Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanĝo de distriktoj en Meklenburgio-Antaŭpomerio[redakti fonton]

Saluton. La 4an de septembro 2011 okazos ŝanĝo de distriktoj en Meklenburgio-Antaŭpomerio. Do estos tiam nur 6 distriktoj. Tio koncernas artikolojn en la jenaj kategorioj:

Krome la ŝablono {{Meklenburgo-Antaŭpomerio}} devus esti alĝustigata. Kaj 4 el la 6 urboj en Kategorio:Eksterdistriktaj urboj de Meklenburgo-Antaŭpomerio perdos sian statuson kiel eksterdistriktaj urboj. Ĝin retenos nur Schwerin kaj Rostock. Detaloj pri tio jam troviĝas en la germana artikolo de:Kreisgebietsreform Mecklenburg-Vorpommern 2011, kiu ankoraŭ devus esti tradukata. Kiu emas helpi? Ĉe kelkaj distriktoj uzado de roboto, por ŝanĝi la kategorion, devus esti malfacila, ĉar nur parto kunfandiĝas kun unu najbara distrikto, dum ke la resto kunfandiĝas kun alia najbaro. Tio koncernas ĉefe Kategorio:Distrikto Demmin. Amike --Tlustulimu 14:38, 3 Sep. 2011 (UTC)

Nereviziitaj paĝoj[redakti fonton]

Multaj paĝoj atendas eterne (vidu Nereviziitaj paĝoj). Ĉu povas administranto doni al uzanto rajton tie : peto sur listo ? Antaŭon dankon. --pino 08:09, 4 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Pino. Laŭ la regulo la uzanto mem petu pri la revizia rajto. --Tlustulimu 08:21, 4 Sep. 2011 (UTC)
Estas ankaŭ vikipediistoj, kiuj ne volas esti reviziantoj. Mi ofte revizias reen kaj reen paĝojn, kiujn mi antaŭe reviziis. Ĉu ne eblus aŭtomate farigi ilin ankaŭ reviziantoj? Petr Tomasovsky 08:22, 4 Sep. 2011 (UTC)
Mi igis Zetey revizianto: sekve ties multegaj redaktoj (kiuj neniam estas fuŝaĵoj) ne plu aperos kiel nereviziitaj--Arno Lagrange @ 08:25, 4 Sep. 2011 (UTC)
Dankon por la aldono de la rajtoj de revizianto. Ĉu ankaŭ uzanto:Crosstor povus ricevi ilin? Petr Tomasovsky08:36, 4 Sep. 2011 (UTC)

Mi estis jam dum efemera tempo, sed mi rifuzis ĝin, ĉar ĝenis min tio, ke foje-foje eraroj enŝoviĝis. Kelkajn mi mem trovis, kaj poste mi ĝustigis.--Crosstor 09:33, 4 Sep. 2011 (UTC)

Jes, certe sed tro multaj nereviziitaj paĝoj estas ankaŭ ĝenantaj. Ni povus pli facile revizii la artikolojn se vi mem revizii viajn etajn redaktojn. Ĉiam eblas malaprobi gravajn redaktojn. Mi estas esperanto ke vi akceptu. --pino 17:17, 4 Sep. 2011 (UTC)
Por administratoj :"Mi tiel komprenas vian mesaĝon, ke miaj novaj artikoloj ne gravas, sed problemas miaj etaj redaktetoj. Vere mi faras tiajn, ekzemple Telefono, Listo de milionurboj, ktp, kie mi redaktis almenaŭ 200-foje. Se mi faras novan kategorion, tiam tuj aperas ĉ. 40 redaktetoj, kiujn nature oni kontrolas. Se tio estas la problemo, mi ne volas esti malamiko de VP, sekve mi akceptus la proponon.--Crosstor 07:49, 5 Sep. 2011 (UTC)" el Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki#Administranto.
Crosstor povas akcepti, dankon por li. Do ĉu povas administranto doni la rajton ? Dankon. --pino 06:05, 6 Sep. 2011 (UTC)


Se mi ne eraras, ĝis antaŭnelonge en la paĝo Novaj paĝoj (Novaj artikoloj) neredaktitaj paĝoj aperis flavfone kio helpis trovi fusaĵojn: tiele mi multe korektis. Nun mi ne vidas tiun flavan fonon kiu malhelpas tiun laboron.--kani 01:50, 19 Nov. 2011 (UTC)

Traduko de skemo[redakti fonton]

Tradukante alilingvan vikipedian paĝon al esperanto kun skemoj entenantaj vortojn en la alia lingvo, mi kapablas krei novan skemon en esperanto sed mi ne scias kiel simple registri ĝin kun la originaj informoj pri la skemo (aŭtoro, permeso, dato, origino, ktp). Ĉu ekzistas simpla ilo interne de vikipedio por tion fari sen deŝuti, modifi, retajpante la priskribajn informojn kaj realŝuti la tuton? —La komenton aldonis, sen subskribo, Xian (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Xian. Pri kiuj artikoloj temas? --Tlustulimu 15:08, 7 Sep. 2011 (UTC)
Ĉu eble temas pri ŝablonoinformkesto? Se jes, vi skribu la originalan ligilon de la artikolo kaj la ligilon al la tradukaĵo. Eble jam ekzistas esperanta ŝablono por tio. Amike --Tlustulimu 15:31, 7 Sep. 2011 (UTC)

Larĝeco de informkestoj[redakti fonton]

Saluton. Informkestoj ne havas difinitan larĝecon kaj pro tio adaptiĝas al sia enhavo. Ekzemple, en ĉi tiu paĝo, la informkesto okupas en mia ekrano pli ol duonon de la paĝlarĝeco… Ĉu iu, kiu rajtas modifi ĝian CSS-on povus aldoni difinitan larĝecon (ekzemple 300px, kiel en la franca Vikipedio) al la klaso infobox? Mutichou 16:15, 8 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Mutichou. Via ĵusa ŝanĝo de {{Informkesto rivero}} forigis la antaŭe per HMTL difinitan larĝecon de 330. Mi provis aranĝi larĝecon de 230 pikseloj. Sed ial la "brika" ŝablono {{informkesto/Komenco}} ne "digestas" ĝin. Do eble tion kaŭzas la emo de kelkaj uloj (plu) uzadi nenomitajn parametrojn. Ĉu vi havas ideon? Unu solvo povus esti malfari la faktan rekreon de la ŝablono kaj poste difini larĝeco destyle="width:23em", kiu jam estas difinita en multaj informkestoj. Tio ebligus al ni pli grandan unuecon. Amike--Tlustulimu 16:30, 8 Sep. 2011 (UTC)
(+) Alia ebleco estus difino de defaŭlta larĝeco en {{informkesto/Komenco}}. Mi preferus tion. --Tlustulimu 16:33, 8 Sep. 2011 (UTC)
Saluton, Mutichou. Mi ĵus korektis {{informkesto/Komenco}}, kiu enhavis la saman fuŝon eĉ trifoje, tiel ke la nedevigaj parametroj ne funkciis. Nun Charente (rivero) kaj aliaj artikoloj aspektas pli bone. Do la informkesto ne plu okupas tro la larĝeco aŭ eble eĉ la tuton.
Se mi aldonus defaŭltan larĝecon al la klaso infobox en MediaWiki:Common.css, certe tuj venus protestoj de alikaze apenaŭ diskutemaj uzantoj. Ĉiu ja havas aliajn preferojn. Kion fari? Amike --Tlustulimu 17:01, 8 Sep. 2011 (UTC)

Ligoj al Bibliotekoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ne komprenas la aldonojn de Vikipediisto לערי ריינהארט Specialaĵo:Kontribuoj/לערי_ריינהארט, kiuj ŝajnas temi pri ligoj al Bibliotekoj. Tamen, mi ne komprenas pri kio temas, kaj ĝenerale ajna leganto kiu alvenas al iu artikolo kaj trovas tiun referencon sube de ĝi, plej probable ankaŭ ne komprenos. Ĉu pri tio oni diskutis aŭ decidis tie ĉi? --Tonyo 20:40, 8 Sep. 2011 (UTC)

Nova helpilo eo:, ja:, ro:, ru:, yi: ktp. ekzemploj


Priskribo pri la helpilo troviĝas ĉe : commons:Commons:VIAF inter project linking/viaf.user.js Greasemonkey-Skript/eo.
Priskribo pri la laboro ĉe commons:Commons:VIAF inter project linking. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏[1]‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 23:17, 8 Sep. 2011 (UTC)

Reinhardt ! Via respondo per provizo de ligiloj al anglalingva kaj teknika paĝoj ne taŭge respondas al la prava demandado de Tonyo. Konciza, klara Esperantlingva ĝenerala enkonduko de la projekto necesas, tiel ke ĉiuj povu orientiĝi kaj eventuale esprimi sian opinion, ĉu la tuta afero estas bonvena aŭ ne. Vi certe opinias tiun aldonon de ligiloj al bibliotekoj utila. Tamen se (preskaŭ) neniu komprenas al kio tio utilas, kaj kiel tio funkcias, estus miso. AL @ 05:55, 9 Sep. 2011 (UTC)
alidirektigoj per VIAF numeroj


Mi komprenis la demandon. Tamen ne estas ebleco respondi nun ĉar preparlaboroj necesas en dekduo da Vikipedioj. La uzo ne videblas per tri ekzemploj. Ĉu Vi iam volis skii ĉu ekzistas eaperantaj traduoj de japana, rusa ktp verkisto eĉ se ne ekzistas artikolo en esperantlingva Vikipedio? La "WorldCat" ligoj donos tiun eblecon. Se iu atedis la finan venkon tuj li miskomprenis la labormanieron de nia majstro. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏[2]‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 14:51, 9 Sep. 2011 (UTC)

Cetere dum kvarjara serĉdo en dekoj da naciaj katalogoj mi rimarkis ke multaj el niaj verkistoj kaj movadanoj estas orfe traktataj en multaj naciaj librokatalogoj. Germanlingva Vikipedio kunlaboras kun Germana Nacia Biblioteko (DNB), Usona Nacia Biblioteko (LoC) enhavas kelkcent miloj da ligoj al anglalingva Vikipedio pri la koncernaj personoj, simile aliaj gravaj paĝoj ligas al anglalingva Vikipedio. Ĉu tio estas sensencaĵo? Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏[3]‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 15:06, 9 Sep. 2011 (UTC)

Nuntempe Roman Dobrzyński estas tri diversaj personoj:

kiuj verkis libron kun sama titolo. Por tion ŝnaĝi necesas alporali la homojn laborantanj en bibliografiaj kampoj ĉe naciaj bibliotekoj. Se ili scios ke en Vikipedio troviĝos tiaj detaloj ii volonte uzos ilin por ĉiutaga laboro. ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏[4]‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 22:30, 9 Sep. 2011 (UTC)
La artikolo estas tradukenda al la germana lingvo. Tiamaniere la akademiano kaj honora membro aŭtomate eniros la liston de farandaĵoj kaj de la kolegoj el germanlingva Vikipdio kaj de la germanaj bibliotekisto, helpo kiun ni verŝajne ne bezonos.

Ĉio ĉi tute ne respondas al mia demando. Vi diras: "Mi komprenis la demandon. Tamen ne estas ebleco respondi nun ĉar preparlaboroj necesas en dekduo da Vikipedioj." Pardonu, sed mi pensas ke oni devas klarigi kio estas via projekto, antaŭ ol plenigi multegajn artikolojn per skatolo kiun neniu komprenas. Tiel, ceteraj Vikipediistoj povos opinii ĉu tio taŭgas aŭ ne. Nun temas pri laboro kiu, almenaŭ por mi, estas pli ĝena ol utila.--Tonyo 18:49, 13 Sep. 2011 (UTC)

Pagename[redakti fonton]

Pagename inter 2 { apartenas al variabloj. Ĉu la singarda uzado estas tute malpermesita en artikoloj?--Crosstor 09:42, 13 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Crosstor. La uzado ne estas malpermesita. Tamen ĉe artikoloj kun krampaj titoloj ĝi estas evitinda, ĉar tio vere strange aspektas, precipe en informkestoj. Amike --Tlustulimu 10:11, 13 Sep. 2011 (UTC)

Bonvenon al Vikimanio - renkontiĝo de E-vikipediistoj![redakti fonton]

Karaj gekolegoj! Eble vi memoras mian enketadon ĉi-loke la pasintjaran printempon. Ĉar la reeĥo estis pozitiva,ni decidis fakte organizi la renkontiĝon, omaĝe al proksimiĝanta dekjariĝo de Esperanta Vikipedio. Supozeble jam trafis vin ankaŭ grupa invitletero ĉi-somere.

VIKIMANIO okazos 26.-30.10.2011 en Svitavy (Ĉeĥio)

Ĉiujn detalojn vi trovos en la retejo [5]

Atentu, ke pro la ĵus ricevita subvencio ni povas oferti tute senpagan partoprenon en la programo kaj 10%an rabaton por ĉiuj menditaj servoj!

Ni esperas vian intereson veni kaj persone konatiĝi kun viaj saminteresuloj! Ni kredas, ke la aranĝo povos plu evoluigi la projekton, pli motivigi la homojn al la kunlaboro kaj levi nivelon de nia komuna projekto.

Ni kiel organizantoj klopodos fari ĉion por ke la renkontiĝo estu por vi instiga, informplena kaj utila. Marek Blahuš (Blahma) )zorgos pri kunordigo der la faka programo. Ĝia konkreta enhavo, temoj, riĉeco kaj kvalito dependos kompreneble ankaŭ de la partoprenantoj mem!

Mi aldonu, ke la unua aliĝinto al la aranĝo estas Chuck Smith, mem fondinto de nia esperanta Vikipedio. 14.9. aperis liainiciate intervjuo pri Vikimanio en Libera Folio Libera Folio kaj angle en lia blogo.

Svitavy situas en centro de Ĉeĥio kaj estas bone trafike atingebla de ĉiuj direktoj. Ĉi-okaze vi havos krome la okazon konatiĝi kun interesa Esperanto-Muzeo, kiu havas sian sidejon en la urbo.

Mi aprezos viajn instigojn, ideojn, proponojn por konkreta traktado kaj laboro kaj plej elkore invitas vin veni!

Antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková kun la teamanoj Kontakto: evikimanio(heliko)gmail.com

--RG72 11:33, 17 Sep. 2011 (UTC)

Titolo kaj kategorio de kristanaj preĝejoj[redakti fonton]

Ili estas kapeloj, preĝejoj, katedraloj, bazilikoj. Mi ne trovis kategorion pri ĉefkatedralo, pri kio mi farus kategorion, se ne alvenos kontraŭa opinio. Nature la titolo estu la sama, ol la kategorio: kapelo de Sankta Johano (Romo) estu en kategorio kapelo ktp (imagita ekzemplo). Foje la preĝejo estas ankaŭ katedralo, ankaŭ baziliko. Tiam estu: Baziliko-katedralo aŭ io alia?

Estas okulfrape, ke nur la katolikaj eklezioj uzas oficiale sanktulon (tio laŭ mi nepre estu!), ekzemple

Katedralo de Sankta Paŭlo (Londono)

Mi tranĉis ĝin je 3 partoj:

katedralo xxxxxxxx de Sankta Paŭlo xxxxxxxx (Londono) fare de x-oj, do aperis komenca, meza kaj fina partoj.


‘’’Komenca parto’’’. Ĝenerale ili estas romkatolikaj preĝejoj, se ne, mi sugestas aldoni la eklezion,: grekokatolika katedralo, kalvinana kapelo ktp. Tie aperu ankaŭ gravaj epitetoj, ekz. primasa. Tio estas grava ankaŭ ĉe kategorio.

‘’’Meza parto’’’. Tie troviĝas la sanktuloj, se temas pri katolikaj eklezioj. Pri tio PIV sugestas Sankta (majuskle), kiel ‘’’Katedralo de Sankta Johano’’’. Mi trovis: Katedralo de sankta Vito. Ĉu tio estas bona? En la meza parto estas problemo de “de”, ĉar foje ankaŭ la sanktaĵo havas “de”: Ĉieliro de Maria, Vizito de Maria. Foje estas aliaj solvoj, kiuj evitas “de”: preĝejo Sankta Johano aŭ preĝejo omaĝe al Sankta Johano. Kio estas la pli bona?

‘’’Lasta parto’’’. Tie mi trovis 3 solvojn: de Madrido, en Madrido, (Madrido). Kio estu? Mi trovis: Preĝejo de Sankta Stefano. La titolo estas enigma, ĉar ne donas informon pri la loko. Supozeble estos iu, kiu redaktos artikolon pri Preĝejo de Sankta Stefano en alia loko.

Fine mi aldonas imagitajn ekzemplojn:

-Katedralo de Sankta Johano (Romo) -Grekokatolika Katedralo de Sankta Johano (Romo) -Franciskana Katedralo de Sankta Johano (Romo) -Primasa Katedralo de Sankta Johano (Romo) -Kalvinana Katedralo (Romo) (absurda)

Mi petas opiniojn!--Crosstor 11:37, 15 Sep. 2011 (UTC)

Por la nomo (tradicie en Francio) ni skribus ekzemple Katedralo Sankta Petro de Sées do ne "de" kaj majuskle por Sankta. (sankta Petro por la ulo kaj Sankta Petro por la preĝejo). Estas certe arbitra. --pino 14:27, 15 Sep. 2011 (UTC)
Mi trovis kategoriojn de ĉiuj religiaj konstruaĵoj menciitaj de kolego Crosstor, do kategorion pri bazilikoj, preĝejoj, katedraloj kaj kapeloj. Por lia demando kiel titoli la artikolojn pri tiu temo mi konjektas, ke oni titolu la paĝojn de la preĝejoj same kiel municipojn. Enkrampe estu loko de situo en tiu kazo, se ekzistas pluraj preĝejoj de la sama nomo. Kiel ekzemplon mi proponas paĝon pri Preĝejoj de sankta VenceslaoKategorion:Preĝejoj en Ostrava. Pri la ekzemploj de kolego Crosstor: Se ekzistus nur unu konstruaĵo Katedralo de Sankta Johano, ni titolu ĝin simple tiel. Se ekzistas pluraj aŭ multaj tiel nomitaj konstruaĵoj konstruitaj en diversaj partoj de la mondo, ni aldonu enkrampe la lokon de situo, ĉiokaze Romo. La artikolo poste nomiĝus Katedralo de Sankta Johano (Romo). Denove mu uzus mian ekzemplon: Preĝejo de Senmakula koncipiĝo de Sankta Maria (Ostrava-Přívoz) - la preĝejo simple nomiĝas Preĝejo de Senmakula koncipiĝo de Sankta Maria kaj ĉar estas du tiel nomitaj preĝejoj en Ostrava, enkrampe estas aldonita la situo, ĉiokaze Ostrava-Přívoz. Kiel mi jam skribis iom pli supre, same ni titolas municipojn. Petr Tomasovsky 15:58, 16 Sep. 2011 (UTC)
Mi samopinias kun Petr Tomasovsky. Titolo devas esti konciza sed preciza, do ne indas "plimultigi estaĵojn sen neceso". Katedralo de Sankta Petro laŭ mi estus sufiĉa, se ne ekzistas aliaj samtitolaj konstruaĵoj. Se jes, do restu senŝanĝe plej fama aŭ grava aŭ almenaŭ unue aperinta en vikio, kaj aliaj ricevu pliĝustigojn (Romo aŭ Parizo aŭ iel ajn). Demandon pri kategorioj oni povas solvi per uzado de pliaj kategorioj por ĉiu artikolo, kiel mi faras tion ekzemple por homoj. Verkisto povas esti samtempe naturalisto, astronaŭto, aktoro ktp, sed ni ne kreas kategorion: "Verkistoj-artistoj", ĉu ne? Tamen se tiaj interkruciĝoj abundas, do oni povas krei komunajn kategoriojn, ekzemple: "Ortodoksaj katedraloj".--RG72 11:33, 17 Sep. 2011 (UTC)
Fakte ne nur por preĝejoj kaj katedraloj sed ĝenerale ni apliku la principon, ke se ekzistas pluraj samtitolaj artikoloj, tiam la baza titolo estu apartigilo. Ĉiuj aliaj ricevu precizigan aldonon. Amike DidiWeidmann 00:22, 4 Nov. 2011 (UTC)

Kiel traduki librojn[redakti fonton]

Ekzistas multaj libroj kiu ne estas esperante. Kiel oni povas akiri la rajtojn por traduki ilin? Mi volas traduki libron de verkisto de mia urbo, sed mi ne scias kiel akiri la rajtojn --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unumondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 23:38, 18 Sep. 2011 (UTC)

Kontaktu la verkiston aŭ la eldonejon. Se la verkisto estas jam morta, oni povas eble demandi la familion. Aŭ kontaktu la Societon de Aŭtoroj kaj Komponistoj, kiu zorgas pri aŭtoraj rajtoj. -- Robert Weemeyer 12:04, 19 Sep. 2011 (UTC)
Dankon --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, UnuLingvo ---> Mia Diskutpaĝo 17:55, 20 Sep. 2011 (UTC)

"Incubus", traduko de la semajno[redakti fonton]

La artikolo pri la "esperant"lingva filmo Incubus estas la nuna traduko de la semajno. Ĉifoje la esperanta versio jam estas sufiĉe kompleta, sed tamen, helpu al disvastigo per la tradukado al via lingvo --Tonyo 16:32, 21 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Tonyo! Ĉu "traduko de la semajno" estas konstanta rubriko de Vikipedio? Mi ne sukcesis trovi ĝian titolon en ĉefpaĝo. Aliflanke, kiu decidas pri la tradukota artikolo? --Dominik 17:09, 21 Sep. 2011 (UTC)
Jes, ĝi estas konstanta. Ĝi estas videbla en la "diskutindaj artikoloj" kiuj aperas kiel skatolo enLastaj ŝanĝoj. Mi konsentas ke la projekto estas malmulte videbla, kaj tre ofte neglektata. Eble estus interese ĝin montri pli klare, ekzemple igante la skatolon ne kolapsebla, aŭ kreante spacon en la paĝo de la Komunumo. La tradukaĵo, kun la listo de pasintaj artikoloj, kaj la tradukitaj lingvoj aperas en "metawiki" [6]. Tie ankaŭ estas la ligo al la proponoj kaj la voĉdonataj artikoloj:[7]. Tiu cetere estas tre bona loko por proponi kaj kuraĝigi artikolojn pri esperantaj temoj. --Tonyo 19:54, 21 Sep. 2011 (UTC)
Dankon, Tonyo, pro ĉiuj tiuj ĉi detaloj - mi fine trovis la rubrikon en Komunumo, kaŝita sub la demando "Ĉu vi estas tradukanto?" - mi unuavice vane serĉis ĝin sur ĉefpaĝo, sub "Specialaj listoj de artikoloj". --Dominik 02:10, 22 Sep. 2011 (UTC)


Ni estu dankaj al Rei Momo, mem neesperantisto, kiu tradukis la artikolon de la itala al la portugala: (pt:Incubus (filme 1965)). --Dominik 12:05, 23 Sep. 2011 (UTC)

Ĉieliro[redakti fonton]

Estas artikoloj pri Preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria (Ostrava-Třebovice) kaj Ĉieliro de Maria (se ne paroli pri la similaj artikoloj). Vikipedio estas puzlo, tial mi prezentas, ke "Ĉieliro de Sankta Maria" kaj "Ĉieliro de Maria" estas la sama nocio. (Proksimaj nocioj estas Vizito de Maria kaj Naskiĝo de Maria.)

Estus diversaj solvoj.

  • La titolo estus "Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Ostrava-Třebovice)".
  • aŭ la alia titolo estus: "Ĉieliro de Sankta Maria".
  • Pli frue estis aliaj opinioj: "Ĉieliro de Dipatrino"

Petr Tomasovsky diris, ke la origina preĝnomo estas Nanebevzetí Panny Marie, kiu estas traduko, sed tio ne konformas al la alia "Ĉieliro de Maria". Male Ĉieliro de Maria povas esti ĉieliro de iu ajn Maria.

Tamen devus esti unu nocio. Kio estus la bona solvo?--Crosstor 15:47, 23 Sep. 2011 (UTC)

Mi ne vidas problemon en tiu ĉi specifa kazo. En la unua, "Sankta" apartenas al la propra nomo de la monumento, kaj ĝi ja povas enesti. Tamen, por la koncepto, la nomo "Sankta" estas titolo de persono, kaj mi opinias ke ĝi ne devus esti en la titolo de la artikolo. Fakte, la artikolo pri la patrino de Jesuo devus esti simple Maria, ne "Sankta Maria", ĉar la opinio pri ŝia sankteco estas tio, opinio. Mi malfavoras la uzadon de titoloj (Doktoro, Sankta, Mahatmo) en la titoloj de la artikoloj. Se estas duboj, oni povus meti la titolon parenteze, sed ne en la nomo mem.
En tiu ĉi kazo, eĉ se estas aliaj Mariaj, oni bone komprenas pri kiu temas, same kiel la artikolo pri Mahomedo estas bone komprenebla, eĉ se ekzistas aliaj homoj kun tiu nomo. --Tonyo 10:54, 24 Sep. 2011 (UTC)

MediaWiki 1.18 deployment / Ekfunkciigo de versio 1.18 de la programaro MediaWiki[redakti fonton]

(apologies for the non-localized notice) MediaWiki is scheduled to be upgraded on this wiki Monday, September 26, 23:00-03:00 UTC. As you may know, MediaWiki is the wiki software developed by the Wikimedia community, and 1.18 is the upcoming version of the software that has been in development since December. More details about this upgrade can be found on the MediaWiki 1.18 announcement on blog.wikimedia.org. We don't anticipate any problems, but if you do encounter any, please see the blog post for more information on how to report problems. Since this wiki will be one of the first to get the software, we're particularly interested in your experience with it. Thanks! -- mw:User:RobLa-WMF (local user page) 00:12, 25 Sep. 2011 (UTC)

esperante (pardonpetoj pro ne-traduko de ĉi tiu informo). Estas planite progresigi la version de la programaro MediaWiki en ĉi tiu vikio lundon la 26a de septembro inter 23:00 kaj 3:00 UTC. Kiel vi verŝajne scias, MediaWiki estas la vikiprogramaro evoluigita de la Vikimedia komunumo, kaj ties venonta versio 1.18 estas evoluigata de decembro. Pli da detaloj estas troveblaj je anonco pri MediaWiki 1.18 en blog.wikimedia.org angle. Ni ne antaŭvidas iu ajn problemon, sed se vi trafas iun, por akurate raporti cimojn dum ekfunkciado de la nova versio IRCestas la plej bona rimedo; bonvolu ekrilati kun ni je #wikimedia-tech sur Freenode (interreta aliro). Ĉar ĉi tiu vikio estos inter la unuaj kiuj estos funkciigitaj per ĉi tiu versio, viaj spertoj aparte interesas nin. Dankojn mw:User:RobLa-WMF, evoluigisto, dungito de Vikimedia Fondaĵo. (loka uzantopaĝo) 00:12, 25 Sep. 2011 (UTC)
tradukis AL @ 07:08, 25 Sep. 2011 (UTC)
Unuaj cimoj
Jam mi rimarkis ke :
  • granda nombro da butonoj mankas en la 'baro da iloj' de la fenestro "redaktado",
  • la "wikitable collapsible" ne plu kolapsas.
--Jean-François Clet 15:09, 27 Sep. 2011 (UTC)
Saluton, gekaraj. Mi trovis plian cimon:
  • WikEd ĉe mi ne plu laboras, kvankam ĝia simbolo dekstre supre restas videbla. Sed la simbolo tuj malaperas, se mi ekredaktas artikolon. Ĉu iu el vi havas la saman problemon pri ĝi?
@Jean-François Clet. Verŝajne tio okazas pro la nefunkcio de ĉiuj programetoj en MediaWiki:Common.js. Mi jam demandis en lagermana vikipedio. Kaj P.Copp jam aranĝis mesaĝon pri programa fuŝo (angle bug). Espereble la eraro baldaŭ estos solvita. Amike --Tlustulimu 15:42, 27 Sep. 2011 (UTC)

Kontaktinte evoluigistojn per tujmesaĝilo (IRC) oni klarigis al mi ke la programaro ne plu eltenas variablnomojn kun ne-ASCII karaktroj (vidu31187). Mi do ŝanĝis ĉiujn variablojn kiun enhavis 'kaŝ' al 'kash' kaj tio nun funkcias.--Arno Lagrange @ 16:32, 27 Sep. 2011 (UTC)

Post babilado per tujmesaĝilo nun WikEd denove funkcias. --Tlustulimu17:31, 27 Sep. 2011 (UTC)
Ĉu interspacoj inter pluraj kategorioj en la kategoria spaco sube de ĉiuj artikoloj estas la sama kiel antaŭe? Ŝajnas, ke ĝi estas iom pli granda ol antaŭe. Petr Tomasovsky 19:21, 28 Sep. 2011 (UTC)
Saluton, Petr. Ankaŭ ĉe mi la spaco inter la kategorioj pligrandiĝis. Sed mi legis en la germana vikipedio pri softvaraj novaĵoj, ke eĉ la uzata kodo por la malsupraj kategorioj estas alia, nome listo, iel ruze formatita per CSS. Amike--Tlustulimu 19:42, 28 Sep. 2011 (UTC)

Mi atentigis en tujmesaĝilo ke bildoj kun notoj ne plu funkcias en dosieraj paĝoj, kaj ke ordigeblaj tabeloj ankaŭ ne plu funkcias. Sed mi ne scias ĉu iu atentos miajn mesaĝojn (verŝajne evoluigistoj ne laboras nun). Mi do ĉi tie konservas la mesaĝojn por facile povi resendi ilin ekzemple lunde. AL @ 10:00, 1 Okt. 2011 (UTC)

Images with notes do not more work in eo:WP since 1.18 in file pages but work in article. Ex:http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Tibor_Sekelj_voja%C4%9Dceloj.png (i can't check nor edit notes) while they are shown inhttp://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tibor_Sekelj#Mondvoja.C4.9Danto
sortable table don't work in eo:wp (difined by class="wikitable sortable" ) . Ex : http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj/Bibliografio/listo
sounds like the annotation script is broken, you should contact it's author on Commons. (Respondis: thedj / Derk-Jan Hartman)

Esperanta Vikimanio[redakti fonton]

Karaj gekolegoj, mi ĝojas informi vin, ke pro la ĵus atribuita subvencio ni povas malaltigi kotizojn por Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de E-Vikipedio!

Nun ni povas tute nuligi programkotizon kaj oferti 10%an rabaton por ĉiuj menditaj servoj! Kompleta restado ekde merkredo vespere ĝis dimanĉo antaŭtagmeze nun kostos 1.890,-Kč (depende de la kurzo ĉ. 80 eŭrojn).

Ĉiujn detalojn vi trovos en la aktualigita retejo: http://vikimanio.esperanto.cz

Persone ĉeestos Chuck Smith, mem fondinto de nia Esperanta Vikipedio, kaj Miroslav Malovec (la kunfondinto kaj samtempe fondinto de la ĉeĥa Vikipedio), la fakan programon kunordigos Marek Blahuš (Blahma) kaj nome de E@Ikontribuos Peter Baláž. Ni estis invititaj por oficiala akcepto ĉe la urbestro de la gastiganta urbo Svitavy (kiu nun fariĝos ankaŭ sidejo de Ĉeĥa E-Asocio).

Ankaŭ pro la akirita financa subteno gravas montri, ke Esperanto kaj Esperanta Vikipedio vere vivas. Sed ĉiukaze ni kredas, ke la aranĝo povos esti riĉiga kaj utila kaj por la partoprenantoj, kaj por nia projekto mem. Tial ni esperas subtenon de nia iniciato kaj antaŭĝojas vian intereson kaj alvenon!

Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Ĉeĥio uzanto:Pavla Dvořáková

Du aferoj: Surprizas min, ke la inviton ne alŝutis organizanto de Vikimanio kaj due: kian utilon havos tia renkontiĝo por Vikipedio? Mi "vikimanias" preskaŭ ĉiutage kaj ŝajnas al mi, ke en Ĉeĥio ne estas aliaj esperantistoj. Se ili estus, ili certe redaktus. Petr Tomasovsky 19:00, 27 Sep. 2011 (UTC)
Pavla Dvořáková, kiu organizas Vikimanion, sendis tiun mesaĝon al nia dissendolisto (WikiEO-l) kajArno transportis al ĉi tie. Vi ne vikimanias ĉiutage, Petr! Dum Vikimanio, ni parolas pri Vikipedio, kaj aliaj projektoj de Vikimedia Fondaĵo. Ni interŝanĝas ideojn por plibonigi kaj kreskigi niajn projektojn kaj farigi ilin alirebla al ĉiuj. Al esperanta Vikipedio, tre mankas agadojn en "reala mondo", kaj por alporti aliajn esperantistojn kaj por forporti nian enhavon al eo-organizaĵoj kaj eventoj. Estas ankaŭ neformala spaco por babili kaj persone koni aliajn vikimediistojn. Ĉeĥa Esperanto-Asocio subtenas Vikimanio, do vi certe trovos aliajn ĉeĥaj esperantistoj tie. Ĉu vi povos partopreni? CasteloBrancodiskuto 07:58, 28 Sep. 2011 (UTC)
Krom tio, ke mi povus renkontiĝi kun iuj, kion novan mi povus eklerni rilate al Vikipedio en Svitavy? Ĉeĥa Esperanto-Asocio preskaŭ ne konas min, mi ne estas eĉ membro de ĈEA. Tio havas longan historion pri tio, kiel laboris ĈEA. Kelkfoje mi demandis pri mia membreco, sed ili eĉ ne sciis aŭ poste eĉ ne respondis al mi. Ili fakte ignoras min, mi do ankaŭ ignoros ilin. Petr Tomasovsky 13:20, 28 Sep. 2011 (UTC)
Se vi scias ĉion pri Vikipedio, bonvolu partoprenu kaj prelegi tie! Mi tre ŝatus lerni pli per vi. CasteloBrancodiskuto 17:03, 30 Sep. 2011 (UTC)
La ebleco prelegi en Vikimanio ne estis proponita al mi kaj veturi ien nur por redakti de tie Vikipedion... Tion mi povas fari el la hejmo.Petr Tomasovsky 09:04, 3 Okt. 2011 (UTC)
Ni ĉiuj estis invititaj (vidu sube). Ĉu vi partoprenos, se vi ricevos personan inviton por prelegi tie?CasteloBrancodiskuto 18:47, 3 Okt. 2011 (UTC)
Citaĵo
 Ni antaŭĝojas vian aktivan engaĝiĝon en la prelegoj, laborgrupoj kaj trejnadoj. Laŭ viaj proponoj indikitaj en viaj aliĝiloj ni sekve kontaktos vin por priparoli la detalojn. Ni sendube klopodos oferti al aktivaj partoprenantoj programan rabaton aŭ aliajn avantaĝojn! 
— Pavla Dvořáková (Julio 2011)

"Jes, la menciita citaĵo daŭre validas, dankon por ĝia enretigo, ni ankoraŭ akceptas proponojn de prelegantoj aŭ laborgrupgvidantoj kaj pretas starigi por ili pli favorajn kondiĉojn laŭ eblecoj de nia budĝeto. Ni klopodas fari ĉion kion ni povas por ebligi partoprenon al ĉiuj interesuloj. Krom la anoncita ĝenerala rabato, post konstato de problemoj pri transpagoj al Ĉeĥio, ni ankaŭ decidis (niariske) akcepti de eksterlandanoj ANKAŬ SURLOKAJN PAGOJN (kaze ke oni akceptos respekti malmendokondiĉojn, ĉar alikaze ĉiuj monpunoj iros el nia propra poŝo). Sed ĉar ni kredas solidarecon kaj fidindecon de vikipediistoj, ni pretas proponi ankaŭ tiun eblecon. Mi esperas, ke persona renkontiĝo povos esti multflanke inspira kaj utila kaj por unuopuloj, kaj por la projekto mem, dependos de la ĉeestantoj. Denove sinceran bonvenon al ĉiuj!" Pavla Dvořáková

Franca erarmesaĝo de <ref>[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis francan erarmesaĝon de <ref> en Citrongorĝa barbulo. Ĉu tio estas plia eraro de la nova mediavikia versio 1.18 aŭ eble de la koncerna etendilo mem? --Tlustulimu 17:54, 28 Sep. 2011 (UTC)

Post babilado per tujmesaĝilo la erarmesaĝo ĵus aperis en Esperanto. Sed mi intertempe korektis la referencon en la artikolo, nome laŭ la pola artikolo. Espereble ĝi nun estas ĝusta. --Tlustulimu 18:15, 28 Sep. 2011 (UTC)