne estas respondo pri forigoj de la supre menciitaj Sopron, Köveskál, ktp.--Crosstor 08:20, 12 Dec. 2011 (UTC)
Bedaŭrinde tio ne estas mi, kiu skribas hungare urbojn, municipojn, situantaj ekster Hungario. Se municipo nomiĝas Oberwart, mi ne scias, kial vi kovras ĝin per hungara nomo Felsőőr, ekzemple. Tio rilatas al plejmulto de vi skribitaj eksterhungaraj urboj, kiujn vi tre ofte kaj ŝajnas, ke tre ŝateme, kovras per hungara nomo. Mi vidas hungarajn nomojn de urboj, kiuj ne rilatas al Hungario kaj kiuj situas eĉ kelkcentoj da kilometroj malproksime de ĝi. Certe vi ne deziras, ke oni skribu hungarajn urbojn per slavaj nomoj. Petr Tomasovsky 13:50, 12 Dec. 2011 (UTC)
Aliaj povas legi ankaŭ tion: Hungarigo de slovaka urbo Spišská Sobota. Petr Tomasovsky 14:29, 12 Dec. 2011 (UTC)
Ankaŭ nun estas dulingvaj tabuloj

Mia artikolo estas historia artikolo. Tiam la loknomoj estis tiaj, kiujn akceptis ankaŭ Jozefo la 2-a. Tial mi uzis Nemesdömölk, kaj ne Celldömölk, ĉar tiam tio estis la nomo.

La artikolo estis ŝanĝita al: Artikolaj lignaj preĝejoj estas preĝejoj, kiuj estis konstruataj en Slovakio fine de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681. Estas vero, ke ne nur en la nuntempa Slovakio, sed ankaŭ en aliaj lokoj estis permesoj por la konstruado. Supozeble Jozefo la 2-a ne sciis, kio estas Slovakio.

Mi nun demandas triafoje: Kial estis forigitaj Sopron, Köveskál ktp?--Crosstor 08:03, 13 Dec. 2011 (UTC)

Estus bedaŭrinde ke en Esperanta Vikipedio estu kverelo pro naciismaj konsideroj. E-a VP estas neŭtrala enciklopedia projekto kaj ne ilo por propagandi iun ajn vidpunkton (precipe ne naciisman). Kiel jam dirite tie urboj aperu sub ilia aktuala plej uzata nomo, alternativaj nomoj (diverslingvaj, pasintaj ktp) aperu se sencohave en la unua paragrafo kaj ekzistu ankaŭ kiel alidirektiloj, por ke serĉante laŭ tiu nomo leganto trovu la ĝustan lokon. Koncerne en la pasinto hungaraj, nun slovakaj lokoj, mi supozas, ke plej taŭge ili aperu sub la nuntempa slovaka nomo kaj ke en historia sekcio estu menciite ke de tiam ĝis tiam la loko esti konata sub jena hungara nomo. Kaj estu ĉiuj en paco, karaj kolegoj! AL @ 17:52, 13 Dec. 2011 (UTC)
Nek vi respondis pri tio, kial estis forviŝita Sopron? Pri la loknomoj en miaj artikoloj en la unua paragrafo aperas ankaŭ la hungara formo. Sed mi redaktis ĉiujn, ĉe aliaj redaktoroj foje mankas la hungaraj formoj. Grandnombre mi aldonis ilin, sed nature ne en ĉiuj artikoloj. Vi bedaŭras, ke ili foje mankas. Foje povas okazi, ke la leganto ne povas informiĝi pri la origina loknomo, ĉar ĉeĥo ne menciis ĝin. Do la leganto misinformiĝas, kiel nun en Artikolaj preĝejoj, ke tiuj preĝejoj konstruiĝis nur en Slovakio. Estas legebla "Batalo de Stalingrado", Blokado de Leningrado, Katedralo de Bizanco... Kial ne sieĝo de Volgogrado...? Ŝajnas, Hungario estas escepto, kie forviŝiĝas la historio. Marteno de Tours naskiĝis en Sabaria kaj ne en Szombathely. Vi ne respondis pri tio, legu la traredektitan parton: Artikolaj lignaj preĝejoj estas preĝejoj, kiuj estis konstruataj en Slovakio fine de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681. Estas vero, ke ne nur en la nuntempa Slovakio, sed ankaŭ en aliaj lokoj estis permesoj por la konstruado. La nuna leganto do ekscias, ke en Slovakio konstruiĝis preĝejoj, kaj en Hungario tute ne, ja Sopron ktp forviŝiĝis. Jen la menciita leĝo hungare, vi traduku maŝine 1681. évi XXVI. törvénycikk, poste bonvolu respondi!--Crosstor 06:43, 14 Dec. 2011 (UTC)
Ni devu korekti erarojn kaj forigi naciismojn, sed tie ne estas, kvereloj por preferataj nomoj estas ne utilaj. Lasu minimumon da libereco al aŭtoroj. --pino 09:50, 14 Dec. 2011 (UTC)
Kompreneble oni povu trovi Bizancon Konstantinopolon (kiel antaŭaj nomoj de Istanbulo) kaj Leningradon kaj Petrogradon kiel antaŭaj nomoj de Sankt-Peterburgo. Se same estas pri Sopron (ĉu Ŝoprono? ), en ordo estu artikolo pri ĝi aŭ alidirektilo al artikolo kun nuntempe uzata nomo. AL @ 21:53, 14 Dec. 2011 (UTC)

Mi rekomendas tralegi alilingvajn versiojn de la paĝo Artikola preĝejo. Ili plejparte konfirmas la nunan version de la paĝo en Eo. Mi ne scias, kial Crosstor senĉese ploras. Li skribu aŭ en Eo la nomojn de urboj aŭ en origina ortografio de la lando, kie la urbo nuntempe situas. Estas neakcepteble, ke oni skribu nomojn de slovakaj, kroataj, aŭstraj urboj ja per ligilo al paĝo, sed kovritaj per la hungara, ĉar la eksterhungara leganto, nekonanta la hungaran, akiras impreson, ke temas pri hungara urbo kaj pri teritorio de Hungario. Crosstor simple konfuzigas la legontojn. Ĉu oni skribu pri Esztergom tiel, ke tio estas Ostřihom aŭ Gran? Se Crosstor lamentas, ke tio estas historio, li povas verki la tutajn alineojn unue latine, poste germane, poste ankaŭ hungare, ĉar tiel oni parolis en historio, kaj nur ekde la jaro 1887 per Esperanto, ĉar tiam ĝi estiĝis. Crosstor intermiksas historion kaj nuntempon. Se li volas verki pri historio tiel, kiel ĝis nun, mi rekomedas al li, ke li forlasu Vikipedion kaj dediĉu sin al verkado de historia romano, kie li povas plene eluzi siajn historiajn nomojn en diversaj dialogoj inter priskribataj personoj de la romano. Petr Tomasovsky 04:57, 15 Dec. 2011 (UTC)

Mi nun demandas kvarafoje: Kial estis forigitaj Sopron, Köveskál ktp?--Crosstor 12:46, 15 Dec. 2011 (UTC)


Solvopropono pri historiaj nomoj de urboj[redakti fonton]

Mi proponas jenan solvon: Artikolo pri urbo, vilaĝo, komunumo ktp. portu kiel titolo ĉiam kaj principe la oficialan nomon de la instancoj nun regantaj en tiu loko oficiale. En la artikoloj alilingvaj nomoj estu aldonitaj en krampoj en la mezuro, ke tio estas sencohava. (Tio estas la variantoj de la lingvaj minoritatoj, vivantaj en la lokoj kaj memkompreneble ankaŭ la historiaj oficialaj nomoj, povas kun indikita kun la koncerna ankaŭ esti aldonitaj nomoj, kiuj aliaj postulantaj rajtojn pri la koncerna loko, al la loko donas. Se ekzistas vaste uzata Esperanto-nomo, ankaŭ tiu estu aldonita, kaj la Esperanto-formo estu prefere la paĝa titolo! De ĉiuj tiuj variantoj oni kreu alidirektilojn! La celo de nia vikipedio estu ja, ke ni akiro maksimumon da kleraj informoj. Tamen nia vikipedio nepre ne estu batalejo por naciismoj: Do certe la titolo de paĝo pri urbo, kiu hodiaŭ situas en Slovakio kaj kies ĉefa lingvo en la loko estas la slovaka, devas esti la oficiala slovaka nomo respektive ties esperant-lingva formo, sed ne la hungara; aliflanke la hungarlingva alidirektilo, se la loko posedas hungarlingvan nomon konatan, tamen nepre devas ekzisti kaj en la enkonduko de la artikolo estu la informo pri la lingvaj variantoj!DidiWeidmann 10:51, 15 Dec. 2011 (UTC)

Kromsigno[redakti fonton]

Mi opinias, ke ĝenerale en E-vikio ne estas loko por uzi naciajn alfabetojn en titolo de artikolo. Kio estas Celldömölk kaj kielmaniere necesas ĝin legi? Kial vi uzas ne E-literojn? P.Fiŝo§@ 13:59, 14 Dec. 2011 (UTC)

Tio estas alia problemo sed problemo. Uzi kromsignoj en titolo mem por esperantaj vortoj ne estas facila sed ofte kromsignoj estas necesaj. Estas utila fari alidirektiloj ekzemple Celldomolk al Celldömölk. --pino 17:09, 14 Dec. 2011 (UTC)

Jes, plena Esperantigo de nomoj postulas ke oni uzu nur la 28 literojn de la Esperanta alfabeto, kaj anstataŭigu ceterajn literojn per plej proksimaj (estas reguloj por tio : y -> i, q -> k, ktp). Sed (kiel jam multfoje kaj delonge diskutite) en Vikipedio oni proponas Esperantigitajn formojn nur de gravaj lokoj. Por la ceteraj oni uzu la nacilingvajn formojn kaj provizu prononchelpilon por klarigi kiel la nomo estu elparolata. Alidirektiloj povas esti utilaj, sed kiu serĉos 'Celldomolk' ? Laŭ mi ĉu estu Celldömölk (laŭ nacilingva formo) ĉu Celdolmoko (plene Esperantigita). Duone Esperantigita ŝajnas al mi sensenca. AL @ 21:53, 14 Dec. 2011 (UTC)
Celldömölk estas prononcata tiel, kiel vi legas. En ĉiuj hungaraj loknomoj estas prononco, escepte tie, kie ne estas diferenco.--Crosstor 06:58, 15 Dec. 2011 (UTC)
@Crostor. Mi supozas, ke ne ĉiuj konas la literojn ä, ö kaj ü, kiuj estas uzataj en la germana, estona, hungara kaj parte en la finna kaj turka lingvoj. Do ili ne ekzistas en ĉiuj lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton. Mi pensas, ke ili eĉ mankas en la plej multaj tiaj lingvoj. Tial necesas indiko pri la prononco. Por la indiko ekzistas la ŝablono {{IFA}} (ekz. æ por ä). Kaj mi kelkfoje havas la impreson, ke sufiĉe multaj personoj ne scias ion pri la diferenco inter sono kaj litero.
Krome esperantigo de urbaj nomoj estu aplikata, se tio eblas. Arno jam skribis sufiĉe pri tio. Amike --Tlustulimu 12:17, 16 Dec. 2011 (UTC)

Horné Orešany[redakti fonton]

El la paĝo mi forigis ankaŭ la jenan tabelon, ĉar tio neniel rilatas al la municipo. Aŭ ĉu iu alia havas alian opinion? Petr Tomasovsky 13:31, 15 Dec. 2011 (UTC)

Komunumoj pri Dió (=juglando) en Hungara reĝlando[redakti fonton]

Diófás Diófás Diómál Diós Diós Diósad Diósberény Diósd
Dióshalom Diósjenő Dióskál Dióspatak Diósviszló Felsődiós Homokdiód Tótdiós

Gratulon al la suprasoraba vikipedio[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi jam hieraŭ legis, ke la suprasoraba vikipedio atingis jam iomete pli ol 7000 artikolojn. Gratulon al la verkantoj. Amike --Tlustulimu 13:37, 13 Dec. 2011 (UTC)

Transpreno el Wikitrans[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ ne ekzistas la artikolo Konsonantogradeco kiel traduko de en:Consonant gradation. Sed jam ekzistas la jena paĝo http://epo.wikitrans.net/Consonant_gradation. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel oni povas transpreni la enhavon ĉi tien. Ĉu jam ekzistas informo pri la maniero en niaj helpopaĝoj? Se ne, kiu povus krei tion? Krome necesus kelkaj korektoj dum la transpreno. Amike --Tlustulimu 12:48, 16 Dec. 2011 (UTC)

Pli bone uzebla estas http://gramtrans.com/, sed ĉiukaze oni devas korekti preskaŭ ĉiun frazon, precipe ĉe fakaj tekstoj. Do oni ŝparas tajpadon, serĉadon en vortaro, sed ne ŝparas korekton, cerbumadon pri ĝustaj esprimoj. (http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fen.wikipedia.org%2Fwiki%2FConsonant_gradation&pair=eng2epo&domain=&x-form-id=translate_url Tiun tradukon mi trovas tragika, apenaŭ uzebla kiel bazo. Ŝajnas, ke en la fonta bazo mankas la fakaj esprimoj.) Mi uzas Gramtrans por simplaj tekstoj, ekz. Tripitaka Koreana estas bazita grandparte sur aŭtomata traduko. Sed kompreneble mi devis ĉiun frazon atente kontroli. Narvalo 16:18, 16 Dec. 2011 (UTC)
La maŝine tradukita Angla Vikipedio ĉe epo.wikitrans.net estas la plej katastrofa tragedio, kiu iam okazis al Esperanto dum la Interreta epoko. --Surfo 18:32, 22 Dec. 2011 (UTC)

Ĉu neniu havas opinion pri Birdoj ? --pino 11:08, 17 Dec. 2011 (UTC)

Helpopeto[redakti fonton]

Estimata uzanto:Narvalo!

Ĉu vi povus helpi al uzanto:Bradipo por esti eminenta vikipediisto? Li estas ankoraŭ absolute komencanto en la redaktado de artikoloj vikipediaj, sed ne en la tradukado. Bradipo estas ankaŭ budapestano, kiel vi.

--Gnagyrobi 15:04, 19 Dec. 2011 (UTC)

Bonvolu bari vandalon[redakti fonton]

Aktuale furiozas iu 81.47.142.173. Post la vandalo mem la paĝojn repide plu modifas la roboto-idioto WikitanvirBot. --Surfo 16:53, 19 Dec. 2011 (UTC)

Artikola preĝejo[redakti fonton]

Mi redaktis la supre menciitan artikolon, sed estis forigitaj ĉiuj hungaraĵoj kaj nun estas videbla artikolo nur pri Slovakio ne plu redaktebla. Mi traredaktis la artikolon laŭ opinioj kaj savis ĝin. Tio estas libere redaktebla artikolo, ĉiuj aldonoj estas bonaj. Se iu volas redakti artikolon pri slovakaj preĝejoj, tion rajtas fari kune aŭ aparte, sed ne tiel, ke li forigas la ĝustajn hungarajn partojn. Tiam estas ne unu, sed 2 artikoloj, kiuj pligrandigas la kvanton. En mia sekva redakto mi forigis la kritikeblajn partojn, kaj mi savis ĝin hieraŭ. Hodiaŭ ĝi malaperis kaj denove aperis la slovaka artikolo. Estas neeble, ke mi ne rajtas redakti artikolon pri preĝejoj en Sopron, ktp (pure hungarajn), spite tion, ke la hungara parlamento decidis pri tio en Sopron, kaj ne pri slovakaj preĝejoj, sed pri Hungara reĝlando. Jen estas mia lasta artikolo:

Artikolaj preĝejoj estas tiuj preĝejoj, kiuj estis konstruataj en Hungara reĝlando fine de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681.

Luterana preĝejo en Sopron

Fine de la mezepoko la katolika eklezio perdis sian monopolon, ĉar kalvinanismo kaj luteranismo disetendiĝis. Sub la regado de la katolikaj Habsburgoj oni ne permesis konstrui nekatolikajn preĝejojn. Emeriko Thököly longe batalis por libereco de la religia kulto. Habsburgoj timis, ke eĉ ili perdos la tronon pro religiaj aferoj, tial ili revokis la parlamentanojn por solvi la problemon. Laŭ la nova leĝo oni nomumis po 2 komunumojn en ĉiuj departementoj, kie oni rajtis konstrui ankaŭ nekatolikajn preĝejojn. En aliaj lokoj tio ne estis permesata. La kondiĉoj estis rigoraj:

  • la preĝejo devas situi ekster la urbomuroj
  • la konstruado devis daŭri nur unu jaron
  • oni devis fari ĝin sen ŝtono (escepte la fundamenton) kaj metalo
  • sen turo devis konstruadi la preĝejon
  • la ĉefenirejo devis esti flanke

Jen kelke da tiutempaj preĝejoj:

Ankaŭ la kalvinanaj preĝejoj estis permesataj, ekzemple en Szendrő.

Post jarcento oni jam permesis la konstruadojn el brikoj, baldaŭe oni permesis ankaŭ la turojn.

Crosstor, vi povas esti forbarita pro vandalismo. Petr Tomasovsky 10:42, 20 Dec. 2011 (UTC)
Mi petas ceterajn, por ke vi prokrastu iom vian opinion. Mi denove redaktos defundamente tiun paĝon. Petr Tomasovsky 10:47, 20 Dec. 2011 (UTC)
La supre videbla artikolo jam ne estas kritikebla. Mi forigis la kritikeblajn partojn. Sed mi nepre diras, ke ekzemple Danzig laŭ la serĉilo estas 60 trafoj, kiel Günter Grass, UK 1927, 1419 Dancigo kaj la poloj ne kritikas ilin. Ankaŭ mi trovis 2046 Leningrado, Kodekso de Leningrado, Vladimir Putin ktp kaj la rusoj ne kritikas ilin. Do, tiuj formoj sennomre estas en VP. Mi konstatas, ke tio estas diskriminacio al mia artikolo. Se iu volas mian artikolon traredaktu, tion faru, sed kio estas bona, kiel la hungaraĵoj, ilin ne forigu! Se iu intencas fari fundamente alian artikolon, tion faru, sed lasu mian artikolon. Kaze de tio jam estos 2 artikoloj.--Crosstor 11:38, 20 Dec. 2011 (UTC)

Mi petas informon, kial mi estas VANDALO? Se ĉiuj vandaloj skribus similajn artikolojn, kiel la miaj, kaze de tio VP estus pli bona. Mi petas informon, kial tiu artikolo estas neredektebla, ĉu estas laŭ la kriterioj? Se iu volas redakti io alian, tiu faru en aparta artikolo. Ekzemple estas "listo de katedraloj" kaj "listo de katedraloj en Francio" kaj neniu kritikas ĝin.--Crosstor 12:32, 20 Dec. 2011 (UTC)

La konstruado de t.n. "artikolaj preĝejoj" estis permesitaj en la Hungara Reĝlando, en listigitaj lokoj laŭ la leĝo. Do, al la plej striktaj antaŭskriboj el 1681 konformas hodiaŭ nur la 5 ekzistantaj preĝejoj ĉiuj en la nuna Slovakio. En la nuna Hungario, ili ne postrestis en la originala formo, ĉar en ebenaĵa areo oni ĝenerale evitas la lignokonstruaĵojn. Post incendio, ili rajtis jam rekonstrui ilin el ŝtono, briko. Do, la listigitaj preĝejoj de Crosstor estis komence konstruitaj laŭ la striktaj antaŭskriboj el ligno, sed poste rekonstruitaj el ŝtono, briko. Narvalo 13:43, 20 Dec. 2011 (UTC)

Nature noto de Narvalo estas vera, ankaŭ mi en la preĝejaj artikoloj menciis la trakonstruojn kaj incendiojn. (Vidu la listigitajn preĝejajn artikolojn!) Narvalo silentas pri tio, ke la hungaraj preĝejoj tute estis forigitaj. La pli nova artikolo temas nur pri slovakaj preĝejoj. Estas 2 eblecoj: aŭ aldoni ion, aŭ redakti pli novan, kiel ekzemple origine restintaj preĝejoj. Tute forigi la hungaraĵojn ne estas solvo. Narvalo ne respondis: mia artikolo supre legebla kial ne estas redektebla, ĉu estas laŭ la kriterioj? La militadon ne mi komencis, sed tiu, kiu forigis ĉiujn hungaraĵojn. Ĝis tiam neniu kritikis la supre legeblan artikolon. Mi tiel supozas, ke mi rajtas fari artikolon pri hungaraj preĝejoj, kaze de tio, se ili jam ne estas videblaj en originaj formoj. Nature se iu volas redakti pri originalaĵoj, tio estas bona, sed ne tiel, ke li forigas ĉiujn hungaraĵojn. --Crosstor 14:27, 20 Dec. 2011 (UTC)
La ĉefa problemo estas, ke vi ne mencias en via supra artikolo, ke en la originala formo restis nur nunaj 5 slovakiaj preĝejoj. En aliaj vikipedioj, oni emfazas tiujn kaj taksas nur tiujn artikolaj preĝejoj. Tiuj listigitaj preĝejoj de vi aspektas hodiaŭ kiel aliaj, tiel la aldonitaj fotoj misgvidas la leganton. Fakte ili estis ĉe ilia establo artikolaj preĝejoj, hodiaŭ jam ne estas listigitaj inter ili, ĉar ili nun ne montras la konstruajn antaŭskribojn de la tiama leĝo. Bv. atenti la anglan, germanan artikolojn kaj la fotojn ĉe ili. Narvalo 14:49, 20 Dec. 2011 (UTC)
Tion mi ne sciis, mi nur legis la hungaran tekston. Wikitrans ne tradukis ĝin, sed mi vidis, ke estas ĝenerala artikolo kaj estas aparta subartikolo "la preĝejoj hodiaŭ", kiu temas pri la 5. Cetere el la 5 unu estis malkonstruita, kaj alie rekonstruita. Tiutempe ĉ. 60 preĝejoj konstruiĝis, el kio restis origine nur 4. Via nuna mencio estas prava. La hungara teksto miskondukis min! Tamen mi diras, ke mia artikolo ne perdiĝu en VP! Kio okazu?--Crosstor 15:28, 20 Dec. 2011 (UTC)
Crosstor, se vi ne scias ion, ne verku pri tio. Tio estas la duanfojon, kiam vi malprave plendis, la trianfojon mi rekte forbaros vin. Petr Tomasovsky 07:32, 21 Dec. 2011 (UTC)

Malalta skribo

Bonvolu iom pli milde konduti al aliaj kontribuantoj, precipe antaŭ kristnasko!Narvalo 07:58, 21 Dec. 2011 (UTC)
Mi spertis tion, ke aliaj redaktoroj ne faras neredaktebla artikolojn, nur foje okazis, ke estis averto pri ebla redaktokonflikto. Tio estas valida ne nur dum Kristnasko. Aliaj redaktoroj mesaĝas, se estas plano por fari ion laŭ alia vidpunkto kaj ne forstrekas ĉion. Mia supra artikolo montras la fontojn, sed mi ne fontis el la angla VP. Alia redaktoro tiam diras, ke mi faros tute alian artikolon laŭ la angla VP kaj ne forbaros aliun kaj ne forigas la tuton. --Crosstor 08:29, 21 Dec. 2011 (UTC)
Crosstor, ĉiu redaktanto povas reredakti iu ajn paĝon denove defundamente. Ni diskutis pri la artikolaj preĝejoj tie kaj vi ne akceptis version farita de DidiWeidmann kaj krome vi aldonis malpravaĵojn. Kun vi, Crosstor, estas malfacile interparoli aŭ diskuti, ĉar oni devas paroli al vi multfoje ĉion kaj vi fine faros ion alian. Vidu ekz. diskutojn pri PAGENAME. Mi ŝlosis la paĝon pri la artikolaj preĝejoj, ĉar ne estas garantio, ke vi denove ne aldonos ion, kio ne rilatas al ĝi. Povas redakti ĝin nur la administrantoj. Petr Tomasovsky 11:22, 21 Dec. 2011 (UTC)
Via respondo estas tia, ke ĉiu redaktanto povas reredakti iu ajn paĝon denove defundamente, escepte Crosstor, ĉar mi estas barita. Uzo de Pagename estas permesata, ne estas permesita. Jam mi ne uzas ĝin. Mi evitis ĉiujn dubaĵojn, vidu la supran artikolon! Pri uzo de Slovakio en historiaj temoj mi ricevis promesojn pri la solvo, sed ili ankoraŭ ne alvenis. Pri forigo de Sopron vi neniam respondis, kiu ne respondas, tiu ne demandu!--Crosstor 14:49, 21 Dec. 2011 (UTC).

--Crosstor 10:03, 20 Dec. 2011 (UTC)

Open Call for 2012 Wikimedia Fellowship Applicants[redakti fonton]

I apologize that you are receiving this message in English. Please help translate it.

  • Do you want to help attract new contributors to Wikimedia projects?
  • Do you want to improve retention of our existing editors?
  • Do you want to strengthen our community by diversifying its base and increasing the overall number of excellent participants around the world?

The Wikimedia Foundation is seeking Community Fellows and project ideas for the Community Fellowship Program. A Fellowship is a temporary position at the Wikimedia Foundation in order to work on a specific project or set of projects. Submissions for 2012 are encouraged to focus on the theme of improving editor retention and increasing participation in Wikimedia projects. If interested, please submit a project idea or apply to be a fellow by January 15, 2012. Please visit https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Fellowships for more information.

Thanks!

--Siko Bouterse, Head of Community Fellowships, Wikimedia Foundation 12:56, 21 Dec. 2011 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Romkatolikaj Preĝejoj en Brazilo[redakti fonton]

Karaj, bonvolu, kiu estas korekta: en ĉiuj municipoj de Brazilo ekzistas Romkatolikan Preĝejon; ĉi tie estas konata por "Igreja Matriz", t.e. la ĉefa de la Paroĥo. La korekta traduko por Esperanto, por mi uzi en la fotoj en la municipaj artikoloj, estas: Ĉefpreĝejo Romankatolika aŭ Kirko? Dankon, Conrado 12:42, 27 Dec. 2011 (UTC).

Laŭ mi plej taŭgas « Romkatolika [Ĉef]Preĝejo » AL @ 17:27, 27 Dec. 2011 (UTC)

Taksu tiun ĉi paĝon[redakti fonton]

En pluraj vikipediaj versioj aperas ŝablono por taksi la paĝon. Tiu ŝablono estas en la angla sub paĝo en:Wikipedia:Article Feedback Tool kaj sube de ĉiu paĝo aperas klakebla ŝablono angle File:Aft phase 2.jpg. Tion uzas ankaŭ la hispana versio, kie aperas es:Archivo:Aft phase 2-es.png. Estas demando, kiam ekuzos tion pliaj lingvaj versioj. Mia demando estas: Ĉu ankaŭ ni faros tiun ŝablonon? Petr Tomasovsky 07:34, 10 Dec. 2011 (UTC)

Mi vidis la ŝablonon en la hisapana kaj en la angla. Mi estus prudenta. Ci-tiu ŝablono estas peza en artikoloj kaj ne tre utila mem en grandaj vikipedioj. --pino 07:59, 10 Dec. 2011 (UTC)
Fakte tiu ŝablono estas pli flua ol akvo, nome superflua ... Mi forte kontraŭstarus ĝian enkondukon, almenaŭ dum nia vikipedio ne atingis almenaŭ profundecon de 200! Mi vidis ĝin sub certaj geografiaj ĝermoj en la hispana: Estas komplete ridinda afero! Konsiderante la nombron da ĝermoj en nia vikipedio, tio estus pugnofrapo ... DidiWeidmann 22:53, 13 Feb. 2012 (UTC)

Logobildo[redakti fonton]

Wikipedia-logo-v2-eo.png
Wiki.png

Kial la Vikipedio ne uzas la novan logobildon? --Yair rand 08:06, 19 Dec. 2011 (UTC)

Ĉu administranto bonvolus alŝuti la novan version al Dosiero:Wiki.png? --Yair rand 08:27, 22 Dec. 2011 (UTC)
Mi ne vidas grandan diferencon kaj ne certas ke ĉiuj konsentas pri tiu ŝanĝo. Se estas plimulto favora por fari la ŝanĝon proponitan de Yair rand, mi promesas efektivigi ĝin. - bv argumenti - --Arno Lagrange @ 17:32, 22 Dec. 2011 (UTC)
Tamen sur pluraj aliaj projektoj oni ŝanĝis la bildon favore al la nova aspekto: mi ĵus kontrolis la anglan kaj germanan vikipediojn. Laŭ mi la nova estas pli legebla kaj optike pli preciza, do mi tute ne vidas kialojn rezisti pri la malnova aspekto. Alaŭdo ۩ 22:37, 10 Jan. 2012 (UTC)